Cipriano: Valoro de la pacienco

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el traktato de sankta episkopo kaj martiro Cipriano pri la valoro de la pacienco

Ni esperas je tio, kion ni ne vidas

Nia Sinjoro kaj Instruisto donis al ni la sav-plenan ordonon: «Tiu, kiu eltenos ĝis la fino, estos savita.» [1] Kaj: «Se vi restos en mia vorto, vi estos vere miaj disĉiploj, kaj vi scios la veron kaj la vero vin liberigos.» [2]

Fratoj amataj, estas necese elteni kaj persisti, por ke ni atingu la veron kaj la liberecon, se ni jam ricevis la esperon ekkoni tiun veron kaj liberecon. La fakto, ke ni estas kristanoj, rezultas el kredo kaj espero. Por ke la espero kaj la kredo alportu fruktojn, necesa estas pacienco.

Ni ja strebas ne je nuntempa gloro, sed je la estonta, kiel la sankta Paŭlo admonas nin: «Ĉar per espero ni estas savitaj. Sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero. Ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas? Sed se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.» [3] Ni devas pacience atendi, se ni vere emas, ke en ni realiĝu tio, fare de kio ni komencis ekzisti, kaj ke ni atingu tion, kion - laŭ la Dia revelacio - ni esperas kaj kredas.

Finfine la sama apostolo aliloke admonas al pacienco ĉiujn, kiuj estas justaj, kaj kiuj klopodas multobligi la de Dio luitan bonon, kolektante eternajn trezorojn por la ĉielo: «Tial, laŭ nia oportuna tempo, ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido. Kaj ni ne laciĝu en bonfarado, ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos.» [4]

Li admonas, ke neniu pro senpacienco senfortiĝu en la laboro, neniu deturniĝu, neniu estu venkita per la tento, neniu ekhaltu duonvoje pro laŭdado kaj glorigado, kaj ke li tiamaniere ne perdu la antaŭajn meritojn pro tio, ke la komencita restas nefinita.

Traktante pri la amo, la apostolo unuigas ĝin kun persisto kaj pacienco: «Amo longe suferas kaj bonfaras, amo ne envias, amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas pri si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ĉion amas, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.» [5] Per tio li manifestas, ke la amo estas kapabla firme persisti, ĉar ĝi scias ĉion suferi.

En alia loko li diras: Kunvivu unu kun alia en la amo «penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligo de la paco.» [6] Li atestas per tio, ke ne estas eble konservi la unuecon kaj la pacon, se la fratoj reciproke ne kunvivas ame kaj ne klopodas konservi la ligon de la konkordo.

  1. Mat 10,22
  2. Joh 8,31-32
  3. Rom 8,24-25
  4. Gal 6,10.9
  5. 1 Kor 13,4-5.7
  6. Efe 4,3

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Cipriano († 258): Tractatus de bono patientiæ, n. 13 kaj 15
en: Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum 3, 406-408
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 21-22

Envicigo[redakti]

  • Advento > 1-a semajno > sabato

Vidu ankaŭ[redakti]

Anselmo el Canterbury: Proslogion, ĉap. 1 (1-a adventa semajno > vendredo)
Eŭsebio el Cezarea: Jesaja-Komentario (2-a adventa semajno > dimanĉo)