Cenzurita manifesto de Albert Camus pri la libereco de gazetaro

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : Cenzurita manifesto de Albert Camus pri la libereco de gazetaro (1939)
Unuafoje aperinta en Le Monde la 18an de marto 2012 sub la titolo «Le manifeste censuré de Camus».

Estas malfacile aludi la liberecon de gazetaro sen esti taksita ekstravaganca, akuzita pri esti Mata Hari aŭ traktita kvazaŭ nevo de Stalino. Tamen tiu ĉi libereco estas nur unu flanko inter aliaj de la libereco en strikta senco kaj oni komprenos nian obstinon por defendi ĝin se oni agnoskos, ke ne estas alia maniero vere gajni la militon.

Estas ja vere, ke ĉiu libereco havas siajn limojn. Sed ili devos esti libere agnoskitaj. Koncerne la obstaklojn kiujn oni metas nuntempe al penslibereco ni diris aliparte ĉion, kion ni povis diri kaj ni ankoraŭ diros ĝissate ĉion, kion ni kapablos diri. Aparte, ni neniam miros sufiĉe, altrudite la principo de cenzuro, pri tio ke la reproduktado de la tekstoj publikigitaj en Francujo kaj rimarkigitaj de la metropolaj cenzuristoj estas malpermesita al Soir Républicain, ekzemple. La fakto, ke ĉi-rilate ĵurnalo dependas de la humoro aŭ kapablo de iu homo pruvas pli bone ol io ajn la gradon de nekonscio kiun ni atingis. Unu el la bonaj preceptoj de filozofio inda je tiu nomo estas neniam fali en vanaj lamentadoj antaŭ stato de la aferoj kiun oni ne povas eviti. La afero en Francujo ne plu estas nun scii kiel preservi la liberecon de gazetaro. Ĝi estas serĉi la vojojn, antaŭ la forigo de tiuj liberecoj, por ke ĵurnalisto daŭre restu libera. La problemo ne koncernas la kolektivon. Ĝi koncernas la individuon.

Kaj kion ni ŝatus precizigi ĉi tie, tio estas ĝuste la kondiĉojn kaj rimedojn per kiuj la libereco povas, en la sino mem de la milito kaj de siaj submetitecoj, esti ja ne nur preservita, sed ankaŭ manifestita. Tiuj rimedoj estas kvar: lucideco, malaprobo, ironio kaj obstino. Lucideco signifas rezistadon al invitoj al malamo kaj al kulto al fataleco. En la mondo de nia sperto ĉio estas evitebla. La milito mem, kiu estas homa fenomeno, povas esti ĉiumomente evitita aŭ haltigita per homaj rimedoj. Sufiĉas scii pri la historio de la lastaj jaroj de la eŭropa politiko por esti certaj ke la milito, kiu ajn ĝi estu, havas evidentajn kaŭzojn. Tiu klara rigardo de la aferoj ekskludas la blindan malamon kaj la malesperon kiu lasas fari. Libera ĵurnalisto, en 1939, ne desperiĝas kaj li batalas por tio, kion li opinias vera kvazaŭ lia agado ja povus influi la kursadon de la eventoj. Li publikigas nenion kiu povas instigi malamon aŭ kaŭzi malesperon. Tio ĉio estas en sia povo. Fronte al la kreskanta tajdo de imbecileco, estas same necesa kontraŭmeti kelkajn malaprobojn. Ĉiuj kondiĉaĵoj en la mondo ne konsentigos puran spiriton agi malhoneste. Nu, kaj eĉ sciante malmulton pri la mekanismo de la informoj, estas facile certigi al si la aŭtentecon de iu novaĵo. Por tio la libera ĵurnalisto devas dediĉi sian tutan atenton. Se li ne povas diri ĉion, kion li pensas, li ja povas ne diri tion, kion li ne pensas aŭ opinias falsa. Kaj tiel libera ĵurnalo mezuras sin kaj pro tio, kion li diras kaj pro tio, kion li ne diras. Tiu ĉi libereco tute negativa estas supermezure la plej grava el ĉiuj, se oni scias konservi ĝin. Tial, ke ĝi preparas la alvenon de la vera libereco. Sekve sendependa ĵurnalo havigas la originon de siaj informoj, helpas la publikon taksi ilin, rifuzas cerban troŝarĝon, forigas skoldojn, mildigas per komentoj la uniformecon de la informoj, li servas finfine al la vero en la homa mezuro de sia forto. Tiu ĉi mezuro, tiel relativa kia ĝi povas esti, permesas al li almenaŭ malaprobi tion, kion neniu forto en la mondo povus lin akceptigi: servi al mensogo.

Tiel ni alvenas al ironio. Principe oni povas diri, ke iu spirito kiu havas la emon kaj rimedojn por trudadi estas nepenetrebla al ironio. Ni ne vidas Hitleron, por meti ekzemplon inter aliaj eblaj, uzi la sokratan ironion. Kio implicas do, ke ironio fariĝas senprecedenta armilo kontraŭ la tro potencaj. Ĝi kompletigas la rifuzon en la senco, ke ĝi permesas ne ja nur malaprobi la falsaĵojn, sed ofte diri la veraĵojn. Vere libera ĵurnalisto, en 1939, ne faras al si tro da iluziojn pri la inteligenteco de tiuj, kiuj subpremas lin. Li estas pesimisma koncerne la homon. Vero esprimita kun dogma tono estas cenzurita naŭ fojojn el dek. La sama vero agrable dirita nur kvin fojojn el dek. Tio priskribas sufiĉe ekzakte la kapablojn de la homa inteligento. Ĝi ankaŭ klarigas, ke francaj ĵurnaloj kiaj Le MerleLe Canard Enchaîné povas regule aperigi la tre multe kuraĝajn artikolojn, kiujn ni konas. Ĵurnalisto, en 1939, estas do nepre ironia, eĉ se ofte riske de sia propra korpo. Sed vero kaj libereco estas amantoj malmulte postulemaj tial, ke ili havas malmultajn amantojn.

Evidente, tiu ĉi mallonge difinita sinteno de la spirito ne povus efike sin teni sen minimuma obstino. Estas multaj obstakloj al parollibereco. Ne la plej severaj povas senkuraĝigi spiriton. Ĉar la minacoj, la suspendoj, la persekutadoj kaŭzas ĝenerale en Francujo la efikon kontraŭan al tiu, kiun oni pretendas. Sed oni ja devas agnoski ke estas malkuraĝigaj obstakloj: la konstanta stulteco, la organizita abulio, la agresema neinteligenteco, kaj ni haltu ĉi tie. Tie kuŝas la venkenda obstaklo. La obstineco estas kardinala virto. Pro paradokso kurioza sed evidenta, ĝi estas je la servo de objektiveco kaj toleremo. Jen aro de reguloj por preservi la liberecon hasta el seno de la servidumbre. Kaj poste?, oni diros. Poste? Ni ne urĝu tiel multe. Se franco ja volus teni en sia sfero ĉion, kion li opinias vera kaj justa, se li ja volus helpi el sia febla kondiĉo por defendi la liberecon, rezisti la forlason kaj konatigi sian volon, tiam kaj nur tiam tiu ĉi milito estos gajnota, en la profunda senco de la vorto.

Jes, estas ofte riske de sia korpo, ke la libera spirito de tiu ĉi jarcento sentigas sian ironion. Kion agrablan oni povas trovi en tiu ĉi fajra mondo? Sed la virto de la homo konsistas en stari kontraŭ tio kiu neas lin. Neniu volas rekomenci post dudekkvin jaroj la duoblan sperton de 1914 kaj 1939. Oni devas do provi tute novan metodon, nome justeco kaj grandanimeco. Sed ĉi tiuj nur esprimiĝas ĉe la koroj jam liberaj kaj ĉe la spriritoj ankoraŭ klarvidaj. Eduki tiujn korojn kaj spiritojn, veki ilin antaŭe, estas la vera tasko samtempe modesta kaj ambicia kiu apartenas al la sendependa homo. Oni devas fari tion sen pensi pretere. La historio prenos aŭ ne en konsideron tiuj klopodoj. Sed ili ja estos faritaj.

Fontoj[redakti]

  • «Le manifeste censuré de Camus». Le Monde, 18a de marto 2012
  • Séry, Macha. «Les devoirs du journaliste selon Albert Camus». Le Monde, 18 de marto 2012