Centra Oficejo respondis pri robotoj

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Informoj pri la teksto
Titolo: Centra Oficejo respondis pri robotoj
Aŭtoro: Kalle Kniivilä, Jukka Pietiläinen
Fonto: [1]
Eldonita: je la 2-a de aŭgusto 2018
Permesilo: CC BY 4.0

Robotoj povus solvi la problemon pri tro malrapidaj aŭ mankantaj respondoj de Centra Oficejo. Tion proponis ĝenerala sekretario Aleks Kadar dum la programero “Centra Oficejo respondas”. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne entuziasmiĝis.

Kvindeko da personoj ĉeestis en la salono Yamasaki, kiam komenciĝis la programero Centra Oficejo respondas, sed poste alfluis pli da interesiĝantoj, tiel ke en la fino la salono estis plenŝtopita kaj multaj staris en la koridoro.

La demandojn de la publiko surpodie respondis la ĝenerala direktoro Martin Schäffer, la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães kaj la kasisto Stanka Starčević.

La unuan demandon faris Ian Fantom, kiu komencis paroli pri la malbona sonsistemo en la salono Lapenna, sed baldaŭ konkludis, ke la mankoj en la kongresejo estas simbolaj pri la tuta UEA, kiu laŭ li estas nura farso.

– Kiamaniere vi supozas, ke ordinara membro en UEA estu aŭdata kaj havu voĉon? Kiel povas helpi la Centra Oficejo por tion efektivigi, kaj kiel ordinaraj homoj povu ŝanĝi aferojn en UEA.

Antaŭ ol iu el la podianoj elpensis, kion respondi al tia vasta demando, la mikrofonon kaptis Emílio Cid, estrarano pri informado, kaj promesis ke ankaŭ tiun problemon solvos la longe atendata nova retejo de la asocio:

– Estos nova forumo, en kiu membroj povos kunlabori. Ni provos aŭskulti la membrojn. Sed unue devos pretiĝi la nova retejo kun la membra spaco, kaj en tiu membra spaco vi havos aliron al ĉi tiu nova forumo.

Iom pli poste Peter Baláž kondukis la diskuton al la efektiva temo de la kunsido, plendante ke la komunikado kun la Centra Oficejo ne bone funkcias:

– Ĉi tiu programero nomiĝas Centra Oficejo respondas, sed mi ŝatus peti, ke la CO respondadu ankaŭ dum la jaro, kaj ne nur dum ĉi tiu horo.

Al la kritiko aliĝis Francesco Maurelli, kiu opiniis, ke UEA nepre devus havi pri da volontuloj por efikigi la funkciadon de la Centra Oficejo:

– Mi scias, ke oni multe laboras en la CO, kaj volas danki la oficistojn. Sed aliflanke multaj mesaĝoj kaj petoj ne estas traktitaj, financaj petoj atendas multajn monatojn. Estas tro da laboro por la homoj kiuj estas tie. Alflanke, se ni rigardas la financajn dokumentojn, jam estas granda deficito kaj ne eblas dungi pli da homoj. Kiel vi planas solvi la situacion? Kiel volontuloj povus subteni la laboron de la oficistoj?

Ĝenerala sekretario Aleks Kadar kaptis la vorton por proponi originalan solvon, kiu vokis iom da rido en la publiko.

– Nun oni pli kaj pli enkondukas robotojn. Mi scias, ke inter la homoj estas specialistoj pri robotoj. Ĉu eblus enkonduki robotojn, kiuj povus ekrespondi al la homoj?

– Tio estas serioza demando, li aldonis, kiam evidentiĝis, ke parto de la publiko pensis ke temis pri amuza ŝerco.

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne entuziasmiĝis pro la propono.

– Estus sufiĉe strange, se oni vokus la Centran Oficejon kaj respondus roboto, kiu petus premi butonon unu, se la demando temas pri financoj… Sed efektive la laborkvanto estas nekredeble alta por multaj oficistoj. Mi povas nur ripeti, ke ni provas fari nian plejeblon.

Pli da volontuloj ne estas la universala solvo al la problemoj de la Centra Oficejo, aldonis Martin Schäffer.

– Kelkaj el la volontuloj eklernis Esperanton nur post la ekvolontuliĝo, kaj kiam la homoj estas spertaj, ili jam forlasas la Centran Oficejon.

Martin Schäffer, kiu iĝis ĝenerala direktoro de UEA en januaro, ne loĝas en Roterdamo kaj nur malofte vizitas la Centran Oficejon. Barbara Pietrzak, iama estrarano de UEA, scivolis, ĉu efektive li ankaŭ estonte intencas gvidi la laboron de la Centra Oficejo, mem ne troviĝante tie, aŭ ĉu li tamen havas la planon iom pli konstante aŭ regule troviĝi en Roterdamo.

Ne estas tia plano, diris Martin Schäffer.

– Verdire la afero mirinde bone funkciis, almenaŭ laŭ mia sperto. La oficistoj ege bone scias, kion ili devas fari. Eble kiam mankas neceseja papero, mi ne povas rekte helpi, sed mi traktas ĉiujn aferojn telefone aŭ skribe, mi ricevas bonajn respondojn, kaj la afero funkcias tute bone sen mia ĉeesto.

Kongresano Anna Skudlarska demandis, ĉu ne eblus, ke kiam oni petas ĝiron el unu UEA-konto al alia, la paginto kaj la ricevinto tuj ricevu konfirmon pri la pago. Respondis Stanka Starčević:

– Momente tio ne eblas. Mankas tempo por korespondado kun ĉiu unuopa petanto de iu pago. Tio povas ŝajni simpla afero, sed se oni havas sesdekon da ĝirpetoj tage, tio ne estas simpla.

Kiam do pretos la nova retejo, kaj ĉu ĝi ebligos al la membroj mem administri siajn transpagojn, demandis Anna Skudlarska.

Martin Schäffer ne povis diri kiam la retejo pretos, sed jam povis diri, ke ankaŭ en la nova retejo la membroj ne povos rekte administri la pagojn.

– Supozeble oni havos en la membrospaco funkcion per kiu oni povos sendi ĝiropeton en organizita formo, sed oni devas tre atenti, ke tio ne tro similu al bankoservo.

Alia grava programero dum ĵaŭdo estis la Esperantologia konferenco, dum kiu Humphrey Tonkin, iama prezidanto de UEA, tre persone rememoris pri la interlingvisto Detlev Blanke, kiu forpasis en 2016. Li atentigis pri la kapablo de Blanke agi en la tiama orienteŭropa politika sistemo, utiligante la eblojn kiujn ĝi donis, samtempe atentante la limigojn starigitajn de ĝi.

Multaj en la okcidento suspektis, ke orienteŭropaj Esperanto-asocioj funkcias laŭ instrukcioj de Moskvo. Laŭ Tonkin Blanke iam diris al li, ke tiuj instrukcioj tamen “bedaŭrinde neniam venis”. Sovetio ja rilatis al la esperantistoj pli suspekteme ol multaj aliaj orienteŭropaj landoj.

Tonkin ankaŭ rakontis pri la tiel nomataj sekretaj konsultiĝoj de orienteŭropaj Esperanto-asocioj, kiuj ja efektive estis sekretaj tiasence, ke la enhavo de la diskutoj ne estis publikigita, kaj eĉ ne la protokoloj.

Tamen laŭ Tonkin ne temis tiom pri komplotado kiom pri komparo de spertoj de Esperanto-asocioj funkciantaj en similaj kondiĉoj – do, ekzemple se Bulgario eldonas revuon en Esperanto, kial ne Hungario faru la samon kaj pli bone? Se Pollando havas radio-elsendojn, kial iu alia lando ne faru same? Kaj ĉar GDR havis ŝtate pagatan laboriston por la Esperanto-ligo, kial la ŝtato ne faru same ekzemple en Rumanio?

La tuta unua parto de la Esperantologia konferenco estis dediĉita al Detlev Blanke, pri kiu parolis ankaŭ Sabine Fiedler, Ulrich Lins kaj Alberto Calientes. La laste menciita preleganto rakontis pri la rolo de Detlev Blanke en la starigo de Esperanto-asocio en Kubo. Resumoj de la prelegoj troviĝas en la retejo de la Esperantologia konferenco.

El la kultura programo eble aparte menciindas la koncerto de Jonny M (Jonas Marx), kiu inter la pli juna generacio de esperantistoj momente ŝajnas esti la plej populara stelulo.

Aŭdiĝis plendoj pri tio, ke oni aranĝis la koncerton en ejo kun sidlokoj, ne en dancejo. Poste tamen la dancemuloj svingiĝis ne nur en la koridoroj, sed eĉ spontanee suriris la scenejon, tiel aldonante dinamikan fonon al la repa regeo de Jonny M.

La temperaturo en Lisbono en ĵaŭdo atingis preskaŭ 40 gradojn, kaj la klimatizo de la plenplena koncert-salono ne ŝajnis esti dimensiita por tio, do ŝvitis ne nur Jonny M sed ankaŭ la publiko. Tio tamen neniun fortimigis. Aparte kortuŝa estis la kanto kiun Jonny M verkis pri kaj por sia forpasinta patro.

Pli malfrue dum ĵaŭdo okazis ankaŭ koncerto de Kajto, kiu pli ol duone plenigis la grandegan salonon Lapenna.

La jam tradicia futbalmaĉo same okazis ĵaŭde, tamen sen la pasintjara sukceso. La tutmonda esperantista teamo fine sukcesis fari unu golon, sed tamen malgajnis kun la ciferoj 1-7 kontraŭ teamo de lokanoj.