Budhismaj rakontoj/Feo en Banjan-arbo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

19. Feo en Banjan-arbo

  [Malbona Promeso]

  Antaŭe, kaj eĉ hodiaŭ en iuj regionoj, oni estas superstiĉaj. Unu el la superstiĉoj estas tio, ke en dika aŭ neordinara arbo loĝas arba feo aŭ alia fantomo. Oni opinias, ke ili povas preĝi kaj fari promeson al la arba feo, ke li helpus realigi ilian deziron iamaniere. Kiam ili opinias, ke la feo jam faris la helpon, ili devas plenumi sian promeson.

  Iam en la urbo de Kasio de la norda Hindio viro hazarde renkontis dikan banjan-arbon. Li tuj pensis, ke feo loĝis tie. Do li faris preĝon kaj promesis al la arba feo, ke li plenumos oferon de bestoj por realigi sian deziron.

  Hazarde realiĝis lia deziro, sed oni ne sciis, ĉu pro la helpo de feo aŭ fantomo, aŭ pro aliaj kaŭzoj. La viro certigis al si mem, ke la arba feo jam respondis lian preĝon, do li volis plenumi sian promeson.

  Li decidis fari grandan oferon pro la granda deziro. Li aĉetis multe da kaproj, muloj, kokoj kaj ŝafoj. Li kolektis brullignon kaj pretis bruligi la senhelpajn bestojn kiel oferaĵon.

  Fantomo vivanta en banjan-arbo aperis kaj diris: "Ho, amiko, vi faris promeson. Nun vi estas ligita de la promeso. Vi opiniis, ke vi devas plenumi la promeson por vin liberigi. Sed se vi faros tiel teruran fikonduton kvankam laŭ via promeso, la malfeliĉa rezulto puŝos vin en pli grandan malliberiĝon, ke vi estos destinita suferegi ne nur en tiu ĉi vivo, sed eĉ en renaskiĝoj en la inferoj. La ununura metodo por liberigi vin de la estonta kondamno estas rezigni vian malbonan kondukon."

  "Kaj plie, vi ja pensis, ke mi vere estas feo. Do, kiel vi opinias, ke mi manĝas viandon? Ĉu vi ne aŭdis, ke ni feoj manĝas la plej bonajn kiel ĉielajn bongustaĵojn, stelan roson kaj sunan lumon? Mi bezonas nenian viandan kaj alian manĝeblan oferaĵojn." Dirinte tion , li malaperis.

  La sensciulo komprenis pri sia eraro. Anstataŭ fari la malbonan konduton destinan al malfeliĉa rezulto en la futuro, li tutkore ekfaris bonan konduton kiu feliĉigos lin kaj la aliajn.

  La moralinstruo estas: Teni malbonan promeson estas pli malbone ol fari ĝin.