Budhismaj rakontoj/Prezisto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

5. Prezisto

  [Malsaĝo]

  En malproksima loko estis reĝo reganta en Benareso de norda Hindio antaŭ longa tempo. Unu el liaj korteganoj estis nomata Kortega Prezisto. Li estis tre honesta viro. Lia laboro estis difini justan prezon por ĉio, kion la reĝo volas aĉeti aŭ vendi.

  Iel la reĝo ne ŝatis la prezon deciditan de la prezisto. Li ne akiris grandan profiton laŭ deziro. Li nek volis pagi multe kiam li aĉetis, nek volis vendi por tiom, kiom li opiniis ne sufiĉa. Do li decidis ŝanĝi la preziston.

  Iutage li vidis plaĉan junulon kaj pensis: "Tiu ĉi junulo estas taŭga por esti mia prezisto." Do li eksigis la antaŭan honestulon kaj enoficigis la junulon kiel la novan preziston. La junulo pensis: "Mi devas plezurigi la reĝon per aĉeto je malalta prezo kaj vendo je tre alta prezo." Do li faris ridindan prezon senzorge pri la vera valoro. Tio donis al la avida reĝo multe da mono kaj faris lin tre feliĉa. Samtempe fariĝis malfeliĉaj ĉiuj aliaj, kiuj komercis kun la nova prezisto, inkluzive de aliaj korteganoj kaj ordinaruloj.

  Iutage alilanda ĉevalvendisto venis al Benareso kun 500 ĉevaloj por vendi. Ili estis ĉevaloj, ĉevalinoj kaj ĉevalidoj. La reĝo invitis la vendiston al la palaco, kaj alvenigis la kortegan preziston por decidi la prezon de ĉiuj 500 ĉevaloj. Kun la intenco plezurigi nur la reĝon, la junulo diris: "La tuta ĉevalaro valoras tason da rizo." Do la reĝo ordonis, ke oni pagu al la vendisto tason da rizo kaj konduku ĉiujn ĉevalojn en la reĝan ĉevalejon.

  La vendisto de ĉevaloj estis tre malĝoja, sed li povis fari nenion kontraŭ tio. Informiĝinte pri la antaŭa prezisto honesta kaj justa, li faris specialan viziton kaj informis al li, kio okazis. Li volis peti proponon de la antaŭa prezisto por akiri la justan prezon de la reĝo. La antaŭa prezisto respondis: "Se vi agos laŭ mia propono, la reĝo konvinkiĝos pri la vera valoro de la ĉevaloj. Revenu al la prezisto kaj plezurigu lin per valora donaco. Petu lin difini la valoron de taso da rizo je la ĉeesto de la reĝo. Se li konsentus, venu kaj diru al mi. Mi iru al la reĝo kune kun vi."

  La vendisto iris al la prezisto laŭ la propono kaj prezentis al li valoran donacon. La prezisto ekzaltiĝis de la donaco kaj vidis la profiton plaĉi al la vendisto. La vendisto petis: "Mi estas tre kontenta pri la prezo, kiun vi difinis. Ĉu vi bonvolas konvinki la reĝon pri la valoro de taso da rizo?" La malsaĝa prezisto respondis senpripense: "Kial ne? Mi klarigu al vi pri la valoro de taso da rizo eĉ antaŭ la reĝo."

  Do la prezisto opiniis, ke la vendisto de ĉevaloj kontentas pri la taso da rizo. Li aranĝis aŭdiencon al la reĝo kiam la komercisto decidis forlasi Benareson por reveni al sia lando. La komercisto raportis tion al la estinta prezisto, kaj ili iris kune por viziti la reĝon.

  Ĉiuj ministroj kaj korteganoj kolektiĝis en la kortega kunvenejo. La komercisto de ĉevaloj diris al la reĝo: "Via Reĝa Moŝto, mi scias, ke en via lando miaj kvincent ĉevaloj valoras nur tason da rizo. Antaŭ la forlaso el via lando, mi volas informiĝi pri valoro de taso da rizo." La reĝo sin turnis al la prezisto kaj diris: "Kio estas la valoro de taso da rizo en nia lando?"

  La malsaĝa prezisto iam intencis plezurigi al la reĝo kaj difinis la prezon de kvincent ĉevaloj je taso da rizo. Nun akceptinte la subaĉeton de la alilanda komercisto, li volis ankaŭ plezurigi al li. Do li respondis al la reĝo kun serioza mieno: "Via Reĝa Moŝto! Taso da rizo valoras la urbon de Benareso, eĉ inkluzive de viaj edzinoj kaj konkubinoj, kaj ĉiuj ĉirkaŭurboj de la urbo. Alivorte, ĝi valoras la tutan regnon de Benareso!"

  Aŭdinte tion, de ridego eksplodis ĉiuj el la reĝaj ministroj kaj korteganoj en la tuta kunvenejo, frapante sian korpon per ambaŭ manoj. Kiam ili iom kvietiĝis, ili diris: "Antaŭe ni aŭdis, ke la regno estas senpreza. Nun ni aŭdis, ke la tuta Benareso, kun palacoj kaj etaĝdomoj valoras nur tason da rizo! La decido de la prezisto estas vere stranga. Li taŭgas por nur kontentigi la postulon de vi, sed ne por decidi justan prezon al la vendisto, kiu vendas ĉevalojn en nia lando."

  Aŭdinte la ridojn kaj vortojn de la ministroj kaj korteganoj, la reĝo sentis grandan honton. Li revenigis la antaŭan preziston al la posteno. Li konsentis la justan prezon por la ĉevaloj difinitan de la honesta prezisto. La reĝo kaj liaj reganoj vivis juste kaj prospere pro la grava leciono.

  La moralinstruo estas: Malsaĝulo en alta posteno povas hontigi eĉ al reĝo.