Budhismaj rakontoj/La ora telero

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

3. La Ora Telero

  [Avido kaj Honesto]

  Iam en la regiono nomata Seri estis du komercistoj de kuiriloj kaj ornamaĵoj. Ili interkonsentis dividi la regionon de la urbo inter ili. Ili ankaŭ diris, ke post la vendado en sia propra parto, ili rajtas iri en la alian parton por prove vendi siajn varojn.

  Iutage, kiam unu el la komercistoj venis en straton de sia parto, malriĉa knabineto vidis lin kaj petis sian avinon aĉeti por ŝi braceleton. La maljuna avino respondis: "Kiel ni malriĉaj homoj povas aĉeti braceletojn?" La knabineto diris: "Ni havas neniom da mono, tamen ni povas doni al li nian malnovan teleron nigre fumumitan." La maljunulino konsentis provi, do ŝi invitis la vendiston al sia hejmo.

  La komercisto vidis, ke ili estas tre malriĉaj kaj nekleraj, do li ne volis elspezi tempon ĉe ili. Malgraŭ la peto de la maljunulino, li diris obstine, ke li havas nenian braceleton, por kiu ŝi kapablas pagi. Tiam ŝi demandis: "Ni havas malnovan teleron senutilan al ni, ĉu ni povas ŝanĝi tion kontraŭ via braceleto?" La komercisto prenis la teleron, kaj dum la ekzameno li hazarde gratis ĝian fundon. Surprizite, li trovis, ke sub la nigra malpuraĵo estas vera oro! Sed li ŝajnigis, ke li tute ne rimarkis tion. Anstataŭe, li decidis trompi la maljunulinon por akiri la oran teleron per preskaŭ neniom. Li diris: "Tiu ĉi ne tiom valoras kiom braceleto, kaj estas tute senvalora. Mi ne volas ĝin." Li forlasis pensante, ke li revenu poste por havigi al si la teleron per malpli da elspezo.

  Samtempe, la alia komercisto finis la vendadon en siaj kvartaloj de la urbo kaj venis al tiuj de la alia laŭ la antaŭa interkonsento. Li venis al la sama domo. La malriĉa knabineto denove petis sian avinon ŝanĝi la malnovan teleron por braceleto. Vidinte, ke tiu ĉi komercisto havas plaĉan mienon, la maljunulino pensis: "Li estas bona komercisto, tute ne similas al la antaŭa krudulo." Do ŝi invitis lin hejmen kaj petis ŝanĝi sian nigre fumumitan teleron kontraŭ unu braceleto. Kiam li ekzamenis la teleron, li ankaŭ vidis, ke estas pura oro sub la malpuraĵo. Li diris al la maljunulino: "Ĉiom el miaj mono kaj varoj ne estas tiom valora kiom la ora telero!"

  Kompreneble, la maljunulino surpriziĝis de la informo. Tiam ŝi konsciis, ke li estas viro vere bona kaj honesta. Ŝi do respondis, ke ŝi volonte akceptos kiom ajn li povas oferti por la telero. La komercisto proponis: "Mi donu ĉiujn miajn monon kaj varojn al vi, se vi nur lasus ĉe mi ok monerojn kaj la pesilon, per kies kovrilo mi tenu la oran teleron." Ili interkonsentis pri la negoco. Li iris al rivero, kaj tie li pagis ok monerojn al boatisto por trapasi la riveron.

  Tiam la avida komercisto revenis kun imago de granda profito en la kapo. Kiam li denove vidis la knabineton kaj ŝian avinon, li diris, ke li jam ŝanĝis sian opinion kaj konsentas aĉeti la senutilan nigran teleron per pluraj moneroj anstataŭ ajna braceleto. La maljunulino informis al li aplombe, ke ŝi jam faris negocon pri la telero kun honestulo, kaj diris: "Sinjoro, vi trompis nin."

  Anstataŭ honti de sia mensogo, la avidulo pensis malĝoje: "Mi perdus la oran teleron, kiu valoras cent milojn." Li do demandis la maljunulinon senprokraste: "Laŭ kiu vojo li iris? " Ŝi montris al li la direkton, kien iris la honestulo. Li haste lasis ĉiujn siajn varojn ĉe ŝia domo kaj kuregis al la rivero, pensante: "Li prirabis min! Li prirabis min! Li tute ne rajtas tiel molesti min!"

  Ĉe la riverbordo li vidis, ke la honesta komercisto estas ankoraŭ en la boato. Li kriis al la boatisto: "Revenu! Revenu!" Sed la honestulo ordonis la boatiston daŭrigi sian remadon al la transa bordo, kaj lin obeis la boatisto.

  Vidante, ke li povas fari nenion kontraŭ tio, la avidulo eksplodis de kolero. Li saltegis kaj bategis al si la bruston. Lin turmentis tiel granda kolero kontraŭ la honestulo, ke li eksputadis sangon. Lin trafis koratako kaj li mortis senprokraste ĉe la riverbordo!

  La moralinstruo estas: Honesteco estas la plej bona taktiko.