Budhismaj rakontoj/La kolombo kaj korvo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

42, 274, 375 , Kolombo kaj Korvo

  [Danĝero de Avido]

  Iam en Benareso homoj ŝatis fari birdejojn. Tio estis konduto de malavaro kaj bonkoro por komfortigi birdojn. La pepoj de amikaj birdoj ankaŭ amuzis la homojn.

  La plej riĉa homo en la urbo havis kuiriston, kiu posedas tian birdejon ĉe la kuirejo. En ĝi loĝis ĝentila kaj zorgema kolombo. Li estis tiel ĝentila, ke li tute ne manĝas viandon; li estis tiel zorgema, ke li tenas sin malproksima de la kuiristo. Li sciis bone, ke la kuiristo kutime kuiras kaj rostas mortintajn bestojn, eĉ inkluzive de birdoj.

  La kolombo ĉiam forlasis la loĝejon frumatene. Serĉante kaj manĝante nutraĵon dum tuta tago, li revenis nokte por dormi en la loĝejo. Li estis tre kontenta pri sia vivo kvieta kaj sekura.

  Proksime vivis korvo, kiu havas tre malsaman karakteron. Unue, li ĉion manĝis. Oni sciis, ke li estas nek ĝentila, nek zorgema. Anstataŭe, li ofte tro ekscitiĝis kaj agis senskrupule. Pro sia nekontenteco li ofte sin dronigis en ĝenaĵon.

  Iutage la korvo flaris bongustan odoron de manĝaĵo kuirata en la riĉula kuirejo. Li tiel absorbiĝis de la bongusteco, ke li neniel povas sin deteni de la revo. Li decidis havigi al si la viandon de la riĉulo per ĉia ajn klopodo. Do li ekspionis la kuirejon por trovi ŝancon ŝteli iom el la viandoj kaj fiŝoj.

  Vespere la satiĝinta kolombo revenis kiel kutime kun sia malgranda stomako plena, kaj kontente iris en sian malgrandan loĝejon por tranokti. Vidinte tion, la malsata korvo pensis: "Ha, bonege. Mi povas utiligi la malsaĝan kolombon por rabi bongustan manĝaĵon el la kuirejo."

  La sekvan matenon, la korvo sekvis la kolombon kiam li forlasis la hejmon por la tago. La kolombo demandis: "Mia amiko, kial vi sekvas min?" La korvo respondis: "Sinjoro. Mi tre ŝatas vin, kaj mi admiras vian kvietan kaj regulan vivmanieron. Ekde nun, mi volas helpi vin kaj lerni de vi." 

  La kolombo diris: "Amiko korvo. Via vivstilo estas multe pli ekscita ol la mia. Vi enuiĝos sekvi min ĉirkaŭen. Krome, vi eĉ ne manĝas la saman nutraĵon kiel mi. Do kiel vi povas helpi min?"

  La korvo diris: "Kiam vi eliras ĉiutage por serĉi vian manĝaĵon, ni disiĝu kaj mi serĉu la mian. Vespere ni revenu kune al via kolombejo. Estante kune, ni povos interhelpi kaj protekti nin mem." La kolombo diris: "Tio sonas prave al mi. Nun iru kaj diligente serĉu vian manĝaĵon."

  La kolombo pasigis sian kutiman tagon manĝante semojn de herboj. Li estis kontenta kvankam li elspezis tempon por pacience serĉi manĝaĵon.

  La korvo trapasis la tagon flugante ĉirkaŭ bova fekaĵo, do li povis engluti trovitajn vermojn kaj insektojn. Tio estis tre facila laboro, sed li senĉese pensis, ke estos pli facile ŝteli el la kuirejo de la riĉulo, kaj sendube la manĝaĵo estos pli bona!

  Satiĝinte, li iris al la kolombo kaj diris: "Sinjoro kolombo, vi elspezis tro multe da tempo por serĉi kaj manĝi. Estas ne bone pasigi la tutan tagon por tio. Ni iru hejmen." Sed la kolombo konstante manĝis semojn unu post alia. Li estis tre feliĉa vivante tiamaniere.

  Je la fino de la tago, la malpacienca korvo sekvis la kolombon al lia loĝejo. Ili kune dormis pace. Ili trapasis kelkajn tagojn kaj noktojn tiamaniere.

  Iun tagon poste, la kuiristo preparis multspecajn viandojn kaj fiŝojn por festeno. Li pendigis ilin sur la hokojn en la kuirejo por konservi.

  La korvo vidis tion kaj absorbiĝis de la vido al tiel multe da manĝaĵoj. Lia deziro fariĝis tiel granda avido, ke li ekpensas metodon por havigi ĉiom al si mem. Li decidis sin pretendi malsana. Do li pasigis tutan nokton ĝemante.

  Matene, la kolombo pretis eliri por serĉi manĝaĵon kiel kutime. La korvo diris: "Iru sole, sinjoro kolombo. Mi estas malsana je mia stomako tutan nokton."

  La kolombo respondis: "Mia kara korvo. Tio sonas strange. Mi neniam aŭdis, ke la stomako doloras al korvoj, anstataŭe iam korvoj svenas pro malsato. Mi suspektas, ke vi volas engluti la viandon kaj fiŝon en la kuirejo tiom, kiom vi povas. Sed tio estas nur por homoj, ne por korvoj. Homoj ne manĝas nutraĵon de kolomboj. Kolomboj ne manĝas nutraĵon de korvoj. Kaj estas malsaĝe por vi manĝi nutraĵon de homoj. Tio eble estos danĝera! Do iru kun mi kiel kutime, kaj estu kontenta pri la korva manĝaĵo, sinjoro korvo!"

  La korvo diris: "Mi estas malsana, amiko kolombo. Mi malsanas grave. Iru sen mi."

  "Tre bone," diris la kolombo, "Sed viaj kondutoj parolas pli laŭte ol la vortoj. Mi atentigas vin, ke vi ne risku vin por via avido. Restu pacienca ĝis mia reveno." Poste la kolombo forlasis por la tago.

  Sed la korvo neniam atentis pri tio. Li nur dronis en la revo ŝteli pecegon da fiŝo. Li estis ĝoja forlasante la kolombon. "Lasu lin manĝi herbsemojn!" li pensis.

  Samtempe la kuiristo preparis la viandon kaj fiŝon en granda kuirpoto. Li fojfoje levetis la kovrilon por ellasi vaporon dum la kuirado. La korvo flaris la bongustan odoron de la leviĝanta vaporo. Rigardante de la kolombejo, li vidis, ke la kuiristo eliris por ripozi de varmeco.

  La korvo vidis, ke tio estas bona ŝanco atendita de li. Do li flugis en la kuirejon kaj sidiĝis sur rando da la kuirpoto. Unue li laŭeble serĉis la plej grandan pecon de fiŝaĵo. Poste li etendis sian kapon enen por atingi ĝin. Sed farante tion, li senatente faligis la kovrilon. La sono tuj venigis la kuiriston en la kuirejon.

  Li vidis, ke korvo sidas sur la rando de la kuirpoto, kaj trenis fiŝon pli grandan ol si mem per la beko! Li tuj fermis la pordon kaj fenestron de la kuirejo. Li pensis: "La manĝaĵo estas por la riĉulo. Mi laboras por li, sed ne por aĉa korvo! Mi donos al la korvo lecionon, kiun li neniam forgesos!"

  La kompatinda korvo neniel povus trovi pli malican malamikon. La kuiristo estis tre kruda, do li neniel pensis pri sia krueleco kiam li estas supera. Li tute ne kompatis la saĝan korvon.

  Li kaptis lin, kaj eltiris ĉiujn liajn plumojn. La kompatinda korvo aspektis tre komike sen brile nigraj plumoj. Poste, la venĝema kuiristo faris spicaĵon el zingibro, salo, kapsiketo kaj pipro, kaj ŝmiris ĝin sur la dolorantan haŭton rozkoloran de la korvo. Poste li metis la birdon sur la plankon de la kolombejo, kaj ridegis.

  La korvo ŝvitis kaj suferis de terure brula doloro. Li kriegis agonie tutan tagon.

  Vespere la kolombo revenis de la kvieta taga serĉado kaj manĝado de herbsemoj. Li stuporiĝis vidinte la teruran staton de sia amiko korvo. Li diris: "Evidente vi tute ne aŭskultis min. Via avido suferigas vin. Mi bedaŭregas, ke mi kapablas fari nenion por vin savi. Mi timas resti en la kolombejo tiel proksima al la kruela kuiristo. Mi devas foriri senprokraste!"

  Do la zorgema kolombo forflugis por serĉi pli sekuran loĝejon. La spicita nuda korvo mortis pro granda doloro.

  La moralinstruo estas: Onia avido malhelpas lin akcepti bonkoran admonon.