Ĉu ni kunvenis vane? (eltiraĵo)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Telefona registrilo Indekso : Ĉu ni kunvenis vane? (eltiraĵo)
de Claude Piron
Iu vere malsama

Ĉu ni kunvenis vane?[redakti]

– Kiel vi povas scii, ke ili ne estas el la konferenco? – ŝi demandis, aludante la grupon, al kiu ili aliĝis en la muzeo.

– Laŭ la vizaĝoj. Estis turista grupo usona. Internacia turismo komencas disvolviĝi ĉi-regione.

– Kial vi diris: "laŭ la vizaĝoj"? Ĉu vi konas ĉiujn vizaĝojn de la konferencanoj?

– Eble ne ĉiujn, sed la plimulton. Mi kompreneble ne scias, kion faras tiu aŭ alia persono. Ekzemple, mi scias, ke vi estas delegitino, sed el kiu lando, mi ne povas diri.

– Estas eksterordinare! Pli ol cent landoj estas reprezentataj ĉi tie, kaj ĉiu delegitaro havas minimume kvin membrojn, multaj havas ĝis dek aŭ dek du. Devas esti 700 delegitoj, plus la interorganiza sekretariejo, plus la sovetiaj helpantoj! Kiel vi povus koni tiom da vizaĝoj?

– Estas nia profesio, ĉu ne? Ni lernas havi specon de fotografia memoro. Fakte ni studis la fotojn de la ĉeestontaro dum pluraj semajnoj antaŭ ol veni Alma-Aton.

– Ĉu vere oni povas lerni memori vizaĝon?

– Ho jes! Ne nur vizaĝon, sed la tutan korpon. Ni lernas analizi la trajtojn dum rigardado. Tio fakte fariĝas reflekso, kaj oni trejnas nin ilin memori. Finfine, ne estas pli malfacile ol lerni parkere frazon de poezio aŭ de kanto.

– Mirinde! Mi ne sciis pri tio, – mensogis Ĝoja, kiu perfekte konis tiujn teknikojn, plurfoje menciitajn de la edzo. Kaj ŝi aldonis:

– Via laboro estas plena je respondecoj. Fakte devas esti nefacile.

– Vi pravas. Multaj ne suspektas la amplekson de niaj respondecoj.

– Kaj kiam okazis krimo, kiel ĉi-foje...

– Des pli strange impresas, efektive. Tion bone scias mi. Kiam tio okazis, estis mia vico deĵori ĉe la enirejo de la koridoro, ĉe kiu troviĝas la ĉambro, kie S-ro Kertsch estis murdita.

– Ĉu vere? Terure! Ĉu tio ne malhelpas vin dormi?

– Feliĉe, ne. Mi havas tre bonan dormon. Eble ĉar mi scias, ke mi povis nenion fari por malebligi la krimon.

– Tamen...

– Jes, kompreneble, mi pensas pri tiuj posttagmezo kaj vespero pli ofte ol pri aliaj. Sed...

Dum li lasis ŝvebi la frazon nefinita, Ĝoja ekhavis ideon.

– Mi admiras vian egalanimecon, – ŝi diris. – Por mi estus ege maltrankvilige, sciante pri la sovetia kontrolmanio...

– Tion ni ne troigu, – la norvega gardisto konsilis, kun rideto memfida.

– Tamen la ideo, ke televida kamerao rigardas ĉiun vian movon... – Ĝoja mensoge prononcis.

Ŝi vidis lin paliĝi.

– Kion vi celas? – li demandis, unuafoje perdante iom el sia aplombo.

– Nu, vi scias, ĉu ne?, ke en la muro, kiu rigardas al la enirejo de la gravula koridoro, troviĝas kamerao, kiu ebligas al la sovetiaj aŭtoritatoj kontroli, kio tie okazas. Tiel ke se la gardisto forlasus sian postenon...

Ĉi-foje, li iĝis kadavre pala, tiagrade, ke Ĝoja sentis glacian sensacon laŭ la spino: ŝi ne imagis, ke ŝia ruzo donos tian rezulton.

– Se la gardisto forlasas la lokon... – li murmuris kun tremanta voĉo.