Buked-Ika-1921 GE

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search

Germana Esperantisto 1921, p 148

Unua Germana Buked - Ika-Kongreso 17.—19. de Majo en Essen[redakti]

Samtempe kun la 10a germana kongreso en Essen okazis la la kongreso de Buked-Ika sur germana teritorio sub la gvido de la subsigninto. En antaŭkunsido la 14-an oni pritraktis la demandon, ĉu estas praktike kaj eble, kunigi Buked (Bund katholischer Esperantisten Deutschlands) kaj Ika (Internacio Katolika). La diskutado pri ĉi tiu demando estis daürigata en la ĉefkunveno. Antaŭiris la Pentekostan dimanĉon solena Esperanto-Diservo kun Esperanto-prediko de pastro Dro Metzger el Graz. La prediko de 1' sama predikisto, la Pentekostan lundon esligis ankoraü pli profundan impreson, kaj ne estis tro mirinde, ke 24 personoj sin anoncis por la venonta Esperanto-kurso. La ĉefkunvenoj rezultigis jenajn deeidojn: Temas:

  1. ke la grandaj ĉefligoj aliĝu al Ika kiel eksterordinaraj membroj per jarkotizo de 2 pf., havante la rajton ensendi en la germanan landkomitaton 1—-2 reprezentantojn;
  2. ke la lokaj unuiĝoj de ĉi tiuj ĉefligoj aliĝu al Ika kiel ordinaraj membroj per jarkotizo de 20 pf., ricevante la rajton elekti lokajn fakdelegitojn de Ika kaj uzi la helpilojn de la agadcentrejo de Graz;
  3. fondi tie Ika-grupojn igante, ke kiel eble plej multaj anoj de la lokaj unuiĝoj de la ĉefligoj aliĝu senpere al la lokaj Ika-grupoj kiel individuaj membroj, por akiri tiamaniere la rajton, apliki ĉiujn helpilojn de Ika, precipe la profitojn de la dftlegitosistemo, kiu celas havigi kiel eble plej grandajn reciprokajn subtenojn okaze de vojaĝoj en- kaj eksterlandaj kaj senpagajn skribajn informojn Eiuspecajn", jarkotizo (krom la loka grupokotizo) de 3,— M + 12,— M por la (deviga) abono de la ligorgano;
  4. perfektigi la ligorganon „Espero Katolika" aperanta sub la protektoreco de la kardinala ĉefepiskopo Dro Pöffl en Wien, por ke ĝi fariĝu la gvidanta internacia semajna gazeto de la katolika mondo;
  5. ke la katolikaj gejunuloj per aliĝo al „Moka" (Mondjunularo Katolika) estu interesigataj kaj instruataj por la taskoj kaj problemoj de Ika.

Por la plua evoluado de Ika en Germanujo estis nomata germana landkomitato de Ika, konsistanta el: supera poŝtsekretario Klein, Essen, germana landdirektoro de Ika Dro Grandel, Berlin, afergvidanto de la pacligo de germanaj katolikoj kaj gimnazia instruisto Mielert, Breslau, prezidanto de „Buked" kaj vicprezidanto de Ika.

Pri la kunigo de Buked kaj Ika oni decidis: La granda celo realigota estas varbadi por Ika, t.. e. por la pli- vasta .celo. En la fondotajn Ika-grupojn oni akceptu ankaŭ grandamase ne-esperantistojn je la kondiĉoj sub 3. Sufiĉus monataj kunvenoj germanlingvaj, en kiuj oni pritraktu nian helplingvon. Sed la esperantanoj (malnovaj, t. e. Buked-anoj kaj la nove varbitaj) kunvenu semajne en specialaj kunsidoj formante la Buked-grupojn. Buked estonte do estu la centrejo de la E.-membroj de germanaj Ika-anoj, donante al ili adresaron, alproksimiĝon, interrilatojn inter si kaj kun U. E. A., okazon por pliperfektigo de la lingvaj scioi ktp, ĉiam kaj. Sie ia Buked-anoj pro la scipovo de Esperanto estos la plej perfektaj Ika-anoj kaj eiel klopodos disvastigi Esperanton inter la Ika-anaro ankoraü ne-esperantista. La Buked-anaro do interne de Ika la brila ataka trupo posedante la rimedon, por povi labori praktike sur ĉiuj agadkampoj de Ika. Vidante tion kaj sen Esperanto ne povante legi la ligorganon, la plej granda parto de la membroj de la Ika-lokogrupoj iom post iom fariĝos esperantistoj. La ligkotizo (krom la laŭvole alta loka kotizo estus pomembre kaj pojare: 3,— M por la Ika-centrejo en Graz („individua membro de Ika"), 12,— M por la ligorgano, 2,— M por Buked, 1,— (unu) M por G. E. A. (korporacie alligita). Estos la tasko de la venonta jarkunveno de Buked, aprobi definitive la Essen-ajn decidojn.

La plej grava kongreskunsido estis la por la publiko destinita Ika-kunveno la 17an de Majo. Gi estis gvidata de la prezidanto de 1' Essen-a Ika loka grupo advokato Dro Hinsenkamp, kiu precipe salutis Dron Metzger el Graz, definitoran moŝton Fuhrmanns de St. Ludgerus, Essen, kiel reprezentanton de la pastraro kaj ia subsigninton. Dro Metzger parotis pri la ne- cesego de unuiĝo de ia katalikoj kaj katolikaj organizaĵoj ĉiulandaj kaj la grandegaj taskoj de ia Internacio Katolika kreita en Hago dum Ia Via, fine pri la neceso de katolika helplingvo, por kiu nek la latina nek iu ajn moderna lingvo povas taŭgi. La katolika Eklezio estas la plej granda Internacio. Tial: „Katolikoj tutmondaj unuigu vin! Lernu senti, ke vi, internacie organizataj, estas potenco, kun kiu devas kalkuli viaj kontraöuloj."

Definitoro Fuhrmanns en sia alparoiado petis, ke oni realigu la belegajn konsilojn de l'oratoro. Per fortoplena „Ni eklaboru!" la gvidanto de la kunveno fermis ĝin. „Gis revido en Breslau!" estis la adiaŭaj vortoj de la kongrespartoprenintoj, kiuj disiris plenaj de valoregaj pensoj kaj kontentigitaj pri la bela kongreso en Essen.

Gis revido do en Breslau! M. Mielert, Breslau

Katerioj[redakti]