Budhismaj rakontoj/La reĝo kun unu griza haro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

9. La Reĝo kun Unu Griza Haro

  [Bonziĝo]

  Antaŭ longa, longa tempo, la homoj vivis multe pli longe ol en la nuna tempo. Ili vivis milojn da jaroj. Tiam la Iluminiĝinto naskiĝis kiel bebo nomiĝanta Makhadeva. Li vivis 84,000 jarojn kiel infano kaj li estis kronita reĝido. Je la tempo de nia rakonto, li jam estis juna reĝo por 80,000 jaroj.

  Iutage, Makhadeva diris al la kortega razisto: "Se vi vidas grizajn harojn sur mia kapo, informu min senprokraste!" La razisto promesis tion fari.

  Pasis aliaj 4000 jaroj, ĝis Makhadeva estis mezaĝa reĝo por 84000 jaroj. Iun tagon, kiam la razisto razis harojn al la reĝo, li trovis unu grizan haron sur lia kapo. Do li raportis: "Mia Reĝa Moŝto, mi vidas unu grizan haron sur via kapo." La reĝo respondis: "Do eltiru kaj metu ĝin en mian manon." La razisto eltiris la haron kaj metis ĝin en la manon de la reĝo.

  Tiam la reĝo havis aliajn 84,000 jarojn por vivi kiel maljuna reĝo. Rigardante la grizan haron en la mano, li eksentis grandan timon pri la morto. Li sentis, ke la morto proksimiĝas al li, kvazaŭ li estus katenita en brulanta domo. Li timiĝis tiel, ke li tremis kaj ŝvitis tutkorpe.

  Reĝo Makhadeva pensis: "Oh, malsaĝa reĝo, vi vane pasigis vian longan vivon kaj nun vi jam proksimas al morto. Vi neniam provis elradikigi viajn avaron kaj envion por vivi sen malamo, kaj neniam provis lerni veron por forigi vian malsaĝon kaj fariĝi saĝulo."  

  Pensante pri tio, li sentis la korpon varmega kaj ŝviton senĉese elfluanta. Tiam li decidis senhezite: "Estas tempo por mi forrezigni la reĝan povon, bonziĝi kaj praktiki meditadon." Tiel pensinte, li transdonis la rajton por la imposto de la tuta urbo al la razisto. La sumo estis cent mil ĉiujare.

  La reĝo alvenigis sian plej aĝan filon kaj diris al li: "Mia filo, mi jam vidis mian grizan haron. Mi estas maljuniĝanta. Mi jam ĝuis mondan plezuron de grandaj riĉaĵo kaj povo. Kiam mi mortos, mi volas renaskiĝi en la ĉielan mondon por ĝui la plezuron de dioj. Do mi bonziĝos. Vi devas transpreni la respondecon regi la landon. Mi vivos bonzan vivon en la arbaro."

  Aŭdinte tion, la kortegaj ministroj kaj ĉiuj aliaj korteganoj kuris al la reĝo kaj demandis: "Nia Reĝa Moŝto, kial vi subite volas forlasi la laikan vivon?"

  La reĝo elmontris la grizan haron en la mano kaj respondis: "Miaj ministroj kaj korteganoj, laŭ mi la griza haro montras, ke la tri etapoj de la vivo-- juneco, mezaĝo, kaj maljuniĝo--jam venis al la fino. Tiu unua griza haro estis kuriero de morto sidanta sur mia kapo. Grizaj haroj similas al anĝeloj senditaj de Dio la Morto. Do nun estas la tempo por mi bonziĝi."

  La popolanoj ploris je la informo de lia adiaŭo. Reĝo Makhadeva forlasis sian reĝan vivon, iris en la arbaron kaj fariĝis bonzo. Tie li praktikis la "kvar sanktajn mensstatojn" tiel nomitajn de la sanktuloj. La unua el ili estas ami al ĉiuj vivestaĵoj. La dua estas kompati al ĉiuj suferantoj. La tria estas ĝui feliĉon de ĉiuj plezurantoj. La kvara stato estas teni la menson paca kaj kvieta eĉ antaŭ la malfacilaĵoj kaj malagrablaĵoj.

  Post 84,000-jara peniga meditado kaj praktikado de tiuj mensstatoj kiel ermita arbara bonzo, la Bodhisatvo forpasis. Li renaskiĝis en altan ĉielan mondon kaj ĝuis la vivon longan je milionoj da jaroj.

  La moralinstruo estas: Eĉ longa vivo estas tro kurta por pasigi senutile.