Budhismaj rakontoj/La vento kaj la suno

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

17. La Vento kaj la Suno

  [Amikeco]

  Antaŭ longa tempo estis du bonaj amikoj loĝantaj kune en la ombro de roko. Eble oni miris, ke unu el ili estis leono dum la alia estis tigro. Ili konatiĝis kiam ili estis tro junaj por distingi la diferencon inter leonoj kaj tigroj. Do ili tute ne opiniis, ke ilia amikeco estas malnormala. Krome, ili vivis en paca parto de la montoj, eble pro la influo de ĝentila arbara bonzo vivanta proksime. Li estis ermito loĝanta malproksime de aliaj homoj.

  Iutage la amika paro disputegis oni ne sciis kial. La tigro diris: "Ĉiuj scias, ke la malvarmo venas kiam la luno ŝanĝiĝas de pleneco al malpleneco." La leono respondis: "De kie vi aŭdis la absurdaĵon? Ĉiuj scias, ke malvarmo venas kiam la luno ŝanĝiĝas de malpleneco al la pleneco."

  Ilia diskutado pli kaj pli intensiĝis, kaj neniu povis konvinki la alian. Anstataŭ atingi la konkludon por ĉesigi la disputadon, ili eĉ ekinsultis unu la alian. Timante pri la rompiĝo de sia amikeco, ili decidis viziti kaj demandi la erudician bonzon. Li certe sciis ĉion pri tio.

  Veninte antaŭ la pacan ermiton, la leono kaj tigro sin klinis respekte al li kaj parolis pri sia disputado. La amikema bonzo respondis post momenta pripenso: "Malvarmo okazas en ĉiu ajna periodo kiam la luno varias de pleneco al malpleneco kaj de malpleneco al pleneco. La vento portas malvarmon de okcidento al nordo aŭ oriento. Do vi ambaŭ estas pravaj, kaj neniu el vi eraras. La plej grava afero estas vivi unuece kaj harmonie sen konflikto. Unueco estas plej grava el ĉio."

  La leono kaj tigro dankis la saĝan ermiton. Ili daŭre vivis feliĉe kiel intimaj amikoj.

  Moralinstruo: Fortaj amikeco kaj unueco estas bonaj al ĉiuj.