Budhismaj rakontoj/La Ĉielo 33

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

31. La Ĉielo 33

  [Ĉapitro 1. Kunlaboro]

  Iam antaŭe, kiam Reĝo Magadho regis en la lando, estis juna noblulo nomata "Magho la bonulo". Li vivis en malproksima vilaĝo de nur tridek familioj. Kiam li estis juna, liaj gepatroj edzinigis al li knabinon, kiu havis bonan konduton simile al li mem. Ili vivis feliĉe, kaj ŝi naskis plurajn infanojn.

  La vilaĝanoj respektis lin, ĉar li ĉiam provis helpi plibonigi la vilaĝon por bono al ĉiuj. Pro ilia respekto al li, li povis instrui kvin ŝtupojn de trejnado por purigi iliajn mensojn, vortojn kaj kondutojn.

  La instrumetodo de Magho la bonulo estis efektiva praktiko. Ekzemple, iutage kiam la vilaĝanoj kolektiĝis por fari manlaboron. Magho la bonulo purigis lokon por sidi, sed antaŭ ol li pretis sidiĝi, iu alia sidiĝis tien. Do li pacience purigis alian lokon. Alia najbaro ankaŭ sidiĝis en la lokon. Tio okazis foje kaj refoje, ĝis li pacience purigis la sidejon por ĉiuj homoj. Nur tiam li sidiĝis sur la lastan lokon.

  Per la ekzemploj de pacienco, Magho la bonulo instruis la vilaĝanojn kiel kunlabori kun la aliaj harmonie. Do laborante kune, ili konstruis plurajn konstruaĵojn kaj faris aliajn laborojn favorajn al la tuta vilaĝo.

  Vidinte la brilan rezulton de pacienco kaj kunlaboro sur la bazo sekvi la ĝentilajn metodojn de kvin trejnaj ŝtupoj, ĉiuj vilaĝanoj fariĝis pli kvietaj kaj pli pacaj. La antaŭaj krimoj kaj eraroj de la vilaĝanoj tute malaperis pro tio.

  Eble vi opinias, ke tio pli feliĉigis ĉiujn, tamen iu tute ne ŝatis la novan situacion. Li estis la vilaĝestro, la politikisto, kiu zorgis nur pri sia propra pozicio.

  Antaŭe, kiam estas murdistoj kaj ŝtelistoj, li kutime punis ilin. Tio pliigis lian aŭtoritatan pozicion kaj timigis la vilaĝanojn. Kiam la edzoj aŭ edzinoj havis kontraŭleĝajn seksaĵojn, la vilaĝestro kutime monpunis ilin. Same, kiam ies reputacio estis damaĝita de kalumnio, aŭ la kontrakto ne estis plenumita, li ankaŭ postulis monon por tio. Li eĉ kolektis imposton de la profito vendi fortan alkoholaĵon. Li tute ne zorgis, ke la ebrieco kaŭzas multajn krimojn.

  Do vi povas facile elvidi, kial la vilaĝestro tiel maltrankviliĝis pri la perdo de siaj respekto, potenco kaj mono pro la paca vivo de la vilaĝanoj. Fine, li iris al la reĝo kaj raportis: "Mia Reĝa Moŝto, iuj malproksimaj vilaĝoj estis prirabitaj de banditoj. Ni bezonas vian helpon."

  La reĝo respondis: "Konduku la krimulojn al mi."

  La malhonesta politikisto kunvenigis la mastrojn de ĉiuj tridek familioj kaj eskortis ilin kiel krimulojn al la reĝo. Anstataŭ esplori la kazon, la reĝo ordonis, ke oni ekzekutu ilin per elefanta piedpremo.

  Ĉiuj tridek viroj kuŝis en la korto de la palaco laŭ la ordono, kaj oni elkondukis la elefantojn. Tiam ili konsciis, ke ili estos mortigitaj de la elefantoj. Magho la bonulo diris al ili: "Memoru, ke vi koncentru vian menson sur pacon kaj puron de praktiko de la kvin trejnaj ŝtupoj, kaj vi sentos kompaton al ĉiuj. Neniel koleru kontraŭ la maljusta reĝo, la memsogema oficisto aŭ la malfeliĉaj elefantoj."

  Elefantisto alkondukis la unuan elefanton. Sed kiam li ordonis ĝin piedpremi la senkulpajn vilaĝanojn, la elefanto rifuzis. Trumpetante, ĝi foriris. Mirinde, tion ripetis ĉiu el la reĝaj elefantoj. Neniu piedpremis ilin.

  La elefantistoj raportis al la reĝo, ke tio ne estas ilia kulpo. "Eble," ili diris: "tiuj viroj posedas drogon, kiu konfuzis la elefantojn."

  La reĝo ordonis traserĉi la vilaĝanojn, sed trovis nenion. Do liaj konsilantoj diris: "Eble ili estas sorĉistoj, kiuj povas apliki malicajn sorĉvortojn sur la grandajn elefantojn!"

  Oni demandis la vilaĝanojn: "Ĉu vi havas tiajn sorĉvortojn?" Magho la bonulo respondis: "Jes. Ni havas." La reĝo tre volis scii pri tio. Do li mem demandis al Magho la bonulo: "Kio estas la sorĉvortoj, kaj kiel ili funkcias?"

  Magho la bonulo respondis: "Mia Reĝa Moŝto, ni ne aplikas la samajn sorĉvortojn, kiujn aplikas la aliaj. Ni aplikas la kompatemajn sorĉvortojn kun purigita menso laŭ la kvin trejnaj ŝtupoj."

  "Kio estas la kvin trejnaj ŝtupoj?" demandis la reĝo mirigite. Magho la bonulo respondis: "Ni ĉiuj sin detenas de kvin malbonaj kondutoj, kiuj estas: mortigo, ŝtelo, kontraŭleĝa seksrilato, mensogo kaj alkoholaĵo.

  "Tiel ni fariĝas ne malutilaj, do ni povas doni donacon de sentimo al ĉiuj. Pro tio la elefantoj perdis la timon al la trejnistoj kaj ne volas vundi nin. Ili forlasis trumpetante triumfe. Tio estas niaj protektaj metodoj, kiujn vi nomas 'sorĉvortoj'."

  Fine, vidinte la saĝon kaj bonan konduton de la vilaĝanoj, la reĝo demandis ilin kaj informiĝis pri la vero. Li konfiskis ĉiujn havaĵojn de la malhonesta vilaĝestro kaj dividis ilin inter la vilaĝanoj.

  La vilaĝanoj estis denove liberaj por fari pli bonan laboron favoran al la tuta vilaĝo. Ili baldaŭ ekkonstruis hotelon ĉe vojkruco.

  Tio estis plej granda projekto, kiun ili akceptis. La viroj estis memfidaj ĉar ili lernis tre bone kiel kunlabori kun aliaj por la komuna celo. Sed ili ne lernis kiel kunlabori kun virinoj en la laboro. Ili opiniis, ke tio estas la laboro nur de viroj.

  Tiam Magho la bonulo havis kvar edzinojn. Iliaj nomoj estis Bonfaro, Belo, Feliĉo kaj Bonnaskiĝo. La unua edzino Bonfaro estis la plej saĝa. Ŝi volis trovi metodon por virinoj profiti de la kunlaboro en la bona afero. Do ŝi iom post iom amikiĝis kun la estro en la projekto de la ĉevoja hotelo.

  Ĉar ŝi volis fari grandan kontribuon, ŝi sendis donacon al la estro. Ŝi demandis lin: "Ĉu vi povas elpensi metodon, ke mi fariĝu la plej granda kontribuanto de la projekto?"

  La estro respondis: "Mi scias bonan metodon por tio!" Tiam li sekrete prilaboris trabon, la plej gravan parton de la konstruaĵo por subteni la supron. Li pakis ĝin kaj kaŝis ĝin ĉe Bonfaro por ke ĝi sekiĝu kaj fariĝu rekta kaj fortika antaŭ la bezono.

  Samtempe, ĉiuj viroj en la vilaĝo ĝojplene daŭrigis la konstruadon. Je la fino kiam ili bezonis instali trabon, ili komencis prilabori la trabon. Sed la estro haltigis ilin. Li diris: "Miaj amikoj, ni ne uzu la freŝan bluan lignon kiel la trabon por la supro. Ĝi kurbiĝos kaj falos. Ni devas trovi malfreŝan kaj sekan trabon. Iru kaj trovu ĝin!"

  Ili serĉis tra la tuta vilaĝo, kaj fine trovis, ke Bonfaro hazarde havas taŭgan trabon. Ĝiaj longeco kaj dikeco estas ankaŭ konvenaj. Kiam ili demandis, ĉu ili povas aĉeti ĝin de ŝi, ŝi respondis: "Mi ne vendu ĝin je ajna prezo. Mi volas donaci la trabon senpage nur se vi permesas min partopreni la konstruadon de la hotelo."

  La viroj ne aŭdacis ŝanĝi la kutimon. Do ili respondis: "Virinoj neniam partoprenis en tia laboro. Tio estas neebla."

  Poste ili revenis al la estro kaj raportis lin pri la okazaĵo. Li diris: "Kial vi rifuzis ŝian proponon? Virino ankaŭ estas parto en la mondo. Ni estu grandanimaj kaj dividu la harmonion kaj unuanimecon de tiu ĉi laboro kun la virinoj. Tiam la projekto kaj nia vilaĝo estos eĉ pli sukcesplenaj."

  Do ili akceptis la trabon de Bonfaro, kaj ŝi helpis fini la konstruadon de la hotelo. Tiam Belo havis belegan ĝardenon ĉe la hotelo kaj ĝin ŝi donacis. En la ĝardeno estis diversaj floroj kaj fruktarboj. Feliĉo havis ĉarman lageton, kaj en ĝi kreskis belaj lotusoj. Sed Bonnaskiĝo, la plej juna kaj dorlotita, nenion kontribuis por la hotelo.

  En la nokto, Magho la bonulo okazigis kunvenon en la ĉevoja hotelo. Li instruis la vilaĝanojn helpi la gepatrojn kaj aĝulojn, kaj sin deteni de avaro, krudaj vortoj kaj klaĉoj.

  Laŭ onidiro, la plej malalta ĉielo konsistas el feoj de kvar direktoj: Nordo, Oriento, Sudo kaj Okcidento. Sekvante sian propran instruadon, Magho la bonulo forpasis kun bona menso. Li renaskiĝis kiel Sakao, la reĝo de la dua malplisupera ĉielo.

  Poste Bonfaro, Belo, Feliĉo kaj ĉiuj mastroj de aliaj familioj en la vilaĝo ankaŭ forpasis. Ili renaskiĝis sub la Reĝo Sakao. Tio estas fame konata "Ĉielo 33."

  [Ĉapitro 2. Kompato]

  Antaŭ longa tempo, estis malfeliĉe malbelegaj dioj nomataj "Aŝuroj". Ili vivis en la dua ĉielo.

  La viro, kiu iam estis Magho la bonulo en la antaŭa vivo, nun estis Sakao, la reĝo de la Ĉielo 33. Li pensis: "Kial ni, 33 ĉieluloj, vivas kun tiuj malbelegaj Aŝuroj? Jen estas nia propra mondo, do ni vivu feliĉe sen ili."

  Do li invitis la Aŝurojn al la festeno, kaj ebriigis ilin per forta alkoholaĵo. Ŝajne pro la renaskiĝo, Reĝo Sakao forgesis pri sia antaŭa instruo kiel Magho la bonulo. Post kiam la Aŝuroj ebriiĝis, li movis ilin en la malsuperan mondon, same grandan kiel la Ĉielo 33.

  Kiam la Aŝuroj sobriĝis kaj konsciis, ke ili trompiĝis en la malsuperan ĉielon, ili eksplodis de kolero. Ili tuj iris en la superan ĉielon kaj militis kontraŭ Sakao. Post nelonge, ili venkis, kaj Sakao povis fari nenion ol forfuĝi.

  Dum la retiriĝo en la potenca milita ĉaro, la Reĝo Sakao iris en la vastan arbaron, kie la Garuloj havas siajn nestojn. Tiuj malfeliĉaj feoj havis nenian potencon. Ili povis fari nenion ol disflugi ĉirkaŭen, frapante la grandajn flugilojn.

  Kiam la ĉaro de la Reĝo Sakao veturis tra la arbaro, la nestoj detruiĝis kaj la Garulidoj falis surteren. Ili ploregis pro timo kaj doloro. Aŭdinte tion, Sakao demandis, de kie venis la malĝojegaj ploroj. La ĉaristo respondis: "Jen ploroj de timigitaj Garulidoj, kies nestoj kaj arboj detruiĝis de via potenca ĉaro."

  Informiĝinte pri tio, la Reĝo Sakao konsciis, ke ĉiuj vivoj, inkluzive de la lia, estas tre efemeraj. Aŭdinte pri la sufero de la Garulidoj, li rememoris la kompaton de la Grandulo, kiu pasis de vivo al vivo. Li diris: "Lasu la etulojn ne plu timi. La unua trejna ŝtupo estas rompita de mi senescepte. Mi ne plu domaĝu eĉ mian vivon por la ĉiela regno, kiu detruiĝos iutage. Anstataŭe, mi prezentos mian vivon la malicaj Aŝuroj. Revenigu la ĉaron!"

  Do la ĉaro revenis al la direkto de Ĉielo 33. Vidinte, ke la Reĝo Sakao revenis, la Aŝuroj pensis, ke li akiris helpon de aliaj mondoj. Do ili forkuris en la malsuperan mondon eĉ sen retrorigardi.

  [Ĉapitro 3. Merito]

  Reĝo Sakao revenis al sia palaco en la Ĉielo 33. Ĉe la palaco staris la etaĝdomo de lia unua edzino, la renaskiĝinta Bonfaro. Ekster la etaĝdomo estis la ĝardeno de lia dua edzino, la renaskiĝinta Belo. Kaj ankaŭ estis la ĉiela lageto de lia tria edzino, la renaskiĝinta Feliĉo.

  La Bonnaskiĝo ankaŭ mortis, kaj renaskiĝis kiel malforta gruo en la arbaro. Pro sopiro al ŝi, Sakao trovis ŝin kaj portis ŝin en la Ĉielon 33 por vizito. Li montris al ŝi la etaĝdomon, ĝardenon kaj lageton de siaj tri edzinoj. Li informis ŝin, ke pro la bonfaro la aliaj tri gajnis meriton. La merito kondukis feliĉon al ili en la antaŭaj vivoj kaj en la renaskiĝoj.

  Li diris: "Mia kara gruo, en via antaŭa vivo kiel Bonnaskiĝo, vi faris nenian bonan aferon. Do vi ne gajnis meriton de feliĉo, kaj renaskiĝis kiel arbara gruo. Mi proponas, ke vi purigu vian menson sekvante la kvin trejnajn ŝtupojn." Lerninte pri la kvin trejnaj ŝtupoj, la aminda gruo decidis sekvi ilin. Poste, ŝi revenis al la arbaro.

  Post nelonge, la Reĝo Sakao volis scii, kiel kondutas la gruo. Do li sin formigis en fiŝon kaj kuŝis antaŭ ŝi. La gruo prenis ĝin je la kapo. Apenaŭ ŝi pretis engluti la reĝon de la Ĉielo 33, kiam la fiŝo svingis sian voston.

  La gruo tuj pensis: "La fiŝo vivas!" Memorante la unuan trejnan ŝtupon, ŝi metis la vivan fiŝon en la rojon. Stariĝinte el la akvo, la Reĝo Sakao revidigis sian antaŭan formon kaj diris: "Bonege, mia kara gruo, vi povas sekvi la kvin trejnajn ŝtupojn." Poste, li revenis en la duan ĉielan mondon.

  Trapasinte sian vivon, la gruo mortis. Sekvante la kvin trejnajn ŝtupojn, ŝi gajnis ambaŭ meriton kaj pacan menson. Do ŝi renaskiĝis kiel homo en familio de porcelanaĵisto en norda Hindio.

  La Reĝo Sakao denove volis trovi, kie naskiĝis la iama Bonnaskiĝo kaj posta gruo. Li trovis ŝin en la familio de metiisto, kaj volis helpi ŝin gajni meriton kaj feliĉon.

  Do li sin ŝajnigis kiel maljunulon, kaj puŝis ĉaron plenan de oraj kukumoj. Li iris en Benareson kaj kriis: "Kukumojn! Kukumojn! Kukumojn mi havas!"

  Kiam oni venis por aĉeti la mirindajn kukumojn, li diris: "La oraj kukumoj ne estas por vendi. Mi donacos ilin, sed nur al tiu, kiu kondutas bone, kaj sekvas la kvin trejnajn ŝtupojn."

  Oni diris: "Ni neniam aŭdis pri la kvin trejnaj ŝtupoj. Sed ni nur volas aĉeti viajn orajn kukumojn. Prezentu la prezon!" Li respondis refoje: "Miaj kukumoj tute ne vendiĝos. Mi donacos ilin al iu ajn, kiu praktikas la kvin trejnajn ŝtupojn." Oni diris: "Tiu ĉi viro venis nur por mistifiki nin." Do ili forlasis lin sola.

  Bonnaskiĝo baldaŭ aŭdis pri la stranga maljunulo. Kvankam ŝi jam renaskiĝis, tamen ŝi ankoraŭ havis kutimon sekvi la kvin trejnajn ŝtupojn. Do ŝi pensis: "Eble tiu ĉi viro venas por serĉi min."

  Do ŝi iris al li kaj petis la orajn kukumojn. Li demandis: "Ĉu vi sekvas la kvin trejnajn ŝtupojn? Ĉu vi vere detenas vin de mortigo, ŝtelo, eksgeedziĝa seksrilato, mensogo kaj alkoholaĵo?" Ŝi respondis: "Jes, Sinjoro. Mi sekvas la ŝtupojn, kaj estas tre paca kaj feliĉa."

  La maljunulo diris: "Mi alportis la kukumojn speciale al vi por kuraĝigi vin gajni pli da merito kaj estonta feliĉo." Li lasis la orajn kukumojn ĉe ŝi, kaj revenis al la Ĉielo 33.

  Tra sia tuta resta vivo, la virino estis malavara pri la oro. Ŝi donacis sian feliĉon al la aliaj, kaj gajnis grandan meriton. Post sia morto, ŝi renaskiĝis kiel filino de Aŝura reĝo kaj kreskiĝis kiel tre bela feino. Tio estis miraklo, ĉar la aliaj Aŝuroj estis la plej malbelaj de ĉiuj feoj.

  La reĝo de la Aŝuroj plezuriĝis pro la feineco kaj eksterordinara beleco de sia filino. Li kolektis ĉiujn Aŝurojn por ke ŝi prenu edzon el ili laŭ sia volo.

  Sakao, la reĝo de la Ĉielo 33 bone sciis, ke la renaskiĝinta reĝidino estis lia estinta edzino Bonnaskiĝo, poste, la gruo kaj filino de metiisto sinsekve. Do li subiris en la malsuperan ĉielan mondon kaj sin formigis en malbelan Aŝuron. Li pensis: "Se Bonnaskiĝo prenos edzon, kies interna kvalito de konduto estas same bona kiel la ŝia, ni rekuniĝos finfine!"

  Pro sia antaŭa rilato kun Magho la bonulo, renaskiĝinta kiel Reĝo Sakao, kiu nun aliformiĝis kiel ordinara Aŝuro, la bela reĝidino tuj allogiĝis de li. Do ŝi elektis lin el ĉiuj Aŝuroj.

  La Reĝo Sakao kondukis ŝin al la Ĉielo 33, faris ŝin kvara edzino, kaj ili vivis feliĉe poste.

  La moralinstruo estas: Praktiko de kvin trejnaj ŝtupoj estas komenco de bona konduto. Bona konduto estas la komenco de paco kaj feliĉo.