Budhismaj rakontoj/La Hunda Reĝo Arĝento

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

22. La Hunda Reĝo Arĝento

  [Justeco]

  Iam antaŭe la reĝo de Benareso iris al sia plezura ĝardeno en la ĉaro ornamita per valoraĵoj. Li tre ŝatis sian ĉaron precipe pro la ledaj rimenoj valoraj kaj delikataj.  

  Foje li restis en la plezura ĝardeno tutan tagon ĝis la vespero. Li revenis en la palacon tre malfrue, do li lasis sian ĉaron ekstere en la korto anstataŭ firme ŝlosi ĝin en la ĉarejo.

  Dum la nokto pluvegis. La ledaĵo malsekiĝis, ŝveliĝis, moliĝis kaj eligis ledan odoron. La dorlotataj palacaj hundoj flaris la bonodoran ledaĵon kaj venis en la korton. Ili mordis kaj maĉis ĉiun molan ledaĵon de la ĉaro. Antaŭ la tagiĝo ili revenis al sia loko en la palaco nerimarkite.

  Kiam la reĝo vekiĝis kaj eliris en la korton, li vidis, ke la ledaĵo estis jam maĉita kaj formanĝita de hundoj. Li alvenigis la servistojn kaj demandis ilin pri la okazaĵo.

  La servisto, kiu respondecis pri gardo de la palacaj hundoj, timis, ke la reĝo kulpigos lin. Li do mensogis, ke aliaj hundoj en la urbo eniris tra la akvaj kanaloj kaj formanĝis la valoran ledaĵon.

  La reĝo eksplodis de kolero. Li volis sin venĝi kontraŭ ĉiuj hundoj, do li ordonis tuj mortigi la hundojn kie ajn oni vidis ilin en la urbo.

  Oni ekmortigis hundojn. La hundoj ne komprenis, kial ili estos mortigitaj. Iom poste ili informiĝis, ke tio estis la ordono de la reĝo. Ili teruriĝis kaj fuĝis en la tombejon ekster la urbo. Tie loĝis ilia estro, la Hunda Reĝo Arĝento.

  Arĝento estis la reĝo ne pro sia grandeco, forteco aŭ feroceco. Ĝi estis mezalta en staturo kun glate arĝentaj haroj, brile nigraj okuloj kaj atenteme suprenlevitaj oreloj. Ĝi piediris kun digno, kio gajnis la admiron kaj respekton de homoj kaj hundoj. En sia longa vivo ĝi lernis multe, kaj povis koncentri sian menson sur la plej gravan aferon. Do kiel la plej saĝa el ĉiuj hundoj, ĝi estis la plej zorgema al la aliaj. Tio estis la kaŭzo de ĝia reĝiĝo.

  En la tombejo ĉiuj hundoj teruriĝis morte. La Hunda Reĝo Arĝento demandis ilin pri la okazaĵo. Ili informis al ĝi ĉion pri la rimenoj de la ĉaro, kaj la ordono de la reĝo, ke oni mortigu la hundojn kie ajn je la vido.

  La Reĝo Arĝento sciis, ke estis neniu vojo por hundoj trudiĝi en la bone garditan palacon. Do ĝi certis, ke la ledaĵon formanĝis la hundoj vivantaj en la palaco.

  Ĝi pensis: "Ni hundoj scias, ke ni ĉiuj estas rilataj, kiel ajn malsame ni aspektas. Do nun mi devas laŭeble klopodi por savi la vivon de ĉiuj kompatindaj hundoj. Ili estas miaj parencoj. Neniu povas savi ilin krom mi."

  Ĝi konsolis ilin dirante: "Ne timu. Mi savos vin ĉiujn. Restu en la tombejo kaj ne iru en la urbon. Mi diros al la reĝo de Benareso, kiuj estis la ŝtelistoj kaj kiuj estas senkulpaj. La vero savos nin ĉiujn."

  Antaŭ la ekvojaĝo, ĝi sole iris al diversaj partoj de la tombejo. Ĝi kutime faris bonon kaj sin kulturis en la tuta vivo, do nun ĝi meditis kaj koncentris sian menson je kompatemo. Ĝi preĝis: "Ĉiuj hundoj estu bonfartaj kaj feliĉaj. Ĉiuj hundoj estu sekuraj. Mi iros al la palaco por bono al la hundoj kaj homoj. Neniu ataku kaj atencu min."

  Poste, la Hunda Reĝo Arĝento ekpaŝis malrapide tra la stratoj de Benareso. Pro la intensa mensa koncentriĝo, ĝi sentis neniom da timo. Pro la bonfaro de la longa vivo, ĝi iris kun trankvilaj digno kaj respekto. Kaj pro la varma influo de ĝia kompatemo, kiu ajn vidis ĝin, neniu sentis koleron aŭ intencon por atenci ĝin. Anstataŭe oni miris je la paso de la Granda Hundo, pensante, kial tio povus okazi.

  La tuta urbo kvazaŭ estus sorĉita. Sen ajna malhelpo, la Hunda Reĝo Arĝento paŝis rekte preter la palacaj gardistoj kaj iris en la kortegan halon de justeco. Ĝi sidiĝis kviete sub la sidejo de la reĝo. La reĝo de Benareso admiris ĝiajn kuraĝon kaj dignon. Do kiam la servistoj venis por forpeli ĝin, la reĝo ordonis, ke ili lasu ĝin resti.

  La Hunda Reĝo Arĝento iris antaŭ la majestan reĝon de Benareso el sub la sidejo. Ĝi riverencis kaj demandis: "Via Reĝa Moŝto, ĉu vi ordonis, ke oni mortigu la hundojn en la urbo?" "Jes. Mi faris la ordonon." respondis la reĝo. "Kian kulpon faris la hundoj?" demandis la hunda reĝo. "Hundoj formanĝis mian belan kaj valoran ledaĵon" "Ĉu vi scias, kiuj hundoj tion faris?" demandis la Reĝo Arĝento. "Neniu scias." diris la reĝo de Benareso.

  "Mia Reĝa Moŝto," diris la hundo: "Por reĝo tiel saĝa kiel vi, kaj kun intenco de justeco, ĉu estas prave mortigi ĉiujn hundojn anstataŭ nur kelkajn kulpajn? Ĉu tio estas justa al la senkulpaj hundoj?" Konsciinte pri sia manko, la reĝo eksplikis: "Ĉar mi ne scias, kiuj hundoj damaĝis mian ledaĵon, do nur per la ordono mortigi ĉiujn hundojn mi povos puni la kulpulojn. La reĝo devas esti justa!"

  La Hunda Reĝo Arĝento paŭzis momenton antaŭ ol refuti la reĝon per la serioza demando: "Via Reĝa Moŝto, ĉu estas la fakto, ke vi ordonis mortigi ĉiujn aliajn hundojn, kaj lasos nur kelkajn ne mortigitaj?" La reĝo subite embarasiĝis kiam li devas agnoski antaŭ ĉiuj korteganoj: "Vere, plejparto de la hundoj estos mortigita, sed ne ĉiuj. La bonaj purrasaj hundoj en mia palaco estos lasitaj."

  Tiam la hunda reĝo diris: "Via Reĝa Moŝto, antaŭe vi diris, ke ĉiujn hundojn oni mortigos por certigi, ke la kulpaj hundoj estos punitaj. Nun vi diris, ke viaj palacaj hundoj estos lasitaj. Tio montras, ke vi eraris pro la antaŭjuĝo. Por reĝo, kiu volas esti justa, estas erare favori al iuj, anstataŭ al la aliaj. La reĝa justeco devas esti egala al ĉiuj kiel honesta pesilo. Kvankam vi jam ordonis mortigi ĉiujn hundojn, tamen fakte nur mortos la malriĉaj hundoj. Viaj riĉaj palacaj hundoj estos maljuste savitaj dum la malriĉaj hundoj estos maljuste mortigitaj!"

  Konsciante pri la vero en la vortoj de la hunda reĝo, la reĝo de Benareso demandis: "Ĉu vi estas sufiĉe saĝa por scii, kiuj hundoj manĝis miajn ledajn rimenojn?" "Jes, Via Reĝa Moŝto. Mi scias." ĝi respondis: "Ili estas nur palacaj hundoj favorataj de vi. Mi povas pruvi tion." "Do faru tion: "petis la reĝo.

  La hunda reĝo petis, ke oni alvenigu la palacajn favoratojn en la halon de justeco kaj bredu ilin per miksaĵo de butero, lakto kaj herbo. Manĝinte, la hundoj elvomis la preskaŭ digestitan ledaĵon de la reĝa ĉaro!

  La Hunda Reĝo Arĝento diris: "Via Reĝa Moŝto, neniu el la malriĉaj hundoj en la urbo povas eniri la bone garditan palacon. Vi blindis al la justeco. Nur viaj palacaj hundoj estas kulpaj. Mortigi vivestaĵojn estas malbona konduto. Tion scias ni hundoj, sed ne homoj-- ĉiuj vivestaĵoj rilatas unu al la aliaj, do ĉiuj vivestaĵoj devas esti same respektataj kiel parencoj!

  La tuta kortego miris pri la okazaĵo. La modesteco venis al la reĝo de Benareso. Li riverencis al la hunda reĝo kaj diris: "Ho, Granda Reĝo de hundoj, mi vidis neniun krom vi, kiu havas tiel plenajn saĝon kaj kompatemon. Vere, via justeco estas la plej supera. Mi cedos miajn sidejon kaj regnon de Benareso al vi!"

  La hunda iluminiĝinto respondis: "Stariĝu, Via Reĝa Moŝto. Mi ne avidas homan kronon. Se vi volas montri al mi vian respekton, estu reganto justa kaj kompatema. Tio helpos, se vi ekpurigos vian menson per praktiko de kvinpaŝa trejnado. Tio forigos oniajn kvin malbonajn kondutojn, kiuj estas: mortigado, ŝtelado, ekstergeedziĝa seksrilato, mensogo kaj drinkado de alkoholaĵo."

  La reĝo sekvis la instruon de la saĝa hunda reĝo. Li regis la landon kun granda respekto al ĉiuj vivestaĵoj. Li ordonis, ke oni bredu la hundojn en la palaco kaj en la urbo kiam ajn li manĝas. Tio estis la komenco de amikeco inter hundoj kaj homoj, kiu daŭras ĝis hodiaŭ.

  La moralinstruo estas: Antaŭjuĝo kondukas al maljusteco, dum saĝo al justeco.