Budhismaj rakontoj/La koturna reĝo kaj la ĉasisto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

33. La Koturna Reĝo kaj la Ĉasisto

  [Unuiĝo]

  Antaŭ longa tempo, iu koturna reĝo regis regnon de mil koturnoj.

  Estis saĝa ĉasisto de koturnoj. Li bone sciis kiel imiti la koturnan vokon. Ĉar lia imito sonis kiel vera koturno petanta helpon, do li neniam malsukcesis allogi la koturnojn. Poste la ĉasisto kovris ilin per reto, metis ilin en la korbojn kaj vendis ilin por sin vivteni.

  Ĉar la koturna reĝo ĉiam zorgis pri la sekureco de sia koturnaro, li estis tre respektata de ili. Kiam li gardis la birdaron kontraŭ eventuala danĝero, li hazarde renkontis la ĉasiston kaj vidis lian konduton. Li pensis: "La koturna ĉasisto havas efikan rimedon por ruinigi miajn parencojn. Mi devas trovi pli bonan rimedon kontraŭ tio."

  Do li alvenigis ĉiujn siajn regnanojn, kaj ankaŭ invitis aliajn koturnojn al la kunveno. Li diris: "Saluton al vi, miaj regnanoj, kaj bonvenon al vi, niaj gastoj. Nun ni estas antaŭ granda danĝero. La saĝa ĉasisto kaptis kaj vendis multajn el niaj parencoj . Poste oni mortigis kaj manĝis ilin. Mi havas rimedon por savi nin ĉiujn. Kiam la ĉasisto kovras nin per sia reto, ĉiu el ni levu la kolon je la sama tempo. Do ni kune flugu kun la reto kaj ĵetu la reton en la dornajn arbustojn. Tio embarasos lin, kaj ni povos eskapi de la reto profite de tio ." Ĉiuj konsentis sekvi la sagacan rimedon.

  En la sekva tago, la ĉasisto tentis la koturnojn imitante koturnan pepon kiel kutime. Sed kiam li ĵetis la reton super ilin, la koturnoj ĉiuj levis la kolon senprokraste, flugis kun la reto kaj faligis ĝin en dornan arbuston. Li kaptis neniun el la koturnoj! Krome, li elspezis tutan restan tagon por preni sian reton de la dornoj. Do li tute ne havis tempon por kapti la birdojn alifoje.

  La sama afero okazis en la sekva tago. Do li elspezis la tutan tagon dekroĉante la reton de la akraj dornoj. Li revenis hejmen kaj lia edzino salutis lin per pikaj vortoj. Ŝi plendis: "Vi kutime portis koturnojn hejmen por manĝi kaj monon gajnitan pro vendo de la koturnoj. Nun vi revenas nur kun malplenaj manoj. Kion vi faris tutajn tagojn? Eble vi havas alian edzinon, kiu ĝuas la koturnaĵon ĝuste en tiu ĉi momento!"

  La ĉasisto respondis: "Ne tiel pensu, mia kara. Ĉi lastajn tagojn la koturnoj unuiĝis. Ili kunlaboris kiel unu, levis sian kolon kaj portis mian reton en dornan arbuston. Sed pro vi, mia ununura edzino, mi scias kion fari! Ĝuste kiel vi kvereladas kun mi, ankaŭ iutage ili kverelos. Tio ofte okazas inter la parencoj. Kiam ili okupiĝos pri la kverelo kaj konflikto, mi ilin kaptos kaj portos al vi. Tiam vi denove plezuriĝos pri mi. Mi devas atendi pacience ĝis tiam."

  La ĉasisto devigite eltenis la plendadojn de la edzino dum pluraj tagoj. Iumatene, allogite de la koturna voko, iu koturnino alflugis kaj hazarde piedpremis la kapon de alia, kaj la lasta tuj koleriĝis kaj protestis kontraŭ ŝi. Ŝi movis sian piedon de lia kapo kaj petis: "Bonvolu ne koleri kontraŭ mi. Bonvolu pardoni min pro la eraro." Sed li ne aŭdis. Baldaŭ ambaŭ ili kvereladis kaj la konflikto pli kaj pli serioziĝis.

  Aŭdinte, ke la kverelado pli kaj pli laŭtiĝis, la koturna reĝo diris: "Ne estas profito en la konflikto. Daŭra konflikto kondukos al ni danĝeron!" Sed ili ne obeis lin.

  Tiam la koturna reĝo pensis: "Mi timas, ke la malsaĝa konflikto detenos ilin de la kunlaboro levi la reton." Do li ordonis, ke ĉiuj eskapu. Lia propra koturnaro forflugis senprokraste.

  Ĝuste tiam, la koturna ĉasisto subite ĵetis sian reton super la restantajn koturnojn. La kverelantaj koturnoj diris unu al la aliaj: "Mi ne levu la reton por vi." Aŭdinte tion, eĉ iuj aliaj diris: "Kial ni levu la reton por la aliaj?"

  Do la konflikto disvastiĝis kiel senbrida fajro. La ĉasisto kaptis ĉiujn koturnojn en la reto, metis ilin en la korbojn kaj portis ilin hejmen al sia edzino. Ŝi vere plezuriĝis de tio, kaj ili invitis ĉiujn siajn amikojn al la granda koturna festeno.

  Moralinstruo: Konflikto kaj kverelo profitas al neniu. El unueco kaj harmonio rezultas sekureco,paco kaj feliĉo.