Budhismaj rakontoj/La silenta Budho

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

40. Silenta Budho

  [Malavareco]

  Iam riĉega viro vivis en Benareso de norda Hindio. Li heredis multe da havaĵo de sia patro. Li pensis: "Kial mi rajtas ĝui la trezorojn sole? Miaj homoj ankaŭ profitu de la riĉaĵo."

  Li do konstruis manĝejojn ĉe la kvar pordoj de la urbo: nordan, orientan, sudan, kaj okcidentan. En la manĝejoj li senpage donacis manĝaĵon al ĉiuj laŭ la bezono. Li famiĝis pro sia malavareco, kaj kiel oni sciis, li kaj liaj subuloj ankaŭ estis praktikantoj de la kvin trejnaj ŝtupoj.

  Tiam estis la Silenta Budho praktikanta meditadon en la arbaro ĉe Benareso.

  Li nomiĝis Budho, ĉar li estis iluminiĝinta. Tio signifas, ke li ne plu vivis en sperto de si mem, la tiel nomata "li", kiu estas diferenca de ĉiuj aliaj vivoj. Do li havis vivon de la realo en ĉiu ajna momento.

  En ĉiuj siaj vivoj li plenis de kompatemo kaj favoro al ĉiuj malfeliĉaj vivestaĵoj. Li deziris instrui kaj helpi ilin iluminiĝi kiel si mem, sed la tempo de nia rakonto estis plej maloportuna kaj malĝojiga. La Budho bone sciis pri tio, do li povis fari nenion krom sin teni silenta.

  Meditante en la arbaro, Silenta Budho sin dronis en altegan spiritan staton. Li tiel profundiĝis en la meditado, ke li restas senmova dum sep tagoj kaj noktoj sen manĝi kaj trinki.

  Kiam li revenis al la ordinara stato, li estis en morta danĝero de malsato. Je la kutima tempo en la tago, por peti manĝaĵon li iris al la domo de la riĉulo en Benareso.

  Apenaŭ la riĉulo sidiĝis por preni tagmanĝon, li vidis Silentan Budhon alvenanta kun la almozbovlo. Li tuj stariĝis de la sidejo respekte, kaj ordonis sian serviston donaci almozon.

  Samtempe tion rigardis Marao, la dio de morto. Marao estis plena de avido al povo super ĉiuj vivestaĵoj. Li nur povis havi tiun povon pro la terura morto.

  Ĉar la Budho vivis en perfekteco ĉiumomente, li havis nek sopiron al la estonta vivo, nek timon al la estonta morto. Sen povo super la Silenta Budho, Marao deziregis detrui lin. Kiam li vidis, ke Silenta Budho proksimiĝis al morto pro la malsato, li sciis, ke li havos bonan ŝanĉon por la sukceso.

  Antaŭ ol la servisto metis manĝaĵon en la almozbovlon de Silenta Budho, Marao estigis profundan fosaĵon kun ruĝe kaj arde brulantaj karboj inter ili, kvazaŭ ĝi estus enirejo de la infera mondo.

  Vidinte tion, la servisto ektimis morte. Li tuj kuregis al la mastro. La riĉulo demandis, kial li revenis sen almozdoni. Li respondis: "Mia Mastro, estas profunda fosaĵo kun ruĝe kaj arde brulantaj karboj antaŭ Silenta Budho."

  La riĉulo pensis: "Eble ion vidis tiu ĉi viro." Do li sendis alian serviston kun manĝaĵo por la almozo. Ankaŭ tiu lasta ektimis je la sama fosaĵo de fajro. Li sendis kelkajn servistojn, sed ili ĉiuj revenis pro la sama kaŭzo.

  La mastro pensis: "Sendube tiu Marao, la dio de morto, provas malhelpi min de bonfaro donaci manĝaĵon al Silenta Budho. Ĉar la bonfaro estas la komenco de la vojo al perfekta iluminiĝo, tiu ĉi Marao volas haltigi min per diversaj klopodoj. Sed li tute ne komprenas mian fidon al Silenta Budho kaj firmvolon por almozdono."

  Do li mem portis la manĝaĵon al Silenta Budho. Ankaŭ li vidis la fajron leviĝantan el la timinda fosaĵo. Li levis la kapon, kaj vidis la teruran dion de morto, starantan en la ĉielo. Li demandis: "Kiu vi estas?" Marao respondis: "Mi estas la dio de morto."

  "Ĉu vi estigis la fajran fosaĵon?" demandis la viro. "Jes." respondis la dio. "Kial vi tion faris?" "Por malhelpi vin de la almozdono; por kaŭzi la morton al Silenta Budho, kaj ankaŭ por malhelpi vian bonfaron kondukantan al la vojo de iluminiĝo. Tiel vi restos ĉiam sub mia regado!"

  La riĉulo de Benareso diris: "Marao, dio de morto, la malbonulo, vi tute ne povas mortigi Silentan Budhon, kaj vi ne povas malhelpi mian almozon! Ni vidu, kies firmvolo estas pli forta!"

  Poste li rigardis tra la fajro kaj diris al la kvieta kaj ĝentila iluminiĝinto: "Silenta Budho, lasu la lumon de la vero daŭre brili kiel ekzemplon por ni. Bonvolu akcepti la donacon de vivo!"

  Dirante, li tute forgesis pri si mem kaj neniom timis la morton en tiu momento. Kiam li iris en la brulantan fosaĵon, li trovis, ke lin supren levis lotusfloro bela kaj malvarmeta. La poleno de la mirakla lotusfloro ŝutiĝis en la aeron, kaj kovris lin per brila orkoloro. Starante en la centro de la lotusfloro, la grandulo metis la manĝaĵon en la bovlon de Silenta Budho. Marao, la dio de morto, tute malvenkiĝis.

  Admirante la raran donacon, Silenta Budho levis siajn manojn kaj ekbenis lin. La riĉulo esprimis sian estimon kun manoj alpremantaj super la kapo. Tiam Silenta Budho forlasis Benareson kaj iris en la arbaron de Himalajo.

  Starante sur la mirinda lotusfloro brilanta en orkoloro, la malavara mastro instruis siajn subulojn, ke praktiki la kvin trejnajn ŝtupojn estas necese por purigi ilian menson; ke kun tiel pura menso oni havas grandan meriton en la almozdono-- Fakte tio estas vera donaco de vivo!

  Kiam li finis la paroladon, tute malaperis la fajra fosaĵo kaj la bela malvarmeta lotusfloro.

  La moralinstruo estas: Nenion timu dum farado de bonaj aferoj.