Budhismaj rakontoj/La pagia pastro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

48. Magia Pastro kaj Gangsteroj

  [Potenco kaj Avido]

  Iam en Benareso estis reĝo nomata Brahmadato. En malproksima vilaĝo de la regno vivis pastro kun magia povo. Li scipovis specialan magian sorĉon sekrete inicitan de sia instruisto.

  La magian sorĉon oni rajtis uzi nur unu fojon ĉiujare kiam la steloj poziciis en certa maniero. Nur tiam, la pastro diris la sekretajn magiajn vortojn al siaj malfermaj manplatoj. Poste li rigardis al la ĉielo, kaj kunfrapis siajn manojn. Je tio pluvis al li valoraj juveloj.

  La magia pastro estis ankaŭ instruisto. Li havis bonegan lernanton, kiu estas diligenta kaj povas kompreni la plej malfacilajn ideojn. Li estis obeema kaj fidinda, ĉiam dezirante honori kaj protekti sian instruiston.

  Iutage la pastro devis vojaĝi al malproksima vilaĝo por prezidi bestoferan ceremonion. Li devis preni danĝeran vojon, do la bona lernanto iris kun li.

  Okazis, ke estas 500 banditoj ĉe la vojo. Ili estis el bando de gangsteroj. Ili kaptis homojn kaj eltrudis monon de ili por ŝpari ilian vivon.

  Malfeliĉe, la magia pastro kaj lia bona lernanto estis kaptitaj de la ganstera bando. Ili postulis 5,000 orajn monerojn kaj sendis la lernanton hejmen por ke li prenu monon por savi sian instruiston.

  Antaŭ la forlaso, la lernanto genuiĝis antaŭ sia instruisto kaj riverencis respekte. Li diris al li mallaŭte, por ke la gangsteroj ne aŭdu: "Instruisto, hodiaŭ estas la nura nokto ĉijara kiam la steloj pozicios perfekte. Nur tiam via magia povo efikos en pluvigo de juveloj e1 la ĉielo. Sed tamen, mi devas atentigi vin, mia amata kaj estimata instruisto. Estos tro danĝere uzi tian povon por savi vin de tiaj aviduloj. Tiel facile akiri grandan trezoron kaŭzos fatalaĵon al homoj kiaj ili estas. Kaj se vi nur pensas pri via propra sekureco, vi kaŭzos danĝeron al ili, kaj ankaŭ al vi mem."  

  "Do mi atentigas, ke vi ne subiĝu antaŭ la deziro pluvigi juvelojn per magio. Lasu ĉijaran feliĉan nokton trapasi vane. Eĉ se la banditoj faros malbonon al vi, kredu, ke via fidela lernanto savos vin, sen pliigi vian danĝeron." Tiel dirinte, li forlasis la instruiston.

  Tiuvespere, la gangsteroj firme ligis la magian pastron, kaj lasis lin ekster kaverno por la nokto. Ili donis al li neniom por manĝi kaj trinki.

  Post kiam la luno leviĝis, la pastro vidis, ke la steloj pozicias tiel, ke lia sorĉo povos labori. Li pensis: "Kial mi devas tiel suferi? Mi povas kontentigi ilian postulon per mia magia povo. Mi estas magia pastro. Mia vivo estas multe pli valora ol la iliaj. Mi zorgu nur pri mi mem. Kaj krome, la feliĉa nokto okazas nur unu fojon ĉiujare. Mi ne malŝparu la bonŝancon por apliki mian grandan povon!"

  Kun decido ignori la admonon de la bona lernanto, li vokis la gangsterojn kaj diris: "Bravuloj Majestaj, kial vi volas ligi min kaj suferigi min?"

  Ili respondis: "Honora pastro, ni bezonas monon. Ni havas multajn buŝojn por nutri. Ni devas havi monon, multe da mono!"

  La magia pastro diris: "Ĉu vi tion faras nur por mono? Ĉu tio estas ĉio, kion vi volas? Tiuokaze, mi riĉigos vin ekster via supozo! Mi estas sankta pastro granda, potenca kaj fidinda. Vi devas liberigi min. Lavu miajn kapon kaj vizaĝon, vestu min per novaj vestaĵoj, kaj kovru min per floroj. Post tia honorigo al mi, lasu min sola por apliki mian magian povon."

  La gangsteroj sekvis lian instruon. Sed ne tute fidante lin, ili sin kaŝis en herbaro kaj ŝtele rigardis lin.

  Jen ĉio, kion ili vidis. La pastro lavita kaj flore kovrita suprenrigardis al la ĉielo. Vidante, ke la steloj viciĝis en speciala fortuna signo, li mallevis sian kapon kaj murmuris la magian sorĉon en siajn manojn. Tio sonis ne kompreneble. Iuj sonis kiel" Nah Wah Ŝed-nath. Eel Neeah Medrak. Goh Bah Mil-neeaj."

  Poste, li najlis sian rigardon al la ĉielo kaj kunfrapis siajn manojn. Subite li estis duŝita de la plej belaj juveloj!

  La gangsteroj kuris el la kaŝejo kaj rabis ĉiujn valorajn juvelojn. Ili volvis ilin en pakoj kaj ekiris laŭ la vojo, kun la magia pastro sekvanta malantaŭe.

  Sur la vojo ili estis barita de alia bando el 500 rabistoj. Ili demandis: "Kial vi baras nin?" "Donu al ni ĉiujn viajn trezorojn." la aliaj ordonis.

  La gangsteroj diris: "Lasu nin for. Vi povos akiri ĉiujn deziratajn riĉaĵojn de la magia pastro tiel, kiel ni havigis al ni la nian. Li diru magian sorĉon, rigardu al la ĉielo, kunfrapu siajn manojn, kaj sekve de tio, la plej fabelaj juveloj falados!"

  Do ili lasis la gangsterojn foriri, sed ĉirkauis la pastron. Ili postulis, ke li same pluvigu valorajn juvelojn por ili.

  Li diris: "Mi certe povas doni al vi ĉiujn deziratajn juvelojn. Sed vi devas pacience atendi unu jaron. La feliĉa tempo, kiam la steloj viciĝas konvene, jam forpasis ĉijare. Ĝi ne okazos ĝis la sekva jaro. Tiam venu al mi, kaj mi estos feliĉa riĉigi vin!"

  Oni scias, ke rabistoj tute ne havas paciencon. Ili tuj furioziĝis. Ili kriegis al li: "Vi ruza mensogema pastro! Vi riĉigis la gangsterojn, sed nun rifuzas fari la samon por ni. Ni donos al vi lecionon pro via aŭdaco malrespekti nin!" Dirinte, ili hakis lin duparte per akra spado, kaj lasis la du korpopartojn en la mezo de la vojo.

  La rabistoj kuratingis la gangsterojn. Tie okazis terure sanga batalo. Post horoj da luktado, ili mortigis ĉiujn 500 gangsterojn kaj forprenis la valorajn juvelojn.

  Tuj forlasinte la batalejon, la 500 rabistoj ekkverelis pri la valoraĵo. Ili formis du rivalajn grupojn po 250 personoj. Ili okazigis alian batalon ĝis restis nur du vivaj, unu po ĉiu grupo.

  Ili ambaŭ kolektis kaj kaŝis ĉiujn valorajn juvelojn en la arbaro. Ili estis malsataj. Do unu gardis la trezoron dum la alia kuiris rizon.

  La gardanto pensis: "Kiam la alia finos la kuiradon, mi mortigu lin por havigi ĉiujn rabaĵojn al mi mem!"

  Samtempe, la kuiranto pensis: "Se ni dividos tiujn juvelojn en du partojn, mi gajnos malpli multe. Do mi miksu venenon en la manĝaĵon por mortigi la alian kaj tenu ĉiujn juvelojn ĉe mi. Kial mi dividu kun li? Mi posedu ĉion!"

  Do li manĝis iom el la rizo pro malsatego, kaj venenis la reston. Li portis la manĝaĵon al la alia kaj donis ĝin al li, sed la alia tuj svingis sian spadon kaj dehakis lian kapon.

  La malsata mortiginto ekenglutegis la venenan rizon. En kelkaj minutoj li falis morta en la sama loko!

  Post kelkaj tagoj, la bona lernanto revenis kun mono. Li trovis nek sian instruiston nek la gansteran bandon. Anstataŭe li trovis nur senvalorajn havaĵojn, kiujn oni lasis akirinte la juvelojn.

  Daŭre irante laŭ la vojo, li renkontis la du korpopartojn de instruisto. Konsciinte, ke la magia pastro ignoris lian atentigon, li bedaŭris pro la instruisto en tiel mizera morto. Li konstruis funebran bruligejon, kovris ĝin per sovaĝaj floroj, kaj bruligis la korpon de sia respektinda instruisto.

  Irinte iom da distanco laŭ la vojo, la bona lernanto vidis 500 kadavrojn de la ganstera bando. Iom poste, li vidis la mortintajn rabistojn, kiuj nombriĝis 498.

  Poste li vidis piedsignojn de la restantaj du homoj irantaj en la arbaron. Konsciinte, ke ili ankaŭ batalos por la trezoro, li sekvis ilin. Fine li trovis mortinton kuŝantan sur rizpoto, kaj la alian senkapan ĉe la pakoj de valoraj juveloj. Li tuj komprenis, kio okazis.

  Li pensis: "Estas tiel malfeliĉe. Mia instruisto havis grandan saĝon, sed ne sufiĉan ordinaran konsciencon. Li uzis sian magian povon sen konsideri la rezulton. Kaŭzante la mortojn de mil avidaj gangsteroj, li mem perdis sian vivon!"

  La bona lernanto portis la trezoron al la vilaĝo kaj uzis ĝin malavare por profiti al multaj homoj.

  La moralinstruo estas: Se potenco havas ne konsciencon, kaj avido havas ne limon, la mortigo havos ne finon.