Budhismaj rakontoj/Reĝido Elokventulo kaj la akva demono

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

6. Reĝido Elokventulo kaj la Akva Demono

  [Ĉapitro 1. Naskiĝo de la Bodhisatvo]

  Iam estis tre justa reĝo. Li havis amindan reĝinon, kiu naskis al li ĉarman bebon. La reĝo sentis grandan feliĉon pro tio. Li decidis doni al sia filo nomon, kiu povas lin helpi en la tuta vivo. Do li nomis la filon Reĝido Elokventulo.

  La reĝido ne estis ordinara homo, kaj tio ne estis lia unua vivo aŭ naskiĝo. Milionojn da jaroj antaŭe li estis disĉiplo de longe forgesita Instruanta 'Budho', -- la vera 'Iluminiĝinto'. Li tutkore deziris fariĝi budho kiel sia estimata instruisto.

  Li renaskiĝis en multaj vivoj iam kiel kompatindaj bestoj, iam kiel longvivaj dioj kaj iam kiel homoj. Li ĉiam klopodis korekti siajn erarojn kaj fari "Dekspecajn bonajn agojn", per kio li povas purigi sian menson kaj forigi tri radikalajn kaŭzojn de malbonaj kondutoj: la ĉagrenoj de avido, malamo kaj malsaĝo. Kun la dek bonaj agoj li povos anstataŭigi la ĉagrenojn per tri virtoj de senavido, kompatemo kaj saĝo.

  Tiu ĉi "grandulo" estis modesta disĉiplo de la forgesita Budho. Lia celo estis atingi iluminiĝon de la budho -- malkovranto de la tuta vero. Do oni nomis lin Bodhisatvo, kiu signifas "Ilumini Vivestaĵojn". Neniu scias detale pri la miloj da vivoj de la granda heroo, tamen en multaj famkonataj rakontoj troviĝas tiuj de la reĝido nomata Elokventulo. Post multaj pliaj renaskiĝoj li fariĝis Budho, kiu estas memorata kaj amata en la tuta mondo hodiaŭ.

  [Ĉapitro 2. La Instruo de la Dioj]

  Nelonge poste, la reĝino naskis alian filon, kiu estas nomata Reĝido Luno. Apenaŭ la ambaŭ infanoj komencis piediri, ilia patrino subite suferis de grava malsano kaj forpasis.

  Por sin helpi prizorgi siajn vigloplenajn infanojn, la reĝo prenis novan edzinon kiel reĝinon. En pluraj jaroj, la nova reĝino naskis brile ĉarman knabon. Li estis nomata Reĝido Suno. La reĝo estis tiel ĝoja, ke li volis plezurigi la reĝinon kaj rekompenci ŝin pro vartado de la tri infanoj. Do li promesis realigi ŝian deziron. La reĝino pensis pri tio kaj respondis: "Dankon al vi, Mia Moŝto. Mi prezentu mian deziron iam estonte."

  Tempo forpasis rapide kaj ĉiuj tri reĝidoj fariĝis energioplenaj knaboj. Vidinte, ke Reĝido Elokventulo estas inteligenta kaj komprenema, la reĝino pensis: "Se tiuj du pli aĝaj reĝidoj restos en la palaco, mia filo Reĝido Suno neniam havos bonŝancon por fariĝi reĝo. Do mi devas fari ion por lia reĝiĝo."

  Iutage, kiam la reĝo estis bonhumora, la reĝino estime alproksimiĝis kaj atentigis lin pri la antaŭa promeso. Li estis tre ĝoja kaj respondis senpripense: "Petu kion ajn vi volas!" La reĝino diris: "Mia edzo kaj reĝo, garantiu, ke poste vi lasu mian filon, Reĝido Suno, esti la sekvonta reĝo."

  La reĝo surpriziĝis de la postulo. Li koleriĝis kaj respondis: "Miaj unuaj du infanoj similas al brilaj steloj! Kiel mi povas transdoni mian regnon al la tria filo? Ĉiuj popolanoj kulpigos min pro tio. Tio ne eblas!" La reĝino sin tenis silenta.

  Nun malfeliĉo anstataŭigis la feliĉon de la reĝo. Plene de dubo kaj timo, la reĝo suspektis, ke la reĝino eble faros ion malican kontraŭ liaj unuaj du filoj. Li decidis sekurigi siajn filojn unue.

  La reĝo sekrete alvenigis reĝidojn Elokventulo kaj Luno kaj informis ilin pri la danĝera deziro de la reĝino. Li diris malĝoje, ke la ununura metodo por sekurigi ilin estas forlasi la regnon. Ili revenu nur post la morto de sia patro, kaj prenu la justan postenon por regi la regnon. La du obeemaj reĝidoj akceptis la ordonon kaj pretis por foriri.

  En pluraj tagoj ili estis pretaj. Ili dolore adiaŭis siajn patron kaj amikojn, kaj forlasis la palacon. Sur la vojo preter la reĝa ĝardeno ili renkontis reĝidon Suno, kiu estas amema kaj amika al siaj du pli aĝaj duonfratoj. Li maltrankviliĝis pri tio, ke ili forestos longan tempon, do li decidis akompani ilin forlasi la regnon. La tri amikaj reĝidoj ekvojaĝis kune.

  Vojaĝinte plurajn monatojn ili atingis arbaran regionon de Himalajo. Ili estis lacaj kaj sidiĝis sub arbo por ripozo. La plej aĝa frato, Reĝido Elokventulo, diris al la malplej aĝa frato, Reĝido Suno: "Bonvolu iri al proksima lago kaj alprenu per lotusfolioj akvon por ke ni trinku."

  Ili tute ne sciis, ke la bela nigreblua lago apartenas al akva demono! Lia reganto permesis lin manĝi ĉiun ajn vivestaĵon, kiu laŭ lia scio eniris en la akvon, krom unu kondiĉo, ke li ne rajtas manĝi tiun, kiu scias la respondon al la demando: "Kio estas la instruo de la dioj?"

  Kiam Reĝido Suno atingis la lagbordon kun soifo, laceco kaj malpuraĵo, li rekte iris en la akvon sen ekzameni. La akva demono subite stariĝis el la akvo kaj kaptis lin.

  La demono demandis lin: "Kio estas la instruo de la dioj?" Reĝido Suno respondis: "Mi scias la respondon al tio. La suno kaj luno estas la instruoj de la dioj." "Vi ne scias la instruon de dioj, do vi apartenas al mi!" Dirinte, la demono tiris lin sub la akvon kaj malliberigis lin en profunda kaverno.

  Pro la prokrasto de Reĝido Suno, Reĝido Elokventulo petis sian alian fraton, Reĝido Luno, iri al la lago por porti akvon per lotusaj folioj. Kiam Reĝido Luno atingis tien, ankaŭ li rekte enakviĝis sen pririgardi. La akva demono devone aperis, kaptis lin kaj demandis: "Kio estas la instruo de la dioj?" Reĝido Luno respondis: "Mi scias la respondon al tio. La kvar direktoj nordo, oriento, sudo kaj okcidento estas la instruoj de la dioj." "Vi ne scias la instruon de la dioj, do vi apartenas al mi!" respondis la demono. Do li katenis Reĝidon Luno kune kun Reĝido Suno en la sama kaverno sub la akvo.

  Ambaŭ fratoj ne revenis, do Reĝido Elokventulo maltrankviliĝis kaj pensis, ke ili estus en danĝero. Li mem iris al la bela nigreblua lago. Li estis saĝa kaj atentema, kaj ne iris rekte en la akvon. Anstataŭe, li esploris kaj vidis du liniojn da piedsignoj irantajn en la lagon sed nenian revenan. Por sin protekti, li pretigis siajn glavon kaj pafarkon. Li komencis iri ĉirkaŭ la lago.

  Vidante, ke tiu ĉi reĝido ne rekte iris en la lagon, la akva demono sin ŝanĝis en humilan vilaĝanon. Li diris al la reĝido: "Mia kara amiko. Vi estas laca kaj soifa de longa piedirado. Kial vi ne iru en la akvon por lavi vin, trinki akvon kaj manĝi lotusan radikon?"

  Pensante pri la unudirektaj piedsignoj, Reĝido Elokventulo respondis: "Eble vi estas demono aliformiĝinta kiel homo! Kion vi faris kontraŭ miaj fratoj?" Mirigite de alies rekono tiel rapida, la demono montris sian propran formon kaj respondis al la saĝa reĝido: "Laŭ mia rajto mi jam kaptis viajn fratojn."

  La reĝido demandis: "Pro kio?" "Pro la kaŭzo ke mi povas engluti ilin baldaŭ," respondis la demono: "laŭ permeso de mia reganto mi rajtas manĝi ĉiujn, kiuj iris en la lagon sen scio pri la dia instruo. Se iu ajn scias la instruon de la dioj, tiun mi ne rajtas manĝi.

  La reĝido demandis: "Pro kio vi bezonas tion scii? Kian avantaĝon vi havos por scii la instruon de la dioj?" La demono respondis: "Mi certas, ke estos ia avantaĝo al mi." "Do mi sciigos al vi, kio estas la instruo de la dioj." respondis Reĝido Elokventulo: "Sed mi ne havas bonan oportunon. Rigardu min. Mi estas kovrita de malpuraĵo kaj polvo de la longa vojaĝo. Mi ne rajtas sciigi al vi la saĝan instruon en la nuna situacio."

  Tiam la demono konsciis, ke tiu ĉi reĝido estas eksterordinare saĝa. Li do petis lin sin bani kaj ripozi. Li donis al li akvon per lotusfolioj por trinki kaj freŝajn lotusradikojn por manĝi. Li pretigis komfortan sidejon ornamitan de belaj sovaĝaj floroj. Demetinte siajn glavon kaj pafarkon, la Iluminiĝinto sidiĝis sur la bele ornamita sidejo. La feroca demono sidiĝis ĉe lia piedo simile al lernanto aŭskultanta al la estimata instruisto.

  Reĝido Elokventulo diris: "Jen la instruo de la dioj:

  Vi devas honti fari malbonon.

  Vi devas timi fari malbonon.

  Vi devas ĉiam fari bonon --Tio donos feliĉon al aliaj kaj helpos al la vivestaĵoj.

  Tiam vi iluminiĝos per la interna lumo de koraj paco kaj kvieto."

  La akva demono ekzaltiĝis de la respondo kaj laŭdis: "Estimata Reĝido, vi tute kontentigis min por mia demando. Vi faris min tiel ĝoja, ke mi donu al vi unu el viaj fratoj. Kiun vi elektos?"

  Reĝido Elokventulo respondis: "Bonvolu liberigi mian plej junan fraton Reĝido Suno." La demono respondis: "Mia Estimata kaj Saĝa Reĝido, laŭ mi, vi scias la instruon de la dioj, sed vi ne praktikas ĝin!" La reĝido demandis: "Pro kio vi tiel diris?" La demono respondis: "Ĉar vi lasas la pli aĝan morti kaj savas la pli junan. Vi ne respektas la pli aĝajn!"

  La reĝido respondis: "Demono, mi scias la instruon de la dioj kaj praktikas ĝin. Ni tri reĝidoj venas al tiu ĉi arbaro nur pro nia malplej aĝa frato. Lia patrino postulis la regnon de nia patro por li. Do por protekti nin nia patro elsendis nin. La juna reĝido Suno partoprenis en nia vojaĝo pro amikeco. Se ni revenos al la kortego sen li kaj diros, ke li estis manĝita de akva demono, kiu volas scii la instruon de la dioj, kiu kredos nin? Ili opinios, ke ni mortigis lin ĉar li estis la kaŭzo de nia danĝero. Tio donos al ni honton kaj al la regno malfeliĉon. Timante tian malbonan rezulton mi denove postulas, ke vi liberigu la plej junan reĝidon Suno."

  La akva denomo tiel plezuriĝis de la respondo, ke li diris: "Bone, bone, bonege! Mia Moŝto. Vi scias la veran instruon de la dioj kaj vi praktikas la veran instruon. Kun granda ĝojo mi redonu al vi ambaŭ viajn fratojn!" Dirinte tion, li subakviĝis kaj portis ambaŭ reĝidojn sur la bordon. Ili estis malsekaj, sed senvundaj.

  Poste, Bodhisatvo donis aliajn helpajn admonojn al la demono. Li diris: "Ho, akva demono, mia nova amiko, vi certe faris multajn malbonojn en la antaŭaj vivoj, do vi naskiĝis kiel viandmanĝa demono. Se vi daŭre kondutas tiamaniere, vi dronos en pli timigan staton eĉ en la postaj vivoj. Malbonaj kondutoj gvidas vin al renaskiĝoj hontigaj, timigaj kaj malfeliĉaj. Sed bonaj kondutoj gvidas vin al renaskiĝoj memrespektaj, pacaj kaj feliĉaj. Do estus pli bone por vi havi purajn kondutojn sed ne malpurajn ekde nun." Tio konvertis la demonon de siaj antaŭaj malbonaj manieroj, kaj la reĝidoj kune vivis feliĉe sub lia protektado.

  Iutage venis la informo, ke la reĝo forpasis. La tri reĝidoj revenis al la ĉefurbo kune kun sia amiko Akva Demono. Reĝido Elokventulo estis kronita kiel la reĝo. Reĝido Luno fariĝis ĉefministro, kaj Reĝido Suno fariĝis komandanto de la armeo. La akva demono estis rekompencita per sekura loko por vivi, kie oni prizorgis kaj regalis lin bone dum lia restanta vivo. Tiel ili ĉiuj gajnis bonajn kaj meritoplenajn pensojn, gvidantajn al la renaskiĝo en la ĉiela mondo.

  La moralinstruo estas: Malbonaj kondutoj alportos honton kaj teruron. Bonaj kondutoj alportos memrespekton kaj pacon.