Budhismaj rakontoj/La dancanta pavo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

32. La Dancanta Pavo

  [Fiero kaj Modesto]

  Iam antaŭ longa tempo la kvarpiedaj bestoj faris leonon kiel sian reĝon. En la oceano naĝis giganta fiŝo kaj la fiŝoj honoris lin kiel sian reĝon. La birdoj estis allogitaj de beleco de Ora Cigno, do ili elektis lin kiel sian reĝon.

  Reĝo Ora Cigno havis belan oran filinon. Kiam ŝi estis ankoraŭ tre juna, li garantiis al ŝi unu deziron. Ŝi deziris, ke ŝi povu elekti sian propran edzon kiam ŝi plenaĝiĝos.

  Kiam la reĝidino plenaĝiĝis, la Reĝo Ora Cigno venigis ĉiujn birdojn vivantajn en la vasta Himalaja Montaro de centra Azio, por ke lia filino elektu taŭgan edzon. La birdoj venis de malproksime, kaj eĉ de alta Tibeto. Alvenis anseroj, cignoj, agloj, paseroj, kolibroj, kukoloj, strigoj, kaj multaj alispecaj birdoj.

  La kunveno okazis sur alta kaj larĝa ŝtonplato en bela verda lando de Nepalo. Reĝo Ora Cigno diris al sia aminda filino, ke ŝi rajtas elekti kiun ajn edzon laŭ sia deziro.

  Ŝi pririgardis tiel multajn birdojn. Ŝiaj okuloj allogiĝis de smeralda pavo kun longa kolo kaj belegaj vostplumoj.

  Informiĝinte, ke la pavo estas la plej bonŝanĉa, ĉiuj aliaj birdoj proksimiĝis al li por gratuli lin. Ili diris: "Eĉ el tiel multaj belaj birdoj, la ora cigna reĝidino elektis vin. Ni gratulas vin por via fortuno."

  La pavo ekzaltiĝis pro la fiero, kaj komencis montri siajn belajn plumojn en fanatika danco. Li ventumis siajn ĉarmajn vostplumojn kaj dancis en cirklo por vidigi sian voston. Tiel memfida, li levis la kapon al la ĉielo kaj forgesis modestecon, do pro tio li elvidigis siajn plej privatajn partojn al la publiko.

  Subridis la aliaj birdoj, precipe la malpli aĝaj. Sed la Reĝo Ora Cigno sentis nenian amuzon. Li embarasiĝis vidinte, ke la elektito de lia filino tiel kondutas senhonte. Li pensis: "Tiu ĉi pavo havas nenian honton por montri sian modestecon nek havas eksteran timon eviti la maldecan konduton. Kiel mia filino povus humiliĝi de tiel senhonta kunulo?"

  Starante en la centro de la birdoj, la reĝo diris: "Sinjoro Pavo. Via voĉo estas dolĉa; viaj plumoj estas belaj; via kolo brilas kiel smeraldo, kaj via vosto similas al bela ventumilo. Sed vi tiel dancas kvazaŭ sen propraj honto kaj timo. Mi ne permesas mian naivan filinon edziniĝi al tia sensaĝulo kia vi!"

  La Reĝo Ora Cigno edzinigis sian oran filinon al reĝa nepo. La malsaĝa pavo forflugis, perdinte la belan edzinon.

  La moralinstruo estas: Se vi tenas fieron en via kapo, vi ekzaltiĝos kiel malsaĝulo.