Budhismaj rakontoj/Reĝidino kun bona plano

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

50. La Reĝido kun Bona Plano

  [La Potenco de Superstiĉo]

  Iam la Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. La iluminiĝinto naskiĝis kiel reĝido, lia filo. La reĝido estis tre inteligenta, kaj finis sian tutan lernadon je la aĝo de dek ses jaroj, do la reĝo faris lin vicreganto en lia juna aĝo.

  Tiam plejparto de la homoj en Benareso adoris diojn. Ili estis tre superstiĉaj. Ili pensis, ke ĉion kaŭzas la dioj, anstataŭ la rezultoj de iliaj propraj kondutoj. Do ili preferis preĝi al tiuj dioj kaj petis specialan favoraĵon. Ili kutime petis de la dioj edziĝon, infanon, riĉaĵon aŭ famon.

  Ili kutime faris promeson al la dioj, ke ili donos rekompencon se iliaj deziroj realiĝos. Krom floroj kaj parfumoj, ili imagis, ke dioj ŝatas oferaĵojn de bestoj. Do kiam ili opiniis, ke la dioj jam helpis ilin, ili mortigis multe da bestoj-- kaproj, ŝafoj, kokidoj, porkoj kaj aliaj.

  La reĝido vidis ĉion ĉi kaj pensis: "Tiuj senhelpaj bestoj ankaŭ estas regnanoj de la reĝo, do mi devas protekti ilin. Oni faras malbonajn kondutojn pro siaj senscio kaj superstiĉo. Tio ne estas vera religio. Ĉar vera religio protektas vivon kontraŭ mortigado kaj vera religio donas mensan pacon anstataŭ kruelecon."

  "Mi timas, ke tiuj homoj ne rezignos sian superstiĉon pro la tro forta kredo. Tio estas doloriga. Sed eble iliaj kredoj almenaŭ estas utilaj. Mi fariĝos reĝo iutage. Mi devas ekfari planon por ke ilia superstiĉo helpu ilin. Se ili devas fari oferon, ili mortigu siajn proprajn avidon kaj malamon, anstataŭ la senhelpajn bestojn! Tio profitigos la tutan regnon."

  Do la saĝa princo faris eksterordinaran planon longtempan. Per granda ĉaro li tre ofte iris al populara banjanarbo ekster la urbo. Ĝi estis granda arbo, kie homoj preĝas kaj faras oferon al la dio, kiu vivas tie laŭ ilia imago. La reĝido paŝis el la ĉaro kaj faris saman oferon kiel la aliaj per incenso, floroj, parfumoj kaj akvo sed sen besta ofero.

  Tiel li okazigis grandan sensacion kaj vaste disvastiĝis la informo pri liaj oferoj. Post nelonge ĉiuj opiniis, ke li estas vera kredanto je la granda dio de banjanarbo.

  Poste la Reĝo Brahmadato forpasis kaj la reĝido fariĝis reĝo. La nova reĝo regis juste kaj profitigis la popolon. Ĉiuj liaj regnanoj fidis kaj respektis lin kiel justan kaj honoran reĝon.

  Iutage, li pensis, ke estas ĝusta tempo por plenumi lian planon. Li venigis ĉiujn estrojn de regnanoj en Benareso al la reĝa kunvenejo. Li demandis ilin: "Eminentaj ministroj kaj lojalaj regnanoj, ĉu vi scias kiel mi certigis min, ke mi fariĝos la reĝo?" Neniu povis respondi.

  Li demandis: "Ĉu vi memoras, ke mi ofte donis eksterordinare dolĉajn oferaĵojn al la granda dio de banjanarbo?" "Jes, Via Reĝa Moŝto ," ili respondis.

  La reĝo daŭrigis: "Tiam ĉiufoje mi promesis al la potenca dio de la arbo. Mi preĝis, 'Majesta dio, se vi faras min reĝo de Benareso, mi donos specialan oferon, multe pli grandan ol florojn kaj parfumojn.' "

  "Ĉar mi jam fariĝis reĝo, vi ĉiuj povas vidi per viaj propraj okuloj, ke dio jam realigis mian deziron. Do nun mi devas plenumi mian promeson kaj faros la specialan oferon."

  Ĉiuj en la kunvenejo konsentis. Ili diris: "Ni devas prepari la oferaĵon senprokraste. Kiajn bestojn vi volas mortigi?"

  La reĝo diris: "Miaj karaj regnanoj, mi ĝojas, ke vi estas tiel kunlaboremaj. Mi promesis al la granda dio de banjanarbo, ke mi oferos ĉiun ajn, kiu ne praktikas la kvin trejnajn ŝtupojn. Tiu estas la persono, kiu mortigas vivon, priŝtelas aliajn, faras kontraŭleĝan seksaĵon, diras mensogon kaj drinkas alkoholaĵon. Mi promesis, ke mi oferos liajn internaĵon, karnon kaj sangon sur la altaro de la granda dio se li faros iun el la supraj malbonaj kondutoj!"

  Estante tiel superstiĉaj, ĉiuj en la halo konsentis, ke tio estas vere farenda, alie, la dio punos la reĝon kaj regnon.

  La reĝo pensis: "Ah, kiel superstiĉaj tiuj homoj estas, ke ili perdis la ordinaran konsciencon! Ili ne povas vidi, ke la unua trejna ŝtupo estas ne mortigi, kaj ke mi estus la sekva sur la altaro se mi oferos iun el miaj regnanoj. Pro ilia potenca superstiĉo mi povas fari tian promeson, kiun mi neniam povas plenumi."

  Fidante la potencon de la superstiĉo, la reĝo ordonis la ĉefajn regnanojn: "Iru tra la tuta regno kaj anoncu la promeson, kiun mi faris al la dio. Poste proklamu, ke la unua milo da krimuloj kontraŭ iu ajn el la trejnaj ŝtupoj havos honorojn esti oferitaj por plenumi la reĝan promeson."

  Ekde tiam la regnanoj de Benareso famiĝis pro la zorga praktikado de kvin trejnaj ŝtupoj, kaj neniun oferis la bona reĝo, kiu tiel bone konas siajn regnanojn.

  La moralinstruo estas: Oferu vian propran miskonduton, sed neniun senhelpan beston.