Budhismaj rakontoj/Fortuna fiŝo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

34, 216. Fortuna Fiŝo

  [Deziro]

  Iam Reĝo Brahmadato havis tre saĝan konsilanton, kiu komprenis parolon de bestoj. Li ne nur komprenis, kion ili diris, sed ankaŭ kapablis paroli kun ili en iliaj lingvoj.

  Iutage la konsilanto promenis laŭ riverbordo kun siaj sekvantoj. Ili renkontis kelkajn fiŝistojn, kiuj metis grandan reton en la riveron. Rigardante en la akvon, ili rimarkis grandan kaj belan fiŝon sekvantan sian ĉarman edzinon.

  Ŝiaj glimbrilaj skvamoj reflektis la matenlumon en ĉiujn kolorojn de la ĉielarko. Ŝiaj ledsimilaj naĝiloj moviĝis kiel delikataj flugiloj de feino kiam ŝi naĝis en la akvo. Evidente, ŝia edzo raviĝis de ŝiaj aspekto kaj movo, ne plu zorgante pri aliaj aferoj.

  Kiam ili proksimiĝis al la reto, la edzino eksentis la danĝeron. Tiam ŝi vidis ĝin kaj sprite evitis ĝin je la lasta momento. Sed ŝia edzo estis dronanta en sia deziro al ŝi, ke li ne povis sin turni sufiĉe rapide. Anstataŭe, li naĝis rekte en la reton kaj estis malliberigita!

  La fiŝistoj eltiris la reton kaj ĵetis la grandan fiŝon sur bordon. Ili bruligis fajron kaj pretis rosti ĝin.

  Kuŝante sur la tero, la fiŝo baraktis kaj ĝemis en agonio. Ĉar la konsilanto komprenis la fiŝajn vortojn, li interpretis al aliuloj. Li diris: "Tiu ĉi kompatinda fiŝo freneze ripetis foje kaj refoje:

  'Mia edzino! Mia edzino! Mi devas esti ĉe mia edzino! Mi zorgas ŝin multe pli ol mian propran vivon!

  'Mia edzino! Mia edzino! Mi devas esti ĉe mia edzino! Mi zorgas ŝin multe pli ol mian propran vivon!"

  La konsilanto pensis: "Tiu ĉi fiŝo estas vere freneza. Li estas en la terura situacio ĉar li fariĝis sklavo de sia propra deziro. Estas klare, ke li lernis neniom el la rezultoj de siaj antaŭaj kondutoj. Se li mortos en la agonio kaj interna deziro, kiu kaŭzis lian agonion, li daŭre suferos renaskiĝinte en la inferan mondon. Do mi devas savi ĝin!"

  La bonkora konsilanto iris al la fiŝistoj kaj diris: "Miaj amikoj, la lojalaj popolanoj de nia reĝo. Vi ankoraŭ ne donis al mi kaj miaj sekvantoj fiŝon kiel manĝaĵon. Ĉu vi bonvolas doni al ni nun?"

  La fiŝistoj respondis: "Ho, Nia Reĝa Konsilanto, bonvolu akcepti ajnan fiŝon laŭ via plaĉo." "Tiu ĉi granda fiŝo sur la bordo ŝajnas bongusta," diris la konsilanto. "Bonvolu preni ĝin, Sinjoro," ili respondis.

  Sidiĝinte sur la bordon, la konsilanto portis la ĝemantan fiŝon per ambaŭ manoj kaj parolis al li en la lingvo komprenebla nur al la fiŝoj, dirante,

  "Vi malsaĝa fiŝo! Se mi ne vidus vin hodiaŭ, vi perdus vian vivon. Via blinda deziro gvidis vin al konstanta sufero. Ekde nun, ne lasu vin kateniĝi de via propra deziro!"

  Tiam la fiŝo konsciis, kiel fortuna li estas havante tiel bonan amikon. Li dankis la konsilanton por lia saĝa admono. La konsilanto liberigis la fortunan fiŝon en la riveron, kaj daŭrigis sian vojon.

  La moralinstruo estas: Malsaĝuloj estas katenitaj de siaj propraj deziroj.