Budhismaj rakontoj/La ventcervo kaj miela herbo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

14. La Ventcervo kaj Miela Herbo

  [Avido al Gusto]

  Iam antaŭe, la reĝo de Benareso havis ĝardeniston, kiu prizorgis lian ĝardenon. Bestoj frekventis la ĝardenon el la proksima arbaro. La ĝardenisto plendis al la reĝo pri tio, kaj la reĝo respondis: "Se vi vidos raran beston, informu min senprokraste."

  Iutage, li vidis raran cervon en la kontraŭa flanko malproksima de la ĝardeno. Vidinte la ĝardeniston, ĝi tuj forkuris rapide kiel vento. Jen kial oni nomis ĝin ventcervo. Ĝi apartenis al rara speco, kiu estis tre sentema kaj facile timigita de homoj.

  La ĝardenisto raportis la reĝon pri la ventcervo, kaj la reĝo demandis, ĉu li povos kapti la raran beston. Li respondis: "Se Mia Moŝto donus al mi iom da mielo, mi povus eĉ konduki ĝin en la palacon!" Do la reĝo ordonis, ke oni donu al li tiom da mielo kiom li postulas.

  La speciala ventcervo ŝatis manĝi florojn kaj fruktojn en la plezura ĝardeno de la reĝo. La ĝardenisto sin montris jen kaj jen proksime al ĝi, do la cervo malpli timis lin sekve. Poste, li komencis ŝmiri mielon sur herbon, kie la ventcervo kutime venis por manĝi. Do la cervo komencis manĝi herbon ŝmiritan de mielo. Ĝi baldaŭ ekavidis la guston de la miela herbo. La avido gvidis ĝin al la ĝardeno ĉiutage. Nelonge poste, ĝi manĝis nenion alian krom la miela herbo.

  La ĝardenisto proksimiĝis al la ventcervo iom post iom. Je la komenco, ĝi tuj forkuris je lia proksimiĝo. Sed poste, ĝi perdis la timon al li kaj ekpensis, ke la viro estas sendanĝera. Kiam la ĝardenisto fariĝis pli kaj pli konata, li logis la cervon manĝi mielan herbon el lia mano. Li daŭre tion faris dum iom da tempo, por havigi al ĝi kredon kaj fidecon.

  Samtempe, la ĝardenisto starigis du vicojn da kurtenoj, faris vastan vojon de la malproksima fino de la plezura ĝardeno al la palaco de la reĝo. Sur la vojo, la kurtenoj malhelpis la ventcervon vidi la homojn, kiuj timigus ĝin eventuale.

  Kiam ĉio estis preta, la ĝardenisto prenis sakon da herbo kaj botelon da mielo kun si. Je la apero de la ventcervo, li denove komencis manĝigi ĝin permane. Tiamaniere li kondukis la cervon en la kurtene ŝirmitan vojon iom post iom. Li daŭre logis ĝin per miela herbo, ĝis ĝi sekvis lin en la palacon. Apenaŭ la cervo eniris, la gardisto de la palaco fermis la pordojn, kaj ĝi estis malliberigita. Vidinte la homojn en la palaco, ĝi subite teruriĝis, kaj ekkuregis tien kaj reen panike por eskapi.

  La reĝo malsupren iris al la halo kaj vidis la panikan ventcervon. Li diris: "Kia ventcervo! Kiel ĝi povas fali en tian situacion? Dum tutaj sep tagoj ventcervo neniam revenas al la loko, kie ĝi vidis homon. Ordinare, se ventcervo estas timigita en iu loko, ĝi neniam revenos tien dum sia tuta vivo. Sed rigardu! Eĉ la timema sovaĝa besto povas allogiĝi pro sia avido de dolĉaĵo, kaj povas esti logita en la centron de la urbo kaj eĉ en la palacon.

  "Miaj amikoj, la instruistoj atentigis nin ne tro kroĉiĝi al la loko loĝata de ni, ĉar ĉio forpasos. Ili diris, ke kroĉiĝo al amika rondeto malhelpas nian pli vastan komunikadon. Jen kiel danĝera estas simpla avido al dolĉa gusto aŭ aliaj! Jen kiel bela kaj timema besto estas kaptita de mia ĝardenisto pro sia avido de la gusto."

  Por ne damaĝi al la milda ventcervo, la reĝo ellasis ĝin en la arbaron. Ĝi neniam revenis al la reĝa plezura ĝardeno, kaj nek plu sopiris al la gusto de miela herbo.

  La moralinstruo estas: "Estas pli bone manĝi por vivi, ol vivi por manĝi."