Budhismaj rakontoj/Virina vizaĝo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

26. Virina Vizaĝo

  [Influo]

  Iam antaŭe la reĝo de Benareso havis elefanton. Ĝi estis bonkora, pacienca, kaj obeema. Krom la milda humoro, ĝi havis ankaŭ amindan kaj ĝentilan vizaĝon. Do oni ameme nomis ĝin Virina Vizaĝo.

  Iunokte, kelkaj rabistoj renkontiĝis ekster la elefantejo. Ili interbabilis pri siaj planoj de prirabado. Ili parolis en la mallumo pri batado kaj mortigado. Ili ankaŭ fanfaronis, ke ili jam rezignis ordinaran bonkonduton, do ili ne plu kompatos siajn viktimojn. Ili uzis krudajn kaj vulgarajn vortojn por speciale montri sian kruelecon al la aliaj.

  En kvieta nokto Virina Vizaĝo havis neniom por fari ol aŭskulti la timigajn planojn kaj krudajn paroladojn de la rabistoj. Ĝi aŭskultis atente, kaj parkeris ĉion en la maniero de elefantoj. Kvankam ĝi estis bredita de bonkoraj kaj respektindaj homoj, tamen ĝi pensis, ke ĝi ankaŭ devas obei kaj respekti la rabistojn eĉ kiel instruistojn.

  Tiel pasis kelkaj noktoj. Virina Vizaĝo opiniis, ke estas prave fariĝi kruda kaj kruela. Tio kutime okazis al tiu, kiu influiĝis de malnobluloj kun kruela naturo, kaj ankaŭ al ĝentilulo, kiu volas plaĉi al la aliaj.

  La laboro trejni kaj prizorgi elefantojn estas tre peniga kaj danĝera. Frue en iu mateno, la trejnisto de Virina Vizaĝo iris al ĝi kiel kutime. Lin subite atakis la elefanto kun menso plena de la nokta parolado rabista. Ĝi kaptis lin per sia rostro, premis lin ĝis morto kaj ĵetis lin sur la teron. Tiel li tuj mortis. Poste, ĝi kaptis aliajn du helpantojn, mortigis ilin same feroce unu post la alia.

  Post nelonge tra la tuta urbo cirkulis la informo, ke la iama adorata Virina Vizaĝo subite freneziĝis kaj fariĝis mortiganto de homoj. Oni kuris al la reĝo por helpo.

  La reĝo havis inteligentan ministron kiu famiĝis pro kompreno pri la bestoj. Do la reĝo alvenigis lin kaj ordonis lin esplori, kia malsano aŭ alia kaŭzo tiel krudigis lian favoratan elefanton.

  La ministro estis Bodhisatvo, la iluminiĝinto. Irinte en la elefantejon, li parolis ĝentile mildajn vortojn al Virina Vizaĝo por trankviligi ĝin. Li ekzamenis ĝin kaj trovis, ke ĝi estas tute sana. Kiam li parolis afable al Virina Vizaĝo, li rimarkis, ke ĝi suprenlevis la orelojn kaj aŭskultis lin atente. Evidente la kompatinda besto avidis la ĝentilajn vortojn. Do la komprenema ministro konjektis, ke la elefanto aŭdis krudajn vortojn aŭ vidis kruelajn agojn de tiuj, kiujn ĝi erare prenis kiel siajn instruistojn.

  Li demandis la gardistojn de la elefanto: "Ĉu vi vidis iujn vagantaj ĉe la elefantejo dum nokto aŭ alia tempo?" "Jes, Ministro," ili respondis: "Dum semajnoj kelkaj rabistoj renkontiĝis ĉi tie. Ni kuraĝis fari nenion kontraŭ ili, ĉar ili estas tre krudaj kaj malicaj. Eble Virina Vizaĝo povis aŭdi ilian paroladon."

  La ministro tuj revenis al la reĝo. Li raportis: "Via Reĝa Moŝto, mi trovis, ke Virina Vizaĝo, via favorata elefanto, estas en bona sanstato. Mi opinias, ke ĝi lernis ferocecon kaj kruelecon aŭdinte la vulgarajn kaj ofendajn vortojn de ŝtelistoj dum multaj noktoj. Malbonaj influoj ofte kondukas al malbonaj pensoj kaj agoj."

  La reĝo demandis: "Kion fari?" La ministro proponis: "Nun mi agu kontraŭe. Ni sendu saĝajn virojn kaj eminentajn bonzojn kun nobla menso kaj bonkora naturo pasigi same multajn noktojn ekster la elefantejo. Tie ili interparolu pri paco kaj valoro de bonkonduto kondukantaj al kompatemo, bonkoro kaj toleremo."

  Do ĉio okazis bonorde. Dum pluraj noktoj la bonkoraj saĝuloj interparolis pri la bonaj kvalitoj. Ili uzis nur ĝentilan kaj belan lingvon kun intenco interbabili pri paco kaj konsolo unu al la aliaj.

  Aŭdinte la plezurajn interparolojn dum multaj noktoj, Virina Vizaĝo fariĝis pli paca kaj plaĉa ol antaŭe!

  Vidinte la tutan ŝanĝiĝon, la ministro faris raporton al la reĝo dirante: "Via Reĝa Moŝto, Virina Vizaĝo estas eĉ pli paca kaj plaĉa ol antaŭe. Nun ĝi estas tiel milda kiel ŝafido!"

  La reĝo diris: "Estas vere mirinde, ke tia freneze feroca elefanto povas ŝanĝi sian naturon pro la influo de saĝaj homoj kaj eminentaj bonzoj." Li admiris sian ministron pri la kapablo kompreni la penson de elefanto. Do li rekompencis lin laŭdece.

  La moralinstruo estas: Kruda parolo influas per perforto, dum ĝentilaj vortoj kuracas per paco.