Budhismaj rakontoj/Monta cervo kaj vilaĝa cervino

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

13. Monta Cervo kaj Vilaĝa Cervino

  [Fanatika Enamiĝo]

  Iam antaŭe en norda Hindio estis aro da vilaĝaj cervoj. Ili kutime vivis ĉe la vilaĝoj, naskiĝintaj kaj kreskiĝintaj tie. Ili sciis bone, ke ili devas esti singardemaj kontraŭ la homoj. Tio estis precipe grava ĉe la rikolta tempo, kiam la plantoj estis altaj kaj la vilaĝanoj kutime klopodis kapti kaj mortigi cervojn proksimiĝintajn.

  Je la rikolta tempo la vilaĝaj cervoj restis en la arbaro dum tutaj tagoj. Ili nur proksimiĝis al la vilaĝo en la nokta mallumo. Unu el ili estis bela cervino. Ŝia felo estis mola kaj ruĝe bruna, ŝia vosto blanka kaj hareca, kaj ŝiaj okuloj grandaj kaj brilaj.

  Tiam iu juna monta cervo ankaŭ restis en la sama arbaro. Iutage li vidis la belan cervinon, kaj tuj korinkliniĝis al ŝi. Li sciis neniom pri ŝi, sed li imagis, ke li amas ŝin profunde nur pro ŝiaj ruĝe bruna hararo, hareca blanka vosto kaj grandaj brilaj okuloj. Li eĉ sonĝis pri ŝi, kvankam ŝi eĉ ne sciis pri lia ĉeesto.

  Kelkajn tagojn poste, la juna monta cervo decidis sin prezenti al ŝi. Kiam li iris en la senarban lokon, kie ŝi manĝas herbojn, li absorbiĝis de ŝia beleco kaj ne povis turni sian rigardon for de ŝi. Li ekparolis: "Ho, mia dolĉa belulino, tiel aminda kiel la steloj kaj tiel brila kiel la suno, mi konfesos al vi, ke mi profunde--" Ĝuste tiam lia piedo trafis stumpon de arboradiko, kaj li stumbliĝis kaj falis teren, kun la vizaĝo droninta en koton! La bela vilaĝa cervino ridetis pro la flato, sed pensis en la koro, ke estis vere malsaĝa tiu monta cervo.

  Samtempe sen scio de la cervoj, pluraj arbofeoj vivis en tiu parto de la arbaro. Ili vidis la montan cervon, dum tiu ĉi sekrete fiksrigardis la vilaĝan cervinon. Kiam li iris en la senarban lokon, komencis sian paroladon kaj falis en la koton-- la nimfoj ridis kaj ridis pro tio. "Kiel malsaĝa estas la muta besto!" Ili kriis. Sed unu nimfo ne ridis. Ŝi diris: "Mi timis, ke tio estas aŭguro de danĝero al tiu ĉi juna cervo!"

  La juna cervo embarasiĝis, sed li perceptis nenian aŭguron malbonan. Ekde tiam, li sekvis la cervinon kien ajn ŝi iris. Li senĉese rakontis al ŝi kiel bela ŝi estas kaj kiel arde li ŝin amas. Ŝi neniam atentis pri tio.

  Noktiĝis, kaj estis tempo por la cervino reveni al la vilaĝo. La homoj loĝantaj ĉe la vojo sciis bone, ke la cervoj preterpasas dumnokte. Do ili instalis kaptilojn por kapti ilin. Tiun nokton atendis ĉasisto sin kaŝinte malantaŭ arbustoj.

  La vilaĝa cervino ekiris atenteme. La monta cervo ankoraŭ sekvis ŝin kaj pafadis laŭdon al ŝi. Ŝi haltis kaj diris al li: "Mia kara cervo, vi estas sensperta ĉe la vilaĝo. Vi tute ne scias kiel danĝeraj estas la homoj. La vilaĝo kaj la vojo povas kaŭzi morton al ni cervoj eĉ dum la nokto. Tiel juna kaj sensperta (kaj ŝi pensis per si mem "kaj malsaĝa"), vi devas ne iri al la vilaĝo kun mi. Vi devas resti sekure en la arbaro."

  La arbaj feoj aplaŭdis je la atentigo. Sed kompreneble, la cervoj ne aŭdis ilin.

  La juna cervo tute ne zorgis pri la atentigo de la cervino. Senhalte irante kun ŝi, li nur diris: "Kiel amindaj estas viaj okuloj en la lunlumo!" Ŝi diris: "Se vi ne obeas min, almenaŭ tenu vian buŝon fermita". Li absorbiĝis de ŝia beleco tiel, ke li tute ne povis sin regi. Sed fine li sukcesis fermi sian buŝon.

  Post iom da tempo, ambaŭ cervoj proksimiĝis al la loko, kie la ĉasisto sin kaŝis malantaŭ arbustoj. La nimfoj vidis ilin, maltrankviliĝis kaj teruriĝis pro ilia sekureco. Ili flugis nervoze ĉirkaǔ la arbobranĉoj, sed kapablis helpi neniom krom nur rigardi la cervojn.

  La cervino sentis la odoron de la kaŝita homo. Ŝi timis pri la kaptilo. Por sin savi de la eventuala danĝero, ŝi lasis la cervon iri antaŭen. Ŝi sekvis iom poste.

  Kiam la ĉasisto vidis la senskrupulan montaran cervon, li pafis sagon kaj mortigis lin senprokraste. Vidante tion, la timigita cervino sin turnis kaj kuris en la arbaron laŭeble plej rapide.

  La ĉasisto fieris pri sia lerteco. Li faris fajron, senfeligis la cervon, kuiris iom da cervaĵo kaj manĝis ĝissate. Poste, li ĵetis la mortintan cervon sur sian ŝultron kaj portis ĝin hejmen por vivteni sian familion.

  Kiam la nimfoj vidis la okazaĵon, iuj el ili kriis. Rigardinte la ĉasiston tranĉantan la iam nobelan cervon, iuj el ili sentis kordoloron, dum la aliaj insultis la atenteman cervinon, ke ŝi kondukis la cervon al la buĉisto.

  Sed la saĝa feo, kiu donis atentigon unue, diris: "La malsaĝa cervo perdis sian vivon nur pro sia propra fanatikeco de enamiĝo. Tiaj blindaj deziroj povas alporti falsan feliĉon unue, sed doloron kaj suferon finfine."

  La moralinstruo estas: Fanatika enamiĝo kondukas al detruiĝo.