Budhismaj rakontoj/Simia reĝo kaj akva demono

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

20. Simia Reĝo kaj Akva Demono

  [Atendemo]

  Iam antaŭ longa tempo en malproksima kaj profunda arbaro estis regno de 80,000 simioj. Ili havis reĝon tiel grandan kiel cervidon. Li estis granda ne nur korpe, sed ankaŭ anime. Fakte, li estis Bodhisatvo, la iluminiĝinto.

  Iutage li avertis siajn regnanojn dirante: "Miaj popolanoj, estas venenaj fruktoj en tiu ĉi profunda arbaro, kaj ankaŭ lagetoj posedataj de demonoj. Se vi vidos neordinaran frukton aŭ ne konatan lageton, ne manĝu aŭ trinku antaŭ ol demandi min unue." Estante atentaj al sia saĝa reĝo, la simioj konsentis observi la ordonon.

  Poste ili venis al nekonata lageto. Kvankam ili estis lacaj kaj soifaj pro la serĉado de manĝaĵo, neniu el ili trinkis akvon sen unue demandi la reĝon. Do ili nur sidis sur la tero ĉirkaŭ la lageto en la arbaro.

  Veninte al siaj popolanoj, la reĝo demandis: "Ĉu iu el vi trinkis la akvon?" Ili respondis: "Ne, Mia Moŝto. Ni observis vian ordonon." Li diris: "Bonege."

  Poste li paŝis sur la bordo ĉirkaŭ la lageto. Li ekzamenis la piedsignojn de bestoj irintaj en la akvon, sed vidis neniun piedsignon venintan el la akvo! Do li konsciis, ke la lageton posedis akva demono. Li diris al la 80,000 simioj: "La lageton posedas akva demono. Neniu eniru."

  Post nelonge, la akva demono vidis, ke neniu el la simioj iris en la akvon por trinki. Do el la mezo de la lageto li venis kun la formo de timiga monstro. Li havis grandan bluan ventron, blankan vizaĝon kun elstarigitaj verdaj okuloj, kaj ruĝajn ungojn kaj piedojn. Li diris: "Kial vi nur sidas ĉirkaŭe? Tuj venu en la lageton kaj trinku akvon."

  La simia reĝo diris al la terura monstro: "Ĉu vi estas la akva demono, kiu posedas la lageton?" "Jes. Mi estas." li respondis. "Ĉu vi manĝas ĉiujn, kiuj iris en la akvon?" demandis la reĝo. "Jes. Prave." li respondis: "inkluzive de birdoj. Mi manĝas ilin ĉiujn. Kaj kiam via suferego de soifo pelos vin en la lageton, mi des pli ĝuos la manĝadon de vi, la plej granda simio el ĉiuj." Li ridis kun malfermita buŝo kaj la salivo faladis de lia hareca mentono.

  Sed la reĝo restis trankvila kun bone trejnita menso. Li diris: "Mi ne lasos vin manĝi min aŭ eĉ unu el miaj sekvantoj. Kaj krome, ni trinkos akvon laŭplaĉe!" La akva demono gruntis: "Tute ne eble! Kiel vi povos tion fari?" La simia reĝo respondis: "Ĉiu el ni 80,000 simioj trinkos per bambuŝoso kiel tubo. Kaj vi ne kapablos atingi nin." 

  Kompreneble, ĉiuj, kiuj vidis bambuon, scias bone, ke estas malfacile trinki per bambuŝoso. Bambuoj kreskas sekcie unu-post-alie kaj inter ĉiu sekcio estas nodo. Se sekcio estas tiel mallonga, do la demono povos kapti la simion, tiros lin sub la akvon kaj englutos lin. Sed pro la nodoj, estas neeble suĉi akvon tra pli ol unu sekcio.

  La simia reĝo estis eksterordinara. Jen kial tiel multe da simioj sekvis lin. En la pasinteco li sin kulturis bone kaj trejnis sian menson kun peneco kaj atentemo, tiel ke li disvolvis tre bonan kvaliton de menso. Tio estas la kialo, ke li estis titolita "granda en menso", ne pro tio, ke li simple havis "grandan cerbon".

  La iluminiĝinto kapablis teni la bonan kvaliton en sia menso, kaj faris mirindan aferon --miraklon. Unue, li prenis freŝan bambuŝoson, blovis tra ĝi, tiel ke la nodoj malaperu, kaj uzis ĝin por suĉi akvon de la lageto. Poste, eble tio aŭdiĝis pli mirinde, li svingis sian manon kaj ĉiuj bambuoj kreskantaj ĉirkaŭ la lageto perdis siajn nodojn. Ili fariĝis nova speco de bambuo.

  Poste, ĉiu el liaj 80,000 sekvantoj prenis bambuŝoson kaj trinkis akvon ĝiskontente tute facile. La akva demono tute ne povis kredi siajn okulojn. Grumblante, li enakviĝis lasante sinsekvajn vezikojn poste.

  La moralinstruo estas: Sondu la akvon antaŭ la enakviĝo.