Budhismaj rakontoj/Malpura banakvo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

25. Malpura Banakvo

  [Pureco]

  Iam antaŭe en regno de Hindio, la plej bonan el la kortegaj ĉevaloj oni kutime kondukis al la rivero por ĝin bani. Foje, la ĉevalistoj kondukis ĝin al sama malprofunda lageto, kie ili ĉiam ĝin banis.

  Sed antaŭ ilia alveno, ĉevalo malbona kaj malpura sin banis en la sama loko. Antaŭe ĝi neniam ĝuis sinbanon post kiam oni kaptis ĝin en la kamparo.

  La bona reĝa ĉevalo flaris la aeron. Ĝi tuj sciis, ke malpura sovaĝa ĉevalo sinbanis en la sama loko kaj malpurigis la akvon. Tio malplaĉis al ĝi, do ĝi rifuzis baniĝi en la lageto.

  La ĉevalistoj provis ĝin enakvigi laŭeble, sed neniel sukcesis. Do ili iris al la reĝo kaj plendis, ke tiel bone trejnita ĉevalo subite fariĝis obstina kaj malobeema.

  La reĝo havis inteligentan ministron kiu famiĝis pro kompreno al bestoj. Do la reĝo alvenigis lin kaj ordonis: "Bonvolu iri por rigardi, kio okazis al mia plej bona ĉevalo. Esploru, ĉu ĝi rifuzas baniĝi pro malsano aŭ aliaj kaŭzoj. El ĉiuj miaj ĉevaloj, mi opinias, ke tiu ĉi estas tiel bonkvalita, ke ĝi neniam sin lasas malpura. Certe okazis ia eraro."

  La ministro tuj venis sur la bordon de la lageto. Li trovis, ke la reĝa ĉevalo estis ne nur bonfarta, sed ankaŭ tute sana. Li ankaŭ rimarkis, ke la ĉevalo spiris laŭeble plej malpeze. Do li snufis la aeron, kaj flaris iom da fiodoro. Post atenta esplorado li trovis, ke la fiodoro venis de la malpura akvo en la lageto. Do li supozis, ke alia ĉevalo malpura sin banis tie, kaj la reĝa ĉevalo preferis rifuzi ol baniĝi en la lageto pro sia troa ŝato al pura akvo.

  La ministro demandis la ĉevalistojn: "Ĉu alia ĉevalo sin banis en la lageto hodiaŭ?" "Jes," ili respondis: "Antaŭ nia alveno, malpura sovaĝa ĉevalo sinbanis ĉi tie." La ministro sciigis ilin: "Miaj karaj ĉevalistoj, jen estas la plej bona ĉevalo de la reĝo. Ĝi amas purecon kaj ne volas baniĝi en malpura akvo. Do tio, kion vi povas fari, estas nur konduki ĝin al la rivero, kie la akvo estas freŝa kaj pura. Banu ĝin tie!"

  Ili sekvis la proponon, kaj la reĝa ĉevalo plezure baniĝis en la nova loko.

  La ministro revenis al la reĝo kaj raportis pri la okazaĵo. Li diris: "Pravas Mia Moŝto. Tiu ĉi ĉevalo estas vere tiel bonkvalita, ke ĝi neniel sin lasas malpuriĝi."

  La reĝo admiris, ke lia ministro kapablas scii la penson de ĉevalo. Do li rekompencis lin laŭdece.

  La moralinstruo estas: Pureco plaĉas eĉ al la besto.