Budhismaj rakontoj/Plej intimaj amikoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

27. Plej Intimaj Amikoj

  [Forto de Amikeco]

  Antaŭ ĉi rakonto, la azianoj kutime opiniis, ke la elefantoj kaj hundoj neniel povas fariĝi amikoj. La elefantoj malŝatis hundojn, dum la hundoj timas elefantojn.

  Kiam la hundoj estas timigitaj de la pli grandaj bestoj, ili ofte bojas laŭte por kaŝi sian timon. La hundoj kutime tiel agas kiam ili vidas elefantojn, dum la elefantoj koleriĝas pri tio kaj ĉasas ilin. La elefantoj estas malpaciencaj je la renkontiĝo kun hundoj. Eĉ se hundo estas kvieta kaj senmova, proksimaj elefantoj atakos ĝin pretervole. Tio estas la kaŭzo de onia opinio, ke elefantoj kaj hundoj estas 'naturaj malamikoj' simile al la afero inter leonoj kaj tigroj, aŭ katoj kaj musoj.

  Iam estis reĝa elefanto bone bredita kaj prizorgita. Najbare de la elefantejo vivis migra hundo osteca pro malsato. Pro avido al la abunda kaj bongusta rizaĵo por la elefanto, ĝi ekglitadis en la elefantejon por manĝi la bongustajn rizerojn falintajn el la elefanta buŝo. La manĝaĵo estis tiel bongusta, ke post nelonge ĝi ne plu manĝis en alia loko. Dum ĝuado de la manĝaĵo, la granda elefanto ne rimarkis la migran hundon timeman kaj honteman.

  La iama osteca hundo pli kaj pli dikiĝis kaj fortiĝis pro la abunda manĝaĵo. Ĝi fariĝis tre bela. La bonhumora elefanto rimarkis ĝin. Ĉar la hundo jam kutimiĝis al la estado de la elefanto, ĝi ne plu timis. Do ĝi ne bojis kontraŭ la elefanto. Ne ĝenite de la hundo, la elefanto konatiĝis kun ĝi iom post iom.

  Ili pli kaj pli amikiĝis. Post nelonge, neniu manĝis sen la alia, kaj ili ĝuis la amuziĝon kune. Kiam ili sin amuzis, la hundo kutime kaptis la longan rostron de la elefanto, dum la elefanto svingis ĝin de antaŭo al malantaŭo, de flanko al alia, de supro al malsupro, aŭ eĉ en cirklo. Ili fariĝis 'plej intimaj amikoj', kaj neniam volis apartiĝi.

  Iutage, viro preterpasis la elefantejon kiam li vizitis la urbon el malproksima vilaĝo. Li vidis la hundon gajan, fortan kaj belan. Li do aĉetis ĝin de elefanto-prizorganto, kvankam la hundo tute ne apartenis al la lasta. La viro prenis la hundon al sia hejmvilaĝo ne konata de aliaj.

  Kompreneble, la reĝa elefanto estis malĝojega pro sopiro al sia plej intima amiko, la hundo. Ĝi estis tiel malĝoja, ke ĝi ne plu volas manĝi, trinki aŭ sin bani. Do la prizorganto raportis tion al la reĝo sen mencio pri la vendo de la amikema hundo.

  La reĝo havis inteligentan ministron, kiu estas fama pro kompreno al la bestoj. Do li ordonis lin iri por trovi la kaŭzon de la okazaĵo.

  La saĝa ministro iris al la elefantejo. Li tuj vidis, ke la elefanto estas malĝoja. Li pensis: "La iama feliĉa elefanto tute ne ŝajnas malsana. Sed mi jam vidis la samajn okazaĵojn al homoj kaj bestoj. La elefanto estas malĝoja, eble pro perdo de sia tre intima amiko."

  Do li diris al la gardistoj kaj prizorgantoj: "Mi trovis nenian malsanon. Ŝajnas, ke ĝi malĝojas pro perdo de intimulo. Do laŭ via scio, ĉu la elefanto havis intiman amikecon kun iu ajn?"

  Ili informis lin, ke la elefantoj kaj migra hundo estas tre bonaj amikoj. "Kio okazis al la migra hundo?" demandis la ministro. "Li estis forprenita de nekonatulo," ili respondis: "kaj ni ne scias, kie li estas nun."

  La ministro revenis al la reĝo kaj raportis: "Via Reĝa Moŝto, mi ĝojas, ke via elefanto suferas de nenia malsano. Sed eble strange, ĝi intime amikiĝis kun migra hundo. La hundon oni forprenis, do la elefanto ne volas manĝi, trinki aŭ sin bani pro malĝojo kaj sopiro. Jen mia opinio pri tio."

  La reĝo diris: "Amikeco estas plej mirinda afero en nia vivo. Mia ministro, kiel ni trovu la amikon de mia elefanto kaj ĝojigu lin denove?"

  "Via Reĝa Moŝto," respondis la ministro: "Mi proponas, ke vi donu publikan anoncon, ke oni punos tiun, kiu havigis al si la hundon iam loĝintan en la reĝa elefantejo."

  Apenaŭ la anonco estis publikigita, la vilaĝano informiĝis pri tio kaj tuj liberigis la hundon. Kun granda ĝojo, la hundo kuregis laŭeble plej rapide al sia intima amiko, la reĝa elefanto.

  La elefanto ankaŭ ekzaltiĝis. Ĝi prenis sian amikon per la rostro kaj sidigis ĝin sur sian kapon. La feliĉa hundo svingis sian voston dum la elefantaj okuloj brilis de ĝojo. Poste ambaŭ intimuloj kune vivis feliĉe.

  La reĝo plezuriĝis pri la resaniĝo de sia elefanto. Li admiris sian ministron pri kompreno al la menso de elefanto. Do li premiis lin laŭdece.

  La moralinstruo estas: Eĉ 'naturaj malamikoj' povas fariĝi 'la plej intimaj.'