Budhismaj rakontoj/Trovi novan fonton

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

2. Trovi Novan Fonton

  [Persisteco]

  Iam antaŭe, komercisto gvidis karavanon al alia lando por vendi siajn varojn. Laŭ la vojo ili venis al la rando de la Ardanta Dezerto. Ili demandis pri la loko kaj informiĝis, ke dumtage la suno ardigas la sablon tiel varmege kiel brulanta karbo, kaj neniu el la homoj, kaj eĉ el la bovoj kaj kameloj, povis iri sur ĝi. Do la komercisto dungis vojgvidiston, kiu kapablis direkti la vojon laŭ la steloj post la malvarmiĝo de la sablo. Tiel ili komencis la danĝeran noktan vojaĝon tra la dezerto.

  Post pluraj noktoj, vespermanĝinte, ili atendis ĝis la malvarmiĝo de la sablo, kaj ekiris denove. La vojgvidisto, kiu gvidis en la unua ĉaro, vidis de la steloj, ke ili estas proksimaj al la kontraŭa bordo de la dezerto. Li jam manĝis tromulte, do kiam li malstreĉiĝis, li ekdormetis. Tiam la bovoj, kiuj ne kapablas distingi la direkton laŭ la steloj, iom post iom turniĝis flanken kaj iris cirkle ĝis ili atingis la saman lokon, de kie ili ekiris.

  Je la mateniĝo la viroj ekkonsciis, ke ili revenis al la sama loko, kie ili ripozis lastanokte. Ili malesperiĝis kaj komencis plendi pri la fatalaĵo. Ili iam supozis, ke ili povos tuj trairi la dezerton, do ili konservis neniom da akvo ĉe si. Ili ektimis, ke ili mortus je soifo. Ili eĉ ekinsultis la estron kaj vojgvidiston de la karavano. "Nenion ni povos fari sen akvo!" ili plendis.

  La karavanestro pensis: "Se mi perdus kuraĝon nun en la malfacila situacio, mia gvideco havus nenian signifon. Se mi plorus kaj bedaŭrus pri la malfeliĉo, tio nenion helpus kaj eĉ eble perdiĝus ĉiuj varoj, bovoj kaj eĉ la vivo de la homoj inkluzive de mi. Mi devas esti pli kuraĝa kaj energioplena por fronti kontraŭ la malfacilo." Do li komencis piediri tien kaj reen, provante trovi metodon por solvi la problemon.

  Estante atentema, li rimarkis aron da herboj de la okuloanguloj. Li pensis: "Sen akvo, nenia planto povas vivi en tiu ĉi dezerto." Do li tuj alvenigis la plej fortajn virojn el la kunvojaĝantoj por fosi puton ĉeloke. Ili fosis kaj fosis la teron, kaj post iom da tempo ili renkontis grandan ŝtonon. Vidante tion, ili haltis kaj komencis plendi kontraŭ la estro, dirante: "Vanas nia klopodo. Ni nur malŝparas nian tempon." La estro konsolis ilin: "Ne! ne! Miaj amikoj. Se ni rezignos la klopodon, ni ruiniĝos kaj niaj kompatindaj bovoj mortos. Estu kuraĝaj!"

  Dirante tion, li subiris en la kavon, alpremis sian orelon al la ŝtono kaj aŭdis sonon de fluanta akvo. Li alvenigis knabon iam fosintan la teron kaj admonis: "Se vi rezignos, ni mortos. Do tenu pezan martelon kaj frakasu la ŝtonegon."

  La knabo levis la martelon super la kapon kaj ekbategis la ŝtonon per sia tuta forto -- kaj jen! Li estis surprizita kiam la ŝtono apartiĝis kaj akvo ŝprucis forte el sub la ŝtono. Ĉiuj homoj subite ekzaltiĝis. Ili trinkis, sinbanis, lavis la bestojn, kuiris la manĝaĵon kaj manĝis ĝissate.

  Antaŭ sia foriro ili starigis altan standardon por ke aliaj vojaĝantoj vidu de malproksimo la novan fonton en la centro de la Ardanta Dezerto. Poste ili daŭrigis la vojaĝon sekure ĝis la fino.

  La moralinstruo estas: Ne rezignu tro facile. Daŭrigu la provadon ĝis vi atingos vian sukceson.