Budhismaj rakontoj/Gruo kaj krabo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

38. La Gruo kaj Krabo

  [Trompo]

  Iam gruo vivis ĉe lageto. Ĉe la lageto estis granda arbo, en kiu loĝis feo. La feo lernis multe per observo al diversaj animaloj.

  En la lageto estis multaj malgrandaj fiŝoj. La gruo kutime kaptis fiŝojn per sia beko kaj manĝis ilin. Okazis serioza sekeco, kaj la akvo en la lageto pli kaj pli malprofundiĝis. Tio pli faciligis al la gruo kapti fiŝojn kaj fakte iom pli dikigis lin.  

  Sed la gruo neniam sin trovis kontenta malgraŭ kiel facile li kaptis fiŝojn kaj kiom multe li manĝis ilin. Li neniom lernis el sia sperto, anstataŭe, li opiniis, ke li trovos la veran feliĉon se li manĝos ĉiujn fiŝojn en la lageto. "Ju pli multe, des pli agrable!" li diris al si mem.

  La gruo ekhavis saĝan ideon por kapti ĉiujn fiŝojn el la lageto. Li povos trompi ilin por akiri ilian fidon. Kiam ili plej fidos lin, li povos kapti ilin ĉiujn. Li raviĝis de sia ideo.

  Komence, la gruo sidis sur la bordo kviete kaj senmove, kvazaŭ sanktulo meditus en la arbaro. Li tion faris nur por akiri al si la fidon de la fiŝoj.

  Fiŝo venis al li kaj demandis: "Sinjoro Gruo, pri kio vi pensas?" Respondis la gruo ŝajna al sanktulo: "Miaj karaj fiŝoj. Mi malĝojas pensante pri via futuro. Mi pensas pri la mizera katastrofo okazonta baldaŭ."

  Ili demandis: "Mia Majesto, kia fatalaĵo okazos al ni?" La gruo respondis: "Rigardu ĉirkaŭen! Jam estas tre malmulta akvo en la lageto. Vi havos nenion por manĝi. La serioza sekeco estas tre danĝera al vi, malgrandaj estuloj."

  Do la fiŝoj demandis: "Kara Onklo Gruo. Kion ni faru por nin savi?" "Miaj kompatindaj idoj," respondis la gruo: "vi devas fidi min kaj agi laŭ mia propono. Se vi permesas min preni vin per mia beko, mi portos vin po unu ĉiufoje, al alia lago. Tiu lago estas multe pli granda ol ĉi tiu. Ĝi estas plena de akvo kaj kovrita de belaj lotusfloroj. Ĝi estos paradizo por vi!"

  Kiam la fiŝoj aŭdis vortojn pri la beko, ili eksuspektis. Ili diris: "Sinjoro Gruo, kiel ni povas vin fidi? Ekde la komenco de la mondo, neniu gruo volas nin helpi. Ili kutime kaptas nin per la beko nur por manĝi. Tio certe estas trompo aŭ via ŝerco!"

  La gruo levis la kapon kaj laŭeble sin ŝajnigis majesta. Li diris: "Bonvolu ne tiel pensi. Ĉu vi ne elvidis, ke mi estas gruo tre speciala? Vi devas fidi min. Sed se vi ne kredas min, sendu fiŝon al mi, ke mi montru al li la belan lageton. Kiam mi revenigis lin, vi komprenos, ke mi estas fidinda."

  La fiŝoj interkonsiliĝis: "La gruo ŝajnas majesta. Li diras kiel honestulo. Sed eĉ se tio estas trompo, ni sendu al li senutilan kaj abomenindan fiŝeton por provi la verecon." Do ili trovis junan petoleman fiŝon, kiu forglitis el la lernejo, kaj puŝis lin al la bordo.

  La gruo mallevis la kapon kaj prenis la malgrandan fiŝon per sia beko. Li etendis siajn flugilojn kaj flugis al granda arbo sur la bordo de la bela lago. Ĝuste kiel li diris, la lago estis kovrita de belaj lotusfloroj. La fiŝo surpriziĝis de tiel bela loko. Poste, la gruo reportis lin al la malgranda lago laŭ la promeso.

  Atinginte hejmen, la fiŝeto priskribis la belecon de la granda lago. Aŭdinte tion, ĉiuj aliaj fiŝoj ekscitiĝis kaj konkuris por iri la unua.

  La unua fortuna pasaĝero estis la sama senutila petolulo. La gruo denove prenis lin per sia beko kaj flugis al la granda arbo sur la bordo de la bela lago. La malgranda fiŝo kredis, ke la helpema gruo metos lin en la belan lagon, sed anstataŭe, la gruo subite mortigis lin, ŝiris lin kaj lasis la ostojn fali al la tero.

  La gruo reflugis al la antaŭa lago, prenis la sekvan malgrandan fiŝon al la sama arbo, manĝis lin en la sama maniero. Tiel li englutis eĉ la lastan fiŝon unu post alia.

  Li estis tiel plenigita de la fiŝaĵo, ke li revenis al la malgranda lago tre malfacile. Li vidis, ke restas neniu fiŝo por li allogi kaj manĝi. Tiam li rimarkis amindan krabon rampanta laŭ koteca bordo. Li trovis, ke li ankoraŭ ne kontentiĝis.

  Do li iris al la krabo kaj diris: "Mia kara krabo, mi jam bonfare portis ĉiujn fiŝojn al la belega granda lago proksime. Kial vi restas sole? Se vi volas agi kiel la fiŝoj, lasu min porti vin per mia beko. Mi ĝojplene portos vin tien. Tio estas bona al vi. bonvolu min fidi."

  La krabo pensis: "Sendube la trosatiĝinta gruo jam manĝis ĉiujn el tiuj fiŝoj. Lia ventro estas tiel plena, ke ĝi apenaŭ povas stari rekte. Certe li ne estas fidinda! Estos pli bone se mi lasos lin porti min al la nova lago kaj meti en la lagon. Tamen se li provos min manĝi, mi tranĉu lian kapon per miaj akraj pinĉiloj."

  La krabo diris: "Mia kara gruo, mi timas, ke mi estas tro peza por ke vi portu en via beko. Eble vi faligos min sur la vojo. Anstataŭe, mi kaptu vian kolon per miaj ok kruroj, kaj tiel vi povos sekure porti min al mia nova hejmo."

  La gruo kutimis trompi la aliajn, do li neniel imagis, ke li mem estos en danĝero, -- eĉ se la krabo kaptos lin je la gorĝo. Anstataŭe, li pensis: "Bonege. Tio donos al mi bonŝancon manĝi la dolĉan karnon de tiu ĉi krabo malsaĝa kaj fidema."

  Do la gruo permesis la krabon kapti lian kolon per ĉiuj siaj ok kruroj. Aldone, la krabo kaptis la gorĝon de la gruo per siaj akraj pinĉiloj. Li diris: "Nun bonvolu porti min al la nova lago."

  La malsaĝa gruo, kun la kolo kaptita de la krabo, flugis al la sama granda arbo ĉe la nova lago.

  Tiam la krabo diris: "He, vi malsaĝa gruo! Ĉu vi perdis vian vojon? Vi ne portis min al la lago. Kial vi ne portu min al la bordo kaj metu min en la lagon?"

  La gruo diris: "Kiun vi nomas malsaĝa? Mi ne akceptu tion de vi. Vi ne estas mia parenco. Mi supozas, ke vi volas trompi min por senpaga veturo. Sed mi estas saĝulo. Nur rigardu la fiŝostojn sub la arbo. Mi jam elmanĝis ĉiujn fiŝojn. Nun mi manĝos ankaŭ vin, malsaĝan krabon!"

  La krabo respondis: "La fiŝoj estis manĝitaj ĉar ili estis sufiĉe malsaĝaj pro sia fido al vi. Sed nun neniu plue kredas vin. Vi jam trompis fiŝojn, do vi opinias, ke vi povas trompi ĉiujn aliajn. Sed vi ne kapablas trompi min. Mi jam kaptis vian gorĝon. Se mortos iu el ni, mortu ni ambaŭ!"

  Tiam la gruo konsciis pri sia danĝero. Li petis la krabon: "Mia estimata krabo, bonvolu lasi min libera. Mi jam lernis la bonan lecionon. Kredu min. Mi ne plu deziras manĝi krabon tiel belan kiel vin."

  Poste, li flugis suben al la bordo kaj daŭrigis: "Nun bonvolu liberigi min. Bonvolu fidi min por via propra bono."

  Sed la maljuna krabo jam estis ĉe la bordo. Li konsciis, ke la gruo estas ne fidinda kiel ajn li diris. Li sciis, ke se li ellasos la gruon, tiu certe manĝos lin. Do li tranĉis lian kolon per siaj pinĉiloj kvazaŭ tranĉiloj buteron. La kapo de la gruo falis sur la teron. Tiam la krabo rampis sekure en la belegan lagon.

  Samtempe la scivolema feo ankaŭ venis al la nova lago kaj vidis la tutan okazaĵon. Sidante sur la supro de la granda arbo, li diris por ke ĉiuj feoj aŭdu: "Tiu, kiu vivis per trompo ne plu kredis, kiel li mortas nun."

  La moralinstruo estas: La ne fidinda trompisto faris sian lastan trompon.