Budhismaj rakontoj/La centa reĝido

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

8. La Centa Reĝido

  [Observo al Saĝa Instruisto]

  Iam estis reĝo, kiu havis cent filojn. La plej juna filo estis Reĝido Gamani. Li estis energia, pacienca kaj bonkora.

  Ĉiu el la reĝidoj lernis ĉe instruisto. Kvankam Reĝido Gamani estis la centa laŭvice, li bonŝanĉe havis la plej bonan instruiston. Lia instruisto estis la plej erudicia kaj saĝa el ĉiuj. Li similis al la patro por Reĝido Ganami, kiu amas, respektas kaj obeas al li.

  Tiam estis kutima praktikado sendi ĉiun klerigitan reĝidon al aparta provinco por prosperigi la regionon kaj eduki la popolanojn. Kiam Reĝido Gamani aĝis sufiĉe por havi postenon, li iris al la instruisto kaj demandis, kiun provincon li selektu. La instruisto respondis: "Nenian provincon selektu. Anstataŭe, diru al la reĝo, via patro, ke restos ĉe li nenia filo por servi al li en la hejmurbo se li elsendos vin, sian centan filon." Reĝido Gamani obeis la konsilon kaj plezurigis sian patron per bonkoreco kaj fideleco.

  La reĝido denove iris al la instruisto kaj demandis: "Kiel mi povas plej bone servi al mia patro kaj al la popolanoj en la ĉefurbo?" La saĝa instruisto respondis: "Petu la reĝon, ke li ordonu vin kolekti imposton kaj honorarion, kaj ankaŭ distribui la beneficon al la popolanoj. Se li konsentos, faru la laboron honeste kaj juste kun energio kaj bonkoro."

  La reĝido denove sekvis la konsilon de sia instruisto. Je la fido al sia centa filo, la reĝo ĝojplene sendis lin al tiuj postenoj. Kiam la plej juna reĝido plenumis la malfacilan taskon kolekti honorarion kaj imposton, li ĉiam estis ĝentila, justa kaj leĝobserva; kiam li distribuis manĝaĵojn al la malsatuloj kaj aliajn objektojn al la bezonantoj, li ĉiam estis malavara, afabla kaj kompatema. Post nelonge, la centa reĝido gajnis respekton kaj amon de ĉiuj popolanoj.

  Poste, la reĝo kuŝis sur la morta lito. Liaj ministroj demandis lin, kiu estu la sekva reĝo. Li diris, ke ĉiu el la cent filoj havas rajton por fariĝi reĝo, kaj ke la popolanoj elektu per si mem.

  Forpasis la maljuna reĝo. Ĉiuj popolanoj konsentis elekti la plej junan reĝidon kiel sian novan reĝon. Oni kronis lin "Reĝo Gamani la Justa" pro lia bonkoro.

  Kiam la naŭdek naŭ pliaĝaj fratoj aŭdis pri tio, ili pensis, ke ili estis humiligitaj. Plenaj je envio kaj kolero, ili pretis iniciati militon. Ili sendis al Reĝo Gamani mesaĝon, kiu legiĝis: "Ni ĉiuj estas viaj pliaĝaj fratoj. La najbaraj landoj mokos nin se ni estos regataj de la plej juna reĝido. Forrezignu la regnon aŭ ni prenu ĝin per milito!"

  Ricevinte la mesaĝon, Reĝo Gamani transdonis ĝin al la saĝa instruisto, kaj petis lian opinion.

  La honora kaj ĝentila instruisto estis neniu alia ol reenkarniĝinta iluminiĝinto. Li respondis: "Diru al ili, ke vi rifuzos miiliton kontraŭ viaj fratoj, vi ne helpos ilin mortigi popolanojn senkulpajn kaj amindajn, kaj anstataŭe, vi dividos la havaĵon de la reĝo inter ĉiuj cent reĝidoj. Poste sendu al ĉiu ties porcion." La reĝo denove obeis sian instruiston.

  Samtempe la naŭdek naŭ pliaĝaj fratoj jam kondukis siajn naŭdek naŭ malgrandajn armeojn ĉirkaŭi la ĉefurbon. Kiam ili ricevis la respondon kaj havaĵon de la reĝo, ili trovis sian porcion tiel malgranda kaj sensignifa, kaj ne volis akcepti ĝin.

  Sed tiam ili ankaŭ konsciis sammaniere, ke la regno dividiĝos en malgrandajn partojn se ili batalos unue kontraŭ Reĝo Gamani kaj poste unu kontraŭ la aliaj. Ĉiu malgranda parto de la granda regno estos tro malforta en la okuloj de malamikaj landoj. Do ĉiu el ili redonis sian porcion de la reĝa havaĵo kiel oferon por paco, kaj akceptis la regadon de Reĝo Gamani.

  La reĝo plezuriĝis kaj invitis siajn fratojn al la palaco por celebri la pacon kaj unuiĝon de la regno. Li regalis ilin per plej perfektaj manieroj-- per malavaro, plezura konversacio kaj provizo de instruo por ilia avantaĝo, kaj traktis ilin kun justa modesteco.

  Tiel la reĝo kaj la naŭdek naŭ reĝidoj fariĝis des pli amikaj ol fratoj. Ili forte subtenis unu la aliajn. Informiĝinte pri tio, ĉiu el la najbaraj landoj ne plu aŭdacis minaci la regnon aŭ ĝian popolon. Post pluraj monatoj, la naŭdek naŭ fratoj revenis al siaj provincoj.

  Reĝo Gamani la Justa invitis sian saĝan kaj maljunan instruiston en la palacon. Li honoris lin per granda riĉaĵo kaj multaj donacoj. Li okazigis celebradon por sia estiminda instruisto, dirante al la korteganoj: "Mi, la plej juna reĝido el la cent kapablaj reĝidoj, ŝuldas ĉiujn sukcesojn al la saĝa konsilo de mia instruisto malavara kaj komprenema. Same, ĉiuj sekvantoj al lia saĝa instruo povas gajni prosperon kaj feliĉon. Eĉ la unuecan kaj fortan regnon mi ŝuldas al mia estimata instruisto."

  La regno prosperis sub la regado de la justa kaj malavara Reĝo Gamani la Justa.

  La moralinstruo estas: Sekvi la konsilon de saĝa instruisto rekompencas centoble.