Budhismaj rakontoj/La feliĉa bonzo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

10. La Feliĉa Bonzo

  [Ĝojo de Spirita Vivo]

  Iam estis riĉulo en alta klaso. Kiam li maljuniĝis, li konsciis, ke la sufero de maljuniĝo okazas same al la riĉuloj kaj malriĉuloj. Do li forrezignis siajn riĉaĵon kaj klasan pozicion, iris en la arbaron kaj vivis kiel malriĉa bonzo. Li praktikis meditadon kaj disvolvis sian menson. Li sin liberigis de malbonaj pensoj kaj fariĝis kontenta kaj feliĉa. Liaj trankvileco kaj amikeco iom post iom altiris 500 disĉiplojn al li.

  Tiam antaŭ longa tempo plej multe da bonzoj kutime mienis tre seriozaj, sed estis bonzo kvankam tre digna, ĉiam kun almenaŭ iom da rideto sur la vizaĝo. Malgraŭ kio ajn okazis, li neniam perdis sian internan feliĉon. En la feliĉaj okazoj, li ĉiam ridis la plej ĝojan ridon kun malfermita buŝo.

  Same kiel la aliaj, iam bonzoj demandis lin kial li estas tiel feliĉa, ke li ĉiam ridetas. Li ridis kaj respondis: "Eĉ se mi sciigus vin, vi ne kredus min! Kaj se vi opinius, ke mi mensogas, tio estos honto por mia majstro." La saĝa majstro sciis bone pri la kaŭzo de lia feliĉo. Li faris la plej feliĉan bonzon sia unua asistanto.

  Iujare la maljuna majstro kaj liaj 500 disĉiploj iris al la urbo post pluva sezono. La reĝo permesis ilin loĝi en la plezura ĝardeno por la printempo.

  La reĝo estis bona homo, kiu serioze plenumas sian respondecon kiel reganto. Li laŭeble klopodis protekti la popolanojn kontraŭ danĝero kaj pliigi ilian havaĵon kaj bonfarton. Li ĉiam maltrankviliĝis pri la najbaraj reĝoj,  el kiuj iuj estas malamikaj kaj minacaj. Li ĉiam klopodis fari pacon inter siajn rivalajn ministrojn de la lando.

  Iam liaj edzinoj batalis inter si por lia atento, kaj por la avantaĝo al siaj filoj. Iam la malkontenta subulo eĉ minacis la vivon de la reĝo. Kompreneble, li devis senĉese zorgi ankaŭ pri la financo de la lando. Do li havis tiel multajn zorgojn, ke li havas nenian tempon por ĝui feliĉon.

  Proksimiĝis la somero, kaj li informiĝis, ke la bonzoj pretis reiri al la arbaro. Pensante pri la sanstato kaj bezono de la maljuna ĉefbonzo, li iris al la maljuna majstro kaj diris: "Via Estimata Majstro, nun vi estas tre maljuna kaj malforta. Kia bono estas por vi reiri al la arbaro? Vi povas sendi viajn disĉiplojn reiri al la arbaro dum vi restu ĉitie."

  La ĉefbonzo alvenigis sian unuan asistanton kaj diris al li: "Vi estu la gvidanto de la aliaj bonzoj kiam vi ĉiuj loĝos en la arbaro. Mi estas tro maljuna kaj malforta, do mi restos ĉi tie laŭ la favoro de la reĝo." La 500 bonzoj reiris al la arbaro dum la maljuna restis.

  La unua asistanto daŭre praktikis meditadon en la arbaro. Li gajnis tiel multe da saĝo kaj paco ke li fariĝis multe pli feliĉa ol antaŭe. Li sopiris al sia majstro kaj volis dividi sian feliĉon kune kun li. Do li revenis al la urbo por viziti sian majstron.

  Veninte al sia majstro, li sidiĝis sur tapiŝeto ĉe la piedo de la maljunulo. Ili ne parolis multe, sed la unua asistanto ofte diris: "Kia feliĉo! Ho,  kia feliĉo!"

  Tiam la reĝo venis por fari viziton. Li esprimis sian respekton al la ĉefbonzo. Sed la bonzo el la arbaro senĉese diradis: "Kia feliĉo! Ho,  kia feliĉo!" Li eĉ ne haltis por saluti la reĝon kaj esprimi sian respekton. Tio ĝenis la reĝon, kaj li pensis: "Spite al miaj zorgo kaj okupiteco por prizorgi mian landon, mi elspezas tempon por la vizito, kaj tiu ĉi bonzo ne salutis kaj eĉ ignoris min. Kia humiligo!" Li do diris al la maljuna ĉefbonzo: "Estimata Majstro. Ĉi tiu bonzo eble fariĝas malsaĝa pro troa manĝado. Eble tio estas la kaŭzo kial li plenas de feliĉo. Ĉu li ĉiam kuŝas tiel maldiligenta?"

  La ĉefbonzo respondis: "Ho, Mia Reĝo. Estu pacienca, kaj mi diru al vi la kaŭzon de lia feliĉo. Ne multaj scias pri tio. Li iam estis reĝo ĝuste tiel riĉa kaj potenca kiel vi, sed li forrezignis sian reĝan vivon kaj fariĝis bonzo. Nun li opinias, ke lia antaŭa feliĉo estas ne komparebla kun la nuna ĝojo!"

  "Li kutime estis ĉirkaŭata de la armeanoj, kiuj gardas kaj proktektas lin. Nun sidante sola en la arbaro sen nenia timo, li ne plu bezonas la gardistojn. Li jam forrezignis sian ŝarĝon zorgi pri la riĉaĵo bezonanta protekton. Anstataŭe, sen zorgo pri la riĉaĵo kaj sen timo pri perdo de la potenco, li kaj la aliaj estas protektataj de lia saĝo. Li jam gajnis en meditado la internan pacon, tiel ke li ne povas sin deteni de la diro "Kia feliĉo! Ho, kia feliĉo!"

  La reĝo tuj komprenis. La rakonto pri la feliĉa bonzo pacigis lin. Li restis momenton kaj ricevis instruon de ambaŭ bonzoj. Tiam li honoris ilin kaj revenis al la palaco.

  Poste la feliĉa bonzo, kiu iam estis reĝo, esprimis sian estimon al sia majstro kaj reiris al la ĉarma arbaro. La maljuna ĉefbonzo vivis ĝis la fino, forpasis kaj renaskiĝis en altan ĉielan mondon.

  La moralinstruo estas:  La feliĉo pli multiĝos al tiu, kiu estas libera de zorgo pri riĉaĵo kaj potenco.