Budhismaj rakontoj/Mallernema cervido

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

15. Mallernema Cervido

  [Vaganto el la Klaso]

  Iam estis grego da arbaraj cervoj. En la grego estis saĝa kaj estiminda instruisto erudicia pri cervaj kondutoj. Li instruis al cervidoj artifikojn por protekti la vivon.

  Iutage, lia malpliaĝa fratino kondukis sian filon al li por ke li instruu tion, kio estas grava por cervoj. Ŝi diris: "Ho, Frato Instruisto, tiu ĉi estas mia filo. Bonvolu instrui lin pri la artifikoj de cervoj." La instruisto diris al la cervido: "Tre bone. Venu morgaŭ je la nuna tempo por via unua leciono."

  Komence la cervido vizitis la klasojn obeeme laŭ onia postulo. Sed iom poste li pli kaj pli interesiĝis pri amuziĝo kun gecervidoj. Li tute ne konsciis, kiel danĝere estos, se li lernas nenion krom la cerva amuziĝo. Li komencis vagi el la klasoj kaj baldaŭ li forestis de klasoj tutan tempon.

  Iutage la mallernema cervido malfeliĉe falis en kaptilon kaj malliberiĝis. Lia patrino maltrankviliĝis pro lia perdiĝo. Ŝi iris al la instruisto kaj demandis: "Mia kara fraĉjo, kiel kondutis mia filo? Ĉu vi vere instruis vian nepov pri la artifikoj de cervoj?"

  La instruisto respondis: "Mia kara fratino, via filo estas malobeema kaj neinstruebla. Pro estimo al vi, mi klopodis per mia tuta kapablo por klerigi lin. Sed li ne volis lerni la artifikojn de cervoj. Li ĉiam forestis de klasoj. Kiel mi povus lin instrui? Vi estas obeema kaj fidela, sed li ne. Estis tute senutile por klopodi lin instrui."

  Post nelonge ili aŭdis malĝojegan informon. La obstina kaj mallernema cervido estis kaptita kaj mortigita de ĉasisto. Li senfeligis ĝin kaj portis la viandon hejmen al sia familio.

  La moralinstruo estas: Forestanto de klaso lernas nenion de instruisto.