Budhismaj rakontoj/Reĝo Banjan Cervo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

12. Reĝo Banjan Cervo

  [Ĉapitro 1. Kompato]

  Iam antaŭe eksterordinara kaj bela cervo naskiĝis en la arbaro ĉe Benareso, en la norda Hindio. Kvankam li estis tiel granda kiel ĉevalido,  lia patrino naskis lin tre facile. Liaj okuloj estis tiel brilaj kiel glimbrilantaj juveloj; lia buŝo estis tiel ruĝa kiel la plej ruĝa bero en la arbaro; liaj hufoj estis tiel nigraj kiel polurita karbo; liaj malgrandaj kornoj glimis kiel arĝento; lia koloro estis ora kiel somera tagiĝo. Kiam li elkreskiĝis, aro de 500 cervoj kolektiĝis ĉirkaŭ li, kaj li famiĝis kiel Reĝo Banjan Cervo.

  Samtempe alia bela vircervo naskiĝis ankaŭ en ora koloro ne malproksime. Alia aro da 500 cervoj venis sekvi lin, kaj li estis konata kiel Branĉa Cervo.

  La Reĝo de Benareso ŝatis manĝi cervaĵon. Do li kutime ĉasis kaj mortigis cervojn. Ĉiufoje kiam li ĉasis, li iris al malsama vilaĝo kaj ordonis al popolanoj servi al li. Ili devis ĉesi kion ili faras, ĉu terplugadon, rikoltadon aŭ ion alian, kaj laboris en la ĉasista teamo.

  Oniaj vivoj estis ĝenataj de tiaj interrompiĝoj. Pro tio ili plantis malpli da plantaĵoj kaj profitis malmulte. Do ili kolektiĝis kaj decidis konstrui cervan parkon por la reĝo de Benareso. Tie li povus ĉasi per si mem sen servo de la vilaĝanoj.

  Do la popolanoj konstruis cervan parkon. Ili faris lagetojn por ke la cervoj trinku akvon, kaj plantis arbojn kaj herbojn por ke la cervoj manĝu. Kiam ĉio estis preta, oni malfermis la pordon kaj iris en la proksimajn arbarojn. Oni ĉirkaŭis la tutajn arojn de Banjan kaj Branĉa Cervoj. Poste per bastonoj, armiloj kaj sonoriloj, oni pelis ilin ĉiujn en la cervan parkon kaj fermis la pordon post ili.

  Post finiĝo de la afero, la popolanoj iris al la reĝo kaj raportis: "Ni suferis de malabunda rikolto de greno kaj malprofito de negocoj pro via ĉasado. Nun ni pretigis al vi cervan parkon sekuran kaj plezuran, kie vi povas ĉasi per vi mem laŭ via plaĉo. Sen nia helpo, vi povas ĝui la ĉasadon kaj manĝadon de la cervaĵo."

  La reĝo iris en la novan cervan parkon. Tie li ĝojplene vidis grandan aron da cervoj. Rigardante ilin, li subite trovis du ĉarmajn orkolorajn cervojn kun plenkreskiĝintaj kornoj. Li admiris ilian eksterordinaran belecon, kaj senprokraste proklamis por protekti ambaŭ orajn cervojn. Li ordonis, ke oni tenu ilin tute sekuraj. Neniu rajtas damaĝi kaj eĉ mortigi ilin.

  Ĉiutage la reĝo venis unufoje kaj mortigis cervon por sia manĝo. Iam kiam li estis tro okupita, li ordonis reĝan kuiriston tion fari. La mortigitan cervon oni portis al haktabulo por senfeligi kaj tranĉi.

  Kiam ajn la cervoj vidis arkpafilojn kaj sagojn, ili teruriĝis, kaj diskuris freneze por sin savi. Iuj estis vunditaj pro la interpuŝiĝo, kaj multaj suferis de granda doloro.

  Iutage, la cervoj de Reĝo Banjan Cervo kolektiĝis ĉe li. Li alvenigis Branĉan Cervon kaj la du arojn da cervoj por kunveno. Reĝo Banjan Cervo diris: "Kvankam en la fino neniu el ni povas eviti morton, tamen ni povas preventi tian senfinan suferon de vundiĝo. La reĝo nur volas cervaĵon ĉiutage, ni do balotu per ni mem kaj elektu unu por oferi al li ĉiutage. En la unua tago ni oferu tiun de nia cervaro kaj en la alia tago vi oferu tiun de la via. Tiam balotado decidu la viktimon ĉiufoje."

  Branĉa Cervo konsentis. Ekde tiam, ĉiu balotita cervo eliris obeeme kaj metis sian kolon sur la haktabulon. La kuiristo alvenis, simple mortigis la atendantan viktimon kaj preparis la cervaĵon por la reĝo.

   Iutage, la baloto hazarde venis al graveda cervino el la cervaro de Branĉa Cervo. Pensante pri la bebo en la ventro, ŝi iris al Branĉa Cervo kaj diris: "Mia Moŝto, mi estas graveda. Lasu min vivi ĝis mi naskos mian idon. Tiam ni havos du ŝancojn anstataŭ unu kaj ŝparos vivon por longa tempo de unu tago."

  Branĉa cervo respondis: "Ne! Mi ne povas ŝanĝi la regulon kaj transigi vian ŝancon al aliaj. La gravedeco estas la via, kaj naski idon estas via propra respondeco. Do forlasu min."

  Malsukcesinte ĉe Branĉa cervo, la kompatinda patrino iris al Reĝo Banjan Cervo kaj esprimis sian peton. Li respondis ĝentile: "Reiru sen maltrankvilo. Mi ŝanĝu la regulon kaj transigu vian ŝancon al iu alia."

  La cerva reĝo iris al la ekzekutista tabulo, kaj kuŝigis sian orkoloran kolon sur ĝin.

  Granda silento falis en la cervan parkon. Iuj rakontistoj eĉ diras, ke la silento regas en aliaj mondoj ne videblaj de tie.

  Post nelonge la reĝa kuiristo venis por mortigi la oferatan cervon sur la tabulo. Sed kiam li vidis, ke la cervo estas neniu alia ol unu el la oraj cervoj, kiujn la reĝo ordonis ŝpari, li ne aŭdacis mortigi lin. Li do iris kaj raportis tion al la reĝo de Benareso.

  La reĝo surpriziĝis, kaj tuj iris al la parko. Li diris al la ora cervo ankoraŭ kuŝanta sur la tabulo: "Ho, Reĝo de cervoj, ĉu mi ne promesis teni vian vivon? Por kio vi venis ĉi tien kiel la aliaj?"

  Reĝo Banjan Cervo respondis: "Ho, Reĝo de Homo, ĉifoje graveda cervino devas morti laŭvice. Ŝi petis min savi ŝin kaj ŝian idon en la ventro. Mi ne povas helpi ŝin krom veni anstataŭ ŝi por sperti ŝian suferon. Mi povis helpi neniom krom ploradi, pensante pri la malgranda bebo, kiu neniam povus vidi la lumon aŭ gustumi la roson. Kaj mi ankaŭ ne rajtas trudi la suferon de morto al la aliaj, kiuj ankoraŭ ne devas morti laŭvice. Do, Majesta Reĝo, mi oferu mian vivon por savi la cervinon kaj ŝian nenaskiĝintan bebon. Jen kial mi alvenis."

  La Reĝo de Benareso estis emociita. Kvankam li estis potenca, li ne plu povis reteni larmojn falantajn de sur la vizaĝo. Li diris: "Ho, Granda Reĝo, la ora reĝo de cervoj, eĉ en la homaro mi neniam vidis tian honorulon, kia vi! Tiel kompatema estas vi por transpreni la suferon de aliaj! Tiel malavara estas vi  por oferi vian vivon! Tiel bonkora kaj sentema vi estas al ĉiuj viaj cervoj! Bonvolu stariĝi. Mi ordonos, ke oni neniam mortigu vin en mia regno. Kaj krome, oni ankaŭ ne mortigu la cervinon kaj ŝian bebon."

  Sen levi la kapon, la ora cervo diris: "Ĉu nur ni estos savitaj? Kio okazos al la aliaj cervoj, niaj amikoj kaj parencoj, en la parko?" La reĝo promesis: "Mia moŝto, mi ne povas rifuzi vin. Mi garantias la sekurecon kaj liberecon al ĉiuj cervoj en la parko. " "Kaj kio okazos al la cervoj ekster la parko? Ĉu oni mortigos ilin?" demandis Banjan. "Ne, Mia Moŝto. Mi savos ĉiujn cervojn en mia tuta regno. "

  La ora cervo ankoraŭ ne levis sian kapon. Li petis: "Do la cervoj estas sekuraj, sed kio okazos al la aliaj kvarpiedaj bestoj?" "Mia Moŝto, de nun ili estos sekuraj en mia lando." "Kaj kio okazos al la birdoj? Ankaŭ ili deziras vivi plue. " "Jes, Mia Moŝto. La birdoj estos ankaŭ sekuraj kontraŭ mortiĝo en la manoj de homoj." "Kaj kio okazos al la fiŝoj, kiuj vivas en la akvo?" "Eĉ la fiŝoj estos liberaj por vivi, Mia Moŝto. " Dirinte, la reĝo de Benareso garantiis malpermeson por ĉasi kaj mortigi ĉiujn bestojn en lia lando.

  Gajninte la promeson por sekurigi ĉiujn vivestaĵojn, la Granda Cervo stariĝis.

  [Ĉapitro2. Instruo]

  Pro la kompato kaj dankemo, Reĝo Banjan Cervo-- la iluminiĝinto donis instruon al la Reĝo de Benareso. Li konsilis lin praktiki kvin-paŝan trejnon por purigi sian menson. Li eksplikis ilin, dirante "Tio donos al vi profiton, se vi rezignas kvin malbonajn kondutojn. Ili estas:

  --Mortigi vivon, tio estas senkompatemo;

  --Preni tion, kion oni ne donis, tio estas avido?

  --Fari eraran seksan agon, tio estas malbonkoro.

  --Diri mensogon, tio estas senhonesteco.

  --Perdi saĝon pro alkoholaĵo, tio faligos vin el unuaj kvar paŝoj."

  Li plue konsilis lin fari bonajn agojn, kaj tio alportos feliĉon al li en la vivoj nunaj kaj postaj. Poste Reĝo Bajnan Cervo kaj ambaŭ aroj da cervoj ĝojplene revenis al la arbaro.

  Je la sufiĉa tempo la graveda cervino, kiu restis en la cervaro de Banjan, naskis cervidon. Ĝi estis tiel bela kiel floranta lotusfloro oferita al dioj.

  Kiam la cervido kreskiĝis kiel juna vircervo, li komencis ludi kun la cervoj de Branĉo. Vidante tion, la patrino diris al li: "Pli bone morti post mallonga vivo ĉe kompatemulo ol vivi longan vivon ĉe ordinarulo." Poste, ŝia filo vivis feliĉe en la cervaro de Reĝo Banjan Cervo.

  Nur la vilaĝanoj kaj kamparanoj estis ne tiel kontentaj. Por la mort-malpermeso de la reĝo, la cervoj komencis sentime manĝi onian grenon. Ili manĝis en legoma kampo de la vilaĝoj kaj eĉ de la urbo Benareso!

  Do la popolanoj plendis al la reĝo, kaj petis permeson mortigi almenaŭ por atentigi la cervojn. Sed la reĝo respondis: "Mi promesis la senmortigon al Reĝo Banjan Cervo. Mi preferas forlasi la postenon ol rompi mian promeson al li. Neniu rajtas damaĝi cervon!"

  Kiam Reĝo Banjan Cervo informiĝis pri tio, li diris al ĉiuj cervoj: "Vi ne rajtas manĝi la grenon de la aliaj." Kaj li sendis mesaĝon al la popolanoj. Anstataŭ fari barilojn, li petis ilin ligi tufojn da arbaj folioj kiel bordo cirkaŭ siaj kampoj. Tiel komenciĝis la hinda kutimo markigi la kampojn per ligitaj folioj por eviti damaĝon de la cervo eĉ ĝis la nuna tempo.

  Ambaŭ Reĝo Banjan Cervo kaj la Reĝo de Benareso vivis ĝis la vivfino en paco, forpasis kaj renaskiĝis laŭ siaj propraj kondutoj.

  La moralinstruo estas: Kompatemon ĉiam havas grandulo.