Claude Piron/Noveloj/Vere aŭ fantazie/Vere aŭ fantazie: ĉapitroj 16 - 30

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Vere aŭ fantazie: ĉapitroj 16 - 30

16. TRIA RAKONTO PRI AFANTI[redakti]

Afanti sidis hejme ĝuante la ĉirkaŭan pacon. Antaŭ kelkaj tagoj, li havis teruran dento-doloron, sed finfine la malsana dento falis kaj li nun sentis sin tute bone. El la dento-doloro restis nur memoro, kaj la memoro de tiu maldolĉa sperto igis la plezuron senti sin bone, eĉ pli plaĉa.

Ve! La paco ne daŭris longe. Alvenis vizitanto. Afanti rekonis lin eĉ antaŭ ol li atingis lian domon. Estis vendisto de spicoj.

"Ho Afanti, vi ĉiam estas plej bonkora, ĉu ne?" la spicisto komencis post plej ĝentila saluto.

Afanti pensis: tiu tuj vortigos peton; homoj konstante ĝenas min per petoj; ĉu ili ne kapablas mem fari siajn aferojn?

"Ĉu mi estas bonkora, vi demandas. Nu, tia estas mia famo," Afanti respondis. "Sed ĉu ĝi estas vera, ĉu ĝi estas malvera, kiel eblus scii?"

"Ho Afanti, ne ŝajnigu vin pli senscia, ol vi estas. Mi scias, ke vi estas bonkora. Kaj tion certe scias ankaŭ vi."

"Se vi antaŭe sciis, kial vi demandis? Kial ne diri tuj, kion vi deziras?"

"Estimata Afanti, ne estas facile peti ion de homo, speciale de famulo. Tial ĝenerale oni aliras la aferon nerekte. Mi aŭdis, ke vi scias skribi, ĉu tio estas vera?"

"Jes. Mi scias skribi. Nun via peto fariĝas iom pli klara: vi deziras, ke mi skribu ion por vi, ĉu ne?"

"Jes, ho estimato! Mia frato loĝas en la urbego, norde, kaj mi bezonas informi lin pri io. Temas pri malsimpla afero rilata al spicoj. Li havas okazon aĉeti spicojn je plej interesa prezo, kaj li proponas tion fari por mi. Estus grave por mia spic-komerco. Sed mi devas klarigi al li la aranĝojn, kiujn mi proponas por la transporto el la norda regiono ĉi tien. Ĉu vi bonvolos skribi por mi la leteron?"

"Mi plezure tion farus, se mi havus tempon. Sed mi ne havos la tempon iri norden al la urbo."

"Vi miskomprenis min. Mi ne petas vin iri tien. Mi ne volus ĝeni vin, petante vin viziti mian fraton. La aranĝon oni povas proponi skribe, ĉu ne? Mi petis nur, ke vi skribu leteron al li."

"Mi perfekte komprenis vin jam la unuan fojon," Afanti klarigis. "Sed neniu, krom mi, sukcesas kompreni mian skribon. Se mi ne ĉeestos por legi mian leteron al li, via frato ne povos ĝin kompreni. Pro tio mi diris, ke mi devus iri norden ĝis la urbo."

NOVAJ VORTOJ:

dento, nordo, spico

17. KOMERCA ALIRO[redakti]

— Kredu min, estas granda plezuro revidi vin kaj paroli kun vi pri la pasinta tempo.

— Ĉu vere? Vi mirigas min. Vi estas tiel malsama! Mi restis tio, kio mi estis, kiam ni ambaŭ estis knabinoj en la sama lernejo, sed vi fariĝis riĉulino. Vi vivas en socia rondo, kiun mi eĉ ne povas imagi. Vi konas famulojn. Mi miras pri via nekredebla socia antaŭeniro. Ofte, aŭdante pri vi, mi min demandis: kiel eblas? Kiel ŝi sukcesis plibonigi sian vivon tiel eksterordinare, ŝi, kiu sidis apud mi en la klaso?

— Estas tre simple. Nur necesas aliri la aferon komerciste.

— La aferon? Kiun aferon? Aferoj ne taŭgas al mi. Mi tute ne povus sukcesi en komercaj aferoj.

— Mi ne parolas pri komercaj aferoj. Mi parolas pri komercista maniero aliri edzinecon.

— Edzinecon, ĉu? Mi malpli kaj malpli komprenas.

— Jes. La plej malfacila parto de la supreniro estas la unua. Vi devas trovi viron kun sufiĉe da mono kaj tiri lin al vi. Por tio vi uzu la rimedojn de via imago. Necesas tiri rezulton el ĉio, kion vi havas: el beleco, el la maniero paroli, el la inteligenteco, kiun vi povas enmeti en la komprenon de la celo.

— La celo? Ŝajnas al mi, kvazaŭ vi parolus alian lingvon. Mi nenion komprenas. Pri kiu celo vi parolas?

— Mi devus diri: la celato. Jes, la celato, tio estas pli ĝusta. La viro, kiun oni celas. La viro kun iom da mono.

— Kaj per sia beleco, inteligenteco, komprenemo kaj maniero paroli oni trafas la celon! Kion tio signifas? Ke li elektas vin kiel edzinon, ĉu?

— Jes. Li proponas, kaj vi akceptas. Vi scias, ke la geedza vivo ne sukcesos, ĉar vi elektis lin nur pro la mono kaj per laŭ-celaj rimedoj, kiuj neniel rilatas al amo kaj al tiuj aferoj, sur kiuj, laŭdire, oni normale bazas paran vivon. Ĉar la para vivo ne estas kontentiga, li elportas ĝin malpli kaj malpli bone. Sed vi devas esti bona virino, ne tro bona, sed sufiĉe bona, por ke li povu diri nenion malbonan pri vi. Vi devas krei senton, ke li faris eraron petante vin edziniĝi al li.

— Kial? Tio devas esti malfacile akceptebla. Oni certe sentas sin malfeliĉa, ĉu ne?

— Ne. Oni sentus sin malfeliĉa, se oni dezirus ami kaj feliĉi edzine. Sed tio ne estas via celo.

— Jes, estas mia celo.

— Mi volas diri, tio ne estas onia celo. Mi klarigas al vi mian metodon. Mi ne diras "vi" pri vi persone. Mi parolas ĝenerale. Ni do ne serĉas feliĉon. Ni planas. Ni havas longdaŭran planon por altiĝi socie, por atingi la plej suprajn ŝtupojn de la socio. Kaj ni efektivigas nian planon, paŝon post paŝo. Por tio necesas scii, kion oni faras, kaj kial.

— Ĝuste, vi ne respondis, kial oni kreas en la edzo la senton, ke li eraris.

— Por ke li serĉu alian virinon.

— Alian virinon, ĉu vere? Mi ne komprenas.

— Kaj mi ne komprenas, ke eblas ne kompreni. Niaj kapoj funkcias vere tute malsame, Irina. Necesas, ke li serĉu alian virinon, trovu ŝin, kaj enamiĝu al ŝi. Oni eĉ povas faciligi la trovon, se li estas iom stulta pri tio, kiel ofte viroj. Tiuokaze, estas tre simple, oni serĉas mem taŭgan virinon, amikiĝas al ŝi, kaj invitas ŝin hejmen. Mi fojfoje pensis, ke oni eĉ povus antaŭe aranĝi la aferon kun ŝi, sed ĝis tio mi neniam kuraĝis iri. Nu, ĉar la vivo kun vi fariĝis ĉiam sama, egale nekontentiga de tago al tago, li rimarkas tiun virinon, kiun vi invitis. Kompare kun vi, ŝi estas multe pli agrabla. Ambaŭ havas komunajn gustojn. Tion vi devis esplori antaŭ ol venigi ŝin via-hejmen: vi devas serĉi virinon, kiu havas ĝuste tiun guston komune kun li, kiun vi ne havas.

— Kiel planema vi estas! Mi neniam povus.

— Ĝuste ĉar mi kapablas plani mi sukcesis. Sed kelkfoje ne necesas aranĝi tian renkontiĝon. Kelkfoje ili trovas mem. Nu, kiam li trovis, vi bezonas aranĝi la aferojn tiamaniere, ke vi povu igi eĉ la plej stultan juĝiston tute certa, ke, krom gustoj, ankaŭ lito iĝis komuna inter ili. Estas manieroj faciligi tian disvolviĝon.

— Ho jes, oni legas pri tio. Al mi tio ege malplaĉas.

— Nu, al mi ne. Tio estas ludo, kiu min ege amuzas. Do, kiam ne povas esti dubo pri la aĉa agado de tiu kompatinda viro, vi petas eksedziĝon (eks-edz-iĝon).

— Mi komencas kompreni. Sed kiel vi povas tiel malvarme ludi per la sentoj...

— Oni sciu, kion oni volas en la vivo. Vi do petas eksedziĝon. Kaj ĉar vi ĉion bone planis kaj aranĝis, vi sukcesas ricevi rajton je multe da mono, kiun devos pagi li, la aĉulo, kiu havis tiel karan, belan, amindan edzinon, kaj kiu iris samliti kun alia.

— Terure!

— Tre agrable. Estas tre plaĉe ricevi monon ĉiumonate sen labori, sen fari ion ajn. Sed vi devas atenti pri la mono. Vi ne elspezu ĝin tro rapide. Tio estus grava eraro. Kiam oni havas longdaŭran planon, oni devas atenti multajn detalojn. Do, se vi agas saĝe, kaj ne malsaĝe elspezas vian monon, ĝi iom post iom grandiĝas. Ĉiumonate vi atentas elspezi kiel eble plej malgrandan parton de la ricevata mono, tiel ke ĝi amasiĝas.

— Kaj kion vi faras per la amaso da mono?

— Kiam vi amasigis sufiĉe, vi uzas ĝin por perfektiĝi mult-flanke. Tri kampoj tre gravas: la aspekto de la hejmo, la vestoj kaj la kulturo.

— Kial?

— Irina, vere, vi intence montras vin pli stulta ol vi estas. Plej simple ĉar per bela hejmo, taŭgaj vestoj kaj brila kulturo vi povas kapti viron, kiu vivas je pli alta nivelo.

— Kiel vi altigis vian kulturan nivelon?

— En vespera lernejo. Ekzistas vesper-kursoj pri tio, kion ili nomas ĝenerala kulturo. Tio ege helpis min, kvankam tiutempe mi ne vere disvolvis min tiom, kiom mi povis.

— Sed tio sufiĉis, ĉu ne?, por kapti duan viron.

— Ha ha, Irina. Via kapo finfine ne fŭnkcias tiel malsame. Vi rapide lernas. Jes, mi sukcesis iĝi la edzino de nova viro, pli aĝa, pli riĉa, socie pli altnivela. Sen la kursoj pri kulturo, sen la belaj vestoj, kiujn la unua havigis, mi tion neniam sukcesus.

— Kaj vi faris al li vivon ne tre agrablan dum la unuaj monatoj, ĉu ne?

— Jes, tiel ke li necese devis trovi alian virinon. Mi trovis ŝin per anonco.

— Kial? Ĉu vi ne povis trovi per pli simplaj rimedoj?

— Ne. Li amas tre specialan malnovan muzikon, kiun mi vere malŝatas. Kaj tiukampe mi sciis nenion. Mi ne rakontos la detalojn. Sed per anonco mi kaptis ŝin. Mi aranĝis miskomprenon, por ke ambaŭ retroviĝu foje, dum mi "erare" ne ĉeestis. Ne daŭris longe ĝis la eksedziĝo povis okazi, kun vere belaj pri-monaj aranĝoj tute respondaj al miaj interesoj. Kaj ne diru, ke mi ne konsideris liajn sentojn. Li estas tre feliĉa nun jam de multaj jaroj kun sia muzikama edzino. Sen mi li neniam trovus ŝin.

— Pri tio mi ne dubas. Nu, mi supozas, ke tiun monon vi saĝe enmetis en pli belajn vestojn, pli belan loĝejon kaj en edukiĝon, ĉu ne?

— Jes, vi prave supozas. Ĉi-foje mi pagis al mi instruiston pri la arto paroli. Vi scias, el kiu urboparto mi venas: ĝi estas la sama, kiel la via. En niaj laboristaj hejmoj, ni ne lernis elparoli bele, nek bone nin esprimi. Ni estis malriĉaj ne nur mone, sed ankaŭ vorte. Dank' al tiu mono, mi lernis paroli kiel la homoj sur Monstrato. Oni kelkfoje eĉ imagas, ke mi iradis al universitato.

— Kial vi ne iris?

— Tio timigas ilin. Oni devas paroli bele, sed fojfoje iom stulte. Tiel ili sentas sin superaj. Tuj kiam ili demandas, ĉu mi studis universitate, mi rapidas trankviligi ilin. Ne. Danĝeron ili ne timas pri mi tiuflanke. Estas amuze vidi, kiel ili spiras pli trankvile tuj post tia diro.

— Kaj kiom da viroj vi kaptis entute, agante laŭ via plano?

— Mi nun eluzas la sesan.

— Sed kion vi celas finfine? Vi ne plu povas altiĝi pli supren, ĉu?

— Vi pravas. Mi ne scias, kio estas nun mia celo. Mi atingis...

— Ĉu vi estas feliĉa?

— Rigardu min, aŭskultu min. Vi konis min bone, kiam ni estis junaj. Kion vi opinias?

— Jes. Kontraŭe al ĉiuj miaj ideoj, vi aperas tute feliĉa. Mi eĉ kredas, ke vi estas feliĉa. Kaj mi min demandas, kiel estas eble kun tia maniero vivi.

(Longa silento: ambaŭ profunde enpensiĝas).

— Vi trovas en tio amuzon.

— Jes. Trafe. Miaopinie vi pravas. Mi scias nun, kial mi fakte feliĉas. Tio fariĝis sporto. Ĉu vi memoras, kiam ni estis en la lernejo, kiel mi ĉiam deziris esti la unua, antaŭeniri? Mi ne malamis tiujn, kiuj superis min, se mi ne estis la unua, sed la unua-econ mi ege deziris. Estas same nun. Mi malamas neniun. Estas egale al mi, se aliaj inoj sukcesas alveni pli alten. Sed mi tamen aliras la aferon ne komerciste, kiel mi unue diris, sed sportule. Mi kolektas sukcesojn. Kaj la tuta afero estas kvazaŭ ludo, kiu min ege amuzas. Ĉu vi trovas tion stranga?

— Mi ne povus tion fari mem, sed stranga, nestranga, kion tio signifas? Mi iom kompatas la virojn, ĉar vi uzas ilin kiel objektojn. Sed se ili estus iom saĝaj, ili vidus vin, kia vi estas. Ili do ne estas vere kompatindaj. Ili ricevis repagon por tio, kion ili mem elektis. Estas interese, vi sukcesis. Kaj ankaŭ mi kun mia laborista edzo sukcesis. Eble vi ne povus tion kompreni. Sed ni amas unu la alian. Vere. Profunde. Kaj kiom da ĝojo tio donas! Se vi nur scius! Jes, mi feliĉas en geedza vivo. Kaj kelkfoje mi diras al mi, ke niatempe, tio estas rimarkinda sukceso.

NOVAJ VORTOJ:

aĝo, amaso, -at-, atenti, bazo, detalo, dubi, eduki, eks-, esplori, krei, kurso, nivelo, perfekta, rimedo, saĝa, spezi, stulta, ŝtupo, tiri, trafi

NOVAJ KUNMETOJ:

el-spezi, el-uzi, en-tute, foj-foje, (socia) rondo

18. KOMPRENU MIN, SINJORO POLICISTO[redakti]

— Ĉu vi ne hontas, vi, persono, kies okupo estas plentempe religia?

— Nu, sinjoro policisto...

— Vi devus esti ekzemplo por ĉiuj. Vi estas kiel patro. Pastro, patro, estas preskaŭ la sama vorto, ĉu ne?

— Jes, sinjoro policisto...

— Vi diros al mi: estas novjaro. Kaj novjaron oni festas. Sed ĉu vi ne havas senton pri respondecoj? Oni festu, jes ja, sed kial festi danĝere?

— Nu, sinjoro policisto...

— Kiam via aŭto trafis tiun muron... Imagu, sinjoro pastro, se tie troviĝus iu, vi tiun mortigus. Pastro mortiganto! Terure! Ĉu vi ne pensis pri tio, kion la popolo disdirus pri vi? Kaj vi scias, kiel facile la popolo ĝeneraligas: ili parolaĉus ofende pri la tuta religiularo. Pro vi, nur pro vi.

— Jes, sinjoro policisto, sed...

— Vi ĉiam diras sed kaj se. Tamen, via agmaniero estas plejplej hontinda. Mi apenaŭ sukcesas subpremi mian koleron. Kiam mi pensas, ke miaj infanoj iradas al preĝejo — pro mia edzino, kredu min, ne pro mi! — kaj aŭskultas homojn, kiel vi...

— Vi pravas, sinjoro policisto, vi pravas, kaj mi hontas, sed...

— Sed kio? Ĉu vi parolos fine? Se vi havas klarigon, diru ĝin. Kvankam verdire mi ne povas imagi, kiel vi lavos vin el tiu kulpo. Vi estas kulpa, klare kulpa. Vi trinkis tiom, ke vi ne plu sciis, kion vi faras. Uzi aŭton en tiaj kondiĉoj estas ne nur malsaĝe, estas mortige.

— Mi scias, ke mi devus ne fari ion similan. Tamen...

— Tamen kio? Diru, diru do. Kial vi ne parolas? Je la nomo de Dio!

— Bonvolu ne envoki Dion en tiun ĉi malfeliĉan aferon, sinjoro policisto. Mi plezure klarigus, sed vi ne lasas...

— Mi ne lasas vin, ĉu? Kaj vi iros ripeti al la kredantoj, ke polico vin traktis terure. Tro facile. Mi lasas al vi ĉiun eblecon sciigi la faktojn al mi. Jen. Parolu.

— Jes, sinjoro policisto. Dankon, sinjoro policisto. Mi ne diris, ĉu?, ke mi laboras en malsanulejo.

— Laboras? Kian laboron vi faras tie? Vi okupiĝas pri la animoj, ĉu ne? Mi ne nomus tion laboro.

— Kiel plaĉas al vi, sinjoro policisto. Vorto estas, kia oni difinas ĝin. Vi difinas laboron unumaniere, mi ĝin alimaniere difinas. Sed, ĉu mi laboras aŭ ne, tio ne gravas. Fakto estas, ke mi estas la animzorganto de la urba malsanulejo. Ĉu vi scias, kiel disvolviĝas la novjara nokto en malsanulejo?

— Kiel mi scius? Mi scias, kiel ĝi disvolviĝas en policejo. Ne agrable. Pro stultuloj kiel vi, kun korpo plena je vino, kaj okuloj, kiuj vidas duoble, tiel ke ili mortigas homojn.

— Mi mortigis neniun. Nu, mi estis en la malsanulejo kaj... kiel klarigi? En malsanulejo estas multaj apartaj servoj, kiel oni diras. Servo por kor-malsanuloj, servo por haŭt-malsanuloj, servo por rompitaj ostoj, servo por malsanaj infanoj, ktp ktp (= kaj tiel plu, kaj tiel plu).

— Vi ne bezonas priskribi al mi malsanulejon. Mi konas.

— Nu, mia funkcio estas rondiri al ĉiuj servoj por viziti la malsanulojn, ĉeesti tiun aŭ tiun alian, kiu baldaŭ mortos aŭ eble eĉ estas jam mortanta. Se vi imagas, ke mi faras nenion, iru foje morti en malsanulejo, kaj vi vidos, ĉu tiuhore vi ne bezonas iun apud vi, iun, kiu kapablas aŭskulti, kompreni, teni vian manon. Sed... Pardonu, mi ne deziras ofendi vin. Nu, mi ĉiam volas esti ĝentila. En novjara nokto, ĝentileco postulas, ke la animzorganto iru al ĉiuj servoj por prezenti siajn novjarajn bondezirojn. Tion mi do faris. En ĉiu servo oni festis novjaron. "Venu, Patro, venu, sinjoro animzorganto", oni kriis al mi, tuj kiam oni vidis min alveni. "Venu festi kun ni. Vi ne malakceptos glaseton da ĉampano, ĉu? Tio estus ofende al ni."

— Kaj vi, kvankam pastro, akceptis!

— Kompreneble mi akceptis. Ĉu vi ne povas bildigi al vi la situacion? Diri "ne" estus agi tre malĝentile kaj ofende. Mi ne povas permesi al mi havi malbonajn rilatojn. Kiel pastro povus ofendi homojn je novjara festo? Mi do jesis la unuan fojon.

— Kaj certe ankaŭ la duan, ĉu ne? Kaj la trian.

— Kompreneble. Kaj tiam, mi jam komencis malpli bone estri min. Bedaŭrinde, mi nenion manĝis antaŭe, kaj vino kun ne-manĝo povas esti tre... tre efika.

— Tiel ke je la kvara servo...

— ...mi ne plu havis sufiĉe da volforto por diri "ne".

— Kiom da servoj estas en via malsanulejo?

— Ĝi estas tiom via, kiom mia: ĝi apartenas al la urbo. En nia malsanulejo estas dudek servoj.

— Vi do trinkis dudek glasojn da ĉampano?

— Jes. Tio estis mia unuafoja novjara nokto en malsanulejo. Mi ne sciis, ke ĉiuj servoj estas tiel unuanimaj en sia gusto pri ĉampano. Sed tiel estas. Ĉampanon mi ĉiufoje trinkis.

— Nekredeble!

— Kaj kiam mi alvenis al la elirejo, la du pordistoj min vokis. "Venu trinki, Patro", ili diris. Mi sentis min malforta ĉe la kruroj. "Ĉu vi povus doni al mi kafon, fortan kafon?" mi demandis. Ili estas italoj kaj faras bonegan kafon. "Jes," ili respondis, tute ĝoje, "venu trinki bonan varman kafon, antaŭ ol iri en la malvarmon eksteren".

— Almenaŭ vi faris ion saĝan en tiu nokto.

— Jes. Ili preparis tason da kafo por mi. Kaj lastmomente, ĝuste kiam mi volis preni ĝin, la pli aĝa pordisto elmetis larĝan rideton kaj diris: "Hodiaŭ estas novjaro, oni ne trinkas kafon nur tiel", kaj li faligis en mian kafon belan kvanton da frukt-alkoholaĵo.

NOVAJ VORTOJ:

alkoholo, animo, aparteni, apenaŭ, ĉampano, difini, efiki, festi, frukto, ĝentila, haŭto, honti, kulpa, kvanto, ofendi, osto, pastro, religio, taso, trakti, vino

NOVAJ KUNMETOJ:

bon-deziro, Patro, rond-iri, (ofica) servo, unu-anima

19. ĜUSTECO EN JUSTECO[redakti]

Sekvu min al Irano hodiaŭ, ĉu vi konsentas? Ni flugu tien kune. Imago estas tiel rapida vojaĝilo! Rigardu: ĉi tiu urbo estas bela, ĉu ne? Ni malsuprenflugu ĝis la nivelo de la tero kaj de la homoj, kaj trankvile paŝu sur la stratoj. Jen. Ni promenu. Sed en kiu tempo ni estas? Mi ne scias, sed certe ne plu estas la dudeka jarcento. Ho, kial tiom da infanoj ariĝis ĉi tie? Ha jes, rigardu! Maljuna viro eldiras rakonton. Eĉ plenkreskuloj staras en la rondo, plej atentaj. Ankaŭ ni aŭskultu.

Kaj nun (la maljunulo diras) mi rakontos al vi pri la malriĉulo en la juĝejo.

Temas pri malriĉulo, kiu atingis tian profundecon de senhavo, ke ne estis alia solvo al la problemo manĝi ol stari sur vojoj kaj stratoj kaj petadi monon de la homoj, kiuj pasis.

La tago estis malbela, kun ĉielo griza pro la multaj nuboj. Rigardante la ĉielon kun tiuj nuboj, kiuj amasiĝis, kaj pli kaj pli transiĝis de grizo al nigro, oni povis nur certiĝi, ke baldaŭ pluvos. Malvarma, rapida vento blovis senkompate tra la rektaj stratoj de la urbo.

La malriĉulo tute ne ŝatis pluvan veteron, nek tiun fortan venton, malvarman, pli ol malvarman, fakte, frostan, tiel frostan, ke ŝajnis, ke ĝi frostigos la korpon ĝis-oste. Kiam la unuaj pluveroj falis, li kuris en la unuan magazenon, kiu prezentiĝis. Estis fruktovendejo. Multaj personoj tie staris. Komence, la malriĉulo tre kontentis, ke neniu atentas lin. Estis bone stari ene kaj vidi, kiel terure pluvas ekstere kaj senti sin trans la atingo de tiu frosta vento.

Sed tre rapide la vento flugigis la nubojn for, kaj baldaŭ la ĉielo rebluiĝis, kaj aperis varma, plaĉa, brila suno. Vidi tiujn fruktojn, aŭdi tiom da homoj aĉeti jen tion, jen tion ĉi, tio igis la malriĉulon konscia pri malsato. La antaŭan tagon, li manĝis ovon, sed de tiam nenion pli. Krome, li ne trinkis de longe kaj sentis malagrablan soifon.

Li ne havis multe da mono, sed tamen iom, kiun li ricevis tuj antaŭ ol ekfalis la unuaj pluvaj akveroj. Li pensis: frukto estas bona por satigi malsatan personon kaj sensoifigi homon, kiu soifas. Ju pli li pensis pri tio, ju pli li rigardis, des pli la fruktoj ŝajnis manĝindaj, des pli lia deziro al ili kreskis kaj kreskadis.

La mastro de la magazeno estis tre okupita pri aliaj aferoj. Multaj aĉetantoj staris tie kaj postulis, ke oni atentu ilin. La malriĉulo atendis kaj atendis, kaj sentis sin pli kaj pli malbone, ĉar oni neniam okupiĝis pri li. 'Riĉuloj ne bezonas, ke oni rapide prizorgu ilin. Sed en mi malsato kaj soifo krias tre laŭte, eĉ se neniu povas aŭdi tiujn kriojn. Mi nepre bezonas manĝi kaj trinki. Ĉu tiu fruktisto ne vidas, ke necesas okupiĝi pri mi?' Jen kiaj pensoj disvolviĝis en lia kapo. Sed la mastro tute ne atentis lin.

Finfine, ne plu eltenante, la malriĉulo kriis:

"Prizorgu min. Mi atendas ĉi tie jam longe, kaj vi okupiĝas pri personoj, kiuj alvenis post mi. Tio ne estas justa."

Sed la malriĉulo estis malbone vestita, li aspektis ne tre pure, kaj el lia korpo malplaĉa odoro disflugis. Pro tio la mastro de la magazeno ne emis aliri lin. Li preferis vendi al la belvestuloj, kiuj konstante envenadis.

Kaj jen alvenis la momento, kiam la malriĉulo tiel koleris, ke li ekĵetis plej aĉajn vortaĉojn al la fruktisto. Ofendita, ĉi-lasta respondis same malĝentile. La aliaj personoj en la fruktovendejo amuziĝis. Ĉu vi rimarkis, ke ofte homoj trovas amuzon, kiam diskuto ŝanĝiĝas al vorta batalo? Sed al la malriĉulo ege dolorigis la malĝentilaj parolaĉoj de la fruktovendisto. Li forprenis de sia piedo ŝuon kaj frapis la mastran kapon per ĝi.

"Tio estas tro," kriis la frapito, tenante la kapon per siaj du manoj. "Vi ne povas ataki min senpune. Ŝuon al mia kapo! Ŝuon odoraĉan de odoraĉa vi! Mi iras tuj plendi al la juĝisto."

Al la juĝisto li rakontis la tutan aferon. La juĝisto kompreneble pridemandis la ŝu-uzinton:

"Kial vi batis lin per via ŝuo?"

"Ĉar li parolaĉis al mi. Li traktis min kiel hundon. Hundaĉo mi ne estas. Li ne rajtas ĵeti al mi tiajn nomaĉojn. Mi estas homo. Kiel diras nia saĝo-libro Piv sur paĝo 1126-a, "ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne havas?" Kontraŭ liaj ofendoj mi devis reagi. Ĉu vi ne trovas, ke lecionon li bezonis?"

"Sed li estas tiel malpura kaj malbonodora, ke la homoj ne plu venis en mian magazenon," la fruktisto stulte respondis. Stulte, ĉar se li, en la magazeno, okupiĝus pri la malriĉulo, tiu pli frue forirus.

"Tio ne estas vera," ĉi-lasta tuj rebatis. "Lia magazeno plenis je riĉaj aĉetantoj."

"Silentu!" la juĝisto interrompis. "Ke vi estas malriĉa, tio ne pravigas malpravan agon. Vi tre malbone agis frapante la mastron per via ŝuo kaj vi meritas punon. Vi volas doni lecionojn al la aliaj, ĉu? Ankaŭ vi ricevu lecionon. Tamen, ĉar vi estas tre malriĉa, mi kompatos vin kaj estos bonkora. Donu duonon de ki-rano al ĉi tiu fruktisto kaj foriru." (kirano estas la nomo de tiu-tempa irana monero).

"Kostas duonon de kirano, ĉu?" la malriĉulo demandis, kaj lia voĉo estis tiel stranga, ke neniu komprenis, kion li vere celas.

"Vi aŭdis min," diris la juĝisto. "Duonon de kirano vi pagu!"

"Jen mi havas tutan kiranon," la senhavulo diris, eltirante moneron el sia poŝo. "Prenu ĝin tute," li aldonis direktante siajn vortojn al la juĝisto. Kaj, antaŭ ol iu ajn povis kompreni, kion li faras, li tiris de sia piedo ŝuon, frapis al la juĝisto la kapon per ĝi, kaj diris:

"Se tio estas justeco, tenu duonon de kirano por vi, kaj donu la alian duonon al tiu fruktisto."

NOVAJ VORTOJ:

blovi, des, -er- (ero), griza, hundo, ju, konscii, laŭta, leciono, mastro, meriti, nepre, nubo, ovo, plendi, pluvi, poŝo, puni, soifi, ŝuo, kirano

NOVAJ KUNMETOJ:

ar-iĝi

20. KOMUNECA SPIRITO[redakti]

Ali kaj Aŭdu kune revenis de komitata kunsido. Ili estis tre parolemaj junuloj, kaj ankaŭ ĉiuj iliaj amikoj ŝatis paroli. Tial la kunvenoj ĉiufoje daŭris longe. Ne estis facile interkonsenti pri la programo, tamen finfine ili sukcesis. La fakulo, kiu venis por ilin helpi fari la decidojn, ŝajnis al ili iom freneza, sed, nu, ĝenerale tiel estas. Tiuj homoj studis longe en universitatoj, multe legis en bibliotekoj, ili iras de lando al lando por prelegi, sed ĉu ili vere komprenas la regionajn kondiĉojn? Multon pri la loka vivo ĉi tie ili ne vere scias.

Tamen estis interese aŭdi, kiel li proponas organizi la vendon de freŝaj fruktoj kaj legomoj al kelkaj landoj, kiuj ilin ege deziras, havas monon por ilin pagi, sed ne povas ilin produkti mem. Tio estas plej konkreta propono. Se ĝi bone sukcesos, eble okazos sufiĉa evoluo de la regiono, por ke ĝi iom post iom tiri sin el sia ankoraŭ tro malalta vivnivelo.

Krome, estis agrable ekscii, ke internacia organizaĵo povus preni sur sin la kostojn de reklamado, almenaŭ komence. Sen reklami, oni ne povas vendi nuntempe, Kaj vendi je kiel eble plej altaj prezoj la lokajn produktojn nun estas la ĉefa afero, kiun necesos fari por evoluigi la regionon.

"Estis amuze, kiel tiu eksterlandano volis meti ordon en nia diskuto, ĉu ne?" Ali diris.

"Jes. Li ne komprenas, kiel ni ŝatas paroli ĉi tie. Ni alvenus al sama rezulto, sed post pli da tempo, kaj alimaniere."

"Estis ridinde, kiel li volis gvidi la diskuton al jam preparita celo. Li ne akceptis niajn ideojn. Tamen, se dank' al tiu frenezulo nia regiono evoluos al pli bonaj vivkondiĉoj, ni ne tro moku lin."

"Li ne estas freneza, fakte, li nur aspektas freneze. Tio estas alia afero. Ekzemple lia ideo, ke necesas disvolvi komunecan pensmanieron, kaj labori en komuneca spirito, estas plej saĝa."

"Jes, sed diri tion estas maltrafe ĉi tie, ĉar en nia regiono komuneca spirito jam ekzistas de jarcentoj. Ni ne bezonas fakulojn pri ekonomio aŭ sociaj aferoj por tion lernigi al ni."

"Prave. Tiurilate li estis iom freneza. Ĉe ni komuneca aliro al la problemoj ĉiam estis tute tradicia."

Tiel diskutis Aŭdu kaj Ali revenante el la urbeto vilaĝen.

"Ho, kio estas tio?" Ali diris, vidante ion, kio kuŝis, kvazaŭ kaŝite, flanke de la vojo, sur kiu ili paŝis. Li prenlevis ĝin. Estis sako, kaj ĝi estis peza. Li ĝin malfermis kaj nekredeme vidis, ke ĝi enhavas multajn monerojn el oro.

"Dio estu dankata! Kiel bonŝancaj ni estas!" Aŭdu ĝojkriis.

"Ni, ĉu? Kial ni? Mi vidis tiun sakon, mi prenis ĝin. Mi estis bonŝanca. Pri vi, mi ne scias."

Aŭdu ekhaltis kaj penseme rigardis sian kunulon.

"Tiel vi disvolvas nian komunecan spiriton, ĉu? Bone, kiel vi volas. Se vi kredas, ke Dio ĝin donis al vi kaj nur al vi, konservu ĝin. Mi povas vivi sen oro."

Post kelka tempo, ili atingis la lokon, kie la vojo pasas tra arbaro. Ili plu marŝis silente. Fakte, ili ĉesis diskuti tuj post la vortoj ĉi-supre raportitaj. La silento estis peza. Ambaŭ malkontentis pri la ŝanĝo en iliaj rilatoj. Ali unuflanke sin ĝenis, sed aliflanke ne volis perdi eĉ nur parton de sia trovaĵo. Kaj kiom koncernas Aŭdun, ĉi tiu provis forigi de si la deziron bati sian amikon, por restarigi justecon kaj veran komunecan spiriton inter ili, kvankam profunde en sia koro li ne sciis, kiel li estus aginta, se li estus la trovinto de la orplena sako.

Ili estis tiel profunde perditaj en siaj pensoj, ke, kiam ŝtelistoj saltis de sur la arboj, ili tute ne estis preparitaj al tuja reago. Tamen, junaj, facilmovaj, ili sukcesis ekkuri antaŭ ol la ŝtelistoj ilin kaptis.

"La best-homoj," diris Aŭdu, apenaŭ aŭdeble. Tiu grupo, kiu faris multajn ŝtelojn en la regiono, estis bone konata.

La du junuloj forkuris kiel eble plej rapide. Sed al Ali, pro la peza sako, estis ege malfacile rapidi sufiĉe por vere elsavi sin.

"Jes, la best-homoj," li diris al si kurante. "Mi aŭdis pri ili. Ili estas kruelaj, famaj pro sia granda krueleco. Se mi falos en iliajn manojn..."

Aŭdu nun estis longe antaŭ li. Ali sentis, ke la ŝtelistoj lin baldaŭ atingos. Li decidis forlasi la sakon. Ne estis alia maniero savi sin. Li sentis, kvazaŭ io ŝiriĝus en li, dum li faligis ĝin teren.

La ridoj kaj laŭtaj ĝojaj esprimoj de la ŝtelistaro, kiu haltis, vidante, ke Ali teren ĵetas ion, eĉ pli ol la sakfalo ŝiris lian animon.

"Atendu!" li vokis sian kunulon. "Ili ne plu sekvas nin."

Aŭdu turnis sin, rigardis, vidis, ke Ali diras la veron, kaj atendis, stare sur la vojo.

"Mi... mi... mi devis..." Ali provis diri, sed spiro al li mankis. "Mi devis lasi al ili la sakon, ĝi estis tro peza, mi ne povis kuri kun ĝi."

"Mi trovis tre stranga tiun orplenan sakon lasitan apud la vojo," Aŭdu voĉis. "Nun mi komprenas. Certe iu riĉulo, kiu ĵus traktis plej sukcese gravan komercan aferon, vidis de malproksime la ŝtelistojn kaj, pro ilia famo pri krueleco, preferis lasi sian oron tie ol submetiĝi al ilia doloriga traktado. Li verŝajne pensis, ke, se li revenos iom poste, certiĝinte, ke ne plu..."

Sed Ali ne aŭskultis lin.

"Dio mia! Dio mia!" li vokis, eĉ ne konscia, ke li interrompas sian amikon. "Ĉio iris tiel bone, kaj jen! Jen ni devis pasi sur vojo, kiu gvidis nin rekte al tiuj ŝtelistoj. Kiel malbonŝancaj ni estas!"

"Ni? Ĉu vere vi diris: ni?" Aŭdu rebatis. "Mi perdis nenion. Preĝu Dion, ke li instruu al vi, amiko, kiel malbonŝanca estas vi!"

NOVAJ VORTOJ:

apenaŭ, biblioteko, ekonomio, evolui, freŝa, gvidi, halti, komitato, konservi, kruela, legomo, marŝi, oro, ordo, prelegi, produkti, programo, reklamo, spirito, ŝiri, ŝteli, tradicio

NOVAJ KUNMETOJ:

ĝeni sin, kun-sido, kun-veno, ŝiri (koron, animon), trakti (aferon, demandon; homon)

21. KVARA RAKONTO PRI AFANTI[redakti]

Foje ŝtelisto enrompis en la domon de Afanti. Afanti ektimis kaj iris meti sin en larĝan keston por sin kaŝi.

La ŝtelisto iris kaj venis en la domo, sed trovis nenion valoran, nenion forprenindan. Afanti ja estis malriĉa.

Finfine la ŝtelisto proksimiĝis al la kesto. Kaptita de plej terura timo, Afanti aŭdis lin stari tie apude. Dum longa, neelportebla minuto, nenio okazis. Afanti aŭdis la ŝteliston spiri. Li ne sciis, kion tiu faras.

'Ŝtelistoj ofte estas kruelaj,' li pensis, 'kaj ĝenerale ili havas kun si tranĉilon, ĉar ili ĝin bezonas por sia hontinda laboro. Ĉu eble li volos tranĉi al mi la kolon? Ĉu li mortigos min?'

Afanti, tre malriĉa, kiel ĵus dirite, havis nenion hejme. Li do timis, ke, kolera pro la malsukceso de siaj penoj, la ŝtelisto havos kontraŭ li plej malbonajn, eble eĉ mortigajn, intencojn. Li sin demandis, kiel reagi plej bone.

Fine la ŝtelisto malfermis la keston kaj vidis Afantin. Lia mano tuj iris al lia tranĉilo: li atendis eksalton, kaj pretis defendi sin. Sed Afanti ne moviĝis.

"Kion vi faras en kesto?" la ŝtelisto mire demandis.

"Nu, nu, estiminda sinjoro..." respondis la eks-kaŝito, pensante, ke antaŭ ĉio necesas trankviligi la ŝteliston per plejaj ĝentileco kaj afableco, "komprenu min. Mi hontis, ke en mia domo troviĝas nenio, kio respondus al viaj estimindaj gustoj. Mi hontis prezentiĝi antaŭ vi kun tiel malplena, malbela, senorda domo. Jen vi vizitas min, kaj mi povas proponi al vi nenion. Hontinde, ĉu ne? Tial mi min kaŝis."

Neniam la ŝtelisto vidis tiel ĝentilan priŝtelaton. Li plej afable salutis, kaj iris for.

NOVAJ VORTOJ:

kesto, kolo, tranĉi

NOVAJ KOMBINOJ:

en-rompi, pri-ŝteli

22. LA SANKTA FIŜO[redakti]

Mi hontas, sed tamen estas vere: mia avo kaŭzis la morton de homo. Eble nevole, eble nerekte. Liajn intencojn mi ne volas juĝi. Sed fakto estas fakto, kaj la fakton mi konfesas: mia avo estas, iusence, mortiginto, kvankam tion li mem neniam akceptus vidi. Mi tuj rakontos al vi.

Ĉe la flanko de la vojo, kiu foriras oriente de nia regiona centro, direkte al la montoj, staras altega arbo, maljuna, dika, forta. Kiel kelkfoje okazas ĉe tiaj grandegaj arboj, ĝi havas en si larĝan truon. Tiu truo, preskaŭ ebena kaj rimarkinde profunda, troviĝas ĉe loko, kie tri dikaj branĉoj disiĝas.

La vetero estis malbela dum la periodo, pri kiu mi parolas. Pluvis, pluvis, pluvadis senĉese. Ĝis jen, iun tagon, la pluvo finfine ĉesis. Dum tiu unua bela tago, fiŝvendisto laŭiris la orientan vojon ĵus priparolitan. Tenante korbon plenan je ĵus kaptitaj fiŝoj, kiuj ankoraŭ vivis, li plezure marŝis, kontenta pri la freŝa bela vetero, kaj gaje kantetis al si kanton.

Li pasis preter la arbo, kiam brila lumo dum momento trafis liajn okulojn. Li miris. Estis fakte nur sunradio, kiu, falante sur la akvon en la arbotruo kiel sur spegulon, resendis sian lumon al la preterpasanto. Ĉiam interesata pri strangaĵoj, la fiŝvendisto proksimiĝis al la arbo, kaj mire rimarkis la grandan, larĝan, profundan truon, nun plenan je pluva akvo.

Lia gajeco donis al li amuzan ideon. Li ŝerce prenis fiŝon el sia korbo kaj ĝin metis en la akvon de la arbotruo. La fiŝo tuj naĝis kontente. Plu kantante, la fiŝvendisto daŭrigis sian vojon.

Li estis jam for de longe, kiam alvenis ŝafisto, gvidanta grandan ŝafaron. Unu el la ŝafoj apartiĝis de la aro, kaj por iri revenigi ĝin, li pasis preter la arbo. Ankaŭ al li lumo trafis neatendite en la okulon. Proksimiĝinte, li mire rimarkis, ke en la centro de arbotruo fiŝo, videble vivanta, tute trankvile naĝas. Tiu fiŝo apartenis al neniu speco de li konata. Kaj, antaŭ minuto, ĝi konigis sian ĉeeston per eksendo de lumo!

'Miraĵo!' li pensis. 'Dia spirito ĉi tie intervenis. Ĉi tiu arbo estas sankta'. Li komence klinis la kapon, kaj baldaŭ troviĝis en preĝa sinteno kun la kapo tuŝanta la teron.

Kiam li revenis hejmen, li rakontis pri la mirindaĵo. Pluraj anoj de lia familio iris kontroli lian diron. Estis vere. Fiŝo vivis en arbotruo, malproksime de ĉiaj lago, maro aŭ rivero.

Baldaŭ el la proksima urbeto venis homoj pli kaj pli multe. Ili kliniĝis antaŭ la arbo, bruligis bonodoraĵon, kaj preĝkantis.

Ĉiutage venis novaj homoj por rigardi la miraĵon kaj preĝi ĉe la sankta arbo. Pli kaj pli la homoj venis amase. Mia avo iradis tien ĉiutage.

"Multpova spirito sidas en tiu arbo," li diris. "Mi sentas lin. Estas bonvolema spirito. Li helpas min en la malfacilaĵoj de la vivo. Tion mi sentas tre klare. Tiu miraĵo okazis por nia tuta regiono, por ke ĝi sciu, ke la altuloj el la nevidebla mondo amikas al ni."

Jes, mia avo prenis aparte serioze ĉi tion, kion li rigardis plej certe dia interveno. Ĉar li estis tre maljuna, kaj saĝa multrilate (bedaŭrinde ne ĉiel!), la homamaso sekvis liajn ideojn, lin tre amis kaj altkonsideris. Foje, li tie staris kun granda homamaso kaj gvidis preĝkantojn, kiam la fiŝvendisto preterpasis.

"Kio okazas ĉi tie?" tiu demandis staranton.

Oni klarigis al li, ke okazis mirindaĵo, ke en tiu loko malproksima je ĉiaj rivero, maro aŭ lago, bela fiŝo vivas kaj naĝas en arbotruo. La fiŝvendisto ekridis.

"Lasu min rigardi ĝin," li diris. "Estas mi, kiu ĝin tien metis! Ĉu ĝi vere plu vivas kaj bonsanas? Amuze!"

Li volis antaŭeniri inter la starantaj homoj ĝis la arbo.

"Mi volas rigardi ĝin; estas mi, kiu ĝin metis tien, mi estas fiŝvendisto," li ripetis. Sed la homoj nur respondis: "Atentu! Ne faru ion ajn. Tiu ĉi loko estas sankta!"

Kiam finfine li sufiĉe proksimis, li kriis ridante: "Mi metis tiun fiŝon tien, la unuan belan tagon post la longa pluvado. Lasu min repreni ĝin. Ĝi estas mia." Tiam mia avo ekkoleris:

"Forpreni la sanktan fiŝon? Kiu estas tiu ŝtelisto de sanktaĵoj? Ne lasu lin!"

Li parolis ege efike, tiel efike, ke la homamaso eĉ ne havis dubon dum minuto, ke tiu fiŝdeziranto estas malaminda ŝtelisto, kiu volas proprigi al si, por si sola, donaĵon de la dia spirito, kiu decidis marki per miraĵo la sanktecon de ĉi tiu loko.

"Ne lasu lin proksimiĝi," mia avo laŭtvoĉis. "Zorgu, ke li ne venu ĝin ŝteli. Li altirus sur nin ĉiajn malfeliĉojn. Tiu sankta arbo kaj dia fiŝo nin defendas kontraŭ ĉiuj danĝeroj. Ne lasu lin forpreni ĝin. Li povas veni nur de la Plej-Malbonulo!"

"Sed, sed," la fiŝvendisto trankvile respondis, "mi certigas al vi. Post la granda pluvo mi preterpasis ĉi tie kaj vidante la truon en la arbo, mi trovis amuza la ideon vidi..."

Li neniam havis la tempon fini sian frazon. La homamaso koleris kaj lin atakis. Okazis granda malordo. Oni frapis lin, batis lin ĉiamaniere, kun plej kolera forto, kaj kiam li volis forkuri, la homamaso ĵetis ŝtonojn al li. Pluraj ŝtonoj trafis lin al la kapo tiel forte, ke li falis. Post nelonge li perdis la vivon.

Mia avo certe respondecas pri lia morto. Se li ne uzus sian personecan forton kaj la altan konsideron, kiun la amaso havis por li, tiamaniere, ke li direktis la popolan koleron kontraŭ tiu fiŝvendisto, tiu certe plu vivus. Sed de kelkaj tagoj jam li enamiĝis al la sankteco de tiu loko. Li ne povis elporti, ke ĝi refariĝu io normala.

Ne estas agrable por mi konfesi la veron, nek akcepti la ideon, ke mi estas filo de la filo de tia ulo, sed tio estas la fakto. Mi esperas, ke Dio, se li aŭ ŝi aŭ ĝi ekzistas, bonvolos pardoni al mia avo kaj ebligi al li el la postmortejo, kie li vivas, se oni plu vivas ie postmorte, repagi al la fiŝvendisto kaj al ties familio la malbonon, kiun tiu senkulpe kaj senkaŭze suferis.

NOVAJ VORTOJ.

avo, branĉo, bruli, ĉiel, ebena, fiŝo, klini, konfesi, korbo, lago, neniel, oriento, periodo, preter, sankta, senco, speco, spegulo, ŝafo, ŝerci, ŝtono, ties, truo.

NOVAJ KUNMETOJ:

en-am-iĝi, inter-veni

23. NEATENDITA RENKONTIĜO[redakti]

La vivo estas vere stranga. Mi ne ŝatus esti verkisto, ĉar, kio okazas en mia vivo, tio estas tiel nekredebla, ke neniu leganto akceptus tion trovi en romano, kaj se ne paroli pri la vera vivo, kial entute verki?

Foje mi partoprenis en tutmonda kongreso kun mia bofrato, en Londono. Ni decidis partopreni en unu el la ekskursoj aranĝitaj por la kongresanoj. Tio estis profesia kongreso, sed tiuj similas kelkrilate al la esperantistaj. Ankaŭ en ĉi tiu, kiel en esperanto-kongreso, organiziĝis meze de la semajno serio da ekskursoj por konigi kelkajn aspektojn de la regiono al la diverslandanoj. Ni volis iri al Cambridge kaj Oxford, sed okazis ia fuŝo pri la aŭtobusoj, kaj ni retroviĝis en veturilo, kiu iris aliloken, nome, al Stonehenge kaj Bath. Ni decidis pri la ekskurso lastminute, kaj al ni estis egale, ĉu ni vizitu tiun landoparton aŭ tiun alian. Ni kutimas kongresi, kaj scias, kiel malfacile estas plene eviti fuŝojn, kiam oni aranĝas similajn aferojn. Ni ambaŭ rigardas fuŝojn neevitebla aspekto de la vivo, kaj scias, ke ili okazas precipe, kiam neprofesiuloj provas organizi ion por centoj da homoj el la tuta mondo.

Fakte, mi tre ĝojis pri la fuŝo, ĉar Stonehenge kun siaj altaj ŝtonegoj starigitaj antaŭ jarmiloj per metodo, kiun oni ĝis nun ankoraŭ ne komprenis, interesis min pli ol la du universitataj urboj. Mi konfesas, ke, stulte, antaŭ ol decidi, mi eĉ ne rimarkis, ke la organizantoj proponas ekskurson al Stonehenge. Kiom koncernas min, la fuŝo do ne estis vera fuŝo.

Mi trovis Stonehenge eksterordinara. Mi jam ofte vidis fotojn de ĝi antaŭe, sed la realo estas multe pli impresa ol ĉiaj priskribo aŭ fotoj. Bedaŭrinde, estis amaso da turistoj, kaj ni ne restis sufiĉe longe por ricevi ĝustan impreson pri la loko. La gvidisto rakontis al ni multon pri la diversaj teorioj rilate al tiuj strangaj konstruaĵoj, al ilia celo kaj al la metodoj ilin starigi, sed li parolis en rapida angla lingvo, kiun mi malbone komprenis.

Post Stonehenge ni iris al Bath, kaj tie ni manĝis. La manĝo estis mirige bongusta (mirige por Anglio, anglaj legantoj pardonu min) kaj mi des pli ŝatis tiujn ege plaĉe kuiritajn viandon kaj legomojn, ĉar estis tradicia angla kuirarto, kaj ne kelkaj el tiuj manĝaĵoj, nomataj "internaciaj", kiujn oni tiel ofte ricevas en hoteloj kaj restoracioj, kaj al kiuj tute mankas lokaj odoro kaj gusto.

Tie okazis la neeblaĵo.

Mi sidis kun mia bofrato. Ni diskutis pri la kuirmaniero de la diversaj landoj kaj pri la tradicia angla, malmulte konata, kiam viro alvenis kaj eksidis ĉe eta tablo vid-al-vide de ni.

Li mendis botelon da biero kaj ĉirkaŭrigardis. Mi rimarkis, ke liaj okuloj haltas je la vido de mia bofrato. Li rigardis lin fikse, sindemande. Tiu fiksa rigardo estis iom ĝena por mia bofrato, kiu sentis ĝin antaŭ ol vere rerigardi al ĝi. Sed kiam li turnis la vizaĝon rekte al la rigardanto, ankaŭ li fiksis la okulojn al tiu, kun similaj intereso kaj malcerteco. Finfine, la ĵus-alveninto ekstaris kaj venis al li.

"Senkulpigu min," li diris angle. "Ĉu via nomo ne estas ...?" kaj li diris la nomon de mia bofrato.

Ĉi-lasta respondis en lingvo nekonata de mi, tiel ke eĉ ne unu vorton mi komprenis. Finfine, li turnis sin al mi por prezenti tiun viron: estis lia frato.

Mi eĉ ne sciis, ke mia bofrato havas fraton. Mi malprecize memoris, ke antaŭ multaj jaroj li forlasis sian landon, ĉar la politika situacio tie estis neeltenebla por li, kaj ke li faris al si novan vivon niaregione. Li nun klarigis, ke kiam li eliris el sia lando, la tiea situacio estis plej malsimpla kaj senorda. Lia tuta familio disiĝis. Pluraj familianoj decidis foriri lastminute, kaj ĉio disvolviĝis tiamaniere, ke dum dudek jaroj li ne plu havis informojn pri sia frato. Kaj jen nun, pro neimagebla ŝanco, ambaŭ retroviĝis samloke.

Kiam mi rakontis tiun okazaĵon al amikoj, kelkaj miris, ke la du fratoj ne tuj estis certaj rekoni unu la alian. Mi miris pri ilia miro: dudek jaroj, kun longa tempo da suferado, ja ŝanĝas la vizaĝon de homo.

Sed eble ĉefe malhelpis tujan kontakton la ideo, ke tia retrovo ne povas esti reala. Oni opinias: "Mi eraras. Miaj okuloj rakontas malveraĵojn al mi. Ne estas eble."

Ke tia ŝanca renkontiĝo estas preskaŭ neebla, tion vi komprenos eĉ pli bone, kiam mi diros, ke la koncerna frato fakte loĝas en Aŭstralio. Dum mia bofrato forkuris al Okcidenta Eŭropo, lia frato travojaĝis Azion, laborante jen tie, jen aliloke, sed neniam trovante lokon, en kiu li sentis sin sufiĉe hejme por rekomenci taŭgan vivon. Finfine li iris al Aŭstralio, kie li facile trovis laboron, iom post iom plibonigis sian situacion, edziĝis kun fraŭlino el sama deveno, kaj komencis agrablan familian vivon, en kiu li tenis vivaj la tradiciojn de la patrolando. Li provis kontakti membrojn de la familio, sed nemulte sukcesis. Pri mia bofrato li tute ne povis atingi rezulton, ĉar tiu neniam akceptis partopreni en asocio de samlandanoj. Sian antaŭan vivon en la gepatra lando li nepre volis forgesi. Kaj lia frato provis nur serĉi pere de tiaj asocioj.

Kiel mi diris komence, romanisto, kiu metus tian okazaĵon en verkon sian, estus rigardata kiel uzanta tro facilajn solvojn al siaj verkproblemoj. Kaj tamen la renkonto envere okazis.

Ĝi estas eĉ pli neverŝajna, se konsideri, ke la frato venis de Aŭstralio al Britio tute eksterordinare. Ne li devis veni, sed alia persono, kiu laboris en la sama komerca domo. Tiu malsaniĝis, sed ĉar oni nepre bezonis sendi al Londono iun kapablan fari la necesajn traktadojn, oni lastminute proponis tiun komision al la frato de mia bofrato (t.e. al mia alia bofrato). Estante en Londono kaj disponante libertagon, la frato decidis viziti Stonehenge kaj Bath, sed en ĝenerala turista organizo, ne en la nia, kiu estis nur por la kongresanoj.

Se aldoni, ke ni devus iri, ne tien, sed al Oxford kaj Cambridge, vi komprenos, kiom da ŝancoj necesis por efektivigi la renkonton. Jam estis eksterordinare retroviĝi en Bath samhore, sed estis neniu kaŭzo, ke ni elektu la saman restoracion, ĉar ambaŭflanke la organizantoj lasis la partoprenantojn liberaj tagmanĝi, kie ili deziris.

Krome, ni troviĝis en la supra parto de la restoracio, kiun oni atingis nur suprenirante sur kelkaj ŝtupoj: tiun parton oni ne povis vidi el la enirejo. Kaj nur ŝanco faris, ke la frato decidis rigardi, kiel la manĝoĉambro prezentiĝas supre. Li ricevis tie la lastan liberan sidlokon, kio signifas, ke, se li venus kvin minutojn pli malfrue, oni certe dirus al li: "Ne iru supren, ĉio jam estas okupita."

Kio estas ŝanco? Stranga afero, ĉu ne? Se oni restudas ĉi tiun okazaĵon detalon post detalo, ĉio aperas, kvazaŭ la afero estus planita. Ĉu altaj nevideblaj spiritoj direktas la vivon de homo, almenaŭ en kelkaj momentoj de lia vivo? Ĉu temas nur pri plej ŝanca ŝanco, t.e. pri unu el mirigaj okazaĵoj, kiuj necese prezentiĝas, ĉar la serio de ebloj estas tiel senfina, ke ne povus ne okazi de tempo al tempo io tute neverŝajna? Ĉu la kaŭzo kuŝas en speco de penso-transsendo? Kial ne? Kial inter membroj de sama familio ne ekzistus okazoj, kiam la penso de unu transsendiĝas al la alia, kiel radioprogramoj nevideble traflugas la aeron por fariĝi aŭdeblaj je miloj da kilometroj? Neniu el la du fratoj havis la impreson, ke li ricevas informon transdonitan de malproksime, sed ĉu tiaj aferoj ne povus funkcii senkonscie?

Al ĉiuj ĉi demandoj mi ne havas respondon. Mi nur rakontis la faktojn al vi. Ili estas veraj, eĉ se vi ilin ne kredas. Kaj ili ne ĉesis mirigi min.

NOVAJ VORTOJ:

angla, Aŭstralio, biero, bo-, botelo, Britio, disponi, ekskurso, eviti, fiksi, fraŭlo, fuŝi, impresi, kilometro, komisii, Londono, okcidento, precipe, preciza, profesio, reala, romano, serio, turisto

NOVAJ KUNMETOJ:

parto-preni, patro-lando, sen-kulp-igi, t.e. (= tio estas), radio (radio-programo; sun-radio)

24. LA VERON, MI PETAS![redakti]

Al Pablo tute ne plaĉis lia situacio. Tiuj multegaj homoj, tiu terura varmo kun la sennube blua ĉielo kaj la suno senkompate brila-brula, tiu muziko... Estas ĝene senti sin la centro de ĉies atento, la objekto de ĉies rigardoj.

Li provis rekoni amikojn aŭ almenaŭ konatojn en la homamaso. Li ne sukcesis. Ne estis vizaĝoj, ne estis personoj, estis nur milkapa besto, el kiu nenio individua elstaris.

La muziko ĉesis. Ĉe signo de la prezidanto, la ulo, kiun Pablo malamis, serioz-vizaĝe marŝis ĝis la loko preparita por la paroladoj. Kiam li komencis vorti, la laŭtparoliloj resonigis lian voĉon inter la domoj, por la knabo plej malplaĉe.

"Ne ofte oni donas al strato la nomon de homo vivanta, sed ĉi tiu knabo tiel meritas la dankemon de la tuta popolo, ke ni decidis signi per tia eksterordinara okazo la memoron pri lia grandfaro. Kuraĝo..."

La vortoj resonis tiel forte, ke al Pablo la kapo komencis dolori. Li ne sciis, kion pensi, li ne sciis kiel sin teni. Li estis ege malfeliĉa.

"Tre gravan komunikaĵon li akceptis porti al niaj samcelanoj, kiuj trovis lokon transmontare por prepari la venkan atakon. Sed por ilin atingi. necesis pasi tra la linioj de niaj malamikoj. Danĝera tasko, kiun li sindone, inteligente kaj kuraĝe plenumis..."

Akceptis porti, ĉu? Kiel eblas nomi tion akcepto? Li estis dekunujara, kiam la afero okazis. La landon ŝiris terura interna milito. Homoj malamis homojn, frato mortigis fraton. Soldatoj venis kaj foriris. Veraj soldatoj de la ŝtato, kaj ne-soldataj batalantoj, kiuj leviĝis kontraŭ la ŝtato, sed tamen estis organizitaj kiel soldatoj. Vilaĝo apartenis jen al tiuj, jen al tiuj ĉi.

Ofte viroj venis kun plej timiga aspekto sendolĉe pridemandi la vilaĝanojn por scii, kiuj transiris al la kontraŭ-ŝtataj unuoj. Aŭ, se la kontraŭ-ŝtatuloj ĉi-foje okupis la vilaĝon, kiuj transiris al la defendantoj de la ŝtato. Ambaŭ flankoj laŭdire defendis liberecon kaj vivon vere homan. Iujn oni nomis bluaj, aliajn ruĝaj. Pablo komprenis nenion el ĉio ĉi.

Iutage, kiam la situacio estis speciale streĉa, alvenis José, lia kuzo. Pablo malŝategis tiun kuzon. Li estis kiel besto. Forta kaj timiga, nekapabla kompreni, kiel infano sentas kaj reagas. Plaĉis al li ofendi Pablon, aŭ almenaŭ lin ĝeni. Li aĝis ok jarojn pli kaj jam kiam li estis deksesjara kaj Pablo okjara, jam tiam li tiris plezuron el suferigo al sia eta kuzo. Kaj jen tiufoje dikbrusta, fortbraka José alpremis Pablon al muro, en loko, el kie forkuri ne eblis, kaj li diris:

"Vi konas min. Vi scias, ke mi povas suferigi vin. Tutvive, se necesos. Mi havas ordonon por vi, komision. Se vi ne obeos, mi mortigos vin. Sed ne dolĉe, kredu min. Mi pagigos al vi vian malakcepton per teruraj doloroj. Mi do konsilas al vi agi kiel mi diros, plej lerte. Se vi malsukcesos, la malamikoj vin mortigos. Se vi ne iros, mi mortigos vin. La situacio ne povus esti pli kara, ĉu?"

Kion Pablo povis fari? La kuzo ordonis al li foriri trans la montojn, evitante esti rimarkata de la malamiko, kiu okupis vastan regionon ĉi-flanke de la montaro, por porti gravegan komunikaĵon al iaj samgrupanoj, kiuj kampadis tie transe.

Kaj hodiaŭ...

"... juna kuraĝulo... senkonsidere pri la danĝero, al kiu li elmetis sian junan vivon... kun nekredebla lerteco, kaj kun la tuta energio, kiun li tiris el sia certeco pri la justeco de nia Afero, pri la graveco senigi la landon de tiuj, kiuj agas kontraŭ ties bono..."

Kuraĝa, certa pri la Afero! Pablo volis ne morti, ne suferi, li ege timis la kuzon. Al tio sumiĝas la kaŭzoj de lia agado. Ĉu li akceptis? Ne. Oni perforte devigis lin. Se li estus libera, li certe ne irus. Li ne kredis je tio aŭ tio ĉi. Li aŭdis tro kontraŭdirajn parolojn, kaj nenion komprenis pri la kaŭzoj de la milito. Se oni demandus lin, ĉu li estas por la ruĝuloj aŭ por la bluuloj, li dirus, ke li ne scias, ke li dezirus nur vivi pace, sen milito.

Lerta, ĉu? Fakte, li estis kaptita. Nur pro ŝanco, kiu faris, ke lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io por li terure doloriga, nur pro tiu ŝanco li sukcesis forkuri libere. Kaj la reveno ne estis pli facila. Sed denove bonŝanco ridetis al li.

Poste la ĉefo de la transmontanoj rakontis, kiel mire li foje vidis knabon alveni kaj transdoni komunikaĵon. Tiu komunikaĵo estis tiel grava, ke la evoluo de la tuta milito dank' al ĝi ŝanĝiĝis, donante la venkon al la koncerna politika partio.

Pablo petis, ke oni ne disrakontu pri li. Li timis, ke se la alia partio poste revenos al la supro de la povo, ĝi mortigos lin. Sed, kion ajn li deziru, lia famo disvastiĝis. Kaj nun oni nomas straton laŭ lia nomo kaj faras grandan feston kun prezidanto, parolantoj, muziko, kaj grandega homamaso, kiu rigardas lin. Kiu scias, ĉu en ĝi ne troviĝas iu, kiu nun decidas foje ĉesigi lian vivon?

'Krii', li pensis, 'Mi sentas teruran emon krii. Krii: haltu, ĉesu tiel belvorte paroli, tio ne estas la vero. Mi ne scias, kion volis la uloj, por kiuj mi plenumis tiun taskon. Kaj ne estis bonvola servo. Mi ĝin faris, ĉar ne eblis eltiri min. Mi koleras kontraŭ mia kuzo José, kiu refoje uzis sian korpan superecon por devigi min plenumi ion, kion mi tutanime nur deziris eviti. Ĉu vi ne komprenas? Mi ne estas via estiminda kuraĝulo. Mi ne volas vidi mian nomon sur domo, por signi straton. Mi volas iri ludi. Mi volas, ke vi lasu min en paco kaj trankvilo. Ĉio ĉi estas malvera, malvera, malvera. Kaj José estas bestaĉo, kiu meritas morton. Kial vi prezentas lin kiel savanton de la popolo?...'

Li atingis tiun punkton en sia pensado, kiam li subite rimarkis, ke la parolado ĉesis, kaj ke ĉiuj gravuloj rigardas lin, kvazaŭ ili atendus, ke li faru ion. Sed li ne atentis iliajn vortojn kaj tute ne sciis, kion oni atendas de li. Li malprecize memoris, ke, kiam oni aranĝis la detalojn de la festo, oni diris, ke je difinita momento, li devos ion fari. Sed li forgesis. Kiom ajn li provis serĉi en sia memoro, neniu ideo pri la planita faro retroviĝis.

Liaj sentoj estis tiel fortaj, neklaraj kaj doloraj, ke li ne povis elteni. Ĉiuj bariloj, konstruitaj en li de eduko por malhelpi lin fari agojn, kiujn gepatroj kaj instruistoj nomis nekonvenaj, subite dissaltis sub la premo de la sentoj turniĝantaj en li, en kiuj miksiĝis timo, deziro, malakcepto, honto, malamo kaj kolero. Gajnis kolero. Li ekkriis:

"Vi malvere parolas. Vi nenion komprenis. Mi ne agis pro kuraĝo aŭ por havigi la venkon al vi. Mi ne scias, ĉu la popolo pli feliĉos kun vi aŭ pli feliĉus kun tiuj, kiuj malvenkis. Kiel mi povus, je mia aĝo? Vi ne..."

La gravuloj estis tiel mirigitaj, ke ili restis senmovaj dum la kvaron-minuto, kiu necesis por eldiri tiujn vortojn. Du aferoj okazis samtempe. La muzikestro ekkomprenis sian devon kaj soldata marŝmuziko eksonis, kovranta la knaban voĉon. Dume, la policestro atingis Pablon, metis la manon sur lian buŝon, fermante ĝin, kaj kun kunulo perforte kondukis for la knabon, kies kruroj kaj piedoj kolere moviĝis ek kaj ek, senutile batante la aeron.

La prezidanto reparolis:

"Bonvolu pardoni ĉi tiun interrompon," li diris. "Tro premata de fortaj sentoj, tuŝata plej profunde de teruraj memoroj, nia juna kuraĝulo momente perdetis la kapon. Jen plia ekzemplo de la malbono, kiun kaŭzis la surmarŝindaj uloj, kiuj..."

Lerta, tre lerta li estis. Li sciis, ke malfacile la popolo akceptos lian klarigon, sed li same bone sciis, ke ĝi estas laca militi kaj akceptos pacon je iu ajn prezo. Fakte, dum unu minuto, la tuta politika egalpezo de la lastaj monatoj preskaŭ disrompiĝis. Venkis la laceco. Ĉiuj pensis, ke pli saĝe estas ŝajnigi, ke nenio okazis. Pri la afero oni longe diskutos en la hejmoj kaj trinkejoj, sed agi... tio estus tro danĝera.

En la oficejo de la politika polico, Pablo estis longe pridemandata. Li diris la veron. Finfine li povis tion fari kaj li tre ĝuis la eblecon rakonti pri la perforto, pri la premo farita de José per la promesoj suferigi, se la knabo ne akceptus, pri sia timego dum li marŝis transmonten, pri la fojo, kiam li iĝis kaptita de la kontraŭuloj, kaj kiel bonŝanco savis lin. Li diris, ke li ne elportas havi sian nomon sur la unuaj kaj lastaj domoj de strato pro famo, kiun li ne meritas, kaj kiu tute ne respondas al la vero.

Kiam li aldonis, ke li verŝajne ne povos ne diskonigi la realon, la politika polico sciis, kion fari. Pablo mortis jam dum tiu nokto.

Hodiaŭ, lernante legi, ĉiuj lernejanoj de la lando interese konatiĝas kun tiu dekunujarulo, kies kuraĝo kaj netimo morti por justa Afero iam savis la landon.

NOVAJ VORTOJ:

bari, brusto, buŝo, ĉies, favora, gajni, individuo, interna, komuniki, konsili, konveni, kovri, kuzo, linio, partio, prezidi, ruĝa, signo, sumo, tasko, -um-, vasta

NOVAJ KUNMETOJ:

denove, el-meti, el-stari, kamp-adi, sin-done, plen-umi, unuo

25. KIU TIMU KIUN?[redakti]

"Mi tuj alportos teon," ŝi diris, kaj malaperis en la kuirejon. Mi sentis min malvarma kaj alproksimiĝis al la fajro. Fajroj ĉiam altiris min. Mi rigardis ĝin. Ĝiaj ruĝaj kaj flavaj lumoj dancis en miaj okuloj. La fakto, ke iom da fumo eliĝis el la fajro kaj plenigis la ĉambron per sia karakteriza odoro, tute ne ĝenis min.

La teo estis varma kaj bongusta, ne tro forta, feliĉe, ĉar mi ne ŝatas tro fortan teon, male al kafo, kiu plaĉas al mi nur, se ĝi estas forta, densa, nigra.

"Mi ne komprenas, kial vi biciklas en tia vetero," ŝi diris. "Ne estas pro devo, ĉu? Estas nur sporto, mi supozas."

"Jes," mi respondis, "estas nur sporto. Mi ŝatas vojaĝi bicikle. Nun estas la ferioj. Kiam mi foriris ĉi-matene, la vetero estis bela. Kiu povis supozi, ke ekfalos tia frosta pluvo? La radio nenion similan anoncis. Kaj mi ne povis antaŭvidi, ke mia rado estos fuŝita."

"Vi estas bonŝanca, ke vi venis ĉi tien. La vilaĝo estas malproksima. Tuj post ĉi tiu domo, la arbaro komenciĝas, kaj dum dudek kilometroj estas plu neniu."

"Ĉu vi vivas sola ĉi tie?"

"Normale ne. Mia filo loĝas kun mi. Li havis edzinon, sed ŝi forlasis lin. Nun li eksedziĝis. Sed de tempo al tempo li devas vojaĝi por sia komerco."

Nun ne plu pluvo falis, sed neĝo. Dikaj, densaj neĝeroj. Mi min demandis, kiel mi daŭrigos mian vojaĝon morgaŭ, se dum la tuta nokto plu neĝos tiel dense. Plus tiu fuŝita rado, kiun mi iel devos prizorgi. Eble finfine la gepatroj pravis. Eble ne estis tre saĝe fari biciklan vojaĝon tute sola en iom monta regiono en aprilo. Speciale sur tiu malnova biciklo, ne plej bone funkcianta. Sed plendi utilus al nenio. La hejmo estis malproksima. Neniu povus min helpi. Jam mi estis ege bonŝanca, ke ĉi tiu soleca domo ekzistas, kaj ke en ĝi loĝas afabla maljunulino.

"Ni dividos mian simplan vespermanĝon," ŝi proponis. Ŝi preparis legomojn. Kun pano kaj butero, plus unu frukto, estis ĉio. Mi malsatis kaj plezure enbuŝigus ion pli satigan, kiel estus viando aŭ almenaŭ ovoj, sed tion ŝi ne havis aŭ ne proponis. Mi ne kuraĝis peti ion alian. Kaj kiam mi konstatis, ke ŝi ne metis salon en la legomojn, mi ĝenis min demandi, ĉu salo ie troviĝas. Eble la kuracisto malkonsilis al ŝi sali siajn manĝojn, sed tio ne koncernis min. Kiam mi petis salon, ŝi tuj montris al mi, kie ĝi estas, sed mi ne komprenis, kial estis al mi tiel malfacile eldiri tiel simplan peton.

Ekde kiam ni komencis manĝi, ŝi parolis pli kaj pli libere. Ŝi rakontis pri sia vivo, sia infaneco. Ŝia avo, ŝia patro, ŝia edzo, ĉiuj laboris en la arbaro. Arbaristoj ili estis. Tial ŝi vivis en tiu ĉe-arbara domo.

Aŭskultante ŝin, mi tamen plu pripensis pri mia propra sinteno, pri kiu mi miris: kial mi tuj forlasis la ideon peti ion pli satigan por manĝi? Certe, ŝi ion tian havis. Kaj kial mi apenaŭ kuraĝis peti salon? Mi kutime ne tiel agas.

Finfine mi komprenis: pro timo. Mi alvenis ĉi tien kiel ĝenanto, ne invitita. Sed kiel eblis, ke mi, dekokjara, ne speciale malforta knabo, timis tiun preskaŭ nur-ostan sepdekjarulinon? Ŝi aperis sana, kvankam ŝia haŭto estis iom tro flava laŭ mia gusto, sed ŝi povus fari nenion ĝenan al mi.

Dum ŝi rakontis ion pri sia filo, kio tute ne interesis min, tiel ke mi aŭskultis, kiel oni diras, nur unu-orele, mi komprenis mian timon: mi timis, ke ŝi timos min. Mi subite vidis min kiel dikan grandegulon — kio mi tute ne estas — kiu unubate povus ŝin mortigi kaj tion ial dezirus. Ŝi estis senhelpa, sendefenda. Mi povus fari ion ajn al ŝi. Tiu sento pri mia povo subite min terure ĝenis.

"Mi ĝojas, ke venis gasto al mi," ŝi diris. "Mi kutimas je soleco, sed havi iun junan en la domo estas agrable. Vi dormos en la gastĉambro. Mi devos iom ordigi ĝin, kaj ĝi estas malvarma, sed mi preferus ne devi ŝanĝi la littukojn de mia filo. Cetere, ankaŭ tiu estas malvarma. La ĉambro, mi volis diri, ne mia filo, ha-ha. Ĉiuj dormĉambroj ĉi tie estas malvarmaj, mi bedaŭras."

Kaj tiam mi elparolis la bedaŭrindajn vortojn:

"Ĉu vi ne timas?"

Ŝi rigardis min komence mire, poste kun stranga, ne klare difinebla, esprimo.

"Ne. Mi ne timas," ŝi diris. Sed ne estis dubo, ke mi ĵus mispaŝis.

La teo, kiun ŝi proponis al mi tuj antaŭ ol ni iris enlitiĝi, havis maldolĉan guston, kiun mi bedaŭrinde rimarkis nur post unu enbuŝigo, kiam mi povis fari nenion, krom lasi ĝin plu sekvi sian vojon en mi.

Mi plurfoje eldormiĝis kaj reendormiĝis en tiu nokto. Ĉiu-foje, mi sentis egan malkomforton, kiun mi ne bone komprenis, ĉar mi duon-dormis tamen la tutan tempon. Mi ja estis tre laca pro la longa biciklado, kiun sekvis la longa marŝado, dum kiu mi puŝis la biciklon. Kaj la neĝo, kiu daŭre falis tutnokte, helpis al profunda dormo.

Tamen, kiam mi eldormiĝis matene, pli frue ol tagiĝo, tiel ke ankoraŭ ne estis lumo, mi komprenis la kialon de mia malkomforto: mi estis ligita en la lito. Forta ŝnuro min tenis ne tute streĉe, sed sufiĉe bone, por ke mi ne povu movi la brakojn, nek malligi min per la fingroj.

Mi koleris, sed kion mi povis fari? Krii kaj tiri ŝin el la dormo estus tro malĝentile. Kial vi ĝentilu al persono, kiu ligile malliberigis vin, vi eble demandos. Nu, mi ne havas respondon. Ne estis konvene. Mi komprenis ŝin: ŝi ektimis kaj decidis min ŝnurligi; ŝi liberigos min, kiam tagiĝos. Maljunaj personoj ĝenerale ellitiĝas frue, mi diris al mi por rehavi kuraĝon.

Sed kiam la matena lumo fine envenis la ĉambron, mi rimarkis, ke sur la seĝo apudlita estis fiksita skribaĵo:

"Kara Sinjoro!

"Pardonu, ke mi ligis vin, sed vi min timigis. Mi ofte akceptis neatenditajn kaj nekonatajn gastojn ĉi tie, kaj neniam timis. Sed gazetoj pli kaj pli rakontas pri junuloj, kiuj atakas senfortajn personojn. Kaj eble mi parolis al vi pri la kaŝejo kun miaj ormoneroj. Mi ne memoras bone. Mia memoro ne plu estas, kia ĝi estis. Nuntempe mi emas tuj forgesi, kion mi ĵus diris aŭ faris.

"Mi metis dormigilon en vian tason ĉi-vespere, sed vi trinkis nur malmulte, kaj eble vi ne dormos profunde pli ol unu aŭ du horojn. Mi uzas tiujn por meti vin en staton sendanĝeran por mi. Mi malligos vin nur, kiam estos viro en la domo.

"Eble vi estas bona homo kaj mi petas vian pardonon. Sed via demando, ĉu mi timas, naskis timon en mi."

Ĉu vi scias, kio estis plej zorgiga al mi en tiu momento? Kio, cetere, montras, kiel stulte la homa persono estas aranĝita. Estis la fakto, ke mi nepre bezonis iri al necesejo. Mi trinkis multe da teo post mia alveno, mi trinkis multe da akvo dum la vespermanĝo, kaj legomoj, onidire, estas precipe akvo. Krome, estis malmulte da salo, kaj salo fiksas akvon en la korpo, mi aŭdis. Nu, kiaj ajn la kaŭzoj, mi terure bezonis, kaj la ideo malpurigi la littukojn estis neelportebla.

Kaj jen io subite okazis, kio preskaŭ igis min perdi mian povon super mi tiurilate.

Ekstere la vento blovis. Nenio bone funkciis en tiu malnova domo, kaj ventobato faris, ke la pordo de mia ĉambro iom malfermiĝis. Mi rimarkis nenion tuj. Sed post momento, rigardante al granda spegulo, mi povis vidi parton de tio, kio troviĝis trans la pordo. Aŭ, pli ĝuste: tiun, kiu. Ĉar tuj ekster mia ĉambro kuŝis ŝi, senmova.

Mi krie vokis, sed ŝi ne faris eĉ plej etan movon. Iel, mi sciis, ke ŝi estas morta. Estis terure. Ŝi, tie, senviva. Kaj mi tie ĉi, eĉ ne povanta helpi, se mi supozis malĝuste kaj finfine montriĝus, ke ŝi ankoraŭ vivas.

Mi sentis, ke mi freneziĝos. Neniam mi imagis tian situacion ebla. La tempo pasis ege malrapide, kaj nenio okazis. Mi malsatis kaj soifis, sed ne pri tio mi vere pensis, Okupis mian penson, senkompate, la nekontentigebla bezono iri necesejen, kaj la timo, ke neniu dum pluraj tagoj venos al ĉi tiu soleca domo.

Jes ja, mia gastigantino diris, ke ŝi liberigos min nur ĉe la ĉeesto de viro, kio ŝajnis signifi, ke iu devas veni. Tiu penso redonis esperon. Sed alifoje mi diris al mi: ne; ŝi intencis iri mem al la vilaĝo peti iun veni ĉi tien kaj okupiĝi pri mi. Se mi bone vidis, ŝi ne havis telefonon.

Mi kompreneble provis malligi min. En romanoj kaj filmoj, kaptito ofte sukcesas tion fari. Estis neĝojige devi konfesi al mi, ke, kvankam la ŝnuron ligis maljuna senforta avino, mi ne kapablis malfari ŝian laboron. Sed tiel estis.

Kaj jen finfine mi aŭdis iun ekstere. Tiu frapis la pordon kaj vokis plurfoje: "Sinjorino Ada! Sinjorino Ada!" Mi krie respondis: "Help! Venu supren!"

Estis vilaĝano, kiu alportis al ŝi panon, lakton, ovojn kaj diversajn aliajn manĝaĵojn, kiujn ŝi certe antaŭe mendis.

"Liberigu min," mi petis. "Mi tuj klarigos al vi."

"Kiu vi estas?" li demandis. Sed li ekvidis la kuŝantan korpon, kaj, ne atendante respondon, tuj klinis sin al ĝi.

"Ŝi mortis," li diris post atenta tuŝado. "Ne povas esti dubo."

Nur tiam li envenis en la ĉambron.

"Liberigu, vi diris, ĉu ne?"

Li vidis, ke mi estas ligita. Sed tuj poste li rimarkis la paperon kun ŝia skribaĵo.

"Mi vin petegas, liberigu min, mi nepre devas iri al la necesejo."

Li rigardis min sindemande.

"Kiel mi povas scii, ĉu vi estas danĝera aŭ ne? Mi havas pli bonan ideon."

Li iris al alia ĉambro. Tute klare, li bonege konis la domon. Post nelonge li revenis kun unu el tiuj ujoj, kiujn oni uzas en malsanulejoj por la homoj, kiuj ne kapablas moviĝi kaj do ne povas senigi sin je bezonpremo en taŭga loko.

"Vi devos helpi min," mi diris, "ĉar mi ne povas fari eĉ plej etan movon per la brakoj."

Mi sentis min honta kaj malfeliĉa, sed li akceptis, kaj mi malplenigis min en la ujon. La senpeziĝo estis nekredeble bonvena.

"Mi devas venigi doktoron, por ke li pretigu la necesajn paperojn pri tiu morto," li diris. "Kaj ankaŭ informi la policon."

"Bonvolu forpreni miajn ligilojn," mi petis. Sed liaj duboj pri mi estis tro gravaj.

"Ne. Mi unue rigardu, ĉu ŝia oro plu troviĝas sialoke."

Li baldaŭ revenis kun serioza, neamika esprimo survizaĝe. Mi komence miris, ke li konas la lokon, sed poste mi pensis, ke en tia eta vilaĝo, ĉiuj certe konas ĉion pri ŝi. Se juĝi laŭ la antaŭa vespero, ŝi estis parolema kaj facile forgesis, kion ŝi aŭ oni ĵus diris. Tia homo verŝajne ne povas longe teni ion ne-diskonata.

"Ĝi malaperis. Plej verŝajne vi ĝin prenis kaj ie kaŝis, dum ŝi rimarkis nenion."

"Kaj kiel mi ligis min mem?"

"Vi havas kunulon, eble. Aŭ vi trovis manieron igi ŝin tion fari. Eble dirante al ŝi, ke tiel ŝi ne timos."

"Sed ĉi tiun komunikaĵon fiksitan al la seĝo ŝi skribis propramane. Certe tion vi rekonas."

"Nu, mi ne scias. Ne estas mia tasko kompreni pri tiaj aferoj. Mi informos la policon."

La doktoro venis. Li diris, ke ŝia koro estis malforta kaj verŝajne ne eltenis la timon plus la forto-streĉon necesan por bone ligi min.

Venis policano. Li diris, ke mi devos resti surloke, ĝis la esplorado pri la stranga situacio, kun mi ligita en lito kaj ŝi morta eksterĉambre, estos finfarita. Sed ĉar li ne volis lasi min sola tie, time, ke mi forkuros, kaj ĉar li opiniis, ke neniu en la vilaĝo konsentos gastigi eblan mortiginton, plus konsidere al la malmulta mono, kiun mi disponis kaj igis hotelon neebla solvo, li proponis, ke mi loĝu en la policejo, kiu troviĝis ne tre proksime, en malgranda kampara urbeto.

Tie mi restis plurajn tagojn. Pluraj vilaĝanoj memoris tre bone, kie la maljuna avino kaŝis sian oron. Ŝi ne timis la konatojn kaj jen parolis pri ĝi, jen eĉ montris ĝin. Tiu kaŝejo nun estis malplena.

La fakto, ke oni trovis reston de dormigilo en te-taso ankoraŭ ne purigita, ne faciligis la solvon de la problemo. Ĉu mi ne metis ĝin por ŝin mortigi? Kiel scii, kiom estis metita kaj kiom ŝi trinkis? Eble mi perforte devigis ŝin skribi la leteron kaj poste ligi min, sciante, ke la dormigilo ne efikos antaŭ ol duonhoro.

"Kial mi farus ion tiel malsimplan?" mi diris. "Se mi prenus ŝian oron, mi tuj forirus kun ĝi!"

"Eble tion vi intencis fari komence, sed ne povis pro la neĝo."

"Se mi ŝtelis la oron, kien mi metis ĝin?"

"Jes. Tion vi devus sciigi al ni..."

La esplorjuĝisto, ne kontenta, ne tre certa pri si, decidis ne ellasi min.

La filo de la maljuna sinjorino vere estis plej afabla. Post kiam li klarigis al la polico, ke ĉi-foje, antaŭ ol vojaĝi for por kelka tempo, li akceptigis al sia patrino, ke ŝi lasu lin meti ŝiajn ormonerojn en sendanĝeran lokon en sia oficejo, en la urbo, kie li laboras, oni liberigis min. Li vere ne estis memcentra homo. Li tre malĝojis pri la forpaso de la patrino, sed ne preteratentis pro tio mian strangan situacion.

Li sentis sin kulpa pro la maniero, laŭ kiu lia patrino min traktis, kiom ajn komprenebla ĝi estis.

"Mi ne estas malriĉa," li diris. "Mi havas bonan oficon, mi ne havas gefilojn kaj mia patrino preskaŭ nenion elspezis. Permesu, ke mi faru ion, por ke vi pardonu ŝin."

Kaj li aĉetis por mi tute novan biciklon.

NOVAJ VORTOJ:

aprilo, butero, cetera, densa, dividi, fajro, ferio, fingro, flava, fumo, gasto, ial, iel, karakterizi, konstati, orelo, plus, puŝi, rado, salo, teo, tuko

NOVAJ KUNMETOJ:

esplor-juĝ-isto, forto-streĉo, mem-centra, neces-ejo, preter-atenti

26. KIAM DORSO DOLORAS[redakti]

"Bela mateno, ĉu ne?"

Ĉiufoje, kiam Tejho renkontas Maevan, lia koro elsaltas el sia kutima regula, paca irado.

"Ho, Tejho, vi! Saluton. Jes, la mateno estas vere bela."

Ĉiufoje, kiam Maeva rigardas Tejhon, ŝia koro rapidiĝas, kaj io neklarigebla, plaĉe varma, plenigas ĝin. Io poema.

"Ĉu vi fartas bone?"

"Tre bone, dankon, kaj vi?"

La vortoj glitas facile el ŝia buŝo. Nenio vidigas, ke ŝi devas streĉi la fortojn por ne tuj proksimigi la kapon al lia brusto. Kaj ĝin kisi.

"Ankaŭ mi plej bone fartas."

Ili ekridegas.

Ŝajnas, en tiu trankvila loko, ke responde ridas ankaŭ la naturo. Birdo ekflugas gajkante. La lumo sur la maro dolĉas al la okuloj. Estas unu el tiuj tagoj, kiam la vivo vastadone disradias ĝojon.

Kiam oni estas juna, bonfarta, kun tiu beleco, kiun juneco ofte havigas al homoj viglaj kaj sanaj — eble ĉar naturo pretigas ilin por amo — oni facile sin ĝenas antaŭ persono de la alia sekso, sed tiun sinĝenon oni volas ne elmontri. Ĉu plej bona metodo por kaŝi ĝin ne estas eligi laŭtan ridon?

"Fakte, mi ne diris al vi la veron," voĉas Tejho, post kiam la ridoj trankviliĝis, "parolante pri bonfarto. Mia dorso doloras."

"Ĉu vere? Ĉu vi estas malsana?"

"Ne malsana. Ĉu vi scias, kie mi laboris lastsemajne?"

"Ie ĉe la haveno, ĉu ne? Ĉu vi helpis el- kaj en-ŝipigi varojn?"

"Ne, tute ne. Sed vi pravas pri la loko. Mi laboris apud la haveno, ĉe tiu ĉino, kiu vendas malnovajn objektojn el fero. Li dungis min por kelka tempo. Li bezonis iun por ordigi la amason da plej diversaj varoj el plej diversaj materialoj, kiujn li havas. Teorie, li okupiĝas pri malnovaj objektoj el metalo, ĉefe fero, sed fakte li havas multon ankaŭ el aliaj materialoj, ekzemple el ligno. Ankaŭ lignajn meblojn li vendas, ĉu vi scias? Tiu homo kapablas aĉeti kaj revendi ion ajn. Maŝinojn, aparatojn, strangajn artaĵojn, ĉion oni trovas ĉe li."

"Ĉu vere? Sed kiel tio rilatas al via dorso? Kio okazis?"

"Nu, eble mi ne estas sufiĉe forta por tio, kion mi devis fari."

Ne sufiĉe forta, ĉu? Ridinde! Maeva rigardas lin. Sur ĉi tiu insulo, nur la ĉinaj komercistoj, la malmultaj eŭropanoj kaj usonanoj, kaj la homoj, kiuj laboras en oficejo, en hotela akceptejo aŭ similloke, surhavas ĉemizon. Tejho neniam surmetas ion alian ol pantalonon. Ĉiufoje, kiam Maeva rigardas lin, lia aspekto tuŝas ŝian koron. Ŝi sentas ion en si, ion ne tre esprimeblan, emon tuŝi, eble, deziron, ke haŭto sentu la kontakton de haŭto. Li estas nek dika, nek speciale alta. Tiu iom bruna haŭto, tiu vizaĝo regule trankvila, tiu korpo, senvesta krom la mallonga pantalono, estas simple belaj. Ili ĉiam movas sentojn en ŝi. Ne sufiĉe forta, ĉu? Tiuj brakoj, tiu brusto, tiu dorso aperas kapablaj levi kaj porti ion ajn.

"Vi ne imagas, kiel pezaj kelkaj el tiuj varoj estas. Mi devis levi iun malnovan aparaton, kies uzon mi eĉ ne provus imagi. Li volis ekspozicii ĝin en centra loko... Ĉu vi jam vizitis muzeon?"

"Ne."

"Mi jes, foje, en la granda insulo. Estas domo kun ĉiaspecaj objektoj. Ĉio, sed ne modernaj aĵoj. Mebloj, maŝinoj, aparatoj, manĝiloj, iloj el metalo, ŝtono, ligno, moneroj..."

"Vi ne bezonas diri. Mi neniam vidis muzeon, sed mi sidadis sufiĉe longe en lernejo por scii, kio ĝi estas. Kial vi parolas pri muzeo?"

"Ĉar unu el la konstruaĵoj, kie mi laboris por tiu ĉino, estas kvazaŭ muzeo, tiom da nekredeblaj aferoj ĝi enhavas. La tutan tagon mi devis preni aĵojn el unu loko kaj ilin porti al alia."

"Sed kiel vi dolorigis al vi la dorson? Vi tamen ne levas objektojn kiel okcidentanoj, kiuj tenas la krurojn rektaj por preni ion de sur planko, kaj klinas nur la korpo-supron, tiel ke la dorso elportas la tutan penon, ĝis ĝi malboniĝas." Dum ŝi parolas, ŝi klinas la dorson kaj mallevas la brakojn, tenante la krurojn rektaj. Ŝi ŝajnigas, ke ŝi prenlevas ion de sur la tero laŭ la maniero de la okcidentanoj. Ambaŭ ridegas.

"Ne, tute ne. Sed tiu stranga aparato ne estis fakte, kia ĝi aperis. Ĝi estis multe pli peza en unu flanko ol en la alia, kaj, kiam mi levis ĝin, mi sentis, ke jen ĝi glitas el miaj manoj. Nu, mi ne povis allasi, ke ĝi falu teren kaj rompiĝu, time ke la ĉino koleros kaj devigos min pagi. Kiel mi povus pagi? De kie mi prenus la monon por tia sendube multekosta aparato? Mi provis teni min egalpeze, mi sukcesis, ke la aparato ne falu, sed mi tiucele faris movon neĝustan kaj ekde tiam mia dorso iom doloras."

"Kompatinda!" ŝi diras dolĉavoĉe, kaj sammomente trakuras ŝian tutan korpon neatendita sento, plaĉa, iom ĝua. Nur pro ĝi ŝi ekrimarkas, ke ŝi nun tuŝas lian brakon.

"Ne zorgu," li respondas, same dolĉe. "Doloras nur iomete."

"Tamen, tamen," ŝi rebatas. "Ĉu ĉi tie?" ŝi demandas, promenigante sian manon sur lia dorso, laŭ la rando de la pantalono.

"Jes, tie." Ne eblus scii, ĉu lia voĉo esprimas sufereton aŭ ĝuon. Ĉu ambaŭ? Ĉiaokaze, ĝi sonas bele, altire. "Via mano estas vere kuraca. Jes. ĝuste tie, sed ankaŭ ĉirkaŭe. Jes, tiel, plu, plu, mi petas. Viaj fingroj havas resanigan efikon. Kaj krome ili... kiel diri?... ili plej agrable poemas. Jes, jes, ne ridu. Via tuŝo havas la dolĉecon de poemo."

Ŝia kontakto rapidigas lian koron, dum io fajra varmas ene kaj estigas plaĉajn sentaĵojn. Tiam...

Knabo, knabino. Blua maro, ĉielo sennuba, suno. Neniu bruo de maŝino, neniu veturilo, neniu homa voĉo, krom iliaj. Nur birdoj krias unu al la aliaj super la maro, nebele, nekante, kvazaŭ milite. Ili batalas pri fiŝoj.

Tejho, Maeva ne atentas ilin.

Ne estus ĝentile plu rigardi tiujn du. Ni havu konsideron pri ilia rajto soli, aŭ, pli ĝuste, ge-soli. Ni pro ĝentileco almenaŭ fermu la okulojn. Kaj se la tiela mallumo vigligas vian imagon, nu, tio estas via afero, ĉu ne?

NOVAJ VORTOJ:

aparato, ĉemizo, ĉina, dorso, dungi, ekspozicio, farti, fero, gliti, haveno, insulo, kisi, ligno, materialo, meblo, moderna, muzeo, pantalono, planko, rando, sekso, Usono, varo, vigla

27. KVINA RAKONTO PRI AFANTI[redakti]

Komercisto, kiu estis amiko de Afanti, devis foriri por longa vojaĝo. Antaŭ ol ekiri for, li venis viziti sian amikon, por diri al li varman, plej amikan ĝisrevidon.

Li apenaŭ eksidis kaj komencis paroli pri sia baldaŭa vojaĝo, kiam li rimarkis, ke Afanti havas belan oran ringon ĉe la ringofingro.

"Mi tre bedaŭras, ke mi devas foriri, ĉar mi tre ŝatas nian rilatadon," li diris. "Vi estas mia plej bona amiko, Afanti, ĉu vi tion kredas?"

"Mi certe kredas vin, kara," Afanti respondis. "Tial mi havas por vi simplan, sed bonan, konsilon: ne foriru."

La alia eligis profundan spiron, zorgvizaĝe.

"Mi devas, Afanti, mi devas. Miaj komercaj aferoj ne ebligas al mi ne foriri. Mi bezonas monon por vivi, ĉu ne? Por ricevi monon, mi bezonas komerci. Kaj por mia komerco mi devas vojaĝi for."

Afanti nenion respondis.

"Sed la ideo resti tiel longatempe sen vidi vin igas min ege malĝoja. Ĝi ŝiras mian koron. Kiel mi elportos? Ne estos facile."

Afanti plu restis silenta.

"Jen mi havas ideon," la amiko diris kun ekbrilo en la okuloj. "Lasu min havi vian ringon. Mi metos ĝin al mia fingro, kaj konstante vidos ĝin. Ĉiufoje, kiam mi ĝin rigardos, mi sentos, kvazaŭ mi vidus vin envere. Ĝi estos mia animpacigilo."

Afanti rigardis sian ringon. Ĝi estis bela. Ĝi estis valora.

Estis eĉ la sola valoraĵo, kiun li iam ajn havis. Per serioza voĉo li ekparolis:

"Min tuŝas la sentoj, kiujn vi esprimas. Kio estas pli valora ol amikeco? Kaj ĝuste mia amikeco al vi kaŭzas al mi problemon. Ĉar ankaŭ mi ne povos havi pacon enkore, dum vi estos for. Ankaŭ mi bezonus vidi vin."

Same kiel lia kunulo antaŭ minuto, Afanti eligis profundan spiregon, bruan, malĝoj-espriman. Dum momento silento okupis la ĉambron. La komercisto sin demandis, pri kio pensas Afanti. Ĉi-lasta aperis profunde enpensiĝinta, kvazaŭ serĉante solvon al suferiga problemo. Sed la esprimo de Afanti subite ŝanĝiĝis: larĝa rideto formiĝis sur liaj lipoj.

"Jen! Ankaŭ mi finfine ekhavis ideon, bonan, solvan ideon. Certe vi bonvolos agi kompate al mi: lasu min konservi la ringon. Ĉiufoje, kiam mi rigardos ĝin, mi memoros, kiel mia plej bona amiko deziris ĝin havi pro varmaj amikaj sentoj al mi. Tio varmigos mian koron. Mi memoros, kiel vi petis ĝin, kiel gravis por vi havi ion, kio tenu viva en vi mian memoron, kaj kiel vi tamen plej grandanime akceptis, ke mi ĝin konservu. Tiel mi ne povos ne pensi pri vi konstante. Vi pravas. Amikeco estas io ege valora, kaj ĉi tiu ringo estos por mi porĉiama signo de nia porĉiama amikeco."

NOVAJ VORTOJ:

ligo, ringo

NOVAJ KUNMETOJ:

en-pens-iĝi, ĝis revido, ringo-fingro

28. MI PERDIS KELKAJN BOVINOJN[redakti]

— Kultura Centro Esperantista? Ĉu tio estas en la Alpoj?

— Ne. Tute ne. Estas en la plej okcidenta parto de Svislando, en la ĵurasa montaro. Ne estas tiel akraj montoj kiel la Alpoj, sed ili estas tre agrablaj por promeni. Kaj la Kultura Centro troviĝas je iom pli ol mil metroj super la marnivelo, tute proksime al naturo, rande de la plej alta urbo de Eŭropo. Mi diras "urbo", ĉar ekzistas pli altaj vilaĝoj, sed La Chaux-de-Fonds (elparolu: La Ŝodfon') estas vera urbo, centro de horloĝa industrio, tamen je mil metroj de alteco.

— Interese.

— Ĉu vi konas la svisan Ĵurason?

— Jes. Mi tie perdis bovinojn siatempe.

— Perdis bovinojn, ĉu vere? Kiel eblas?

— Tio okazis dum la dua mondmilito. Mi estas judo, kiel vi eble scias. Pariza judo. Mi estis dekokjara, studis pri literaturo. Por mi, kamparo estis stranga medio, nekonata, ekster mia vivo. Medio tute fremda al mi. Regionoj, kien oni iras ferii aŭ pasigi dimanĉon. Sed mi havis neniun veran kontakton kun la kampara vivo.

— Ĉu vi estis en Parizo, kiam la germanoj okupis Francion?

— Jes. Mia familio ne prenis serioze ĉion, kion oni diris pri la malamindaj idealoj de tiu frenezulo Hitler kaj pri liaj klaraj intencoj. Verŝajne ili prenis siajn dezirojn por realo. Kiam la germanoj alvenis, oni trovis por mi kaŝejon en religia lernejo, katolika. Sed tio ne povis daŭri, ĉar, almenaŭ tiuregione, la germanoj komencis kontroli tiujn lernejojn, serĉante judojn por ilin sendi al morto.

— Kiel vi elturniĝis?

— Ni havis amikojn, bonajn amikojn, kiuj ĉion aranĝis. Ili savis mian vivon. Neniam estos limo al la dankemo, kiun mi sentas al ili. Ili organizis eliron al Svislando. Mi vojaĝis ĝis la landlima regiono, kaj tie estis akceptita de franca kamparano, kiel planite. Tiu transirigis homojn de Francio al Svislando kaŝe, por mono. Estis danĝere, ĉar oftis germanaj kontroloj.

— Kiu pagis?

— La estro de tiu katolika lernejo pagis parton, tiuj amikoj alian parton. Juda organizo repagis ilin post la milito. Miaj gepatroj devis pagi antaŭ ol foriri al Svislando, kie ni devis rekuniĝi, sed iu franco raportis pri ilia kaŝejo al la germanoj, kaj ili estis kaptitaj: Mi neniam revidis ilin.

— Terure!

— Jes. Kiu ne travivis ion similan, tiu ne povas imagi.

— Almenaŭ vi saviĝis.

— Jes.

— Kia homo estis tiu translima pasiganto?

— Mi memoras nur, ke mi ne povis ekscii tiutempe, ĉu li havas homajn sentojn aŭ ne. Mi legis sur lia vizaĝo neniun kompaton, neniun komprenon pri tio, kion mi travivis. Por li, transkonduki homojn trans la landlimon, estis ia kutima laboro. Li certe ne estis idealisto, kaj mi ofte min demandis, kion kaŝas lia senvarma vizaĝo. Mi volis rakonti al li pri miaj timoj kaj esperoj, sed li silentigis min per kelkaj akraj vortoj.

— Eble vi estis por li nur mongajnilo.

— Eble jes. Mi restis kun li nur malmultajn horojn. Mi min demandis, ĉu li rigardas min speco de bovo, kiun oni iras vendi ie. Sed mi fakte opinias, ke tio estis nur lia ekstera aspekto, kaj ke sub tiu kvazaŭ senkora ŝajno kaŝiĝis homa kunsento.

— Nu, tion ni neniam scios. Sed kion pri la bovinoj, kiujn vi perdis?

— Atendu, atendu. Mi tranoktis ĉe tiu kamparano. Ege frue matene, antaŭ ol tagiĝis, li vekis min. Mi prenis la sakon, en kiu mi portis miajn kelkajn havaĵojn, kaj sekvis lin. Ni piediris unue tra kampoj, sed baldaŭ tra arbaro. Ni supreniris pli kaj pli, sufiĉe alten sur la monto.

— Ĉu ne troviĝis germanoj, kiam vi foriris?

— Tute ne. Sed ni sciis, ke ili troviĝas en la regiono. Kaj mi kolerigis mian kunulon foje, ĉar... Nu, mi devas unue diri, ke post la unua arbaro ni alvenis super la limon de la arba nivelo. Tie estis nur herbo kaj ŝtonoj. Estis la komenco de vasta herbejo, kie bovinoj pace herbmanĝis rigardante nin pasi.

— Ĉu estis bela vetero? En kiu sezono vi translimiĝis?

— Somere. Tial la bovinoj estis ekstere. Jes, la vetero estis bela. La tagoj estis sekaj tiuperiode, sed tie supre, je tiu horo, estis malvarmete kaj kelkloke renkontiĝis nebulo, fojfoje eĉ tre densa nebulo.

— Pardonu, ke mi interrompis vin per mia demando pri vetero. Vi komencis rakonti, kial vi kolerigis vian kamparanon.

— Plej simple. Ĉar mi krietis. Estis apenaŭ aŭdebla krieto, sed mi ne povis subpremi ĝin. Ni estis en nebulo kaj la ĉielo ankoraŭ estis malhela. Mi pikis min vere dolorige. Oni ne vidis bone. La limo inter tiuj herbejoj estis markita per dratoj. Pikdratoj.

— Ne estas limoj. Nur estas bariloj, por ke bovinoj ne transiru al alia loko, sed restu tie, kie ili devas.

— Ĉu vere? Kiel stulta mi estas! Kompreneble, vi pravas. Vi ne imagas, kiel ĉefurbano povas stulti pri neurbaj aferoj. Nu, mi provis pasi sub tia drata barilo. Mi faris stultan movon, iom glitis, mia nazo trafis ion lignan, mi saltetis kaj pikilo de la pikdrato eniĝis en la dorson de mia mano. Mia krieto estis vere mallaŭta, eĉ ne estis krieto, nur eligo de malakra dolorsono, sed mia gvidanto koleris.

— Kiel li povis koleri senkrie?

— Li sukcesis. Nun, kiam mi revidas lin enpense, mi trovas la situacion amuza. Sed ĝi ne amuzis min tiutempe. Li esprimis sian koleron tute silente. Nur per vizaĝaj esprimoj kaj movoj de la brakoj, de la korpo, de la kapo, de la manoj. Liaj lipoj moviĝis kvazaŭ por montri, ke li krias, sed neniu sono venis. Li imitis kriojn sen krii. Finfine, li retrovis sian trankvilon kaj ni daŭrigis nian iradon. Ni revenis al arbara regiono. Ie, meze de tre densa arbaro, li haltis, kaj signis, ke mi haltu.

— Ĉu li aŭdis germanojn?

— Mi ne sciis. Bedaŭrinde, li nenion volis aŭ povis diri al mi. Li metis fingron sur la lipojn por signi, ke mi faru neniun bruon. Se vi scius, kiel mia koro batis!

— Mi povas imagi.

— Eble. Mi pli kaj pli perdis mian trankvilon, ĉar mi ne komprenis, kio okazas. Ni tie staris silente, senmove, dum pasis minutoj, longegaj minutoj. Lia sinteno povis signifi nur, por mi, ĉeeston de danĝero, kaj mi, urbano, tute ne kutimis al danĝero. Mi ankaŭ, verdire, ne kutimis al malkomforto. Miaj piedoj estis malsekaj pro la longa marŝado en herbejo je la horo, kiam malsekeco formiĝas tie surmonte (aŭ ĉu la malsekeco formiĝas dum la tuta nokto? Kiel nescia mi estas pri naturo!). Mi estis pensanta pri miaj malvarmaj, malsekaj piedoj, kiam insekto min pikis. Kia plaĉa medio! Tio igis min eĉ pli streĉita.

— Sed kial vi longe staris tie senmove? Kio estis la danĝero?

— Fakte ne estis danĝero. Mi jam rimarkis antaŭe, ke mia kunulo havas nekredeble akrajn okulojn, kapablajn vidi tra plej malhela nokto, ĉu germanoj ie marŝis. Nu, ni estis en densnebula loko kaj li provis rigardi. Krome, per siaj same akraj oreloj li tre streĉe aŭskultis, ĉu germanoj ie proksime pasas. Ni ja troviĝis tute proksime al la landlimo. Post iu longa, lasta kontrolado senmova - plej streĉa, kredu min - li proksimigis la lipojn al mia orelo kaj elparolis la unuajn vortojn, ekde kiam ni forlasis lian domon: "Rigardu tiun vojeton" (mi apenaŭ vidis ion, sed ege mallarĝa piedvojeto trairis inter la arboj) "sekvu ĝin. Post kvin minutoj, vi estos en Svislando."

— Ĉu estis tiel simple?

— Tiel simple estis. Simple, sed ege streĉe. La sola problemo estis ne perdi la vojeton. Feliĉe, mi baldaŭ eliris el la nebulo. Mi tiam jam estis en Svislando, sed tion ne sciis. Mi eksciis nur, kiam la vojeto finfine atingis vilaĝon.

— Sed ĝis nun en via rakonto vi nur preterpasis bovinojn, neniam ilin perdis. Kion vi diris komence? Ĉu mi misaŭdis?

— Tio estas tute alia afero. Ĝi okazis poste. La svisoj estis bonkoraj kun mi (ne ĉiam kaj ĉie tiel estis; mi estis bonŝanca). Post iom da tempo, ili sendis min al kamparano. Mi devis resti tie kaj labori kun li por pagi mian restadon en la lando. Mi do iris tien kaj la kamparano estis plej afabla. Li vere varme bonvenigis min. Li invitis min promeni en la ĉirkaŭaĵo, "por montri ĉion", li diris. Survoje ni renkontis bovinarojn kaj li salutis la bovinojn per ilia nomo. Estis gajaj sonoj, tie, ĉar ĉiu bovino havis sonorilon ĉe la kolo, jen pezan, jen malpezan, jen kun akra sono, jen kun malakra.

— Kaj la paca muziko de tiuj sonoriloj estis tiel plaĉa al viaj oreloj de juna ĵus-foririnto el mortodanĝero, ke vi atentis ĝin pli ol la bovinojn mem!

— Ĝuste. Tute prave. Kion mi miskomprenis kiel promenon, tio estis precizigoj por la laboro. Sed, vere, li ne estis klara pri tio. Vespere, li diris al mi: "Iru al tiu kaj tiu kaj tiu lokoj, kiujn mi montris al vi posttagmeze kaj revenigu la bovinojn hejmen."

— Kompatinda!

— Mi ne kuraĝis diri, ke mi eĉ ne estis certa, ĉu mi trovos la vojon. La loknomoj, kiujn li diris dum la posttagmeza promeno, kaj ripetis en sia ordono, kompreneble signifis nenion por mi. Mi tamen foriris. Mi feliĉe grandparte memoris, tra kie ni pasis antaŭe. Mi sukcesis atingi la bovinojn, kiujn mi opiniis liaj. Ili eĉ memvole grupiĝis, kaj mi miris, ke ili tiel facile akceptas sekvi min. Sed mi ne sciis, kiom ili devas esti. Kiam mi revidis ilian mastron, mia bovinaro estis mankhava.

— Kion li faris?

— Li diris, ke li tuj vidis, ke mi estas urba senkapulo, al kiu oni povos nenion ordoni kun certeco, ke li plenumos la taskon. Mi aŭskultis senresponde. Kion mi povis diri? Sed io ege mirigis min. Por mi, ĉiu bovino estas nur bovino, simila al ĉiu alia bovino. Sed li tuj diris, ke mankas tiu, kaj tiu ĉi, kaj tiu alia. Laŭ la nomoj li priparolis ilin. Li devigis min iri kun li. Li trovis ĉiun laŭ la sono de ĝia sonorilo. Li ne nur konis ĉiun vizaĝon bovinan (eble ne la vizaĝon, mi ne scias, kiel li ilin rekonis), sed li ankaŭ konis ĉiujn sonorilajn sonojn. Ĉu ne mirinde?

— Tiel vi konatiĝis kun svisa Ĵuraso! Ĉu poste vi lernis voki ĉiun bovinon laŭnome?

— Ne. Mi ne havis tempon. La sekvantan tagon, mi jam estis for. La kamparano plendis pri mi. Oni sendis min al la horloĝa industrio, kaj tie mi estis brila knabo, kiu ricevis nur gratulojn. Ĉu vi sciis, kiel la israela verkisto David Ŝahar difinas la malbonon?

— Ne.

— Li diras, ke malbono estas io, kio ne troviĝas ĝustaloke. Kafo en taso, li diras, estas io bona. Kafo sur pantalono estas io malbona. Estis erare postuli, ke juna parizano okupiĝu pri bovinoj!

NOVAJ VORTOJ:

akra, Alpoj, bovo, dimanĉo, drato, franca, fremda, germana, hela, herbo, horloĝo, idealo, imiti, insekto, israela, juda, Ĵuraso, katolika, kvalito, literaturo, medio, nazo, nebulo, Parizo, piki, seka, sezono, sonori, svisa, veki

NOVAJ KUNMETOJ:

el-turn-iĝi, sia-tempe, tra-nokti

29. AMINDA FAMULO[redakti]

Li estis tiel fama. Lia nomo, en grandaj literoj, legiĝis ĉie en la urbo. Li certe estis la plej populara kantisto. La stelo, kiu brilis en la nokto. La plej aminda kantisto niatempa.

Liaj muzikoj estis frenezaj, oni diris. Li kantis rapide, vigle, ĝue. Kaj liaj vigleco kaj ĝuemo iel transdoniĝis al la publiko.

Sed estis io poezia en la vortoj, kiujn li kantis. Kaj li estis kuraĝa. Malŝatantoj diris, ke li krias. Ne, li ne kriis. Li vokis. Li devis voki, ĉar li volis veki. Li alvokis nin kontraŭstari maljustecon. Li volis veki la homojn el la dormo, en kiun la moderna vivo ilin tenis. Por ke ili fariĝu aktivaj. Por ke ili agu kontraŭ ĉio malbona en nia socio. Por ke ili igu la socion progresi al pli bona vivo, al mondo pli justa.

Kiun ŝancon mi havis, mi, eta sekretariino, ke li rimarku min? Miaj ideoj estis malsaĝaj. Sed mi volis ian kontakton kun li. Mi sciis, ke nenio serioza eblas inter li kaj mi. Sed scii ne sufiĉas por forigi ideon, ĉu? Mi volis, ke li amu min.

Kiam li aperis antaŭ ĉies okuloj, en la plenplena ejo, lia kostumo brilis. Ŝajnis, ke miloj da steletoj estas kudritaj sur ĝi. Ili respegulis la lumon, kiu estis direktita de la plafono al li, en konstante ŝanĝiĝanta danco.

Dum li kantis, lia tuta korpo dancis. Li ne kantis nur per la buŝo, la lipoj, la lango. Li kantis tutkorpe. Kaj pro tio la aŭskultantoj dancis sian sidan danceton, laŭ la muziko, sur siaj seĝoj. Mi ĉiam trovis tre belaj, sur la fotoj, liajn harojn tiel plaĉ-aranĝe kombitajn. Sed dum li dance kantis tie, ankaŭ liaj haroj dancis, kaj el la bonorda kombado restis plu nenio. Strange, mi trovis lin eĉ pli aminda tiel.

Kiam li finis, mi iris atendi lin. Mi havis tri diskojn kun mi. Mi intencis peti lin subskribi sian nomon sur ili. Mi sciis, ke li eĉ ne rigardos min. Estos nur momenta renkontiĝo, interŝanĝo de kelkaj vortoj, manmovo, kiun li faris milionfoje eble, por irigi la plumon sur la centra ronda papero meze de plasta disko. Jes, mi sciis tion. Mi ne atendis ion alian. Kaj tamen mi esperis.

"Via nomo estas Vera, ĉu ne?" li demandis, rigardante min fikse, rekte en la okulojn.

"Kiel vi povas scii? Jes," mi respondis nekomprene.

Estis nekompreneble. Kiel eblas rekoni personon, kiun oni neniam vidis?

"Mi tuj rekonis vin," li plu diris. "Li estas bonega."

Pli kaj pli strange!

"Kiu estas bonega?"

"Sergjo," li respondis.

"Sergjo?" Mi konis neniun tiunoman, kaj mi aldonis: "Kiel li estas bonega? Pri kio?"

Homamaso premis min tiel forte, ke fariĝis pli kaj pli malfacile spiri. Ĉiuj deziris, ke la famulo skribu sian nomon sur iliaj diskoj, aŭ sur papero. Ili malkontentis pri tio, ke mi malrapidigis la aferon. Li rigardis ilin.

"Aŭskultu," li amikvoĉis, "ĉu vi akceptus vespermanĝi kun mi morgaŭ?" Li enmanigis al mi karton. "Jen la adreso de la restoracio. Ekde la oka mi atendos vin. Ni ne povus paroli trankvile ĉi tie. Sed morgaŭ mi havos libertagon. Ripozigos min vespermanĝi kun vi."

Mi jesis, dankis, foriris, apenaŭ konscia pri la multaj rigardoj, kiuj provis ekkompreni, kial la dio elektis min prefere ol iun ajn alian.

Dormi mi ne povis. Mi pasigis la nokton demandante min, kio okazis. Ĉu entute la invito estis reala? Ĝi estis apenaŭ kredebla. Post kiam mi dormetis kelkan tempon, mi post nelonge vekiĝis, kaj la pensoj plu kaj plu turniĝis en mia kapo, sen prezenti respondon al la multaj demandoj, kiuj kaptis min. Plurfoje, certa, ke la afero estis nur imagita, mi ellitiĝis por rigardi la restoracian karton. Ĝi estis reala.

Matene, mi sentis min tiel malbone post tiu preskaŭ sendorma nokto, ke mi telefonis al la oficejo, ke mi malsanas, kaj ne iros labori. Tiam okazis kvaronhora batalo inter miaj principoj kaj mia deziro. Unu el miaj principoj estas, ke dormo devas veni nature: dormigilon mi neniam uzas. Mi havas kelkajn hejme, ĉar kiam mia patrino vizitas min, ŝi ĉiam lasas iom da ili. Sed ĉi-foje miaj principoj malvenkis: mi enbuŝigis dormigilon kaj finfine glitis dormen. Mi ja bezonis esti bela, kaj sendorma nokto ne favoras beliĝon.

Kiam mi forlasis mian loĝejon tiuvespere, mi timis, ke iu el la oficejo vidos min kaj faros al si ĝustajn ideojn pri mia "malsano". Sed mi povis nenion fari tiurilate. Mi estis preskaŭ certa, ke li ne estos tie. Kial li estus? Tiaj famuloj ne estas tre seriozaj, onidire. Dio scias, kial li havis tiun ideon pri mi.

Mi tre bedaŭrus, se li ne tenus sian promeson. Mankus al mi, ne nur la plezuro dividi manĝon kun viro, kiun mi de malproksime ege ŝatis, eble eĉ amis, sed mankus ankaŭ la respondo al la mirigaj demandoj: Kiel li povas scii mian nomon? Kiu estas Sergjo?

Fakte, kontraŭ mia atendo, sed laŭ mia espero, li tie sidis en la trinkeja parto de la restoracio, tuj ĉe la enirejo. Li direktis al mi larĝan rideton, kiam li ekvidis min.

"Venu," li diris. "Ni havas tablon en aparta ĉambro, tiel neniu ĝenos nin. Ne estas agrable esti fama. Oni malfacile defendas sin kontraŭ scivolemuloj kaj kolektantoj de subskriboj."

Li kondukis min al eta aparta manĝoĉambro.

"Kiel vi fartas?" li afable demandis, post kiam li mendis la manĝon.

"Mi kuŝis sendorme dum la tuta nokto. Pro vi."

"Ĉu mi estas tiel terura?"

"Tion mi ne povas diri, ne konante vin. Oni konas homon nur post kiam oni manĝis tutan kilogramon da salo kun li aŭ ŝi. Kaj je ĉiu manĝo, kiom da salo ni enprenas? Ne vi estas terura, sed viaj nekompreneblaj sintenoj. Kiel vi povas koni mian nomon?"

"Mi diris al vi: pro Sergjo."

"Sed mi konas neniun Sergjon."

"Ĉu vere? Kion pri la desegn-instruisto?"

"Ha, tiu! Mi eĉ forgesis lian nomon. Jes, li estis mia instruisto en la meza lernejo. Foje li petis la permeson desegni min."

"Ĝuste. Li estas ŝanca konato de mia frato, kaj foje mi vizitis lin. Mi vidis tiun belan desegnaĵon en lia sidĉambro. Kaj mi enamiĝis al la belega knabino sur ĝi. Kompare kun la realo, tamen, tiu desegnaĵo estas nenio."

"Kaj dume mi enamiĝis al vi pro viaj kantoj!"

Mi estis plej malsaĝa. Pro li mi forlasis mian sekretarian laboron. Mi forlasis mian urbon. Mi sekvis lin de loko al loko, kie li kantis. Li estis freneza pri mi, mi pri li. Ĝis venis la tago, kiam ni malpacis, kiam ĉio inter ni ŝajnis subite neelporteble supraĵa, kiam ambaŭ komprenis, ke tio estas kvazaŭ ludo, aŭ pli ĝuste interludo inter la seriozaj okazaĵoj de la vivo.

Mi revenis hejmen, laca, eĉ ne konscia, ke mi almenaŭ riĉiĝis per speciala, instrua sperto...

Sed mia vivo ĉiam plenas je strangaj ŝancaj okazaĵoj. En la vagono, kie mi sidis revenante, mi ne sukcesis subpremi la plorojn. Mi provis interesiĝi pri tio, kio vidiĝas tra la fenestro, sed ne vere sukcesis. Mi sukcesis atenti nenion, ankaŭ ne la viron, kiu eksidis vid-al-vide de mi. Nur kiam li amike metis la manon sur mian brakon kaj demandis:

"Vera, ĉu vi malĝojas?", nur tiam mi mirsaltetis: estis Sergjo!

Sergjo kaj mi vivas kune nun jam la okan jaron. Kaj ĉiutage ni feliĉas pli kaj pli. Li ofte aŭskultas diskojn aŭ kasedojn de mia iama amanto, ĉar li tre ŝatas lian manieron kanti. Ankaŭ mi. Sed mi scias, ke la vespera kantisto estas iu, kaj la viro matena, tagmeza, nokta, feria, iu tute alia.

Ankaŭ nia kantisto tion scias. Li foje diris al mi: "Kiam mi staras antaŭ publiko, kiam la lumoj en la salonego mallumiĝas, kaj nur forta, densa lumo elektra direktiĝas al mi, kaj mi ekkantas, tiam, ŝajnas, ke la ordinara "mi" iras flanken, kaj lin anstataŭas alia persono, multe pli brila, pli bona, pli sentema, pli alt-anima ol mi".

La kantisto kaj la ĉiutagulo: du viroj loĝas en la sama korpo, kaj unu dormas, dum la alia okupas la direktejon. La unuan mi plu amas, ege forte, kaj la dua... la dua ne estas malbona knabo, sed ankaŭ ne tia viro, kun kia mi deziras vivi. Mi eĉ ne bedaŭras, ke la unua ne vivas nur por mi. Kompare kun Sergjo, li apenaŭ ekzistas.

NOVAJ VORTOJ.

aktiva, ĉies, desegni, disko, kasedo, kilogramo, kombi, kostumo, kudri, lango, litero, miliono, plafono, plasta, plumo, poezio, populara, principo, progresi, ripozi, sekretario, stelo

NOVAJ KUNMETOJ:

inter-ludo, sci-vol-ema, sub-skribi, vid-al-vide

30. MISTRAFO[redakti]

"Maljusta, tio estas maljusta," Ijabo ripetis al si, dum ŝi de malproksime rigardis Olun ordigi la aĵojn, kiujn li intencis kunporti vojaĝe al la ĉefurbo. Ŝi estis en la ĝardeno, kolektanta legomojn por la vespermanĝo. Ŝi proksimiĝis al la domo. Nun ŝi vidis lin bone, kaj lin eĉ pli malamis pro lia maniero bonorde aranĝi siajn aĵojn antaŭ ol ilin paki. Tiel ĉiam agis Olu — ordeme — kaj tial, sendube, li konstante pri ĉio sukcesis. Neniam Sule agis tiamaniere. Kaj Sule neniam sukcesis. Pensante pri sia malamo al Olu, ŝi ekpensis pri la same aĉa sento, kiun ŝi havis rilate al Jetunde, lia patrino. Tiumomente, se vi venus al ŝi kaj dirus, ke antaŭ dek jaroj la du edzinoj de Adejemi — Jetunde kaj ŝi — rilatis vere amike, ŝi ne konsentus kredi vin. Tiujn feliĉajn tagojn ŝi sukcesis plene forigi el sia memoro.

Adejemi estis sufiĉe riĉa por pagi al si du edzinojn, sed li tre ŝatis pacon en la hejmo, kaj sekve, kiam li decidis realigi sian deziron pri dua edzino, antaŭ multaj jaroj nun, li longe priparolis la aferon kun sia unua edzino, Ijabo. Ijabo plene jesis al lia elekto, kaj Jetunde fariĝis ŝia plej bona amikino.

Tiu amikeco eĉ pli fortiĝis, kiam ambaŭ samperiode naskis infanon, ĉar ambaŭkaze estis knabo. La knaboj ege amis unu la alian kaj konstante kune ludis, sen iam ajn malpaci. Havante la saman aĝon, ili interesiĝis samtempe pri la samaj ludoj, kaj nek Sule nek Olu estis pli forta ol la alia.

Adejemi estis tre religia kaj ĉiutage, farante la laŭdevajn preĝojn, dankis Dion pri la granda beno, kiun li ricevis: amoplena familio kun du bonaj edzinoj kaj du bonaj filoj, unuvorte: feliĉo.

Ĉu per sia profunda dankemo al Dio li kolerigis la diablon? Tio estas la klarigo, kiun mi aŭdis de loka saĝulo, konata de ĉiuj kiel homo plej sankta. Sed pri tio mi ne povus juĝi.

Se la diablo agis, li agis pere de la onklo de Sule. Olu timis altecon. Kiam li troviĝis ie alte, li havis la impreson, ke io tiros lin malsupren, kaj ke li falos. Tiu timo vekis kapturniĝon. Sekve, li neniam iris sur altan lokon, se ne troviĝis ĉe ties rando barilo aŭ io simila malhelpanta fali.

Iutage, Sule estis kun sia onklo sur la tegmento de domo, kiun ili kovris per materialoj por ĝin plifortigi konsidere al la baldaŭa pluvsezono. La onklo proponis al la du knaboj, ke ili helpu lin, sed li sciis, ke Olu certe ne jesos. Kaj tie supre, dum Sule samtempe amuziĝis kaj laboris, la diablo tra-onkla parolis al li:

"Mi aŭdis, ke Olu sukcesas tre bone en la lernejo."

Sule jesis.

"Tiu knabo malakceptis veni helpi min sur la tegmento. Kia timulo!"

"Estas vere, ke li timas multajn aferojn, kiuj al mi aperas tute sendanĝeraj," Sule respondis.

"Vidu, tia estas la vivo: ĉar li pli timas, li malpli laboras en la arboj, en la kampoj, en la domo, kaj tial li estas malpli forta ol vi. Forton oni ricevas uzante sian korpon. Jes, li estas multe malpli forta ol vi. Malpli vira."

Sule ege kontentis. Lin iom ĝenis, ke la duonfrato ĉiam iom pli bone sukcesas en la lernejaj taskoj, kaj pro tio li sentis sin iom malsupera al li. La vortoj de la onklo redonis superecon.

"Mi konas multajn tiajn ulojn," la onklo diable plu diris, "kiuj pli bone man-uzas krajonon ol laborilon. Ili fariĝas malfortaj kaj malkuraĝaj, kiel virinetoj."

"Ĉu vere?"

"Jes. Ĉu vi aŭdis pri Odjo? Vi ne konis lin, ĉar li estis tiel timema, ke foje li ne sciis defendi sin, kaj li mortis. Li estis kiel Olu. Ĉiam li okupis la unuan rangon en la klaso. Per plumo, krajono kaj papero li superis ĉiujn, sed kiam ekpluvis fortege kaj la ĉielon traflugis fulmo, li iris kaŝi sin en la jupo patrina. Kiom utilas havi belajn kajerojn plenajn je bela skribo, se eĉ muŝo vin timigas?"

"Nu, Olu estas mia frato, kaj mi amas lin. Estos domaĝe por li, se li fariĝos malkuraĝa. Eble mi povus helpi lin, ĉu ne? Ofte li helpas min kompreni la aferojn en la lernejo. Kial mi ne..."

"Li eble estas via frato, sed li ne estas mia nevo," la onklo interrompis. "Nur vi estas mia nevo, ĉar mi havas nur unu fratinon, kaj ŝi estas via patrino. Vi kaj mi havas la saman sangon, li ne. Vere, mi ne povas ne malestimi lin. Timo ne estas akceptebla ĉe viro."

"Parolante pri sango," Sule diris, ĉar la diabla agado iom komencis efiki en li, "estas fakto, ke Olu timas sangon. Eĉ la propran sangon. Kiam li estis eta, foje li falis, li ŝiris al si iom da haŭto, kaj sango fluis. Li ekploris kiel knabineto."

"Nu, vi vidas! Malestiminda ulo. Ĉu vi plorus, ĉar vi sangas?"

"Ne. Vi pravas. Mi ne timas sangon."

"Ne estas bone pasigi la vivon inter libroj kaj kajeroj, aŭ kovri multajn paĝojn per krajona aŭ pluma skribo. Kial kelkaj knaboj tion faras? Ĉu vi scias? Pro timo. Ili timas ricevi malpli da poentoj ol la kunuloj. Ili timas malsukcesi ĉe ekzameno. Ili timas, ke la gepatroj malkontentos. Sed knabo, kiu ne timas pri siaj poentoj, pri la ekzamenoj aŭ pri malkontentaj gepatroj, ne perdas la energion pri tiuj senutilaj aferoj, kaj li lernas labori pri realaĵoj, kiel vi nun faras ĉi tie sur tegmento kun mi. Labori sur tegmento, sen timo fali, tio estas maniero fariĝi vera viro."

Ekde tiu tago, Sule pli kaj pli vizitis sian onklon kaj laboris kun li. Ili pasigis longajn horojn kune en la arbaro, aŭ ĉe la bordo de rivero. Sule sentis sin pli kaj pli supera al Olu. Kaj liaj poentoj en la lernejo pli kaj pli falis — sed Sule, kiel dirite, ne timis falon — dum lia duonfrato plu sin tenis sur rimarkinde bona nivelo lerneje.

Kaj nun, multaj jaroj jam pasis. Sule ne sukcesis la ekzamenon por eniri la mezlernejon, kaj restis en la vilaĝo, dum Olu iris studi plu. Kaj Olu pli kaj pli brile sukcesis. La du fratoj disiĝis, ĉesis amike rilati. Strange, ambaŭ sentis sin supera kaj malsupera. Sule sentis kulturan malsuperecon rilate al sia frato, kaj ne tre ŝatis aŭdi, kiel tiu bele parolas, uzante brilajn vortojn, kiuj neniam venus al li en la kapon, eĉ se li ilin konas, kaj kiel Olu povis diskuti pri io ajn, ĉar ŝajne liaj scioj kovris ĉiujn eblajn temojn en la mondo.

Olu, siaflanke, trovis Sulen pli forta, kaj eĉ pli inteligenta. Ĉar por uzi laborilon, rebonigi ion fuŝitan aŭ fari objektojn, li estis tiom pli kapabla! La onklo ne tute malpravis: Olu rigardis sian duonfraton pli vira, ol li sentis sin mem.

Ijabo, la patrino de Sule, povus kontenti pri la juna viro, kiu estis ŝia filo: bela, kuraĝa, forta, kapabla. Sed ŝi delonge komprenis, ke Olu gajnos pli da mono kaj atingos pli altan nivelon en la socio, pli altan povon. Se li fariĝos ŝtatfunkciulo, li havos povon multe superan al Sule, kiaj ajn ties korpa forto kaj realaj kapabloj.

Ĉi-vespere ŝi ne plu eltenis. Morgaŭ Olu foriros al la ĉefurbo, ĉar la ŝtato pagas al li studojn tie, tiel brila li estis en la lastaj ekzamenoj. Dum ŝia filo restos en la vilaĝo kaj vivos malriĉan vivon pene laborante ĉiutage, la filo de la kunedzino ĝuos nenifaron en bela urba oficejo, kaj per tiu senutila funkcio ricevos pli da mono ĉiumonate ol ŝi iam ajn vidis en la tuta vivo.

"Maljusta," ŝi diris al si. "La vivo estas maljusta."

Kaj jen, subite, ŝi sciis, kion fari. Olu tre ŝatis ŝian specialan manieron kuiri rizon kun legomoj. Kio estus pli natura ol prepari iom da ĝi por li sola, kiel signon de bondeziro antaŭvojaĝa? Ŝi do preparis la rizon. Kaj dum la akvo bolis, ŝi metis en ĝin la mortigan herbaĉon, pri kiu ŝia frato foje instruis ŝin.

Kiam la rizo estis preta, ŝi lasis ĝin en la domo kaj reiris al la ĝardeno, de kie ŝi povos bone vidi, kiu momento plej taŭgas por iri ĝin proponi al Olu. Ĉi-lasta nun estis ekster la domo. Preferindus atendi ankoraŭ iom da tempo.

Ŝi tiom atentis la movojn de Olu, ke ŝi ne rimarkis, ke ŝia filo revenas kaj eniras la domon. Kiam Ijabo reeniris la hejmon por preni la rizon kaj ĝin porti al Olu, ŝi vidis la poton malplena kaj sian filon kuŝanta kun dolorstreĉita vizaĝo. Ŝi eligis krion, teruran krion, pri kiu la tuta vilaĝo ekmiris. Tiu sengusta, senodora herbaĉo efikas tre rapide kaj la ŝanĝoj, kiujn ĝi kaŭzas en la korpo, estas nekuraceblaj. Kiam, antaŭ ne tre longe, Sule revenis hejmen kaj vidis la poton, li tuj sciis, por kiu tiu rizo estis preparita. Por ke tiu ne ĝuu ĝin, li manĝis ĉion.

Oni diris al mi, ke tuj post la krio de Ijabo aŭdiĝis lauta, sango-frostiga ridaĉo. De la diablo, oni diris al mi.

NOVAJ VORTOJ:

beni, boli, bordo, diablo, domaĝe, ekzameni, flui, fulmo, ĝardeno, jupo, kajero, kazo, kovri, krajono, muŝo, nevo, onklo, paĝo, paki, poento, rango, rizo, sango, tegmento

NOVAJ KUNMETOJ:

du-on-frato