Budhismaj rakontoj/La malbeno de Mitavindo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

41, 82, 104, 369, 439. La Malbeno de Mitavindo

  [Ĉapitro 1. Ĵaluzo]

  Iam bonzo vivis en la bonzejo de malgranda vilaĝo. Li estis tre fortuna, ĉar riĉulo en la vilaĝo vivtenis lin en la bonzejo. Li neniam maltrankviliĝis pri la mondaj zorgoj. La riĉulo ĉiam provizis lin per manĝaĵo aŭtomate.

  Do la bonzo estis kvieta kaj paca en sia menso. Li nek timis pri perdo de sia komforto kaj ĉiutagaj manĝaĵoj, nek deziris al pli grandaj komfortoj kaj plezuroj en la mondo. Anstataŭe, li estis libera por praktiki la ĝustan konduton de bonzo, ĉiam korektante sian eraron kaj farante nur bonajn aferojn. Sed tamen, li tute ne sciis kiel fortuna li estas.

  Iutage pliaĝa bonzo venis al la malgranda vilaĝo. Li sekvis la vojon de la vero ĝis kiam li fariĝis perfekta kaj senmanka.

  Kiam la vilaĝa riĉulo vidis la fremdan bonzon, li plezuris pro liaj ĝentila maniero kaj kvieta sinteno. Do li invitis lin hejmen. Li regalis lin per manĝaĵo kaj opiniis, ke estas tre fortune aŭdi instruon de li. Li invitis lin loĝi en la vilaĝa bonzejo. Li diris: "Mi vizitos vin ĉivespere por min certigi, ke ĉio estas bone aranĝita por vi."

  Kiam la perfekta bonzo atingis la bonzejon, li renkontis la vilaĝan bonzon. Ili reciprokis saluton plezure. Poste la vilaĝa bonzo demandis: "Ĉu vi jam tagmanĝis hodiaŭ?" La pliaĝulo respondis: "Jes. La subtenanto de la bonzejo donis manĝaĵon al mi. Li ankaŭ invitis min loĝi ĉi tie."

  La vilaĝa bonzo gvidis lin al la ĉambro kaj lasis lin tie. La perfekta bonzo pasigis sian tempon en meditado.

  Malfrue en la vespero, la vilaĝa riĉulo alvenis. Li alportis fruktan sukon, florojn kaj lampan oleon por honorigi la sanktan bonzon. Li demandis la vilaĝan bonzon: "Kie estas nia gasto?" La bonzo informis lin pri la loĝejo de la gasto.

  La riĉulo iris en la ĉambron, riverence salutis la perfektan bonzon. Li denove aprezis la aŭskultadon al la vera instruo de tiu rara sanktulo.

  Poste, kiam nokto proksimiĝis, li lumigis la lampon kaj oferis florojn en la bela halo de la bonzejo. Li invitis ambaŭ bonzojn tagmanĝi en lia hejmo la sekvan tagon. Poste li forlasis la bonzejon por reveni hejmen.

  Dum nokto okazis io terura. La vilaĝa bonzo, kiu estis tiel bone prizorgata, naskis venenan ĵaluzon en la koro. Li pensis: "La vilaĝa riĉulo traktas min per komforta prizorgo ĉi tie. Li donas al mi loĝejon nokte kaj plenigas mian stomakon fojon ĉiutage. Sed mi timas, ke tio ŝanĝiĝos ĉar li tiom respektas la novan alveninton. Se tiu lasta restos en la bonzejo, mia vivtenanto eble ne plu zorgos pri mi. Do mi ne lasu lin resti ĉi tie."

  Tiel pensante, li perdis sian antaŭan mensan kvieton. Lia menso perturbiĝis pro lia ĵaluzo-- la timo perdi komforton kaj tagajn manĝaĵojn. Lia koro plidoloriĝis pro lia malamo kontraŭ la perfekta bonzo. Li ekcerbumis por trovi metodon foririgi lin.

  En la malfrua nokto la bonzoj kunvenis por la tagfino kiel kutime. La perfektulo parolis amike kiel kutime, sed la vilaĝa bonzo tute ne parolis kun li.

  Do la saĝa bonzo komprenis, ke la vilaĝa bonzo estas ĵaluza kaj kolera. Li pensis: "La bonzo ne komprenas mian liberecon de kroĉiĝo al familioj, popolo kaj komfortoj. Mi estas libera de ĉia deziro por resti ĉi tie. Mi ankaŭ estas libera de ĉia deziro por foriri. Tio estas tute egala por mi. Ŝajnas, ke li ne povas kompreni senzorgecon. Mi bedaŭras por li, kiun devas pagi grandan prezon pro sia senscio."

  Li revenis al sia ĉambro, fermis la pordon kaj meditis en alta mensa stato dum la tuta nokto.

  Sekvan tagon je la tempo por peti manĝaĵon ĉe la vivtenanto de la bonzejo, la vilaĝa bonzo devis sonorigi la templan gongon. Sed li tion faris malpeze per sia ungo, ke eĉ birdoj en la korto ne povas aŭdi la mallaŭtan sonon.

  Poste li iris al la ĉambro de la gasta bonzo por frapi je la pordo. Li denove frapetis malpeze per sia ungo, ke eĉ malgrandaj musoj en la muroj ne povas aŭdi la silentan frapon.

  Post la kutima devo en tiel malsincera maniero, li iris al la domo de la riĉulo. La riĉulo riverencis al li respekte, akceptis lian almozbovlon kaj demandis: "Kie estas la nova bonzo nia gasto?"

  La vilaĝa bonzo respondis: "Mi ne vidis lin. Mi sonorigis la gongon, kaj frapis je lia pordo, sed li ne aperis. Eble li ne kutimis al tiel abundaj manĝaĵoj donacitaj de vi hieraŭ. Eble li ankoraŭ dormas, okupite digestante la manĝaĵojn kaj sonĝante pri la sekva festeno! Eble li estas tia bonzo, kia plaĉas al vi!”

  Samtempe vekiĝis la perfekta bonzo en la malantaŭo de la monaĥejo. Li purigis sin kaj surmetis sian robon. Poste li kviete forlasis la bonzejon por kolekti manĝaĵon ie ajn, kie li povas. La riĉulo regalis la vilaĝan bonzon per la plej abunda manĝaĵo. La manĝaĵo estis bongusta kaj dolĉa, kuirita el rizo, lakto, butero, sukero kaj mielo. Post kiam la bonzo manĝis ĝissate, la riĉulo prenis lian bovlon, purigis ĝin kaj dolĉigis ĝin per parfumita akvo. Li denove plenigis la bovlon per sama bongusta manĝaĵo. Li donis ĝin al la bonzo, dirante: "Honora Bonzo, nia sankta gasto eble laciĝis de la vojaĝo. Bonvolu porti la humilan manĝaĵon al li." Dirante nenion, la bonzo akceptis la malavaran donacon por la alia kaj eliris.

  Nun la menso de la vilaĝa bonzo estis regata de lia ĵaluza plano. Li pensis: "Se la alia bonzo manĝus la fantazian manĝaĵon, eĉ se mi kaptus lin je la gorĝo kaj piedbatus lin, li ne forirus de mi. Mi devas sekrete forigi la manĝaĵon. Se mi donus ĝin al fremdulo, oni scius kaj parolus pri tio. Se mi ĵetos ĝin en la lagon, la butero elflosus sur la surfacon kaj oni trovus tion. Se mi elverŝus ĝin sur la teron, la bovoj venus de mejloj por manĝi ĝin, kaj oni rimarkus tion. Kion mi faru?"

  Tiam li vidis kampon fajrigitan de kamparanoj por fekundigi. Ĝi estis kovrita de varme brilantaj karboj. Do li ŝutis la malavaran donacon de la riĉulo sur la karbojn. La manĝaĵo forbruliĝis senspure. Tiel revenis la paco en lia koro!

  Reveninte al la bonzejo, li trovis, ke la gasto jam foriris. Li pensis: "Tiu certe estas perfekte saĝa bonzo. Li certe scias, ke mi ĵaluzas pro timo al perdo de mia favora pozicio, kaj ke mi klopodis forigi lin pro mia malamo al li. Mi malŝparis la manĝaĵon apartenan al li. Ĉio okazis por teni mian stomakon plena! Mi timas, ke io terura okazos al mi! Kion mi faris?" Do pro timo perdi siajn facilajn tagajn manĝaĵojn, li forĵetis la mensan pacon.

  En la resta tempo de lia vivo, la riĉulo daŭre vivtenis lin. Sed lia menso plenis de turmentiĝo kaj sufero. Li sentis la kondamnon kiel iranta kadavro aŭ malsata demono.

  Post lia morto, lia turmentiĝo daŭris. Li naskiĝis en inferan mondon, kie li suferis cent milojn da jaroj.

  Poste li ankaŭ mortis kiel aliaj vivestaĵoj. Sed tamen, nur plenumiĝis iom el la rezultoj de liaj antaŭaj kondutoj. Do li renaskiĝis kiel demono 500 fojojn. En tiuj 500 vivoj li manĝis sufiĉe nur en unu tago, kaj tio estis nur la postnaskaĵo lasita de cervino en la arbaro!

  Poste li naskiĝis kiel malsata vaganta hundo aliajn 500 fojojn! Pro la pleneco de la stomako en lia bonza vivo, ĉiuj 500 fojoj estis plenaj de malsato, kaj batalo por la manĝaĵoj. Nur unu fojon li trovis sufiĉan por manĝi, kaj tio estis elvomaĵo kiun li trovis en kloako.

  Poste la plejmultaj rezultoj de liaj antaŭaj kondutoj finiĝis, kaj nur tiam li fortune reenkarniĝis kiel homo. Li naskiĝis en la familio de la plej malriĉa almozulo en la urbo Kasio de norda Hindio. Li estis nomita Mitavindo.

  Ekde lia naskiĝo, la malriĉa familio fariĝis eĉ des pli povra kaj mizera. Kelkajn jarojn poste, la doloro de malsato tiel fortiĝis, ke liaj gepatroj batis kaj elpelis lin. Ili kriis: "Foriru! Vi estas nenio alia ol malbeno!"

  Malfeliĉa Mitavindo! Antaŭ tre longe li tute ne sciis, kiel feliĉa li estas. Li estis kontenta kiel modesta bonzo en la vilaĝo. Sed en lia menso ekregis la venena ĵaluzo kaj la timo pri perdo de liaj facilaj manĝaĵoj. Tio suferigis lin de malamo kontraŭ perfekta bonzo, kaj de fiago por forteni lin de la almoza bonfaro. Kaj pro tio li pasigis mil kaj unu vivojn sen plenaj komfortoj kaj tagaj manĝaĵoj. Lia propraj kondutoj kaŭzis tion, kion li timis antaŭe.


  [Ĉapitro 2. Malavareco]

  La malgranda Mitavindo apenaŭ sciis, ke liaj vivoj de konstanta malsato baldaŭ finiĝos. Post longa vagado, lia suferado finiĝis en Benareso.

  Tiam la Iluminiĝinto vivis kiel mondfama instruisto en Benareso. Li havis 500 lernantojn. La popolo en la urbo helpis la malriĉajn lernantojn per manĝaĵoj kiel bonfaro de almozo. Ili ankaŭ salajris la instruiston por la instruado.

  Oni permesis al Mitavindo partopreni en la lernado. Li eklernis ĉe la granda instruisto, kaj finfine, ekmanĝis regule.

  Sed li tute ne atentis la instruon de la saĝa instruisto. Li estis malobeema kaj sovaĝa. Dum liaj antaŭaj 500 vivoj kiel malsataj hundoj, batalado jam fariĝis lia kutimo. Do li konstante batalis kun la aliaj lernantoj.

  Li kaŭzis tiel grandan ĝenon, ke multaj lernantoj ĉesis la lernadon. La enspezo de la mondfama instruisto malaltiĝis x ĝis preskaŭ neniom. Oni fine pelis Mitavindon el Benareso.

  Mitavindo venis al malproksima vilaĝeto. Li vivis tie kiel diligenta laboranto, edziĝis kun tre malriĉa virino, kaj havis du infanojn.

  Laŭdire li iam lernis ĉe la mondfama instruisto de Benareso, do la malriĉaj vilaĝanoj elektis lin kiel konsilanton por peti lian helpon kiam okazis problemo. Ili provizis lokon por ke li vivu x ĉe la enirejo de la vilaĝo, kaj ekakceptis liajn konsilojn.

  Sed la aferoj iris malbone. La vilaĝanoj estis monpunitaj sepfoje de la reĝo; iliaj domoj estis bruligitaj sepfoje, kaj la urba lageto sekiĝis sepfoje.

  Oni konsciis, ke ĉiuj iliaj fatalaĵoj komenciĝis de kiam ili ekakceptis la konsilojn de Mitavindo. Do ili pelis lin kaj liajn familianojn el la vilaĝo. La furiozaj vilaĝanoj kriis: "Foriru por ĉiam! Vi estas nenio krom malbeno!"

  Dum sia fuĝado ili trapasis arbaron hantatan de demono. Demono iris el la ombro kaj manĝis liajn edzinon kaj infanojn. Nur li mem eskapis sukcese.

  Li venis al ĉemara urbo. Li estis soleca, mizera kaj senmona. Okazis, ke en la urbo vivis riĉa komercisto bonkora kaj malavara. Ii aŭdis la malfeliĉan travivaĵon de Mitavindo. Li kaj lia edzino adoptis Mitavindon ĉar ili havis neniun propran infanon. Bone aŭ malbone, ili rigardis lin kiel sian propran filon.

  Liaj novaj gepatroj estis piaj je religio. Ili ĉiam klopodis fari bonajn aferojn. Sed Mitavindo ankoraŭ ne lernis la lecionon. Li akceptis nenian religion, do li ofte faradis malbonajn aferojn.

  Nelonge post la morto de lia patro, lia patrino decidis laŭeble helpi lin eniri la religian vivon. Ŝi diris: "Kia homo, tia mondo. Se vi faras malbonajn aferojn, vi suferos de dolorigaj rezultoj en ambaŭ nuna kaj estonta mondoj."

  Sed la malsaĝa Mitavindo respondis: "Mi faros tion, kio plaĉas al mi, kaj faros min pli kaj pli feliĉa. Tute ne necesas la pripenso, ĉu mia konduto estas bona aŭ malbona. Mi tute ne zorgas pri tiaj aferoj!"

  En la sekva sankta plenluna tago, la patrino de Mitavindo konsilis al li iri al templo kaj tutnokte aŭskulti la saĝajn instruojn de la bonzoj. Li diris: "Mi ne malŝparos mian tempon por tio!" Do ŝi promesis: "Kiam vi revenos, mi donos mil ormonerojn al vi."

  Mitavindo pensis, ke li povos konstante sin amuzi kaj esti ĉiam feliĉa se li havos sufiĉan monon. Do li iris en la templon. Sed sidante en la angulo, li nenion atentis kaj dormis dum la tuta nokto. Frue en la mateno li hejmen revenis por postuli la promesitan pagon.

  Samtempe lia patrino pensis, ke li aprezos la saĝajn instruojn, kaj poste akompanos la plej eminentan bonzon hejmen. Do ŝi preparis bongustajn manĝaĵojn por la honora gasto. Kiam ŝi vidis lin reveninta sole, ŝi demandis: "Ho, mia filo, kial vi ne invitis la eminentan bonzon reveni kun vi por matenmanĝo?"

  Li respondis: "Mi iris al la templo ne por aŭskulti la bonzon aŭ inviti lin hejmen, sed nur por viaj mil ormoneroj!" La malespera patrino diris: "Ne plu zorgu pri la mono. Estas multaj pretaj bongustaĵoj. Nur manĝu kaj dormu!" Li respondis: "Mi rifuzas manĝi ĝis vi donos la monon al mi!" Do ŝi donis mil ormonerojn al li. Nur tiam li ekenglutegis la manĝaĵon ĝis li povas fari nenion alian ol dormi.

  Mitavindo opiniis, ke mil ormoneroj tute ne sufiĉas por lia konstanta amuziĝo. Do li faris negocon per la mono. Post nelonge li fariĝis tre riĉa. Iutage li revenis hejmen kaj diris: "Panjo, nun mi havas 120,000 orajn monerojn. Sed mi ankoraŭ ne kontentas pri tio. Mi vojaĝos eksterlanden per la sekva ŝipo kaj gajnos pli multe da mono!"

  Ŝi respondis: "Mia filo, kial vi volas iri eksterlanden? La oceano estas danĝera kaj estos tre riske fari komercon en fremda lando. Mi havas 80,000 ormonerojn en la domo. Tio estas sufiĉa por vi. Bonvolu resti, mia sola filo!'

  Ŝi kaptis lin por deteni lin de la foriro. Sed Mitavindo freneziĝis de la avido. Li forpuŝis la manon de la patrino kaj frapis ŝin je la vizaĝo. Ŝi falis sur la plankon. Kun doloro kaj kolero, ŝi kriis al li: "Foriru por ĉiam! Vi estas nenio krom malbeno!"

  Sen rigardi malantaŭen, Mitavindo kuris al la kajo kaj suriris la unuan ŝipon.

  [Ĉapitro 3. Plezuro]

  Post sep tagoj en la Hindia Oceano, ĉiuj ventoj kaj fluoj tute ĉesis. La ŝipo estis haltigita. Retenate sur la akvo dum sep tagoj, ĉiuj homoj sur la ŝipo ektimis, ke ili perdos sian vivon.

  Do ili ektiris fojnon por eltrovi, kiu estas la kaŭzo de la malfeliĉo kaj la timinda fatalaĵo. Sep fojojn la mallonga fojno estis eltirita de Mitavindo.

  Ili pelis lin sur bambuan floseton, kaj lasis lin flosi sur maro. Ili kriis: "Foriru por ĉiam! Vi estas nenio krom malbeno!" Subite forta vento ekblovis, kaj la ŝipo forveturis.

  Sed la vivo de Mitavindo saviĝis refoje. Tion kaŭzis lia bona konduto de bonzo antaŭ multaj vivoj. Kiom ajn longe, kondutoj certe kaŭzos rezultojn.

  Foje unu konduto kaŭzas pliajn rezultojn aŭ agrablajn aŭ malagrablajn. Laŭdire Asuroj vivas en tiel miksaj rezultoj laŭ neordinara maniero.

  Asuroj estas malfeliĉe malbelaj dioj. Iuj el ili estas sufiĉe fortunaj por transformiĝi en dancistinan diinon belan kaj junan. Ili nomiĝas Apsaroj.

  Ili ĝuas la plej grandajn plezurojn en sep tagoj. Sed poste ili devas iri al infera mondo kaj suferi je turmentoj kiel malsataj demonoj por sep tagoj. Post la septaga suferado, ili denove fariĝas Apsaraj diinoj. Tio okazas foje kaj refoje, ĝis la finiĝo de ambaŭ bonaj kaj malbonaj rezultoj de ili.

  Flosante sur la bambua floseto, Mitavindo hazarde venis al aminda Vitra Palaco. Tie li renkontis kvar tre belajn Apsarojn. Do li sin amuzis kune kun ili por sep tagoj per plene ĉielaj plezuroj.

  Poste venis la tempo por la diinoj fariĝi malsataj demonoj. Ili diris al Mitavindo: "Atendu nin por nur sep mallongaj tagoj, kaj ni revenos kaj daŭrigos nian plezuron."

  Malaperis la Vitra Palaco kune kun la kvar Apsaroj. Sed Mitavindo ankoraŭ ne trovis al si la internan pacon de la vilaĝa bonzo antaŭ tiel longa tempo. Sep tagoj da plezurego ne kontentigis lin. Li ne povis atendi la revenon de la amindaj diinoj. Li deziris pli kaj pli multe. Do li daŭrigis la veturon sur la bambua floseto.

  Li venis al brila Arĝenta Palaco, en kiu loĝas ok Apsaraj diinoj. Denove li ĝuis septagajn plezuregojn kun ili. La Apsaroj ankaŭ petis lin atendi sekvajn sep tagojn, kaj malaperis por la infera mondo.

  Mirinde, la avida Mitavindo ĝuis septagajn plezurojn en la brila Gema Palaco kun 16 Apsaroj. Sed ankaŭ tiuj malaperis. Poste li elspezis sep tagojn en la brila Ora Palaco kun 32 plej belaj Apsaroj el ĉiuj.

  Sed li ankoraŭ ne estis kontenta. Kiam ĉiuj 32 Apsaroj petis lin atendi sep tagojn, li denove forlasis la lokon per la floseto.

  Post nelonge li venis al la enirejo de la infera mondo plena de sufere torturataj vivestaĵoj. Ili vivis tie pro la rezultoj de siaj propraj fikondutoj. Sed la avido de Mitavindo por pli da plezuro estis tiel forta, ke en liaj okuloj li vidas belan urbon ĉirkaŭitan de muro kun kvar fablaj pordoj. Li pensis: "Mi eniru kaj fariĝu la reĝo!"

  Enirinte, li vidis unu el la viktimoj de la infero. Ĉirkaŭ sia kolo li surportis kolumon turniĝantan kiel rado kun kvin akraj klingoj tranĉantaj en la vizaĝon, kapon, bruston kaj dorson. Sed Mitavindo ankoraŭ tiel avidis la plezuron, ke li ne povas vidi la suferon ĝuste antaŭ siaj okuloj. Anstataŭe li vidis la turniĝantan kolumon kun tranĉantaj klingoj kiel belan lotusfloron. Li vidis la falantan sangon kiel ruĝan pudron de parfumita santala ligno. Kaj la doloraj vekrioj de la malfeliĉa viktimo aŭdiĝis al li kvazaŭ plej dolĉaj kantoj!

  Li diris al la kompatinda suferanto: "Vi havas belan lotusan kronon sufiĉe longan! Donu ĝin al mi. Mi estas pli taŭga por tio." La kondamnito atentigis lin: "Tio estas tranĉa kolumo, rado de klingoj." Sed Mitavindo diris: "Vi tiel diras nur ĉar vi ne volas doni ĝin al mi."

  La viktimo pensis: "Finfine la rezultoj de miaj antaŭaj fikondutoj venas al sia fino. Kiel mi, tiu ĉi malfeliĉa viro kriegos sian patrinon. Mi donos la suferigan radon al li." Do li diris: "Prenu la lotusan kronon se vi tiel deziras ĝin!"

  Je la vortoj, la rado de klingoj turne forlasis la kolon de la antaŭa viro kaj ekturniĝis ĉirkaŭ la kapo de Mitavindo. La iluzio de Mitavindo subite malaperis, kaj li eksciis, ke tio ne estas lotusa krono, sed tranĉa rado kun klingoj, kaj ke li ne estas reĝo, sed malliberulo. Ĝemante pro la dolorego li kriis seniluziiĝante x: "Reprenu vian radon! Reprenu vian radon!" Sed la alia jam malaperis.

  Ĝuste tiam venis la reĝo de dioj por instrua vizito al la infera mondo. Mitavindo petis lin: "Reĝo de dioj, kion mi faris antaŭe, ke mi suferas tiel grandan turmenton?" La dio respondis: "Vi rifuzis aŭskulti la instruojn de la bonzoj, do vi ne posedas saĝon, sed nur monon. Vi kontentis nek pri miloj da ormoneroj, eĉ nek pri 120,000 ormoneroj. Blindigite de avideco, vi batis vian patrinon por ĉasi pli multe da havaĵo."

  "Poste vin ne kontentigis la plezuro de kvar Apsaroj en la Vitra Palaco; nek de ok Apsaroj en la Arĝenta Palaco; nek de 16 Apsaroj en la Gema Palaco, kaj nek la 32 amindaj diinoj en la Ora Palaco estis sufiĉaj por vi. Blindigite de avido al plezuro vi deziras fariĝi reĝo. Nun je la fino vi vidis, ke via krono estas nur rado de torturo, kaj via regno estas nur infero."

  "Lernu, Mitavindo, ke ĉiuj, kiuj sekvis sian avidon, estas malkontentaj. La naturo de onia avido estas ne kontentigebla pri kio li havas, ĉu multe aŭ malmulte. Ju plie oni gajnas, des plie ili avidas ĝis la cirklo de avido fariĝas la cirklo de doloro."

  Dirinte, la dio revenis al sia ĉiela mondo. Je la sama tempo la rado malaperis de Mitavindo. Kun sia iam vundita kapo en doloro, li sin trovis flosanta sur la bambua floseto.

  Baldaŭ li atingis insulon, sur kiu loĝas potenca demonino. Okazis, ke ŝi aliformiĝis en kapron. Malsata Mitavindo pensis nenion alian ol kapti la kapron je malantaŭa kruro. Kaj la demonino kaŝita ene piedbatis lin tiel, ke li ĵetiĝis en la aeron. Fine li falis en dornejon ĉe la ĉirkaŭurbo de Benareso!

  Post kiam li sin liberigis el la dornejo, li vidis kelkajn kaprojn paŝtantajn proksime. Li volegis reveni al la palacoj kaj la dancantaj Apsaroj. Memorante, ke kapro piede ĵetis lin ĉi tien, li kaptis kruron de unu el la kaproj kun espero, ke ĝi piedbatu lin ree al la insulo.

  Anstataŭe, la kapro blekis laŭte. La paŝtistoj alvenis kaj kaptis Mitavindon pro ŝtelado de la reĝaj kaproj.

  Kiam la paŝtistoj eskortis la kaptiton al la reĝo, ili pasis preter la mondfama instruisto de Benareso. La instruisto tuj rekonis sian antaŭan lernanton. Li demandis la paŝtistojn: "Kien vi eskortas lin?"

  Ili respondis: "Li estas ŝtelisto de kaproj! Ni eskortas lin al la reĝo por puni lin!" La instruisto diris: "Bonvolu ne tiel agi. Li estas unu el miaj lernantoj. Bonvolu lasi lin ĉe mi, tiel li povas fariĝi servanto en mia lernejo." Ili konsentis kaj liberigis lin.

  La instruisto demandis Mitavindon: "Kio okazis al vi ekde via forlaso de mi?"

  Li rakontis la historion, en kiu li unue estis respektita, kaj poste, malbenita de la homoj en la malproksima vilaĝo. Li diris pri la edziĝo kaj du infanoj; pri la avido, ke ili estis mortigitaj kaj manĝitaj de demonoj en la arbaro; pri la bato al sia malavara patrino kiam li freneziĝis de avido al mono; pri la malbeno de la samŝipanoj kaj forpelo sur la bambua floseto; pri la kvar palacoj kun la belaj diinoj, kaj kiel li restis ne kontenta kiam ĉiu el liaj plezuroj finiĝis. Li diris pri la tranĉa rado de torturo, la rezulto de avideco en la infero, kaj pri sia avido al viando de kapro kaj pro ĝia piedbato li refalis en Benareson sen manĝi la viandon.

  La mondfama instruisto diris: "Estas klare, ke viaj antaŭaj kondutoj kaŭzis ambaŭ feliĉajn kaj malfeliĉajn rezultojn, kaj tio ambaŭ fakte plenumiĝis. Sed vi ne povis kompreni, ke la plezuro ĉiam havas finon. Anstataŭe vi vin dediĉis al avideco por pliaj. Vi estis elĉerpita kaj malkontenta, freneze kaptanta kruron de kapro. Estu kvieta, mia amiko. Kaj sciu, ke vi ĉiam suferos soifegon se vi volas teni akvon per via firma pugno!"

  Aŭdinte tion, Mitavindo riverencis respekte al la granda instruisto. Li petis, ke la instruisto permesu lin esti lernanto. La iluminiĝinto bonvenigis lin kun malfermaj brakoj.

  La moralinstruo estas: Kun paca menso, oni nek gajnas nek perdas.