Budhismaj rakontoj/La vendisto de morta muso

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

4. La vendisto de Morta Muso

  [Diligenteco kaj Dankemo]

  Iam antaŭe grava konsilanto de kortego iris viziti la reĝon kaj aliajn konsilantojn. De la okulanguloj li vidis mortan muson ĉe la vojo. Li diris al la akompananto: "Eĉ de malgranda komenco kiel la morta muso, energia homo povas fari grandan riĉaĵon. Se li laboras diligente kaj uzas sian propran inteligentecon, li kapablos komenci negocon kaj vivteni siajn edzinon kaj aliajn familianojn."

  Preteriranta junulo hazarde kaptis la vortojn. Li sciis, ke tiu ĉi estas fama konsilanto de la reĝo, do li decidis agi laŭ lia aserto. Li prenis la mortan muson je la vosto kaj daŭrigis sian vojiradon kun ĝi. Bonŝance, antaŭ ol li trapasis eĉ unu kvartalon, vendejestro haltigis lin. Li diris: "Mia kato ĝenas min tutan matenon. Mi donu al vi du kuprajn monerojn por la muso." Do la junulo konsentis pri la negoco.

  Li aĉetis dolĉajn kukojn per ambaŭ moneroj kaj atendis ĉe la vojo kun iom da akvo. Ĝuste kiel li esperis, pluraj homoj plukis florojn por fari florkronojn kaj revenis de la laboro. Ili ĉiuj estis malsataj kaj soifaj, do ili konsentis aĉeti po dolĉa kuko kontraŭ bukedo da floroj. Vespere, la junulo elvendis la florojn en la urbo kaj per la gajnita mono li aĉetis pli da dolĉaj kukoj kaj revenis al la antaŭa loko en la sekvanta tago por vendi al la floristoj.

  Tiel iris lia afero ĝis la tago de terura ŝtormo kun torenta pluvo kaj forta vento. Irante preter la Plezura Ĝardeno de la reĝo, li vidis, ke sur la tero kuŝas multaj branĉoj derompitaj de la vento. Li proponis al la ĝardenisto, ke li volonte purigu la teron se li povus posedi la branĉojn. La maldiligenta ĝardenisto tuj konsentis.

  La viro trovis plurajn geknabojn ludantajn en ĝardeno trans la strato. Ili ĝojplene kolektis la branĉojn kaj balais la vojojn en la ĝardeno por ricevo de dolĉa kuko.

  Alvenis bakmetiisto, kiu ĉiam serĉas lignaĵon por sia brulanta forno. Kiam li vidis la branĉojn kolektitajn de la geknaboj, li pagis al la junulo grandan sumon por tio. Li eĉ donis iom da bakaĵoj.

  Per la profito de la floroj kaj lignaĵoj, la junulo malfermis vendejon de trinkaĵo. Iutage ĉiuj lokaj herbofalĉistoj iris en la urbon kaj haltis en lia vendejo. Li donacis al ili dolĉajn kukojn kaj trinkaĵon. Ili surpriziĝis de lia favoro kaj demandis: "Kion ni povas fari por vi?" Li respondis, ke li bezonas ilin fari nenion, sed eble li laŭbezone informos ilin estonte.

  Semajnon poste li aŭdis, ke ĉevalkomercisto venos al la urbo kun 500 ĉevaloj por vendi. Do li kontaktis kun la herbotranĉistoj kaj petis, ke ĉiu el ili donu al li faskon da herbo kaj vendu neniom al ĉevalkomercisto antaŭ ol li elvendos la sian. Tiel li enspezis grandan sumon.

  Tempo forpasis ĝis la tago, kiam klientoj en la vendejo diris al li, ke nova eksterlanda ŝipo haltas ĉe la haveno. De tio li denove vidis bonŝancon atendatan. Li pensis kaj pensis ĝis li trovis bonan metodon por la komerco.

  Unue li iris al sia amiko, kiu vendas juvelojn, kaj aĉetis per tre malalta prezo valoran oran ringon kun bela rubeno sur ĝi. Li informiĝis, ke la ŝipo venis de la lando, kie estas nenia rubeno kaj la oro estas tre kara. Do li donacis la belegan ringon al kapitano kiel antaŭpago de komisio. Por la neatendita donaco, la kapitano konsentis lasi lin fariĝi makleristo de la pasaĝeroj. Li gvidis la pasaĝerojn al la plej bonaj vendejoj en la urbo kaj la vendistoj rekompencis lin tre multe.

  Kiel makleristo la viro fariĝis tre riĉa post la enhaveniĝo de pluraj ŝipoj. Ĝojante pro sia sukceso, li ankaŭ memoris, ke ĉio ĉi komenciĝis de la rimarkigo de la saĝa kortega konsilanto. Do li decidis donaci al li 100,000 orajn monerojn. Tio estis duono de lia havaĵo. Post la aranĝo, li sukcese vizitis la konsilanton, prezentis al li la donacon kaj ankaŭ sinceran dankon.

  La konsilanto estis surprizita, kaj li demandis: "kiel vi gajnis tiel grandan riĉaĵon kaj kial vi prezentas tiel valoran donacon?" La junulo respondis, ke ĉio ĉi komenciĝis pro lia aserto antaŭ ne tre longe. Li parolis sinsekve pri la morta muso, malsata kato, dolĉaj kukoj, bukedo da floroj, arbobranĉoj rompitaj de ŝtormo, infanoj en la parko, la bakmetiisto de la reĝo, la trinkaĵa vendejo, herbo por 500 ĉevaloj, ora ringo kun rubeno, bona komerca kontakto, kaj fine, la granda riĉaĵo.

  Aŭdinte tion, la kortega konsilanto pensis: "Estas malbone preterlasi talentulon kiel tiun ĉi energian junulon. Mi ankaŭ havas riĉaĵon kaj amindan filinon. Kiel fraŭlo, li meritas edziĝi al ŝi. Tiam li povos heredi mian riĉaĵon, kaj mia filino estos bone prizorgata."

  Ĉio iris glate. Post la morto de la saĝa konsilanto, la junulo, kiu agis laŭ lia propono, fariĝis plej riĉa en la urbo. La reĝo promociis lin konsilanto. Dum siaj restantaj jaroj, li malavare donacis monon por feliĉo kaj riĉiĝo de multaj homoj.

  La moralinstruo estas: Kun energio kaj kapablo oni povas gajni grandan riĉaĵon eĉ de malgranda komenco.