Budhismaj rakontoj/La patro de Bambuo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

43. Patro de Bambuo

  [Vana Admono]

  Iam estis instruisto, kiu meditis multe kaj disvolvis sian menson. Lia famo disvastiĝis iom post iom. Tiuj, kiuj volas ricevi instruon de la saĝulo, venis por aŭskulti lin. Opiniante, ke lia instruo estas tre saĝa, 500 homoj decidis fariĝi liaj lernantoj.

  Unu el tiuj 500 lernantoj, kiuj opinias la instruiston saĝa, estis amanto de dorlotaĵoj. Fakte, li tiel ŝatis dorlotatajn bestojn, ke neniun beston li ne volas preni kiel dorlotaĵon.

  Iutage li ekvidis plaĉan kaj venenan serpenteton, kiu serĉas manĝaĵon. Li decidis fari ĝin eksterordinara dorlotaĵo. Do li faris malgrandan bambuan kaĝon por kateni ĝin kiam li forlasas ĝin sola. La aliaj lernantoj nomis la malgrandan serpenton "Bambuo". Ili do nomis la amanton de dorlataĵo "Patron de Bambuo", ĉar li tre ŝatis sian dorlotaĵon.

  Nelonge poste, la instruisto informiĝis, ke unu el liaj lernantoj tenas venenan serpenton kiel dorlotaĵon. Li alvenigis lin kaj demandis, ĉu la informo estas vera. La patro de Bambuo diris: "Jes, Majstro. Mi amas ĝin kiel mian propran filon!"

  La saĝa instruisto diris: "Estas ne sekure vivi kun venena serpento. Do mi admonas, ke por via bono vi lasu ĝin foriri."

  Sed la patro de Bambuo pensis, ke li scias pli bone. Li respondis: "La etulo estas mia filo. Li ne mordos min. Mi ne povas forlasi ĝin kaj vivi sole!"

  La instruisto atentigis lin: "Certe la malgranda estaĵo kaŭzos vian finon!" Sed la lernanto tute ne zorgis pri la admono de la instruisto.

  Poste, ĉiuj 500 lernantoj de la instruisto vojaĝis por kolekti freŝajn fruktojn. La patro de Bambuo lasis sian "filon" katenita en la bambua kaĝo.

  Estis multe da fruktoj por kolekti, do ili revenis hejmen nur post kelkaj tagoj. La patro de Bambuo konsciis, ke la kompatinda Bambuo manĝis nenion dum li forestis. Li tuj malfermis la kaĝon por ellasi lin kaj bredi lin.

  Sed kiam li etendis manon en la kaĝon, lia "filo" mordis lin. Ignorate dum longa tempo, Bambuo estis tiom kolera kion malsata. Li estis nur serpento, kiu scias neniom pri veneno.

  Sed lia "patro" devus scii pri tio pli bone. Fakte, lin jam atentigis la instruisto, kiun li opinias saĝa.

  En kelkaj minutoj ekde la mordo, la patro de Bambuo falis morta.

  La moralinstruo estas: Estas ne avantaĝo sekvi instruiston se oni ne aŭskultas lin.