Cirilo el Jerusalemo: Kateĥizo 15

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el kateĥizo de la sankta episkopo Cirilo el Jerusalemo

Duobla alveno de Jesuo Kristo

Ni mesaĝas la alvenon de Kristo, sed ne nur tiun unuan alvenon, sed samtempe la duan alvenon, pli gloran. La unua signifas suferon, sed la dua alportos signon de la Dia Regno, ĉar en nia Sinjoro Jesuo Kristo, nia Dio, ĉio estas duobla. Duobla naskiĝo: la unua el Dio antaŭ ĉiuj tempoj, la dua el la Virgulino en «la pleneco de la tempo».[1] Duobla alveno: la unua vualita kiel roso sur la lano,[2] la dua glora, la estonta.

En la unua estis Kristo vualita per vindoj kuŝanta en la kripo, en la dua Li estos «ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto» brilanta.[3] En la unua Li prenis la krucon, superŝutita per malhonestoj, en la dua Li aperos en gloro ĉirkaŭata de procesio de anĝeloj. Pro tio ni ne ekhaltu nur ĉe Lia unua alveno, sed ni atendu la duan. Kiel ni diris dum la unua alveno: «Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro»,[4] ni diru ankaŭ la samon ĉe la dua: «Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.»

La Savanto venos ne por esti juĝita, sed por voki al juĝo tiujn, kiuj iam juĝis Lin. Kiam ili juĝis Lin, Li silentis. Poste Li rememorigos ĉion al la krimuloj, kiuj tiam faris al Li la kruelaĵojn dum la krucvojo, dirante: «Tion vi faris al mi, sed mi silentis.» [5] Tiutempe Li venis por instrui la homojn tenere kaj afable. Nun ili ja vole-nevole estos devigataj submetiĝi al Lia potenco.

La profeto Malaĥi parolas pri ambaŭ alvenoj: «Kaj subite venos en sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas.» [6] Tion pri la unua alveno. Pri la dua alveno Li diris: «La anĝelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot. Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno, kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? Ĉar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj, por refandi kaj purigi.» [7]

Ankaŭ Paŭlo aludas ambaŭ alvenojn skribante al Tito: «Ĉar jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj, instruante nin, ke, foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste kaj pie en la nuna mondo, atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo.» [8] Ĉu vi vidas, kiamaniere li esprimis la unuan alvenon, pri kiu li dankas, kaj ankaŭ la duan, kiun ni atendas?

Pro tio ankaŭ ni konfesas la kredon originan, laŭ kiu ni kredas je tiu, kiu «ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro. Kaj Li revenos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kaj Lia regno estos senfina».[9]

Nia Sinjoro Jesuo Kristo venos do de la ĉielo. Li alvenos en gloro fine de la mondo la lastan tagon. Tiu ĉi mondo finiĝos. La mondo kreita estos denove renovigita.

  1. Gal 4,4
  2. kp. Juĝ 6,36-40
  3. Psa 104,2
  4. Mat 21,9 par.; sankta-himno de la meso
  5. Psa 50,21 (Vg)
  6. Mal 3,1
  7. Mal 3,1-3
  8. Tit 2,11-13
  9. nicea-konstantinopola kredkonfeso

Fontoj[redakti]

  • Originala teksto:
Cirilo el Jerusalemo († 386): Catechesis 15, 1-3
en: Patrologia Greka 33, 870-874
  • Esperanta traduko el la latina:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 4-5

Envicigo[redakti]

  • Advento > 1-a semajno > dimanĉo

Vidu ankaŭ[redakti]

Karlo Borromeo: Paŝtista Letero (1-a adventa semajno > lundo)