Budhismaj rakontoj/Nigrulo de Avino

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

29. Nigrulo de Avino

  [Favorkoreco]

  Iam antaŭe, kiam Reĝo Brahmadato regis en Benareso, vivis maljunulino, kiu havas bovidon. La bovido estis en noble nigra koloro. Fakte, ĝi estis tute nigra sen iomete da blanko. Ĝi estis Bodhisatvo, la iluminiĝinto.

  La maljunulino bredis la malgrandan bovidon kvazaŭ sian propran filon. Ŝi nutris ĝin nur per tre bonaj rizo kaj rizkaĉo. Ŝi kutime karesis ĝiajn kapon kaj kolon dum ĝi lekis ŝian manon. Ĉar ili estis tiel amikaj, oni eknomis la bovidon "Nigrulo de Avino".

  Eĉ post la kreskiĝo en forta bovo, Nigrulo de Avino restis tre ĝentila kaj milda. La vilaĝaj infanoj ofte ludis kun ĝi, sidante sur ĝia kolo, kaj kaptante ĝiajn orelojn kaj kornojn. Ili tenis ĝian voston por vipi je ĝia dorso dum sia rajdado. Ĝi neniam plendis pro tio, ĉar ĝi tre ŝatis la infanojn.

  La amema bovo pensis: "La aminda maljunulino, kiu vartas min, estas kvazaŭ amema patrino al mi. Ŝi bredas min kvazaŭ sian propran filon. Kvankam ŝi estas malriĉa kaj en granda bezono, ŝi estas tro modesta por peti mian helpon. Ŝi estas tro ĝentila por laborigi min. Ĉar ankaŭ mi amas ŝin, mi deziras liberigi ŝin el la sufero de malriĉo." Do ĝi ekserĉis laboron.

  Iutage karavano de 500 ĉaroj iris preter la vilaĝo. Ili haltis ĉe malfacila loko por trapasi la riveron. La bovoj ne kapablis tiri la ĉarojn tra la rivero. La estro de la karavano do jungis ĉiujn 500 parojn da bovoj al la unua ĉaro, sed la riverfundo estis tiel malebena, ke ili ne povas movi eĉ tiun ĉaron.

  Vidinte la problemon, la estro devis serĉi pliajn bovojn por tio. Li famiĝis pro lerta juĝo al la kvalito de bovoj. Esplorante la vagantajn vilaĝajn bovojn, li rimarkis Nigrulon de Avino. Li tuj pensis: "Tiu ĉi nobla bovo ŝajne havas forton tiri mian ĉaron tra la rivero."

  Li demandis al la apudaj vilaĝanoj: "Kies bovo tiu ĉi estas? Mi volas uzi ĝin tiri miajn ĉarojn tra la rivero, kaj mi volontas pagi ĝian posedanton por la servo. "La homoj diris: "Ne grave, prenu ĝin laŭvole. Ĝia mastro ne estas ĉi tie."

  Do li ligis ŝnuron tra la nazo de Nigrulo de Avino. Sed kiam li trenis ĝin, ĝi ne sin movis. La bovo pensis: "Mi ne movos ĝis tiu ĉi homo promesos pagi por mia laboro."

  Estante bona juĝanto pri bovoj, la estro de karavano komprenis la kaŭzon de tio. Do li diris: "Mia kara bovo, post kiam vi tiros miajn 500 ĉarojn tra la rivero, mi pagos vin ne nur unu, sed du ormonerojn po ĉaro." Aŭdinte tion, la bovo tuj ekiris kun li.

  La viro jungis la fortan nigran bovon al la unua ĉaro. Li kondukis ĝin tra la rivero. Tion ĉiuj 1000 bovoj ne kapablis fari antaŭe. Tiel, ĝi movis ĉiujn el la aliaj 499 ĉaroj unu post la alia, sen iometa malrapidiĝo.

  Kiam ĉio estis farita, la estro faris pakon, en kiu estas nur unu ora monero po ĉaro, do entute 500 moneroj. Li ligis ĝin al la kolo de la potenca bovo. La bovo pensis: "Tiu viro promesis du monerojn por unu ĉaro, sed la mono, kion li pendigis sur mian kolon, ne estas tiel multa, kiel li promesis antaŭe. Mi ne lasos lin foriri!" Ĝi do iris antaŭ la karavano kaj baris la vojon.

  La gvidanto klopodis forpuŝi ĝin el la vojo, sed ĝi ne movis. Li provis veturigi la ĉarojn ĉirkaŭ ĝi, sed vidinte, kiel forta ĝi estas, ĉiuj aliaj bovoj ankaŭ ne volis sin movi.

  La viro pensis: "Sendube ĝi estas bovo tre inteligenta kaj scias, ke mi pagis al ĝi nur duonon." Do li faris novan pakon en kiu estas mil oraj moneroj, kaj ligis ĝin al la kolo de la bovo anstataŭe.

  Tiam Nigrulo de Avino retropasis la riveron kaj iris rekte al la maljunulino, sia 'patrino'. Sur la vojo la infanoj provis kapti la moneran pakon por amuziĝo, sed ĝi sukcese eskapis de ili.

  La maljunulino surpriziĝis kiam ŝi vidis la pezan pakon. La infanoj informis ŝin pri la okazaĵo ĉe la rivero. Ŝi malfermis la pakon kaj trovis mil orajn monerojn.

  La maljunulino ankaŭ vidis la lacecon el la okuloj de sia "infano". Ŝi diris: "Ho, mia filo, ĉu vi pensas, ke mi deziras vivi per via gajnita mono? Kial vi deziras labori tiel pene kaj suferplene? Mi ĉiam prizorgu vin malgraŭ malfacilaĵoj."

  La bonkora maljunulino banis la amindan bovon kaj masaĝis ĝian lacan muskolon per oleo. Ŝi nutris ĝin per bona manĝaĵo kaj prizorgis ĝin ĝis la fino de ilia feliĉa vivo.

  La moralinstruo estas: Favorkoreco faras la plej malriĉan hejmon en la riĉan.