Budhismaj rakontoj/La naskiĝo de Banjan-arbo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

37. Naskiĝo de Banjanarbo

  [Respekto al Maljunuloj]

  Iam sub la altega Himalajo kreskis granda banjanarbo. Ĉe la banjanarbo vivis tri bonegaj amikoj. Ili estis koturno, simio kaj elefanto. Ili ĉiuj estis tre saĝaj.

  Ili ekhavis malsamajn opiniojn de tempo al tempo. Kiam tio okazis, neniu el ili konsideris la opinion de la aliaj pli valora. Malgraŭ kiom da sperto ĉiu havis, lia opinio estas sama kiel tiuj de la aliaj en alies okuloj. Do ili devis elspezi longan tempon por atingi komunan konsenton.

  Iom poste, ili ekkonsciis, ke ili ŝparos tempon kaj helpos sian amikecon se ili mallongigos la konflikton. Do ili konkludis, ke pli helpos, se ili konsiderus la plej valoran opinion unue. Tiel, ili ne plu perdos tempon kaj malfortigos amikecon pro la disputado.

  Feliĉe, ili ĉiuj opiniis, ke la plej valoran opinion decidas multeco de onia sperto. Do ili povos vivi eĉ pli harmonie se ili respektos al la plej maljuna el ili. Ili konsideru la aliajn nur se lia opinio estus vere klare malvera.

  Malfeliĉe, la elefanto, la simio kaj koturno tute ne sciis, kiu estas la plej maljuna. Ĉar antaŭ ol ili ekrespektis la maljunan aĝon, ili neniam memoris sian naskiĝtagon aŭ aĝon.

  Iutage, kiam ili ripozis en la ombro de la granda banjanarbo, la koturno kaj la simio demandis la elefanton: "Laŭ la plej frua memoro, kiom granda estis tiu ĉi banjanarbo?"

  La elefanto respondis: "Mi memoris tiun ĉi arbon dum tre longa tempo. Kiam mi estis malgranda bebo, mi kutime senjukigis mian ventron frotante ĝin kontraŭ la molaj ŝosoj sur la pinto de tiu ĉi arbo."

  La simio diris: "Kiam mi estis scivolema bebo, mi kutime sidis kaj fiksrigardis la malgrandan plantidon de la arbo. Iam mi eĉ klinis min por mordi la molajn foliojn."

  La simio kaj la elefanto demandis la koturnon: "Laŭ via plej frua memoro, kiom granda estis tiu ĉi banjanarbo?"

  La koturno diris:" Kiam mi estis juna, mi serĉis manĝaĵon en proksima arbaro. En la arbaro estis banjanarbo granda kaj maljuna, plena de maturaj beroj. Foje mi manĝis iom da beroj kaj en la sekvanta tago mi fekis ĉi tie. Semoj en la fekaĵo elĝermis kaj fariĝis tiu ĉi arbo."

  La simio kaj elefanto diris: "Ha! Sinjoro koturno, vi estas la plej maljuna el ni. Vi estas la respektinda kaj honorinda por ni. Ekde nun ni atentegas pri viaj vortoj. Laŭ viaj saĝo kaj sperto, admonu nin kiam ni faras erarojn. Kiam estos malkontento, ni rigardos vian opinion pli grava. Ni nur petas, ke vi estu honestas kaj justa."

  La koturno respondis: "Mi dankas por viaj respektoj, kaj mi promesas ĉiam esti taŭga por tio laŭeble." La saĝa malgranda koturno fakte estis bodhisatvo, la iluminiĝinto.

  La moralinstruo estas: Respekto al la saĝo de maljunuloj kondukas al harmonio.