Budhismaj rakontoj/Sala akvo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

47. 238 Sala Vino

  [Malsaĝo]

  Iam estis mastro de vinejo en Benareso. Li havis diligentan kelneron, kiu ĉiam volas doni helpon per invento de novaj labormanieroj.

  En iu varmega tago, la mastro volis sin bani en proksima rivero. Do li lasis la kelneron mastrumi dum lia forestado.

  La kelnero ĉiam volis scii, kial plej multaj klientoj manĝas iom da salo post trinko de vino. Ne volante montri sian sensciecon, li ne aŭdacis demandi, kial ili tion faras. Li tute ne sciis, ke ili manĝas salon nur por forigi la vinan odoron en sia buŝo. Li opiniis, ke ili bezonas salon pro la bongusto.

  Li pensis, kial la mastro de la vinejo ne aldonu salon en la vinon. Li supozis, ke se li tion faros, la komerco donos pli da profito, kaj la mastro plezuregos pri tio. Do li aldonis salon en ĉiujn vinojn.

  Sed eksteratende, kiam la klientoj venis en la vinejon kaj trinkis la salan vinon, ili tuj elsputis la trinkaĵon kaj iris al alia vinejo.

  Reveninte de la rivero, la mastro trovis, ke restas neniu kliento en la vinejo, kaj krome, ĉiuj vinoj estas ruinigitaj.

  Do li iris kaj rakontis la okazaĵon al sia amiko, konsilanto de la reĝo. La konsilanto diris: "La sensciulo ne povas eviti la malbonan rezulton eĉ kun intenco fari la bonan."

  La moralinstruo estas: La bona intenco ne povas fariĝi preteksto de onia senscieco.