Claude Piron/Noveloj/Vere aŭ fantazie/Vere aŭ fantazie: ĉapitroj 1 - 15

From Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search

Vere aŭ fantazie: ĉapitroj 1 - 15

1. BONA RESTORACIO, SED MULTEKOSTA[edit]

Ĉu vi jam aŭdis pri Afanti? Afanti estis ano de la ujgura popolo, kiu vivis kaj vivas en Centra Azio. Oni multe rakontas pri li, ĉar li havis tre specialan, tute personan, manieron eliri el malfacilaj situacioj.

Foje, malriĉa amiko venis al li.

"Afanti, kara amiko," li diris, "mi venis peti vian helpon. Hieraŭ mi staris apud la enirejo de restoracio por riĉuloj, sur la ĉefa strato... Ĉu vi scias, pri kiu restoracio mi parolas? Ĝi havas ne-ordinaran nomon: La Brila Suno aŭ La Brila Ĉielo, aŭ ion similan. Vi loĝis en la apuda domo antaŭ kelkaj jaroj, ĉu ne?"

"Jes," respondis Afanti, "mi konas tiun lokon. La Brila Ĉielo estas ĝia nomo."

"Ĝuste. Mi staris tie tute trankvila. Mi faris nenion specialan. Estis muzikistoj ene, kaj mi tie staris por trankvile aŭskulti la muzikon kaj rigardi la homojn, kiuj iris kaj venis sur la strato."

"Kio okazis?"

"Io ne-kredebla. Jen elvenas la restoraciisto, rigardas min, kiel oni rigardus malamikan beston aŭ unu el tiuj kreskaĵoj, kiuj kaŭzas malsanojn, kaj li demandas, kion mi faras tie. Nenion, mi respondas. Jes, jes, vi faras ion, li diras, kaj por tio vi devas pagi..."

"Kion? Li volis, ke vi pagu, ĉu? Ke vi pagu kion?"

"Ĝuste tion mi demandis. Kaj ĉu vi scias, kion li respondis?"

"Kiel mi povus?"

"Li respondis: vi staras ĉi tie por senti la bonan odoron de miaj manĝoj; tiun odoron kaŭzas mi; tiu odoro ne ekzistus sen mia laboro; tiun odoron vi do devas pagi al mi."

"Kion vi faris?"

"Mi malkonsentis. Sed tiam li iĝis ege malkontenta. Li pli kaj pli volis, ke mi pagu. Mi plu respondadis: ne. Tiam li decidis iri al la juĝisto. Kaj nun la juĝisto volas, ke mi iru al li! Ĉu vi bonvolos veni kun mi? Mi timas, ke, sola, mi ne sukcesos fari, ke tiu afero finiĝu bone por mi."

Afanti dum minuteto pripensis, nenion dirante. "Estis bona ideo veni peti mian helpon," li fine elparolis. "Tiu afero ne estas ordinara. Ĝi tre interesas min. Venu, ni iru kune al la juĝejo."

Ĉiuj en la urbo konis Afantin. Vidante lin iri al la juĝejo, multaj homoj decidis sekvi. Ili sciis, ke Afanti ĝenerale havas specialan manieron respondi al riĉuloj kaj grand-povuloj, kaj ili volis ne perdi bonan okazon ridi.

Kiam Afanti, lia malriĉa amiko kaj la multaj urbanoj eniris, la juĝisto estis parolanta plej amike kun la restoraciisto. Estis klare, ke tiuj du estas amikoj. Tion tuj montris la unuaj paroloj de la juĝisto:

"Mi aŭdis, ke vi malkonsentas pagi al ĉi tiu restoraciisto la prezon de la odoro, kiun vi enigis en vin ĉe lia restoracio. Tio ne estas akceptebla..."

"Minuteton, sinjoro juĝisto, bonvolu atendi minuteton," Afanti inter-rompis. "Ĉi tiu homo estas mia frato, kaj mi pagos por li."

Afanti havis kun si saketon plenan je mono. Nun li prenis ĝin, iris apud la restoraciiston kaj rapide movadis tien kaj reen la saketon antaŭ lia vizaĝo, tiel ke la mono bele aŭdeble sonis.

"Ĉi tiu saketo estas plena je mono. Ĉu vi aŭdas ĝin? Bone aŭskultu. Ĉu vi aŭdas la monon?" li demandis al la restoraciisto.

"Kompreneble mi aŭdas la monon. Mia aŭd-povo estas tre bona. Kaj eĉ se ĝi ne estus bona, je tia proksimeco, mi ne povus ne aŭdi ĝin. Certe estas multe da mono en via sako. Mi aŭdis pli ol sufiĉe. Mi bezonas, ne aŭdi la monon, sed ricevi ĝin. Donu ĝin al mi. Kion vi atendas?"

"Mi atendas nenion. Mia frato kaptis la odoron de viaj manĝoj. Nun vi kaptis la sonon de mia mono. Vi ricevis pagon similan al tio, kion vi vendis." Afanti turnis sin al la ĉe-estantoj . "Ĉu ne ĝuste?"

"Tute ĝuste!" ĉiuj sam-tempe respondis.

La juĝisto ne plu povis helpi al sia amiko. La popolo videble estis kun Afanti kaj kun la malriĉulo, kontraŭ li kaj lia restoracia kunulo. Ĉiuj eliris el la juĝejo ridante. Sed ne ridis la restoraciisto. Nek la juĝisto.

NOVAJ VORTOJ:

Azio, besto, brili, centro, ĉielo, interesi, juĝi, kaŭzi, kreski, loĝi, muziko, nek, odori, ordinara, prezo, restoracio, rompi, sako, speciala, trankvila, turni, ujguro, vizaĝo.

NOVAJ KUNMETOJ:

e-esti, inter-rompi, kresk-aĵo.

2. LA MIRIGA SKATOLO[edit]

Dum mi laboris en Afriko por Tutmonda San-Organizo, mi ĉeestis multajn mirigajn okazaĵojn, kiujn eĉ post longa pripensado mi ne sukcesas kompreni. Jen unu.

Foje mi estis en vilaĝo kaj unu el la junuloj tie ek-malsan-iĝis. Li ne plu povis stari. Se oni starigis lin, li falis. Kaj li preskaŭ ne plu povis movi sin. Nur malfacile li parolis. Ne temis pri ŝajnigo, ekzemple pro deziro ne labori, aŭ io simila. La eŭropa doktoro, kiu tie troviĝis kun mi, faris ĉiujn provojn necesajn en tia okazo por certiĝi pri la vero. Estus neeble kaŝi al li la veron, ĉar li konis ĉiujn eblecojn kaj sciis, kiamaniere agi por ricevi certecon. La eŭropa doktoro faris multajn demandojn al la juna malsanulo kaj longe, stude, rigardis ĉion en li el ĉiuj flankoj, sed li povis nur diri:

"Mi ne komprenas. Ĉio devus funkcii bone. Vi ŝajne estas en bonega sano. Vi devus povi stari kaj moviĝi, sed vi ne povas, kaj mi ne komprenas, kial."

Iu amiko de la junulo decidis viziti tiun-kiu-havas-povon-pri-nevid-eblaĵoj — la fakulon pri super-naturaj aferoj: la sorĉiston — kaj li akceptis, ke ni iru kun li.

"Nun ni vidos ion interesan," la doktoro diris al mi. Mi jesis. Mi min demandis, kian metodon la sorĉisto uzos por provi re-sanigi la junulon.

La sorĉisto estis maljuna viro, kiu bonvenigis nin plej amike. Tio iom mirigis min, ĉar mia antaŭa sperto estis, ke vilaĝaj sorĉistoj ne ŝatas eŭropajn doktorojn. Nia kunulo rakontis pri la malsano. Dum longa tempo la sorĉisto diris kaj faris nenion.

Fine li ekstaris por iri preni brilan aĵon, kiu troviĝis ie en lia hejmo. Mi diras "aĵon", ĉar mi vere ne povus priskribi ĝin. Estis eta afero kun multaj brilaj flankoj, kiuj donis al ĝi malsimplan formon. Kiam oni vidis tiun aĵon, oni tute ne povis bildigi al si, kio povas esti ĝia uzo.

Tiun aĵon li metis sur tableton kaj rigardis tre forte, sen-move. Neniam li turnis sin al ni aŭ al la vilaĝano. Li nur rigardis la aferon. Post du aŭ tri minutoj, li komencis eligi tre malaltajn sonojn, pli malpli kantajn. Ĉu estis kanto, ĉu estis poemo, ĉu estis simple rediraĵo, kiun li ree kaj ree ripetis, mi ne povas sciigi al vi, ĉar ni ne komprenis la vortojn. Eĉ la vilaĝano ne komprenis. La sono, fakte, estis tre malforta, preskaŭ ne aŭdebla. Eble eĉ ne estis vortoj, nur sonoj sen lingva signifo.

Dum li tiel elkantis siajn ekster-ordinarajn sonojn, li malrapide movis sin. Li restis sida, kompreneble, sed la supra duono de li moviĝis dekstren kaj maldekstren, tien kaj reen, fojfoje ankaŭ antaŭen kaj malantaŭen. La movoj kuniris kun la kanto.

Dum li tiel faris, li ĉiam rigardis same forte la brilan formon antaŭ si. La supra parto de li moviĝis, sed lia rigardo restis sam-direkta: ĉiam ĝin tenis la brilaĵo.

Kiom da tempo ni restis tie, senmove, senparole, mi ne povus diri. Estis tag-meze ekstere, kaj en la ĉielo brilis varmega suno, sed en la sen-fenestra hejmo, kie ni sidis, oni povus pensi, ke nun estas nokto, ĉar preskaŭ nenio videblis: nur tiu brila dudek-flanka afero, kaj, iomete, la sorĉisto, kiu movis sin malrapide per movoj, kiuj kunfunkciis kun la muziko de lia nekomprenebla kanto.

Kaj jen li finis sian mirigan agadon. Dum minuto li restis senmova. Nenio aŭdiĝis. Iom post iom li aperis kiel homo, kiu malrapide eliras el dormo. Li ekrigardis nin, kaj ŝajnis, ke li ne estas tute certa, kie li troviĝas kaj kiuj sidas apud li. Li diris kelkajn vortojn en la loka lingvo. Nia kunulo tradukis:

"La malsanon kaŭzis lia fratino," li diris, "la fratino de la junulo."

"Kiel?", "Kial?" ni du diris samtempe.

"Kial? Ĉar, ŝia-opinie, li agis malbone, kaj ŝi sentis fortan malamon al li. Ŝi ne akceptas, ke li amas la knabinon, kun kiu li pli kaj pli ofte pasigas la tempon."

"Kion ŝi faris por malsanigi sian fraton?" "Ŝi kaptis lian volon, metis ĝin en ujon, kaj kaŝis ĝin ie en la naturo."

"Lian volon, ĉu?" Ni ne komprenis, sed venis neniu respondo.

"Kion ni faru?" demandis la doktoro. La sorĉisto ekstaris.

"Ni iru viziti la fratinon, kaj paroligu ŝin." Kiam ni eliris el lia nokto-plena hejmo, la suno igis nin unu-minute senvidaj, tiel brila ĝi estis. Ni eksekvis la sorĉiston al dometo. Tie la fratino loĝis.

La sorĉisto alprenis plej timigan sin-tenon, gravulan. Oni sentis, ke li estas ulo grand-pova, kiun oni ne kontraŭ-staru, se oni deziras plu vivi bonan vivon.

"Mi scias, kion vi faris al via frato," li diris. Videble, ŝi ege ektimis.

"Mi devus scii, ke vi venos, kaj ke utilos al nenio fari mian faron," ŝi respondis. Ŝia sinteno montris, ke ŝi unu-flanke sub-metas sin, dum ali-flanke ŝi plej forte deziras malakcepti la inter-venon de "la ulo kun la povoj". Sed kion ŝi povus fari? Al sorĉisto oni ne povas kontraŭ-stari. "Diru, kien vi metis ĝin!"

Ŝi ne demandis, pri kio li parolas. Ŝi ne miris pri lia diro. Ŝi eligis tre simplajn vortojn: "Venu kun mi!"

Ni forlasis la vilaĝon. Post longa irado, komence sur mallarĝa vojeto, poste inter altaj kreskaĵoj, kie neniu vojo plu troviĝis, ni alvenis apud rivereton. Ŝi montris ter-levaĵon, malgrandan monteton, kiun iuj bestetoj faris el tero kaj pecoj de malnovaj kreskaĵoj.

"Mi ĝin kaŝis en tio," ŝi diris.

Ni ĉiuj staris flanke, dum la sorĉisto malkonstruis la altaĵeton. El ĝi li fine eligis la ujon: tre etan skatolon, kiu ne povus enhavi pli ol ion ege malgrandan.

Mi esperis, ke li tuj malfermos ĝin, sed tion li ne faris. Nia grupeto samvoje revenis vilaĝen. Tuj ni iris al la loĝejo de la malsana viro. Li kuŝis sur la tero ĉe sia pordo, duone ene, duone ekstere. La sorĉisto alparolis lin:

"Vian volon forprenis via fratino, kaj ĝin kaŝis, sed ni devigis ŝin redoni ĝin al ni. Tamen, antaŭ ol vi rajtos ĝin ricevi, mi devas unue scii, kion vi volas, ke okazu al via fratino."

La frato restis senparola. Li movis sin eĉ ne iomete. Malrapide li turnis la rigardon al la fratino. En ĝi estis nek miro nek malamo.

"Nenio speciala okazu al ŝi," li fine diris, ege malrapide. Ŝajnis, ke li ne havas forton sufiĉan por fari la etajn movojn necesajn por paroli. Kaj li aldonis: "Ŝi komprenos. Eble jam nun ŝi komprenis. Tio sufiĉas."

La sorĉisto transdonis la skatolon. La malsanulo ĝin malfermis. Mi staris tute proksime kaj tre bone povis vidi: en ĝi estis nenio.

Dum la junulo rigardegis plu kaj plu tiun nenion, lia maniero sin teni ŝanĝiĝis. Lia senbrila rigardo refariĝis brila; li, antaŭe senmova, komencis moviĝi; vivo revenis en homon tri-kvarone en-dorman. Fine, li facil-move ekstaris kaj larĝe ridetis al ni. Li dankis nin kaj komencis paroli tute rapide. El la timiga malsano restis nenio plu.

Longe la eŭropa doktoro kaj mi priparolis tiun okazaĵon, sed ni ne trovis respondon al niaj sin-demandoj. Miriga okazaĵo, kiu aldoniĝis al aliaj mirigaĵoj, kiujn ni tra-vivis en Afriko. Eĉ hodiaŭ mi ne scias, kion opinii pri ĝi. Kaj vi, amiko leganto, ĉu vi spertis similajn aferojn aŭ aŭdis pri ili de ver-ama persono, kiun vi bone konas kaj al kiu vi povas kredi? Kion vi opinias?

NOVAJ VORTOJ:

Afriko, Eŭropo, fako, formo, konstrui, lingvo, levi, metodo, pasi, poemo, ripeti, rivero, signifi, skatolo, sorĉi, sperti, temo, traduki, utila, vilaĝo.

NOVAJ KUNMETOJ:

bon-ven-igi, pri-skribi, sin-teno, sub-meti.

3. LA RIĈULO, KIU VOLIS DONI[edit]

Tan Fu estis tre riĉa, tiel riĉa, fakte, ke li ne konis la ĝustan valoron de sia mono. Sed mono kontentigas nur la bezonon havi, ĝi ne liberigas el la deziro esti. Kaj Tan Fu sentis tiu-rilate mankon, kiu forprenis multon el lia viv-plezuro. Mankis al li universala famo. Li opiniis, ke oni ne sufiĉe konsideras lin. Li forte deziris, ke ĉiuj ordinaraj homoj trovu lin ekster-ordinara. Li volis, ke la tuta urbo rigardu lin grava kaj bona, ke la tuta regiono pri-kantu lin kiel altan mult-povulon. Li bezonis senti, per la diroj de la sam-urbanoj, ke li estas rimarkinda homo.

Proksime al li vivis malriĉa Ĝjaŭ. Ĉi-lasta lin konis bone, sed neniam vizitis sian riĉan proksimulon. Pro tio Tan Fu ege malkontentis. Li vidis en tio superecan sintenon de Ĝjaŭ al li.

'Se li venus', li pensis, 'mi donus al li monon, grandule, kaj li certe rakontus pri mia bona koro en la tuta regiono. Oni ĉie pri-kantus mian altan valoron. Li bel-parolus al mi pri mi, kun la espero ricevi pli, kaj tiel sentigus al mi mian grandegan povon. Estus plaĉe ricevi lian dankan rigardon. Kaj ne nur rigarde li dankus, sed ankaŭ bel-vorte. Li amus min kaj li raportus al la tuta loĝantaro, kiel bon-kora mi estas. La homoj salutus min estime kiel bon-faranton. Kaj tut-lande mia famo fine brilus kiel suno.'

Sed Ĝjaŭ neniam venis.

Tamen foje, nevole, ili renkontiĝis.

"Kial vi neniam vizitas min?" Tan Fu demandis. "Mi estas riĉa. Mi ŝatas doni, kaj vi bezonas monon. Se vi nur venus kaj petus... Estas granda feliĉo en la fakto senti sin dankinda. Se tiun plezuron vi havigus al mi, vi ricevus multe. Multe pli ol vi antaŭ-vidus. Mi ja sci-povas larĝe doni. Mi havas grandan koron."

"Certe, certe," Gjaŭ respondis. "Vi havas multe da mono. Sed el viaj paroloj klaras, ke vi ne volas doni senpage. Vi pretas, ne doni, sed inter-ŝanĝi vian monon kontraŭ plezuro: la plezuro ricevi dankojn kaj senti vin bona. Se mi poste rakontus, ke vi ŝatas doni pro simpla amo doni, pro pura ŝato igi homon feliĉa — kaj nur tio estas homa boneco, ĉu ne? — tiam mi dirus malveron. Ĉu dono, kiun la ricevanto devas pagi, eĉ se nur per vortoj, ankoraŭ estas dono?"

'Li ne komprenas mian bon-korecon', Tan Fu pensis. 'Por lin devigi ekkoni ĝin, mi prezentos al li ideon tiel mirigan, ke li ĵetos sin al miaj piedoj por elmontri danko-plenan miron'.

"Mi pretas doni al vi," li diris, "tutan kvinonon de miaj riĉaĵoj. Vi tiam ne povos nei, ke mi estas granda bonulo. Vi iros rakonti ĉie la feliĉon, kiun mi kaŭzis al vi. Oni diras, ke vi brile poemas. Certe vi verkos pri mi poemon, kiun la tuta lando ripetos al si."

Sed Gjaŭ ne konsentis:

"Mi timas, sinjoro mult-monulo, ke vi ne havas ĝustan komprenon pri la situacio. Kiel eblus fari, kion vi deziras? Ni tute ne estos egalaj. Ni eĉ estos tro malegalaj. Vi havos kvar kvinonojn, mi havos nur unu. Mi sentos tiel forte mian subecon! Mia situacio aperos al mi malplaĉa rilate al la via. Mi ne povos ne pensi multe pri tiuj kvar kvinonoj, kiujn vi havos. Pripensu do: vi estos kvaroble pli riĉa ol mi! Kiel mi povus tion ŝati? Mi malamos vin pro tio, ke la pli grandan parton de via riĉo vi tenis por vi. Ne. Mi ne povus poeme prezenti vin bonulo."

"Kaj se mi donos al vi la duonon de mia tuta havaĵo?"

"La duonon, ĉu vere? Tio kompreneble estas io alia. Ekde tiam, niaj situacioj estos samaj. Pri tio mi estos vere feliĉa. Mi plezure sentos min riĉa. Mi ĝojos. Sed ve! Mi ne povos grand-paroli pri via ekster-ordinara graveco, kiel vi deziras, ĉar ĝi ne plu estos io speciala. Mi estos same riĉa, same ekster-ordinara, ĉar mi iĝos riĉa en unu minuto, dum vi longe laboris komerce por riĉigi vin. Mi povos daŭre pensi kaj pensadi, mi ne trovos en vi superecon, kiun mi povus prikanti."

"Bone, bone," Tan Fu diris, pli kaj pli malkontenta. "Mi donos al vi ĉion, kion mi havas."

"La tuton, ĉu vere?"

"La tuton."

"La tutan tuton, ĉu?"

"La tutan tuton, ĉion."

"Ĉion, ĉion, ĉion?"

"Ĉion, ĉion, ĉion."

Ĝjaŭ larĝe ridetis.

"Bone. Bonege. Mi estos ege riĉa. Tio estas bonega ideo. Mia koro estos en paco, ĉar mi ne plu havos zorgojn pri mono. Kaj eble ankaŭ via koro estos paca, ĉar vi ne plu havos zorgojn pri famo. La tuta lando ja certe parolos pri vi, ĉu ne?"

"Tute certe, jes. Mi fin-fine ricevos la famon, kiun mi indas ricevi."

"Jes, vi ege ĝojos. Ankaŭ mi ĝojos. Kiam mi montriĝos publike, la tuta ĉeestantaro salutos min kun granda estimo. Homoj ja ĝenerale alte konsideras riĉulojn. Mi ĝojos pri tiu ĝenerala konsiderado, kiun dank' al vi mi ricevos, same kiel mi ĝojas nun pri la propra mem-estimo, pri mia bona sano kaj pri mia propra rid-plena maniero konsideri la vivon. Mi nur povos senti min vere danka al vi, ĉu ne?"

Tan Fu ridetis, kvankam li sentis sin iom malĝoja kaj ne sciis, kiel reagi al la paroloj de Ĝjaŭ.

"Jes, certe," li respondis. "Danka al mi."

"Tio ĝojigos vin, kiu tiom ŝatas dankojn. Donu do al mi vian tutan riĉon, mi plezure akceptos. Vi havos plu nenion. Kaj mi, tiel supera al vi en la rigardo de la socio, ne bezonos bel-vorti pri vi. Kial mi tion farus? Vi ja estos nur senhava malriĉulo. Mi plezure poemos pri la propra feliĉo. Sed kiu venos por prikanti la grandecon de la alia, kun forta espero tiel ricevi iom da mono? Kiu venos eldiri sian grandan estimon kaj altan konsideradon? Venos vi, ĉu ne? Ĉu ne mirige, ke kun aŭ sen mono, mi ĉiam kontentas pli?"

NOVAJ VORTOJ:

egala, estimi, famo, ĝoji, ja, komerco, konsideri, koro, kvankam, paco, plezuro, preta, propra, publiko, regiono, socio, universala, ve, verki.

NOVAJ KUNMETOJ:

re-koni, sci-povi.

4. SERĈAS LETERAN AMIKON[edit]

Atentu, amiko leganto! Ĉi tiu rakonto estas longa. Se vi trovos ĝin tro longa, legu hodiaŭ nur la unuan duonon. Se vi sukcesas legi ĝin ĝisfine en unu fojo, tio signifas, ke vi jam havas bonan komprenon de esperanto.

Kial Anjo opiniis, ke ŝi estas malbela, neniu povus diri, sed tio estis fakto. Jes ja, ŝi ne estis superbelega, kaj oni eble ne akceptus ŝin sen plia pripenso por ludi junan belulinon en filmo, sed ŝi estis plaĉa, kaj nenie, kiam ŝi aperis, viroj forturnis la rigardon. Male. Kiam ŝi eniris en publikan lokon, la knaboj unu-move direktis la rigardon al ŝi. Kaj kion ili vidis, tio plaĉis, ĉiu-foje. Rigardi Anjon ĉiam estis plezuro.

Sed Anjo tion ne kredis, kaj nun, dum ŝi tria-foje legis la leteron, kiun ŝi antaŭ nelonge ricevis el trans-mara lando, ŝi sentis sin senhelpa. La junulo, kiu skribis al ŝi, ja diris: "Bonvolu sendi foton de vi".

Tiu letero estis respondo al peto, kiun ŝi presigis en revuo kun la celo interŝanĝi leterojn en la nova lingvo, kiun ŝi komencis lerni. Ŝi deziris plibonigi sian scion de la lingvo; ĉu devi legi kaj respondi leterojn ne estus bona metodo tiu-cele? La knabo, kiu skribis al ŝi, montriĝis mult-rilate inda fariĝi amiko. Sed lia peto pri foto - eĉ se plej natura kaj komprenebla - metis ŝin en malplaĉan situacion. Ŝi ne sciis, kion fari.

"Ne gravas," ŝi fine decidis; "li loĝas tiel malproksime, ke neniam ni renkontiĝos. Mi povas sendi al li foton de iu alia. Li neniam scios la veron." Kaj, kontenta pri tiu ideo, ŝi enmetis kun sia responda letero belan foton de sia belega amikino Lenjo, tiu, kiu deziris fari el filmiĝo sian tut-vivan okupon, aŭ, se tion ŝi ne sukcesos, ĉiu-tage montriĝi televide. Antaŭ ol fermi la leteron, Anjo aldonis jenajn vortojn: "Mi ĉi-kune sendas al vi mian foton, kaj komprenas, ke vi deziras scii, kia mi aperas, sed kial vi ne havigis al mi vian? Mi forte esperas, ke en la letero, kiun vi certe baldaŭ adresos al mi, mi trovos vian foton."

Ivo multrilate feliĉis pri la letero de Anjo. Ŝi skribis simple, sed ŝiaj vortoj estigis en li ian senton de varma kontenteco, kiun li ne povis bone klarigi, sed kiu ege plaĉis al li. Longe li rigardis ŝian foton. Ŝi estis nekredeble bela. Ne tute natura, eble, sed... foto estas nur foto. Sed nun li devis sendi sian bildon. Pri tio li malkontentis. Kiam li skribis al ŝi, lia sci-volo estis pli forta ol ĉio. Li duone sentis, ke ne estas ĝuste peti foton sen sendi propran, sed tiun penson li forĵetis malproksimen de si, kaj li ne provis bildigi al si, kio okazos, kiam venos ŝia respondo. Kaj nun, li ne povis elturni sin el la neceso kontentigi ŝin: sendi foton al ŝia adreso li devis. Sendi foton, jes ja, sed ĉu necese sian? "Mi havas ideon," li pensis, "mi sendos foton de Alberto."

Eble vi opinias, ke Ivo havis problemon similan al Anjo. Tute ne. Kontraŭe, eĉ. Ivo sciis, ke li estas bela, tre bela. Tion lia patrino multfoje diris al li. Kaj ofte li rimarkis, ke, kiam iu lin unuafoje ekvidas, tiu eksentas... kiel diri?... frapon. Ivo sentis, ke li disradias ian sun-brilon, ian ĉielan plaĉon, tiel bela li montriĝas. Li ne estis homo, li estis vida poemo pri beleco. Kiam Naturo naskis lin, ĝi certe faris ĉef-verkon.

Se vi kredas, ke estas facile akcepti, ke oni estas mirindaĵo de la naturo, vi malĝuste opinias. Kun sia beleco Ivo ne povis repaciĝi. Ĉie, kien li iris, li sentis la rigardojn. Lin rigardis mez-junaj sinjorinoj, kaj li rimarkis, ke lia vido ekturnas iliajn sentojn ĉiu-direkte. Lin rigardis knabinoj, kiuj miris kaj tuj pretis ami. Lin rigardis viroj, pli diverse: kelkaj, tute certe, sentis deziron amikiĝi, sed al multaj Ivo ne malpli certe vidiĝis kiel io troa, kion necesus forigi, ĉar lia ĉeesto nur povos ŝanĝi la situacion rilate al knabinoj. Ĉe kelkaj viroj li eĉ preskaŭ sentis, ke ili dezirus kapti lian belecon kaj ĝin proprigi al si. Ĝis malamo tio kelkfoje iris. Tial al Ivo ne plaĉis la propra neordinara beleco.

Nun mankus nur — por malsimpligi lian vivon - ke Anjo, pro foto, enamiĝu al li, aŭ eĉ nur rigardu lin kiel iu eksterordinara. Tion li ne povus akcepti. Li ne deziris amon, eble eĉ ankaŭ ne veran amikiĝon. Li deziris informojn. Li deziris scii pri ŝia lando, pri la situacio tie, pri la tiea popolo kaj ĝia pens-maniero. Li studis en universitato, kaj la leter-aferon li aliris kun universitata sinteno: studi kaj informiĝi estis liaj celoj.

Pri Alberto vi demandas, ĉu? Ene, kaj en-vere, Alberto estis bona knabo, ĉiam preta doni kaj helpi, kun forta sento pri respondecoj kaj kun povo ĝuste agi en malfacilaj situacioj, eĉ se, ofte, lia unua reago estis timo. Sed ekstere, en apero, li montriĝis sen-forma dikulo, ŝajne ne tute homa, bestego plej malplaĉa al rigardo. Li estis tiel malbela, fakte, ke lia foto nur povos forigi la eblecon, ke Anjo eksentu amon al sia leter-kunulo. Skribante la adreson, Ivo ridis al si: li sukcesis trovi kontentigan eliron el sia problemo.

Letero sekvis leteron, el ĉi tiu lando al tiu alia, el tiu alia al tiu ĉi. Kun ĉiu letero plifortiĝis la intereso de Anjo al Ivo, de Ivo pri Anjo. Jes, vi bone legis. Ivo, nia universitatulo, kiu deziris nur informiĝi, trovis pli kaj pli da plezuro en la leteroj de Anjo. Iom post iom io ŝanĝiĝis en li. Iom post iom sentoj okupis kampon, kie antaŭe vivis nur pensado.

La lingvon ili uzis pli kaj pli bone. Venis la tago, kiam, same en tiu lando kiel en ĉi tiu, Anjo kaj Ivo akceptis respondecojn en siaj prilingvaj junularaj organizoj.

Kaj kiam la gravuloj de la internacia asocio decidis, ke tut-monda junul-kongreso okazos en la urbo de Anjo, ĉiuj en la lando de Ivo opiniis, ke li estos ilia plej bona homo por paroli tie nome de la landa organizo. "Ni pagos al vi la vojaĝon kaj ĉiujn loĝ- kaj manĝo-kostojn", ili diris. Ĉu eblus al tio diri: ne? Ivo kompreneble jesis.

"Anjo!"

La nomo, kiun li elparolis kun forto, resonis plu en la granda salonego. Sed ŝi eĉ ne turnis sin al li. Li rapidis post ŝi.

"Anjo! Pardonu, ke mi alparolas vin tiel... tiel... kiel proksimulo, kiel amiko aŭ familiano, dum al vi ŝajnas, ke vi ne konas min, sed mi vin konas. Ni fakte konas unu la alian. Mi klarigos ĉion. Estas granda plezuro por mi renkonti vin."

"Se vi konus min, sinjoro, vi scius, ke mi nomiĝas Lenjo, ne Anjo. Mi konas iun Anjon, sed ŝi tute ne similas al mi, kaj vi ne povus vere preni min por ŝi. Via maniero aliri knabinojn povas plaĉi al kelkaj, sed ne al mi. Lasu min, mi petas. Mi havas multegon por fari en ĉi tiu mil-homa kongreso."

Ŝi parolis tiel malvarme, superule, forĵete, ke Ivo sentis sin kiel eta infano, al kiu la patrino timige eldiras sian nekontentecon. Ne ĉiufoje, ŝajnas, lia beleco igis virinojn ami lin.

Antaŭ ol la kongreso malfermiĝis, Anjo multe pensis kaj pensadis pri la situacio, en kiun ŝin lokis la ideo fote malveri al Ivo. Ŝi fine decidis ne tuj diri la veron, sed serĉi lin, igi lin amika al ŝi kaj iom post iom venigi lin al kompreno pri ŝia vera esto.

Nun montriĝis bona okazo. La malbela juna solulo, kiu sidis ĉe tablo antaŭ preskaŭ malplena glaso, tiel similis la foton, ke Anjo estis plej-plej certa. Ŝi aliris lin.

"Mi scias, el kiu lando vi venis", ŝi diris al li tuj post sia saluto.

Li volis ekparoli, sed antaŭ ol li povis, jam ŝi interrompis lin: ŝi nomis la landon.

"Kiel vi scias?" li demandis.

"Tion mi eksciis per unu rigardo al via tuta persono, sed ĝenerale mi bezonas studi manon por ĉion scii pri homo. Donu al mi vian maldekstran", ŝi diris, kaj ĝin prenis mem.

"Haha! Mi vidas! Mi vidas multon!" diris ŝi, kaj ŝi metis en sian parol-manieron ian gravecon, kiu igis Alberton miri preskaŭ time.

'Kia eksterordinara knabino!' li pensis, sed jam ŝi daŭrigis:

"Via mano informas min pri multego. Mi scias, kie vi loĝas, kie vi naskiĝis, kion vi faras en la vivo, mi volas diri: kian okupon vi havas. Mi scias, kiel nomiĝas viaj frato kaj fratino. Mi scias, ke vi havis fraton, kiu mortis antaŭ du jaroj, kaj mi povas eĉ diri al vi, kiel". Kaj ŝi diris al li ĉion. Ne estis malfacile, ĉar Ivo multe rakontis pri sia persona kaj familia vivo en siaj leteroj, kaj ŝi ĉion bone memoris.

Ŝi rimarkis, ke la malbela junulo aperas pli kaj pli tima kaj senkomprena, sed tio venis, ŝia-opinie, de la ĝusteco de ŝiaj in-formoj. Sed post kiam ŝi finis, li rigardegis sian manon kun tia tim- kaj mir-plena malcerteco, preskaŭ malamike, ke ankaŭ ŝi iĝis necerta pri si. Tamen kun ŝajna mem-certeco ŝi ekdiris:

"Ĉu io malplaĉas al vi? Ĉu vin timigas la fakto, ke mi scias tiom pri vi?" Ŝi komencis ridi. "Ne timu, estas nur ludo, mi tuj klarigos!" Kaj ŝi ridis plŭ.

Sed li ne, kaj lia senrideco malhelpis ŝin daŭrigi. Nur post senvorta minuto li ekparolis, per malfortaj, malaltaj sonoj, kiuj ŝajnis direktiĝi pli al li mem ol al ŝi. Aŭdeblis, ke li malfacile sukcesas akcepti la propran penson:

"Ŝajnas, ke tiu ĉi mano estas ne mia, sed tiu de mia samklubano Ivo."

Nun mirege lin rigardis ŝi.

"Ĉu vi do ne estas Ivo?" ŝi demandis.

"Rigardu min," li respondis, ne tre kontente. "Ĉu vi iam vidis pli malbelan viron? Mi scias, kia mi aperas, kaj tio ĝenerale faras nenion al mi. Sed Ivo estas alta fortulo, bela vir-besto, kiu certe nur povas dolĉi al virinaj rigardoj. Vi montris, ke al vi mankas neniu informo pri tiu knabo. Kiel vi povus ne-scii, al kio li similas? Sed mi ne komprenas vian ludon. Kion vi celas? Kial rakonti al mi lian tutan vivon, kaj ŝajnigi, ke ĝi estas mia? Via ag-maniero troviĝas trans mia komprenpovo."

Dum longa minuto ŝi restis senparola. Kiel ŝi povus klarigi la aferon?

"Kompreneble, se vi ne estas Ivo, mia far-maniero ŝajnas al vi plej miriga..." ŝi komencis. Sed tuj ŝi interrompis sin, ĉar ŝi ne sciis, kiel daŭrigi. Tamen post kelka tempo ŝia pensado ekfunkciis pli klare kaj ŝi provis ĉion rakonti. Dum ŝi parolis, ŝi pli kaj pli sentis, ke ŝiaj klarigoj ne estas tre verŝajnaj. Interalie, ŝi ne povis klarigi, kial Ivo sendus kiel sian la foton de Alberto. Kiu kaŭzo povus igi belan knabon ŝajnigi sin malbela? Sed kion fari? Kiam, post sia longa malsimpla vortigado, ŝi fine diris "ĝis revido", ŝi sentis, ke li ne kredas ŝin.

Ĉar ŝi laboris por la kongreso, Anjo facile povis trovi, kie loĝas ĉiu membro, kiu parto-prenas en ĝi. Malfeliĉa pri sia renkonto kun Alberto, ŝi decidis telefoni al Ivo. Post kelkaj sensukcesaj provoj — li ne estis en sia ĉambro — ŝi fine decidis atendi ĝis la morgaŭa tago. Sed ĝuste tiam ŝia telefono eksonis. Estis li.

"Anjo, mi ege bezonas paroli kun vi, aŭ mi ne sukcesos dormi ĉi-nokte. Dum la tuta nokto mi provos trovi respondon al miaj demandoj. Kial vi estis tiel malvarma? Kial vi tiel maldolĉe parolis al via letera amiko? Vere mi ne komprenas. Kaj tiu ne-kompreno malhelpas min vivi."

Rapidaj, neklaraj, sed fortaj sentoj turniĝis en Anjo. Komence, ŝi ne sciis, kion pensi. Sed baldaŭ ŝin kaptis deziro ridi. Ŝi pretiĝis paroli, kiam liaj vortoj eĉ pli rapide ekflugis, sento-plene:

"Anjo, kial vi restas senparola? Kio okazis? Jes ja, mi malbone agis pri la foto. Bonvolu pardoni min. Tio estis malbona ideo. Kiam vi vidis min, vi ne povis kompreni. Sed klarigo ekzistas, kaj mi volas doni ĝin al vi. Tamen, mi petegas vin, unue diru, ke vi min ne malamas."

"Atendu, Ivo, atendu, mi certiĝu, ke mi aŭdis vin bone. Vi vidis min, ĉu ne tion vi diris?"

"Certe mi vidis vin, ĝuste pro tio..."

Ŝi interrompis:

"Se vidi min metis vin en tian sento-movan situacion, ke pro ĝi vi ne povos dormi ĉi-nokte, mi... mi... mi unue bezonas kompreni. Rakontu do, kion mi diris, kia mi estis."

"Al mi ne plaĉas memori pri tio. Kial vi ludas per miaj sentoj? Letere ni amikiĝis. Kial ŝanĝi tiun rilaton? Tion mi pensis, kiam vi respondis al mi, ke vi ne konas min kaj ke mia metodo por aliri knabinojn ne sukcesos kun vi. Mi nur volis klarigi, kiu mi estas, kaj kial mi ne similas al la foto, kiun mi sendis."

"Ivo kara, mi povus lasi vin paroli plu, tio eble igus min ridi, kaj okazon ridi oni neniam perdu, ĉu? Sed mi ne volas esti malbon-kora. Vi rajtas scii la veron. Mi neniam malvarme kaj malkontente reagis al vi pro plej simpla kaŭzo: ni neniam renkontiĝis. La persono, kiun vi prenis por mi, certe estas Lenjo, amikino mia. Kiam vi petis foton, mi adresis al vi ŝian, ĉar mi estas tre malbela. Mi pensis: nia rilato estos nur letera, kaj ni vivas tiel malproksime unu de la alia! Kial ne kredigi min pli bela ol mi estas? Sed ne estas plaĉe paroli pri ĉio ĉi telefone, kial ni ne renkontiĝus? Mi ja ankaŭ devas raporti al vi mian sperton kun tiu malbela sed aminda Alberto. Ĉu vi povus troviĝi en la kongresa trinkejo post duon-horo?"

"Jes, jes, kun granda plezuro, sed kiel ni rekonos unu la alian, se vi ne estas la knabino sur mia foto?"

"Mi certe tuj rekonos vin. El la vortoj de Alberto mi komprenis, ke vi estas rimarkinde bela viro, da kiaj estas tre malmulte, ĉu ne vere?"

"Je-e-es."

"Mi certe alvenos antaŭ ol vi, ĉar mi loĝas tuj apude. Mi do atendos vin. Mi legos numeron de "Kontakto", tiel vi tuj scios, kiu mi estas. Sed eĉ sen tio vi scius: nur elektu la plej malbelan knabinon."

Kiam Ivo eniris la trinkejon, li sentis - kiel ĝenerale - ke ĉiuj rigardoj direktiĝas al li. Dum ĉe la plimulto el la ĉeestantoj la rigardado daŭris kelk-tempe, bela knabino, sola ĉe tablo, nur ĵetis al li etan rapidan rigardon, kiu tuj revenis al ŝia legado. Li ĉirkaŭ-rigardis. Kontakto montriĝis kvar-loke, ĉe apartaj tabloj. Kvar knabinoj ja, du solaj, du kun gekunuloj, sidis kun numero de tiu revuo, ĉu en la mano, ĉu apud si surtable. Unu el la solulinoj estis ege malbela kaj rigardis lin sen kaŝi sian intereson. Ŝi ridetis al li, espere. Li decidis ŝin aliri.

"Anjo, mi ĝojas..." li komencis, sed la junulino tuj inter-rompis:

"Mi ne estas Anjo," ŝi diris, kaj io ete malfeliĉa bildiĝis tie, kie antaŭ nelonge brilis espero. "Ne, mi ne estas Anjo, sed mi scias, ke la knabino tie havas tiun nomon. Eble ŝin vi serĉas." Ŝi montris la alian solulinon. Ivo pardon-petis kaj turnis sin tien. Li rigardis la knabinon, nekomprene. Estis tiu, kiu ĵetis al li tiun rapidan rigardon, kiam li eniris.

Kiel ŝi povus esti Anjo? Ĉi tiu estis bela. Fakte, li trovis ŝin pli bela, multe pli bela ol Lenjo, ĉar kun beleco pli natura. Lenjo havis la belecon de filmulino. Estis io grand-urbana en ŝi, kio tute ne respondis al la Iva kompreno pri beleco. Anjo sia-flanke estis plezuro por la vido: ŝi belis pli simple, pli hejmece, pli vilaĝe. Sed tiu natura est-maniero ne malpliigis ŝian plaĉ-povon. Tute male.

"Ĉu vi estas Anjo?" li necerte demandis.

"Jes, sinjoro, tio estas mia nomo. Kiel mi povas utili al vi?"

"Ĉu vi ne komprenas, kiu mi estas? Ivo, kun kiu vi telefonis antaŭ duon-horo!"

"Ivo! Vi! Ĉu vere?" Ŝi longe rigardis lin. "Sed vi estas tute ordinara persono!"

Tiujn vortojn Ivo vere ne atendis, sed ĝuste ili kaŭzis en li senton, kiun li sen-scie atendis jam de longe. Io tre paca, plaĉa, dolĉa trairis lian tutan estaĵon. Ĝojo, kian li neniam spertis antaŭe. Ŝi plu parolis, sed li ne aŭskultis ŝin. Li ekkomprenis, ke dum sia tuta vivo li atendis ĉi tiun minuton: esti ordinara, esti kiel la aliaj. Kia ĉiela dono! Kia ĝojo sensimila!

"Ĉu vi ne aŭskultis min?"

Li rerigardis ŝin, plej amike, kaj dolĉa-sone respondis:

"Ne, pardonu, mi ne aŭskultis. Mi pripensis. Mi provis kompreni. Kial vi diris malveron? Vi estas ege bela. Multe pli bela ol tiu malvarma altulino, kiu rigardis min de supre kiel malutilan, malsan-portan, mortigindan besteton. Anjo! Kiel eblas koni sin tiel malĝuste? Vi bildigas vin al vi mem tute alia ol vi fakte estas..."

"Kaj ankaŭ vi vin, se vi trovas vin belega!" ŝi tuj diris.

Ili ekridis samtempe.

Tiel komenciĝis persona interrilato ankoraŭ pli plaĉa ol la jam plaĉa letera.

En Eŭropo, malnovaj rakontoj ĝenerale finiĝas per la vortoj: ili geedziĝis, estis feliĉaj, kaj havis multajn infanojn. Ĉu tiel fini ĉi tiun? Ne. Ĉar tio estus diri malveraĵon.

Ili ne geedziĝis. Post kiam la kongreso finiĝis kaj Ivo revenis hejmen, ili dum iom pli ol unu jaro daŭrigis sian leteran kontakton. Poste ili iom post iom forgesis unu la alian.

Sed antaŭ ol disiĝi, fine de la kongreso, ili renkontiĝis kun Alberto kaj Lenjo, al kiuj ili rido-plene rakontis la aferon. Pasis ok jaroj.

Nun Alberto kaj Lenjo ege feliĉas. Kune kun siaj sep infanoj.

NOVAJ VORTOJ:

adreso, aparta, asocio, ĉirkaŭ, elekti, filmo, frapi, ha, klubo, kongreso, kontakto, membro, okupi, presi, radio, revuo, salono, studi, telefono, televido.

NOVAJ KUNMETOJ:

ĉef-verko, el-paroli, el-turni sin, preni por, re-agi, re-pac-iĝi, re-koni, respond-eco, sen-helpa.

5. AL MONDO TRANSA[edit]

Jam de longe la Tero ne plu videblis. Ili forlasis ĝin antaŭ tiom da tempo, ke la surtera vivo ŝajnis ne plu ekzisti. Ĝi estis nur memoro. La vera vivo estis en ĉi tiu vojaĝilo, kiu traflugis la senfinon kun nepensebla rapideco. Baldaŭ ili alvenos. Kaj refoje ili kune sin demandis, kia estos tiu mondo, al kiu ili nun proksimiĝas.

"Mi timas," diris Joĉjo. "Ni estas frenezaj. Ni iras tien kiel la unuaj eŭropanoj al Afriko, sed la situacio estas tute malsama. Kontraŭ la bestegoj, kiujn ni renkontos, kion ni povos fari? Eble du minutojn post nia alveno ni jam ne plu vivos. Ĉi tio estas ne vojaĝo, nur sinmortigo, freneza sinmortigo."

"Kial bestegoj?" Sjaoli demandis. "Kial ne ĉefe estaĵoj, kiuj pensas?"

"Se ili pensas, ili plej verŝajne akceptos nin malamike. Kaj ili estos en la propra lando, en lokoj, kiujn ili konas senmanke, kun aĵoj, bestoj, kiujn ili povos utiligi kontraŭ ni, dum ni restos senhelpaj. Ili plej facile kaptos nin, antaŭ ol ni havos la tempon rimarki, kio okazas. Sed eĉ se nenio vivas tie, kiel scii, kontraŭ kio ni devas esti pretaj? Kiel ni povos agi lerte ĉe plej simpla problemo? Mi min demandas, kial mi konsentis veni. Tiuj, kiuj nin sendis, ne havas senton pri respondeco. Aŭ ili estas same frenezaj, kiel ni."

"Mi komprenas vin," diris Rajmondo, "sed mi vidas la aferon tute malsame."

"Mi scias, mi scias, kaj mi ne povas kompreni vian mankon de timo. Pardonu, se mi diros ion malplaĉan, sed miaopinie io malbone funkcias en vi: via manko de timo estas manko de pri-penso."

"Mi ne konsentas. Miaj ideoj aperas al mi plej verŝajnaj. Rigardu ĉi tiun regionon, ĉi tiun ĉielon, en kiun ni envenas. La sunoj ĉi tie estas sufiĉe proksimaj unu al la aliaj, dum la nia estas flanka suno, soleca. Kaj preskaŭ ĉiu el tiuj multaj sunoj havas siajn terojn, enloĝeblajn. Kial ne estus ĝuste opinii, ke iliaj loĝantoj, dank' al tiu proksimeco, havas longan historion de inter-rilatoj? Kaj tio necese ege antaŭenigis ilian komprenon pri la mondo, pri ĉio. Krome, niaj sciencistoj diras, ke ili ekzistas de pli longe ol ni. Ili do havis pli da tempo por fariĝi lertaj kaj spertaj pri ĉio, por plibonigi sin, siajn metodojn, sian sciencon kaj sian socion."

Joĉjo videble ne samopiniis, sed li diris nenion.

"Certe," Rajmondo daŭrigis, "ĉe ili ekzistas ĉiu-kampe maŝinoj kun funkciado supera al ĉio, kion ni konas. Eble maŝino ne estas ĝusta vorto. Maŝino estas tro malsimpla. Verŝajne ili uzas malgrandajn iletojn, preskaŭ ne videblajn, sed kun grandega povo. Mi ne mirus, se ili povus transsendi sian penson sen eldiri aŭ skribi ĝin. Malĝojiga fakto estas, ke ili certe havas formon tre malsimilan al ni, tiel ke ili aperos al ni malbelaj. Tiun senton ni espereble iom post iom sukcesos superi. Sed pri ilia scienca supereco mi estas tute certa."

Tiel ili parolis, plu kaj plu, ĝis venis la horo ĉion pretigi por la alveno. Antaŭe, ili estis lacaj pro la longa neni-faro. Nun ĉio ŝanĝiĝis. Ili plenis je nova energio. Ili sentis sin gravaj antaŭ tiu historie signif-plena minuto: baldaŭ ja okazos la unua ekrilato de homoj kun mondo ali-ĉiela.

Montriĝis, ke Joĉjo, kun sia timo al bestegoj kaj al malamika akcepto, faris al si tre malĝustan ideon pri la nova mondo, kien ili venis. Sed ne malpli Rajmondo, kun sia bril-kolora, scienc-bilda pensado.

"Rigardu!" Sjaoli mire ekdiris. "Ĉu ne urbo?"

"Urbeto!" Joĉjo pliĝustigis.

Ili igis la vojaĝilon alpreni la irmanieron de malrapida flug-maŝino kaj direktis ĝin al la flanko de la malgranda urbo. Bela loko prezentiĝis por facila alteriĝo. Ili aliris ĝin senprobleme. Time kaj sci-vole, ili finfine eliĝis. La urbo ne estis malproksima, kaj ili decidis pied-iri al ĝi. Grandeco kaj pluraj aliaj ecoj igis ĉi tiun mondon tre simila al la fora Tero, de kie ili venis. Tial oni elektis ĝin kiel unuan trans-sunan celon. Kaj tial ili nun povis movi sin facile, senlace, preskaŭ kiel hejme.

Ili iris ne multe pli ol kvin minutojn, kiam ili ekvidis la unuan lokanon. Estis viro. Homo kiel vi kaj mi. Li rigardis ilin kun timo kaj miro, kaj unue ŝajnis, ke li deziras ilin alparoli, sed li ŝanĝis sian decidon kaj turnis sin kiel por ŝajnigi, ke la alvenantoj ne interesas lin.

Ili eniris en la urbon. La loĝantoj, pli kaj pli multaj, rigardis ilin sen kaŝi sian miron. Viroj, virinoj, knaboj, knabinoj, sam-grandaj kiel ni, direktis al ili rigardojn, en kiuj legiĝis jen timo, jen deziro ekrilati, jen gravaj sindemandoj, kiuj samtempe invitis kaj malhelpis al kontakto.

La tiumonda suno brilis kaj la ĉielo estis plej pura. Sur la stratoj malrapidis veturiloj, kiujn bestoj tiris. La tri alvenis al larĝa, plaĉa loko, kie floroj multkoloris en tre bela kunmeto. Inter la floroj kaj aliaj kreskaĵoj, dolĉaj al la vido, seĝoj kaj tabloj staris. Ĉe multaj sidis lokanoj. Videble tio estis publika trinkejo. La teranoj rigardis mire. Ĉe unu tablo, kvar kvindek-jaruloj kart-ludis.

Certe ne estis kartoj tute-tute similaj al la niaj, sed la movoj de la viroj, la esprimo de la vizaĝoj, la maniero teni la dik-paperaĵojn enmane, ride paroli unu al la alia kaj ĵeti sur la tablon finan karton por ĉion lerte kolekti kun la brila rigardo de tiu, kiu super-fortis la kunludantojn en plej paca militeto, ĉio ĉi estis tiel nature terana, ke niaj amikoj preskaŭ ne povis kredi, ke estas vera vidaĵo.

Iu amike alparolis ilin. Ne necesas diri, ke la lingvon ili ne komprenis. Sed la movo de la mano, la rideto, la rigardo estis sufiĉe klaraj. Li invitis ilin al sia tablo.

Kiam oni volas komprenigi sin pri simplaj aferoj, oni ofte sukcesas. Manoj, movoj, sonoj, rigardoj povas kune agi por esprimi multegon. Tiel okazis inter la teranoj kaj la invitanto. Post kelk-vorta parolo de ĉi-lasta, servisto alportis plaĉan trinkaĵon kun eta ujo plena je manĝaĵetoj. La teranoj komencis lerni la lingvon: montri, demandi, aŭskulti, ripeti, kune ridi pri malĝustaĵoj, kio estas pli facila? Iom post iom, la ĉirkaŭa paco envenis ilin, kaj pli-kaj-pli okupis ilian tutan estaĵon. Fakte, ili lasis sin eniĝi en amindan senzorgecon, kiam ne-atendeble...

Malantaŭ ili eksonis fortaj paroloj, malplaĉaj, malamikaj. Ektimo rekaptis la tri teranojn. Ili estis tiel feliĉaj, kaj jen! Dekono de minuto sufiĉis, por ke la paca sento malaperu for. Kio okazos? Zorgo-plene, pretaj kontraŭi al ĉia perforta ago, ili turnis sin al la direkto de la sonoj.

Fakte, estis nur malpaco en grupeto de trinkantoj. Iu aŭdeble ege malkontentis pri la samtabluloj. Tiu ekstaris, rigardis la kunulojn kun malamo, kaj ekfrapis la tablon kun tia forto, ke glaso falis teren, rompiĝe. Dum ĉiuj rigardoj turniĝis al li, li forlasis la ejon. Lia maniero foriri plej sukcese esprimis lian egan malkontenton.

La tri teranoj rigardis unu la aliajn. Sen vere scii tute klare, kial, ili kune ekridis, ridegis, ridadis dum pluraj longaj, ĝojaj minutoj.

Kompreneble. La vojaĝo estis tiel longa, la atendo tiel problem-plena, la sentoj tiel fortaj kaj neordinaraj! Tro longe necesis pli forti ol la scio pri sia eteco, ol la timo troviĝi senpova en novaj situacioj. Ne facilis estri sin, igi sin kiel eble plej paca, serĉi en si la povon elporti la senrespondajn demandojn, de kiuj vivo dependos. Kaj nun ĉio montriĝis tiel plaĉa kaj natura! Ilia rido verŝajne estis reago al la nefacile eltenebla malcerto, kiu ilin tiel longe okupis kaj kiu deprenis de ili pli da forto, ol ili konsentis klar-diri al si.

Ili ĉirkaŭrigardis. Ili estigis, videble, ĝeneralan intereson. Ilia samtablulo ridetis. Neniu montris malamikan sintenon.

"Mi atendis ĉion, krom tio: senti min hejme," diris Joĉjo. Dum li parolis, li faris unu el tiuj movoj, kiajn ni faras sencele kaj eĉ sen ilin rimarki: li metis la maldekstran manon malantaŭ sin. Kaj jen li tie sentis ion, kontakton preskaŭ nesenteblan. Ree ek-timo lin prenis. Kio denove? Zorga, preta reagi kiel necesos, li turnis sin.

Estis knabineto. Ŝi prezentis tri florojn al li.

Dum la lasta horo, tro da sentoj sekvis unu la alian kun tro rapidaj ŝanĝoj: timo, espero, sentimiĝo, zorgo, ekĝojo... Tro estas tro. Li ne povis elteni plu.

"Dankon," li diris. Kaj ekploris.

NOVAJ VORTOJ:

energio, esprimi, estro, floro, freneza, karto, kolekti, laca, lerta, maŝino, pendi, plori, pluraj, tiri.

NOVAJ KUNMETOJ:

de-pendi, el-porti, el-teni, per-forto.

6. LA VOJO LIBERECEN[edit]

Ĉu estas vi, sinjoro, kiu kolektas rakontojn pri faktoj veraj, sed eksterordinaraj? Jes, ĉu? Kion mi travivis, tio do interesos vin. Mi donos al vi ĉiujn necesajn informojn, por ke vi povu certiĝi, ke mi diras la veron. Sed estas plej verŝajne, ke vi ne kredos min.

Mi estas tio, kion oni nomas "kredanto", tio estas: mi kredas je iu ekstertempa, nevidebla Senfinulo, kiu estas pli alta, pli bona, pli multpova ol ĉiu kaj ĉio sur nia Tero, kaj kiun oni ĝenerale nomas Dio. Mi facile akceptas, ke aliaj homoj malsamopinias, sed, tiel longe, kiel mi kaŭzas malbonon al neniu, mi devus havi la rajton kredi, kion mi kredas, kaj vivi, kiel mi elektis vivi, ĉu ne?

Malfeliĉe, mi vivis en lando, kie tio ne eblas. La ŝtato tie havas sian idearon, kaj ne akceptas la mian. Eĉ se ĝi ofte diras la malon al la ekstera mondo, ĝi fakte volus, ke la tuta popolo akceptu ĝiajn teoriojn. Tiu politiko estis ege malfacila por mi. Ĉu mi vere elektis kredi je Dio? Mi ne povus diri. Sed mi kredas kaj ne povas forĵeti mian kredon. Ĝi havigas al mi enan pacon kaj feliĉon, kaj mi rigardas ĝin altvalora.

Sed ĝi ankaŭ kunportas devojn en la ĉiutaga vivo, kaj ne eblis sin teni je tiuj devoj, ĉar la leĝoj de nia ŝtato tion multrilate malhelpas. Resti tie kaj devi vivi en maniero kontraŭa al la devoj de mia kredo, tio fariĝis pli kaj pli neeltenebla. Sed nia ŝtato ne permesas al ŝtatanoj forlasi sian landon por iri vivi aliloke. Refoje kaj refoje mi petis permeson foriri. Neniam mi ricevis ĝin.

Finfine, post longa pripensado, mi decidis foriri senpermese. Miaj samkreduloj diras: "Gravas la volo de Dio, ne la diroj de la homoj". Mi havas familion, kaj ĉiuj akceptis la ideon foriri: edzino, gefiloj, frato, lia edzino, ni entute estis sep. Ni sciis, ke ne estos facile, ĉar la ŝtato organizis ĉion plej bone por malhelpi ellandiĝon. Sed ni ne plu povis resti tie kaj ni opiniis, ke estas preferinde morti aŭ retroviĝi en malliberejo ol vivi kontraŭe al tio, kio por ni estas kredo kun devoj. Krome, mia frato iam laboris en regiono, kie, laŭ lia opinio, devus esti eble translimiĝi. Ni decidis iri tien.

La vintra aero estis nekredeble malvarma, kiam, post longa vojaĝo envagone, ni alvenis al la monta regiono, kie ni intencis ellandiĝi. Mi ne rakontos la tre multajn okazaĵojn, pro kiuj nia irado estis plej malplezura sinsekvo de timoj kaj zorgado. Kiom da fojoj ni devis kaŝi nin, ĉar kelkloke konstante alvenis anoj de la polico, kiu kontrolas la regionon por ne ellasi ŝtatanojn el la lando senpermese! Kiom ofte en la montaro kelkaj el ni ektimis sur la mallarĝaj vojetoj, kaj tamen necesis plu iri kaj ne fari iun sonon, por ke neniu sciu, ke ni tie senpermese iradas! Eĉ neintence faligi plej etan ŝtonon estis neakcepteble. Kaj mi ne parolos pri tiuj fortegaj, malamikaj bestoj, kiujn ni jen kaj jen renkontis, kaj kiuj rigardis nin tiel timige, ke ni estis certaj - verŝajne malĝuste - pri ilia deziro nin manĝi.

Dum multaj longaj tagoj ni piediris en la senfina naturo, sur altaj montoj, en konstante malvarma vento.

Kaj jen finfine, post semajnoj, dum kiuj ni nin ripete demandis, ĉu ni havos sufiĉajn fortojn por alveni al nia celo, jen finfine ni staris tute proksime al ĝi. Estis froste, sed la aero estis pura, la suno brila, kaj plej bela la vidaĵo. Ni staris iom alte kaj rigardis malsupren.

"Tie estas la limo," mia frato diris.

Li konis la lokon. Kiam li loĝis en ĉi tiu regiono pro sia laboro, li jam deziris foriri eksterlanden, kaj interesiĝis pri la eblecoj tion organizi.

"Mi povus," li diris tiutempe, "sed mi ne volus tion fari sen la edzino, kaj ŝia ĉeesto malsimpligas la problemon,"

Ĉi-foje, li kaj mi preparis ĉion kiel eble plej kontentige por sukcesi ankaŭ kun la familio. Ni prenis en konsideron ĉion, kion ni sciis pri similaj faroj, kaj la bona kono, kiun mia frato havis pri la regiono, estis plej utila. Sed kvankam, niaopinie, ni ĉion konsideris, kaj kvankam ni provis plani plej bone, tamen restis demandoj, al kiuj ni povos trovi respondon nur surloke. Kaj surloke ni nun preskaŭ estis.

"Rigardu," li plu diris. "Tiu rivero markas la limon inter la du landoj."

"Kiom da tempo ni bezonos por alveni malsupren, laŭ via opinio?"

"Ne pli ol du horojn. Sed tiam ni devos trairi la riveron, kaj tio min zorgigas. Mi sciis, kie ni povus trovi ĉion necesan tiucele, sed tio estis antaŭ pluraj jaroj, kaj ĉio eble ŝanĝiĝis."

Ni decidis resti supre dum tuta tago kaj atendi la nokton. Ni estis senfortaj pro la longa surmonta piedirado, kaj niajn fortojn ni certe plej plene bezonos. La virinoj decidis pasigi la tutan tagon en preĝo. Fakte, ankaŭ ni, la mezjunaj viroj, preĝis. Kaj same la gejunuloj.

Kiam venis la nokto, ni malsupreniris ĝis la rivero. Ĉiujn malhelpilojn, kiujn la ŝtato metis, ni sukcesis trairi. Ĉiu en nia grupeto ja plenis je ideoj kaj povis fari preskaŭ ĉion per siaj manoj. Krome ni kunprenis multajn utilajn ilojn. Tiuj ebligis, ekzemple, forpreni la teron de sub unu ege larĝa kaj longa vojfermilo por povi transiri sub ĝi: malrapida laboro, ne facila ankaŭ pro la neceso agi kaŝe, sed ni ĝin faris ĝisfine. Mi ne rakontos ĉion, kion ni devis prizorgi. Gravas nur, ke ni sukcesis.

Sed la lasta malhelpo estis natura. Ne estis unu el tiuj riveretoj, kun malmulte da akvo, kiujn eblas trairi piede. Krome, ĝi estis tiel rapida kaj frosta, ke naĝi ne estus eble, kun la portaĵoj. Malfeliĉe, la ejo, en kiu mia frato opiniis, ke li trovos ŝipeton por transporti nin transen, ne plu ekzistis. Ni serĉis ĉie, sed nenie trovis ion, kio povus helpi.

Tiel proksime al la landlimo, la ŝtata interesiĝo pri eblaj senpermesaj el- kaj en-landiĝoj estis aparte viva: anoj de la landlima polico iradis kaj venadis, tiel ke ni ree kaj ree devis nin kaŝi. Ke ili ne vidu nin, ni tute bone sukcesis, sed nenion alian. Ĉiuj niaj provoj trovi metodon por transiri montriĝis senutilaj. Ni uzis ĉion uzeblan por fari al ni transirilon, ni ege laboris, sed ni ne sukcesis konstrui ion sufiĉe fortan, por ke ni certe alvenu al la alia flanko.

Ni faris ĉion por ne perdi la esperon, sed ĝi tamen iom post iom malaperis. Ni trovis bonan kaŝejon, en kiu ni povis tranokti, certaj, ke neniu nin vidos, sed ni ege zorgis pri la morgaŭo. Kiel mi diris, ni estas homoj kun tre viva kredo al Dio. Sen ĝi, ni ne povus ekfari vojaĝon plenan je tiom da necerteco. Ni decidis lasi al Dio la zorgon trovi metodon por nin irigi transen. "Pro Vi ni volas vivi alilande," ni infanece diris. "Manieron nin alvenigi tien bonvolu trovi Vi." Ni kune longe preĝis.

Mi scias, ke vi ne kredos min. Sed kion mi povas fari, se ne diri la veron? La postan matenon, ni trovis nin en la apuda lando. Neniu el ni komprenis, kiel ni tien transportiĝis. Ni kuŝiĝis nia-lande, ekdormis, kaj kiam ni eldormiĝis, ni estis sur la transa flanko de la rivero. La afero ŝajnas nekredebla al vi, ĉu? Sed kiom pli al ni, kiuj ĝin travivis! Tamen, fakto restas fakto, eĉ se ne klarigebla.

La homoj tie estis ege bonkoraj al ni. Ili donis manĝi kaj trinki, kaj poste la vilaĝestro veturis kun ni al la plej proksima urbo. Tie oni havigis al ni lokon por tranokti kaj atendi la sekvon. Dum pluraj tagoj, grava policestro venigis mian fraton kaj min multfoje al sia oficejo por pridemandi nin. Li volis scii, kiamaniere ni transvenis. Ni povis diri nur: "Ni ne scias. Ni preĝis, ni endormiĝis, kaj la morgaŭon jen ni estis via-lande." Sed li ne povis kredi.

Post kelkaj tagoj, li montris al ni fotojn, kiujn liaj subuloj faris. Sur la fotoj tre bone videblas la markoj faritaj de niaj piedoj: la tero enhavis iom da akvo, kaj niaj piedoj klare markiĝis en ĝi sur la du flankoj de la rivero, sur la nia-landa kaj sur la alia.

"Ŝajnas, ke vi flugis," la policestro diris al ni. "Se vi uzus ion, kio iras sur la akvo, vi alvenus al iom pli malalta loko; vi ne povus alveni ĝuste vid-al-vide de la deirloko, kiel montras la piedmarkoj. Kaj kompreneble ne eblas piediri en la rivero. Sen paroli pri ĝia neelportebla malvarmeco. Vi ankaŭ ne naĝis. Pri tio ni havas certecon, ĉar ni bonege studis la lokon kaj viajn irmarkojn. Vi do flugis. Kian flugmaŝinon vi uzis? Kiu funkciigis ĝin?"

Feliĉe, la fakto, ke ni ne povis respondi kontentige, ne ŝanĝis lian sintenon rilate al ni. Li plu akceptis nin kiel homojn kun bona volo kaj kun puraj kialoj por ellandiĝi. Li fine komprenis, ke utilos al nenio nin pridemandi plu. Post tio, ĉio iris plej bone por ni. Nun ni atendas forflugon al Kanado, kie ni komencos novan vivon.

Dankon, ke vi aŭskultis min. Mi vidas, ke vi min ne kredas. Sciu, ke eĉ mi preskaŭ ne povas kredi min. Sed mi estas ĉi tie, kaj tio sufiĉas al mi. La vivo enhavas pli da nekompreneblaj okazoj ol homoj povas elpensi. Se la afero vin interesas, jen la nomo kaj adreso de tiu policestro. Li montros al vi la fotojn, kaj certe raportos, al kio alvenis finfine ilia serĉado kaj ilia ĉia-metoda provado kompreni. Mi ne mirus, se li sukcesis eltrovi respondon akcepteblan por ordinara homa pensado. Se tiel, la respondo estas malvera. Nenion pli mi povus aldoni. Forto supera al ĉi-mondo nin translokis. Al Tiu iras nia plej ama, plej pura, plej sentoplena danko.

NOVAJ VORTOJ:

dio, frosto, intenci, -it-, konstanta, kontroli, laŭ, leĝo, limo, marko, naĝi, ofico, plano, polico, politiko, preĝi, prepari, ŝtato, ŝtono, teorio, vagono, vento, vintro

NOVAJ KUNMETOJ:

tiel longe, kiel; vid-al-vide

7. PLEJ MULTAJ FELIĈU[edit]

Antaŭ jarcento tie estis vilaĝo, antaŭ kvindek jaroj urbeto, nun urbego staras kaj grandiĝas pli kaj pli.

Eŭropanoj ja venis, kun siaj scienco kaj iloj. Kaj ene de la tero ili trovis grandegan riĉon: metalon. Ili vidis, ke elterigi ĝin oni povos dum jarcentoj. Helpe de multa laboro, jes ja, sed tio ne estis problemo: ne mankis laborforto surloke. La metalon oni do komencis elpreni. Tiel, antaŭ kvindek jaroj, aperis la unuaj domoj eŭropecaj. Hodiaŭ videblas pli kaj pli da altaj domegoj. Al ĉi tiu loko afrika, ŝajnas, Ameriko venis.

Kun la transmaranoj venis laboro kaj mono, kaj kun mono ĉio ŝanĝiĝis. En tiu urb-komenca tempo, la kamparanoj, kiuj foje venis, malfacile povis kredi la propran vidadon, tiel mirinda ĉio estis. Aperis belaj magazenoj, kie oni trovis ĉion, eĉ aĵojn, pri kiuj antaŭe neniu povus pensi. Ĉiu magazeno plena je mirindaĵoj havis montro-fenestron, kiu lumis nokte. Kaj en kelkaj eĉ pli mirigaj ejoj, oni povis sidi en mallumo sur plaĉa seĝo kaj rigardi brilan rakonton, en kiu ŝajnis, ke ĉiu kaj ĉio vivas kaj ekzistas en-vere. Filmo oni tion nomis.

Ĝis malproksimaj vilaĝoj alvenis la famo, ke tie en la urbo mirindaĵoj ĉie videblas, kaj ke tie oni povas labori, ricevi monon, kaj per la mono aĉeti la mirindaĵojn. Tial la iama urbeto kreskis, kreskis kaj plu kreskas.

Nun, bicikloj, aŭtobusoj, aŭtoj veturas kiel eble plej rapide sur ĝiaj stratoj bru- kaj mov-plenaj. Kaj la homoj forlasas siajn kampojn. Kial daŭrigi fortoprenan laboron, malpurigan al la manoj, por malriĉe vivi en seninteresa loko, dum tie ĉio belas kaj brilas? Kial militadi al malamika naturo, dum ekzistas aŭtoj kaj televido, maŝinoj por purigi, maŝinoj por kuiri, maŝinoj por tio kaj tio ĉi, mirindaĵo apud mirindaĵo? Ne ĉiu sukcesas trovi laboron, tute certe, sed iamaniere oni elturniĝas. Vilaĝe, ĉion decidas maljunuloj, kaj libereco tute mankas. Kaj en vilaĝo, verdire, preskaŭ ne vidiĝas mono.

Mono! Pri ĝi multege pensis Mbagema, malkontente. Jam de pluraj jaroj li petis, ke lia terpeco, en bona loko ĉe-urba, ricevu la urbajn akvon kaj elektron. Pro la ne-ago de la urbaj oficistoj pri tio respondecaj, lia terpeco ne havis la valoron, kiun ĝi indus havi. Jam ofte, de pluraj flankoj, oni petis lin vendi ĝin, por tie konstrui magazenojn, riĉulan hotelon aŭ domegon multloĝejan. Kaj ĉiufoje oni pretis pagi tiom da mono, ke simple ne eblas bildigi al si, kion ĝi fakte signifus en la vivo.

Sed ree kaj ree la esperoj ekfalis ĉe la sama demando: "Ĝi havas urbajn akvon kaj elektron, ĉu ne?", al kiu, ree kaj ree, Mbagema nur povis respondi: "Ne".

Ĉi-foje ne plu eblis atendi. La lasta persono, kiu deziris aĉeti, pretis doni tiel altan pagon, ke tio aperis donaĵo de la dioj. Ĉu al la dioj oni malamik-vortu? Refoje respondi "ne" estus direkti al la dioj la plej malbelan parolon eblan en la lingvo. Mbagema decidis viziti la sorĉiston.

"Montru al mi la terpecon," petis ĉi-lasta. Surloke, li longe rigardis, kaj restis same longe senvorta.

"Revenu viziti min, kiam la luno rekomencos kreski," li fine diris.

Ĉe tiu dua vizito li havis respondon.

"Mi rilatis kun la supernaturaj estaĵoj, kiuj amikas al mi, kaj ili informis min," li diris tre malrapide, kiel parolas gravulo. "Mi nun scias, ke tiun terpecon havis via patro. Post lia morto vi prenis ĝin por vi sola. Sed vi havas du fratojn kaj tri fratinojn."

"Kiam mortis mia patro," Mbagema respondis, "li treege malkontentis pri miaj gefratoj, ĉar ili malbon-agis al li. Tial li decidis, ke tiu terpeco estos nur mia. Tion ili scias, eĉ se ili diras la malon."

"Eble tiel estas. Sed viaj fratoj kaj fratinoj malamas vin pro tio, kaj ili metis sorĉaĵon en vian teron, kaj dum tiu sorĉaĵo tie restos, nenio utila al vi eblos pri via terpeco."

"Kio estas tiu sorĉaĵo?"

"Pli bone, ke vi ne sciu. Sed ĉu estas tre grave por vi, ke oni alligu vian terpecon al la urbaj akv- kaj elektro-servoj?"

"Kompreneble, estas treege grave. Mi tion deziregas."

"Mi povas forpreni la sorĉaĵon, sed tio kostos al mi multe, ĉar la supernaturaj estaĵoj tre amas sian povon tie, kaj mi devos aĉeti multegon al ili por igi ilin konsenti pri forlaso de tiu povo."

Sekvis longa interparolado pri mono. Mbagema ne sciis, kion fari. Se li akceptos pagi, li ricevos el la vendo de la terpeco ege multe malpli, ol pagos tiu, kiu deziras aĉeti. Sed ĉu ne preferindas iom ol nenio? Mbagema fine jesis.

Post nur unu semajno la oficejo, kiu zorgis pri tiuj aferoj, informis lin, ke jam la morgaŭan matenon komenciĝos la laboroj por havigi al lia terpeco urbajn akvon kaj elektron. Post nelonge la vendo okazis.

Mbagema plej feliĉis. Li ricevis tiom da mono, ke eĉ ne estis vere malagrable transdoni grandan parton de ĝi al la "faranto de miraĵoj".

Ankaŭ feliĉis la sorĉisto, al kiu Mbagema pagis tiel bele. Sed ne nur tiuj du feliĉis. Feliĉis krome la greko, per kiu la vendo okazis. Li ja transdonis al Mbagema nur la dekonon de la mono, kiun li ricevis de la araba aĉetanto. Feliĉis la arabo, certa pri bona uzo de tiu mono, kiu jar-post-jare havigos al li plian kaj plian riĉon. Feliĉis multaj lokanoj, ĉar, oni-dire, la novaj riĉulaj hotelo kaj magazenoj ebligos al ili trovi agrablan laboron. Feliĉis la urbestro kaj aliaj urbaj gravuloj: ili ricevis belajn mon-donojn de la araba aĉetanto kaj de lia greka peranto, ĉar tiuj du tre deziris certigi al si bonajn rilatojn por la posta tempo. Feliĉis la loka UN-funkciulo, kiu povis verki plian raporton pri sia utila agado surloke, kiun ekzempligis tiu nova riĉigo de la urbo, tiu nova labordona konstruado.

Kiuj aliaj feliĉis, viaopinie? Ĉu la gefratoj? Ne. Bona urba sorĉisto scias kapti la necesajn informojn sen konigi sian celon. La gefratoj de Mbagema eĉ ne sciis, ke ilia malamo havas monan valoron kaj ke ĝin uzas "faranto de miraĵoj".

Sed feliĉis la urbaj oficistoj respondecaj pri akvo kaj elektro. La sorĉisto ja alte pagis ilin por ilia kunlaboro, same utila por ilia mona situacio, kiel por viv-teni la gravecon de la sorĉista funkcio, tiu alta kultura valoraĵo. Se finfine ĉion konsideri, ĉu ne li, la sorĉisto, dank' al sia povo super homoj, estas la granda urbofeliĉiganto? Kaj kio estas pli bela ol feliĉigi la homfratojn? Tiel pensis nia sorĉisto, kaj tiu penso igis lin eĉ pli feliĉa pri si. Estas agrable senti sin bona, ĉu ne?

NOVAJ VORTOJ:

agrabla, Ameriko, arabo, aŭtobuso, biciklo, brui, elektro, greko, hotelo, kuiri, kulturo, ligi, lumi, luno, magazeno, metalo, preferi, UN

NOVAJ KUNMETOJ:

peri, per-anto

8. AĈETU MIAN KAFEJON![edit]

Ekstere estis ege malvarme. Kiel longe daŭris la vintro! Ŝajnis, ke ĝi neniam finiĝos. Kaj anstataŭ iom post iom ŝanĝiĝi al printempo, kiel ĝi devus en ĉi tiu tempo de la jaro, ŝajnis, ke ĉiu mateno alportas pli vintran vintron ol ekzistis en la antaŭa vespero.

En la kafejo estis plaĉe varme. Sed ne por la koro de Paŭlo. Paŭlo sentis, ke li povus baldaŭ plori. Kial havi kafejon, se neniu vizitas ĝin?

Li ĉirkaŭrigardis. Ne estis necese: li sciis tute bone, kion li vidos. Sed tamen li ĉirkaŭrigardis. La kafejo — lia kafejo, kiun li tiom amis — estis tute senhoma. Kiel hieraŭ. Kiel antaŭhieraŭ.

Kiel ĉiutage, ekde kiam... Estis malesperige. Eĉ nun, en ĉi tiu horo, kiam en ĉiuj aliaj trinkejoj de la ĉefurbo estis preskaŭ neeble trovi sid-lokon, ĝi estis plorige malplena.

Se diri la veron, tiu kafejo neniam estis plena antaŭe, eĉ tiu-hore, sed ĝi sufiĉe ofte estis duon-plena, kaj tiu duonpleneco almenaŭ havigis sufiĉe da mono por pagi la kostojn kaj vivi. Paŭlo deziris nur vivi simple, sen-probleme. Riĉula vivo ne interesis lin. Nek Monikan.

La penso pri Monika igis lin ege malĝoja. Ree, li preskaŭ ekploris. Pro ŝia foresto la kafejo nun estas senhoma. Kial ŝi foriris? Kial? Kial?

Li neniam komprenos. Li neniam trovos la respondon al tiu timiga demando, kiu forprenis de li lian enan pacon. Li amis ŝin. Estis klare, ke li ne malplaĉis al ŝi. Kaj tute certe, ŝi amis la kafejon. Ŝi ŝatis la trinkantojn. Ŝi sciis diri la ĝustajn vortojn, kiuj igis ĉiun senti sin bone. Ŝi vivigis la lokon. Pro ŝi, nur pro ŝi, ĝi estis plaĉa, kvankam ĝi ne estis speciale bela kaj kvankam la strato, kie ĝi staris, troviĝis en ne tre vizitinda parto de la urbo.

Sed pensi pri Monika utilis al nenio. Ŝi lin forlasis, kaj malĝojaj pensoj ne revenigos ŝin. Ŝi ne estas unu el tiuj virinoj, kiuj faras decidon, kaj tuj poste ŝanĝas ĝin, neniam certaj, ĉu ili decidis ĝuste aŭ malĝuste. Li ne pensu pri ŝi, li pensu pri la vendo. Tio ja estas la grava afero nuntempe.

La ŝancoj havi eblecon vendi la kafejon preskaŭ ne ekzistis antaŭ unu semajno. Tio estis la plej malesperiga aspekto de lia situacio. Sed hieraŭ, Fredo informis lin, aĉetanto prezentiĝis. Gravas ne lasi tiun for. Necesas, necesegas, ke li aĉetu la kafejon. Se la situacio daŭras kiel nun, sen vendo de eĉ kafeto dum tuta tago, Paŭlo perdus tiom da mono, nur pro la daŭraj kostoj, ke li baldaŭ ne plu povus vivi. Eĉ pli: li ne plu povus pagi la monon, kiun li ankoraŭ devas pagi, kaj tiam... Ne. Pri tio, kio tiam okazus, li preferis ne pensi.

Sed tiu persono, kiu havas la strangan ideon aĉeti kafejon en ĉi tiu malplaĉa urbo-parto, certe perdos ĉian deziron tion fari, kiam li vizitos la ejon kaj trovos ĝin nekaŝeble senhoma. Neniu aĉetas vendejon, en kiu nenio vendiĝas! Sed kiel plenigi kafejon, kiu ne plu plaĉas al la iamaj trinkantoj? Sen-elira situacio!

Feliĉe, tiu ulo estas for, Fredo diris. Li nun vojaĝas eksterlande. Ĝis li revenos, ĉu ne eblus organizi ion? Inviti amikojn, eble, ĉu? Ankaŭ tiu penso estis malĝojiga. Post kiam Monika foriris, kiam la kafejo komencis perdi sian vivon kaj la homoj ĉesis veni pasigi la tempon en ĝi, ankaŭ la amikoj malaperis. Kio montras, ke ili ne estis amikoj.

La sola amiko, kiu nun restas, estas Fredo, kara, bona, aminda Fredo. Sed Fredo ne povas, sola, plenigi tutan kafejon! Tiu penso estis tiel ploriga, ke Paŭlo dum kelka tempo simple ĉesis pensi.

Strangas la funkciado de homo. Antaŭ kelkaj minutoj, Paŭlo preskaŭ ploris. Poste venis tiu senpensa daŭro. Kaj nun li sentis, ke li baldaŭ ridos. Ideo ja naskiĝis en li.

"Jes, tio estas bonega ideo," Fredo diris. "Mi helpos vin. Vi estas bon-ŝanca: la homo, kiu volas aĉeti, nun decidis pri la vizito. Li telefonis al mi. Li venos la 15-an de marto vespere, je la 21-a, por rigardi, kia aperas la trinkejo. Tio lasas al ni sufiĉe da tempo por ĉion organizi laŭ via ideo."

"Ĉu vi ne trovas stranga, ke homo, kiu volas aĉeti kafejon en ĉi tia seninteresa urboparto, vojaĝas eksterlande? Vojaĝi, tio kostas monon!"

"Stranga, ne stranga, mi ne scias. Verŝajne li bezonas kafejon por siaj propraj celoj, kiuj eble tre interesus la policon, se tiu ilin ekscius. Sed tio ne estas nia afero. Nia problemo estas plenigi la kafejon. Ni organizu la laboron inter ni."

Ili skribis multajn leterojn, jen sen subskribo, jen kun la nomo de iu alia, laŭ la enhavo. Ili telefonis al la polico, sen nomi sin, kaj diris nur kelkajn frazojn, fermante la telefonon, antaŭ ol la policano havis la tempon ion demandi. Ili telefonis al diversaj ŝtataj servoj, sammaniere. Ili presigis plurajn anoncojn kaj skribis leterojn responde al la respondoj. Unuvorte, ili multe laboris.

"Bele! Ĝi estas plenplena!" diris la ulo, kiu volis aĉeti.

"Jes, jes," Paŭlo diris plej simple. Laŭ lia voĉo ŝajnis, ke tio estas plej ordinara okazaĵo.

"Estas kelkaj tabloj kun du personoj, sed preskaŭ ĉiu sidas sola ĉe propra tablo, strange," la ulo miris.

"Ne strange por mi," Paŭlo respondis. "Tio estas tute ordinara ĉi tie. Estas kafejo, kiu plaĉas al soluloj."

"Tute ne gravas. Tio ne interesas min. Ne pro tio mi ŝanĝos la prezon, kiun mi diris al vi eĉ antaŭ ol vidi, kiel ĉio aspektas ene de via kafejo. Se vi akceptos mian prezon, mi aĉetos. Se ne, vendu al iu alia. Ne povus esti pli simple kun mi."

La prezo estis sufiĉe alta kaj Paŭlo ne opiniis ebla ricevi pli. Kion li timis, tio estis, ke vidante malplenan kafejon, la aĉetanto ĉesos interesiĝi pri ĝi. Sed nun, videble, tio ne plu povus okazi.

"Ne estas problemo, tiu prezo taŭgas al mi," li respondis per plej kontenta voĉo.

"Ni do interkonsentas. Bone. Necesos subskribi la interkonsenton kaj prizorgi la paperojn, kiuj necesas laŭ la leĝo. Ĉu morgaŭ matene ni povus renkontiĝi en mia oficejo...?"

Nun, kiam la aĉetanto estis for, post momento de grandega ĝojo, Paŭlo rigardis la sidantojn kaj eksentis timon. "Ĉu povus okazi io?" "Kial? Kio?" Fredo responde demandis. "Nu, neniu el ili sukcesos havi tion, kion li venis trovi ĉi tie!"

"Tiuj, ĉu?" Kaj per larĝa man-movo Fredo montris al la tuta sidantaro. "Ne zorgu pri ili. Mi konas la homojn. Kelkaj eble malkontentos enkore, sed ili diros nenion."

Ne tre juna vireto, malgranda, malforta, proksimiĝis al ili. "Ĉu vi ne vidis," li demandis, kaj ia timo aŭdiĝis en lia voĉo, "junulinon ne tre altan, kun verdaj okuloj kaj brunaj haroj, kiu..."

"Ne. Mi rigardas la koloron de ĉiuj okuloj," Fredo diris, rimarkante, ke Paŭlo aperis ne tre certa pri si. "Neniu kun verdaj okuloj venis ĉi-vespere. Sed bonvolu atendi plu. Ne zorgu. Virinoj ofte malfruas, ĉu ne? Ĉu eble gazeto helpus vin pasigi la tempon? Jen..." Kaj li iris preni por la vireto la gazeton de tiu vespero. Paŭlo ne sciis, kiel danki sian amikon.

"Feliĉe, ke vi venis! Mi neniam povus respondi al ili tiel bele, kiel vi. Tio estis unu, al kiu ni sendis respondon al lia anonco pri edziĝ-deziro, ĉu ne?" Li ekridis. "Ha jes! Mi memoras, kiel belan virinan skribmanieron vi uzis en la letero, per kiu vi petis lin veni ĉi tien por renkonti... vin! Se li scius, ke lia Aminda estas vi, kaj vi lia Aminda!"

Li turnis la rigardon al alia loko.

"Kaj viaopinie, kiuj estas tiuj tri ĉe la sama tablo tie? Estas strange, ke tri venis kune, kiuj konas unu la alian."

"Tiuj estas homoj el la polico. Kiam ni sennome telefonis, ke ĉi tie venos Rikardo-la-Kantisto kaj du el liaj kunlaborantoj, kiujn la polico serĉadas sensukcese jam de pluraj monatoj, ekde kiam ili perforte forprenis la tutan monon el la hotelo, kie la doktoroj kongresis, la polico certe decidis, ke ĝi bezonos almenaŭ tri virojn por sekvi ilin, se ili disiros post la renkontiĝo ĉi tie..."

"Kaj kion vi opinias pri tiu virino, tute sola?"

"Ĉu vi ne rekonas ŝin laŭ ŝia foto? Estas unu, kiu respondis al anonco nia kaj al kiu ni skribis, ke ŝi venu ĉi tien por renkonti la sinjoron, kiu povos havigi al ŝi oficon kun alta pago kaj ne-multe da laboro, sed kun iom specialaj devoj..."

"Ŝi videble malkontentas. Mi demandas min, ĉu..."

"Lasu ŝin malkontenti. Kion ŝi povas fari? Se ŝi deziras iom specialan oficon, kun multe da mono kaj malmulte da laboro, ŝi prenu sur sin la respondecon de siaj decidoj. Sed tiu alia, kiu ankaŭ sendis al ni sian foton laŭ nia peto, fariĝos eble tro malkontenta. Necesus agi. Aŭskultu, iru apuden kaj telefonu ĉi tien. Diru, kion vi volos; ne gravas, kion. Gravas nur, ke ŝi aŭdu la telefonon. Rapidu!"

Paŭlo eliris, nekomprene, kaj iris telefoni al la propra kafejo. Ĝuste kiam li revenis, la sinjorino malfermis la pordon de la kafejo, elirante.

"Kio okazis?" li demandis Fredon.

"Kiam la telefono eksonis, vi aŭdis, ĉu ne?, ke mi respon-das: jes, jes, bone, mi tuj diros al ŝi. Mi tuj iris al ŝia tablo, kaj demandis, ĉu ŝi estas s-ino Delfonto. Ŝi diris: jes. Tiam mi informis ŝin, ke s-ro Igor ĵus telefonis, ke li havas problemon kaj ne povos veni, kaj ke li petis min diri al ŝi, ke li rekontaktos ŝin poste. Ŝi foriris tute kontenta."

"Feliĉe, ke ni notis ĉiun nomon kaj ĉiufoje la kialon de la venigo ĉi tien, kaj petis fotojn kiel eble plej ofte," Paŭlo diris. Sed videble, la timo ne plene forlasis lin.

Tamen, kiam li rigardis du ge-kvardek-jarulojn, kiuj interparolis kun videbla plezuro, iom da paco revenis en lin.

"Pri tiuj du mi miris," diris Fredo, kiu sekvis lian rigardon, "ĉar ŝajnis tute normala renkontiĝo. Ĉu ili estas homoj, al kiuj ni skribis?"

"Jes. Tion faris mi," Paŭlo klarigis. "Tiuj du respondis al niaj edziĝ-anoncoj kaj el iliaj leteroj estis klare, ke ili sufiĉe bone taŭgas unu al la alia. Mi do skribis al la viro uzante la nomon de la virino. Do, ŝajnigante, ke mi estas ŝi, mi petis lin veni ĉi tien hodiaŭ vespere, kaj mi aldonis: por ke mi tuj komprenu, al kiu tablo mi iru, bonvolu aĉeti florojn en la florvendejo de Odeon kaj meti ilin sur vian tablon, tiel ke ili estu bone videblaj. Kaj al ŝi mi skribis, kompreneble kun la nomo de la viro: por ke vi tuj sciu, kie mi sidas atendante vin, mi havos sur mia tablo florojn en travidebla papero kun la nomo 'Florvendejo de Odeon'. Kiam ŝi eniris, ŝi tuj vidis la florojn, iris iom time al li, kaj ili interkoniĝis."

"Bonega ideo. Vi vidas, ke estas senutile timi. Ĉio finiĝos plej bone. Rigardu, jam unu foriras. Estas certe unu el tiuj, al kiuj mi skribis: se mi ne kontaktis vin antaŭ tiu aŭ tiu alia horo, mi ne venos, mi rekontaktos vin pli poste."

lom post iom, ili foriris.

La lastaj, kiuj eliris, estis ne tre juna geo.

"Mi ĝojas, ke vi venis, kaj mi trovas vin vere aminda," la viro diris al la virino. "Sed vere, mi ne komprenas, kial vi petis min veni al ĉi tiu stranga trinkejo, en ĉi tiun malplaĉan urboparton..." Parolante, ili iris plu, ekstere. Lia voĉo perdiĝis en la nokto.

Paŭlo fermis la pordon, feliĉa. La respondon li preferis ne aŭdi.

NOVAJ VORTOJ:

almenaŭ, anonci, anstataŭ, aspekto, bruna, ĉesi, ĉia, frazo, gazeto, haro, kafo, normala, noto, okulo, printempo, stranga, ŝanco, taŭgi, verda, vetero, voĉo.

9. TIMO HAVIGAS FLUGILOJN[edit]

Ĉu vi scias, kiel oni nomas la fakton movi sin rapidege antaŭen per la propraj fortoj, piede? Tion oni nomas kuri.

Peĉjo povis kuri ege rapide. Li estis naŭ-jara. En la tuta lernejo ne ekzistis unu knabo, nek unu knabino, kiu kapablis kuri same rapide kiel li. Kial li havis tiun kapablon? Eble ĉar li ne estis tre forta, kompare kun la aliaj knaboj. Sekve, se okazis batalo, li ne povis superforti ilin. Li nur povis forkuri. Tial li iom post iom plibonigis sian kur-kapablon. Nun, neniu el la fortuloj de lia lernejo povis ĝiskuri lin. Sufiĉis, ke li ekkuru: neniu tuŝos lin.

Tiaj batal-situacioj prezentiĝis sufiĉe ofte — knaboj ja estas knaboj, ĉu ne? — kaj ĉiufoje Peĉjo kuris pli bone. Sekve, lia koro fortiĝis, li havis pli kaj pli bonan spiron, kaj la forton, kiu mankis al liaj manoj, liaj piedoj kaj kruroj ricevis.

Ĝenerale, kiu postkuris Peĉjon, tiu post nelonge devis forlasi la iradon, ĉar li baldaŭ ne plu povis spiri, tiel rapide Peĉjo devigis lin iri. Peĉjo tiam rigardis post sin kaj plezure rimarkis, ke la postkuranto, spirante pli kaj pli malfacile, komencas perdi la rapidecon. Dume, la knabo mem daŭre spiris senprobleme kaj pli kaj pli malproksimiĝis.

Tiel estis, ordinare. Sed ne ĉi-foje. Ĉi-foje la viro, kiu postkuris Peĉjon, estis ne nur alta, forta kaj timiga. Li estis ankaŭ rapida.

Peĉjo timis. Okazis miskompreno. La afero komenciĝis, kiam Peĉjo, ridante kun kelkaj kunuloj, eliris el la lernejo. Li nevole ektuŝegis viron, kiu ĝuste tiumomente troviĝis tie, kiam Peĉjo estis diranta ion al sam-klasano uzante vortojn, verdire, kiujn oni devus neniam uzi. La viro miskomprenis, ke la ne tre belaj — sed vivplenaj! — paroloj de Peĉjo direktiĝas al li. Li ege malkontentis. Li estis eĉ multe pli ol malkontenta: kolera. Kiam li turnis sin al Peĉjo kaj ekdiris per malamika voĉo ion, kion la knabeto tute ne komprenis, ĉi-lasta jam eksentis teruran timon. Sed kiam la grandulo, verŝajne ĉar Peĉjo, ne komprenante, ne reagis kiel li volis, eklevis la manon por frapi lin, la lernejano ekrapidis for kun la tuta rapideco de siaj junaj kruroj.

Kaj jen ĝi okazis. Kio okazis, vi demandas? La nekredeblaĵo. Sed antaŭ ol diri al vi, pri kio temas, mi devas priskribi la lokon, ĉar tio estas grava.

Peĉjo, kurante, turnis sin al mallonga kaj mallarĝa strateto, en kiu estas neniu pordo, neniu fenestro, same sur la dekstra flanko, kiel sur la maldekstra. Estas nur longaj muroj. Unuflanke ja tie staras malliberejo kaj aliflanke iu industria laborloko.

En tiu mallonga strateto la nekredeblaĵo okazis: Peĉjo flugis.

Mi komprenas, ke vi ne estas certa, ĉu vi bone legis, ĉar la afero estas eksterordinara. Sed tamen vi legis ĝuste. La knabo ekflugis. Kiel birdo flugas. Ne, ne tute kiel birdo, multe pli rekte, multe pli laŭ-cele.

Lia celo ja estis klara: forkuri for de la terura sekvanto, kiu, laŭ neniam okazinta sperto, kuris same rapide, se ne pli rapide ol li. Peĉjo estis diranta al si: "Se mi nur povus jam esti ĉe la fino de ĉi tiu strateto, antaŭ ol tiu ulo sin turnos en ĝin, li ne scius, ĉu mi iris dekstren aŭ maldekstren." Liaj kruroj ne povus porti lin tien sufiĉe rapide, por ke la postkuranto ne vidu lin. Sed li tiom deziris jam troviĝi tie, tiom streĉis ĉiujn fortojn, tiom kunigis siajn tutajn volon kaj povon, ke... Nu, li ne scias, kion li faris. Li deziris, li volis. Kaj jen li rimarkis, ke li flugas.

Post momento, antaŭ ol la kolera fortegulo alvenis al tiu strateto, Peĉjo jam troviĝis ĉe ĝia angulo. Post la angulo, sufiĉos trairi vojon, kaj li estos en parko. En la parko, ĉio fariĝos facila, ĉar tie estas tiom da vojetoj, kiuj turne iras ĉiudirekte, ke ne plu eblos lin trovi. En tiu parto de la parko, plej proksima al la angulo de la strateto, kie la ekflugo okazis, neniam estas multaj personoj. Hodiaŭ estis neniu. Neniu por helpi, eble, sed ankaŭ neniu por malhelpi. Kiu povas scii? Plenkreskuloj ofte agas tiel strange kun infanoj!

Ne rigardante post sin, Peĉjo volis kuri plu en la parko. Kaj jen ree li flugis. Ne alte. Pro tio ne estus ĝuste kompari lin al birdo. Eĉ ne tutan metron super la vojeto. Sed liaj piedoj ne tuŝis la teron dum eble dek kvin metroj. Kiam, de malproksime, li ekvidis iun, kiu enparke promenis, li re-alteriĝis (re-al-ter-iĝis).

"Mi nun ne plu bezonas kuri," li pensis. "Li ne plu trovos min."

Peĉjo decidis atendi kelkan tempon en la parko, antaŭ ol reveni hejmen, por lasi al la kolerulo la tempon perdi sian koleron kaj reiri al siaj aferoj. Promenante en la parko, li miris pri tio, kio okazis al li. "Mi kapablas flugi!" li ripetis al si, ĝoje. Li sin demandis, ĉu tio envere okazis. "Estas nur unu maniero certiĝi," li diris al si, "mi reprovu". Li ne volis tion fari antaŭ homoj kaj decidis trovi lokon, kie promenas neniu. Tian trovinte, li ekkuris, rapidiĝis kaj ek! Jen li flugis dum kelkaj metroj.

Vi kaj mi pri tio tiel miras, ke ni simple ne kredus lin, eĉ se ni lin vidus. Sed por infano ĉio estas pli simpla. Peĉjo facile akceptis la fakton. La ideo, ke li verŝajne estas la sola homo sur Tero, kiu kapablas flugi, ŝanĝis nenion en li. Li eĉ pensis, ke se tio okazis al li, simila sperto verŝajne prezentiĝas al multaj aliaj infanoj.

Reveninte hejmen, li ne sciis, ĉu paroli pri tio aŭ ne. Unuflanke, li tre deziris, ke la aliaj sciu kaj rekonu lian neordinaran kapablon. Aliflanke, li estis certa, ke oni ne kredos lin. Li devos montri. Sed montri en la domo ne estos eble. Li do devos venigi la tutan familion eksteren al taŭga loko. Kaj se tiam la afero ne plu funkcios? Kiu scias? Li sentis tiun povon kiel ne plene certan, ne necese daŭran. Eble ĝi estis nur momenta helpo de la dioj, kiu ne ripetiĝos.

Post la manĝo, li rakontis la aferon al sia frato. Tiu kompreneble ne volis kredi. "Venu, mi montros al vi," Peĉjo diris, kaj li kondukis lin al la industria kaj mallibereja strateto, en kiu, ĉar ne estis fenestroj, certe neniu lin vidos.

Li ekkuris, kunstreĉis la fortojn kaj... falis teren eĉ antaŭ ol forlasi la vojon. Li provis refoje. Nova malsukceso. Post la tria kaj lasta provo li sentis sin ridinda kaj malfacile sukcesis ne plori. Sed plori antaŭ la frato ne estus akcepteble.

Post kiam ili revenis hejmen, li ne povis resti tie kun sia malĝojo. Li bezonis pli certiĝi. Li decidis reiri, sola, al la strateto. Li ekkuris eĉ antaŭ ol alveni al ĝi. Tuj post la angulo li rapidiĝis, kaj ek! Li senprobleme flugis ĝis la alia angulo.

Li sentis sin multe pli bone kaj iris al la parko. En ĝia senhoma parto li ree ekflugis plej facile. Sed, anstataŭ plaĉe al-teriĝi, kiel antaŭe, li falis teren. Kial? Ĉar virino alvenis kaj komencis turni la okulojn al li. Kiam la rigardo de tiu sinjorino tuŝis lin, li jam estis falinta. Tiam li komprenis: "Mi kapablas flugi, sed nur kiam neniu rigardas min". Kaj la terura sekvo de tiu rimarko tuj venis: "Neniam oni kredos min."

Kiam Peĉjo revenis hejmen, li sentis sin sola, terure sola. Li sciis, ke li neniam havos amikojn, al kiuj li povos diri ĉion, vere ĉion, kune kun ĉi tiu plej miriga parto de lia personeco. Li estis ĝoja, ke li kapablas flugi. Sed li estis malĝoja, ke tiun veron li devos porti en si kiel kaŝaĵon ĝis la fino de sia vivo.

Kaj eĉ mi, la instruisto, kiun li tiom amis, ke finfine, post longaj jaroj de kaŝa vivo, li sentis, ke jen homo, al kiu li povas raporti la faktojn, eĉ tiu amika kaj por li aminda viro, mi, ne sukcesis kredi lin.

NOVAJ VORTOJ:

angulo, batali, birdo, -int-, industrio, kapabla, klaso, koleri, konduki, kompari, kruro, kuri, metro, momento, muro, nu, parko, promeni, rekta, spiri, streĉi, teruro, tuŝi

NOVAJ KUNMETOJ:

flug-ilo, plen-kresk-ulo

10. ĈU DIRI LA VERON?[edit]

La ĉina verkisto Lusin foje rakontis, ke, kiam li estis lernejano, li iam diris al la instruisto, ke li ŝatus verki. Li petis lian helpon. "Kiel oni verkas?" li demandis. "Malfacile," la instruisto respondis, "jen mi rakontos al vi ion por klarigi."

lam (la instruisto rakontis) estis familio, en kiu infano naskiĝis. Vira infaneto. Ĉiuj familianoj, amikoj, samstratanoj venis por rigardi la etulon kaj gratuli la gepatrojn. Ĉiuj estis tre ĝojaj. Ĉiuj ankaŭ serĉis vortojn plej plaĉajn por kontentigi la gepatrojn.

"Rigardante lin," unu diris, "mi vidas, ke li estos feliĉa. Li riĉiĝos. Li havos multe da mono. Kaj dank' al tiu riĉeco, li povos havigi al siaj gepatroj plej feliĉan maljunecon. Jes, vi estas bonŝancaj: tiu estos vera riĉulo."

La gepatroj havis larĝan, brilan rideton, kiam ili dankis la parolinton pro tiuj belaj vortoj, kiuj ilin ĝojigis. Alia vizitanto proksimiĝis al la liteto.

"Ho jes, vi estas bonŝancaj," li diris. "Nur rigardu tiun vizaĝon! Kia inteligenteco! Kia volforto! Tiu certe fariĝos iu grava en la ŝtata oficistaro. Li iros alten, alten. Estas klare pri li, ke li atingos tre altan lokon en la ŝtato, proksime al la ŝtatestro mem. Eble mi troigas pri ĉi-lasta punkto, sed pro tiu inteligenta vizaĝo oni povas antaŭvidi, sen povi erari, ke li atingos plej bonan situacion, kiu ajn la vojo, sur kiun la vivo lin irigos."

"Espereble, espereble," diris la patro. "Mi dankas vin pro tiuj belaj pensoj kaj vortoj."

"Mi nur diras la veron, kiun mi legas sur ĉi tiu vizaĝo," la viro respondis.

"Vi estas vera amiko," la patrino belvoĉis. "Viaj paroloj tuŝis rekte mian koron, mi sentas min tute dankoplena."

Ambaŭ gepatroj ridetis. Iliaj vizaĝoj elmontris plej profundan ĝojon.

Venis la vico de tria persono. Estis juna viro. Longe li rigardis la infaneton.

"Vi diras nenion, ĉu?" la patro diris.

"Ĉu vi aŭdis, kiel bele parolis pri li niaj amikoj, kiuj ĵus esprimis siajn pensojn?" demandis la patrino. Sed la juna viro plu rigardis senvorte.

"Nu, nu, ne estu timema," la patro diris. "Certe ankaŭ vi havas ideojn pri tio, kio okazos al ĉi tiu nia karuleto. Rigardu lin bone. Certe vi ekscios ion pri li."

Post refoje silenta momento, la viro rigardis al la gepatroj rekte en la okulojn.

"Jes. Mi estas tute-tute certa pri io, kio koncernas lin. Pri tio mi scias, ke ĝi estas la plej senmanka vero."

La patro ridete reparolis:

"Diru do, diru do. Se vi scias kun plena certeco, tio ege interesos nin."

"Mi scias, ke li mortos," diris la juna viro.

Peza silento ekokupis la ĉambron. La homoj ne plu kapablis paroli, tiel ili miris, tiel nepermesebla ili trovis la sintenon de la junulo.

Kaj post tiu silenta minuto, ili ĉiuj ekparolis kune, forte, tre forte, kelkaj eĉ vere kriis.

"Ne eblas!", "Kia sinteno!", "Mi neniam imagus...", "Plej netaŭga diro!", "Nekredeble!" oni aŭdis, kun multaj aliaj krioj kaj paroloj, kiuj superis unu la alian, tiel ke nenio klare kompreniĝis.

La gepatroj rigardis la viron pli malame ol malĝoje, kvazaŭ li estus rompinta ilian mondon kaj pro tio indus morti. La plimulto el la vizitantoj simple ne povis elteni la situacion. Ili komencis frapi la junulon, kaj forkurigis lin, sekvante lin eksteren kun krioj plenaj je malamo.

"Ĉu ne interese," la instruisto daŭrigis, "ke tiuj, kiuj diris malveraĵojn ĝojigis la gepatrojn kaj la tutan ĉeestantaron, kvankam ĉiuj sciis, ke ili parolas pri aferoj, kiujn ili ne povas scii? Kaj la sola, kiu kuraĝis diri la solan aferon, kiu estis tute-tute certa, tiun oni frapis kaj kurigis for! Vi volas verki, vi diris. Ĉu vi volas priskribi la veron? Aŭ diri malveraĵojn, por ke oni danku kaj gratulu vin?"

"Mi volas diri nenion malveran," Lusin decide respondis.

"Sed," li aldonis post pripensa momento, "mi ankaŭ ne ŝatus, ke oni frapu min, kriu al mi, kaj min perforte elkurigu. Kion mi povus fari en simila situacio?"

"Se vi volas ne diri malveron, kaj tamen agi tiamaniere, ke certe oni ne frapos vin, restas al vi nur unu eblo: rigardu la infaneton, ridetu, kaj diru: Ha, tiu knabeto! Ho, kia infaneto! Ha-ha! Ho-ho!"

NOVAJ VORTOJ:

ambaŭ, ajn, atingi, ema, erari, gratuli, ho, imagi, inteligenta, ĵus, koncerni, krii, kuraĝa, kvazaŭ, lito, pezi, profunda, punkto, silenti, vico

11. DUA RAKONTO PRI AFANTI[edit]

(Por ke vi ne tro lacigu vian kapon provante kompreni malfacilajn verketojn, ni prezentos al vi de tempo al tempo rakonteton pri la kara Afanti, kiun vi ekkonis komence de ĉi tiu libro. Tiuj rakontoj enhavos nur du aŭ tri novajn vortojn.)

La reĝo foje demandis al Afanti:

"Afanti, se oni diras al vi: vi povas ricevi unu el du aferoj, monon aŭ justan koron, kion vi elektus?"

Afanti eĉ ne prenis la tempon pripensi.

"Monon," li tuj respondis.

La reĝo ege miris.

"Ĉu vere tion vi farus?" li diris. "Mi ne komprenas vin. Mi tute certe elektus justecon. Mono, mono, tio estas plej ordinara. Sed justeco estas io alia. Vi povas travojaĝi la mondon: vi rimarkos, ke justajn korojn oni ne trovas facile."

"Ho granda reĝo!" sonis la voĉo de Afanti. "Homo ĉiam deziras havi tion, kio mankas al li, ĉu ne? Kion vi elektus, tio povas esti nur, kio al vi mankas..."

NOVAJ VORTOJ:

justa, reĝo

NOVAJ KUNMETOJ:

de tempo al tempo; preni la tempon

12. LA VIRO POR ŜI[edit]

"Li estas tre malfeliĉa, vi scias."

"Ho jes, mi scias. Mi tro scias. Sed tio ŝanĝas nenion. Mi ne plu povis resti kun li."

"Kial?"

Ŝi rigardis sian amikinon. Ŝi ĉiam alte estimis ŝiajn opiniojn kaj ne bone komprenis, kial, ĉi-foje, ŝi ne estis certa, ĉu ŝi volas aŭ ne volas daŭrigi la interparolon.

"Mi malestimas lin. Oni ne povas vivi kun iu, kiun oni malestimas, ĉu?"

"Verŝajne ne. Sed mi ne komprenas, kiel povis okazi, ke vi ĉesis lin estimi. Li..."

"Li ne estas viro," ŝi interrompis. "Kaj mi bezonas viron. Veran viron."

"Ne viro, li, ĉu? Tia sportulo!"

"Ĝuste. Ĉiuj eraras pri li pro lia sportula aspekto. Kiam li sportas, li ŝajnas forta kaj kuraĝa, klare, sed fakte..."

"Mi ne kapablas imagi, ke li montriĝas alia en la ĉiutaga vivo. Mi ĉiam trovis lin plej kara."

"Ĝuste. Vi uzas ĝustan vorton. Li estas kara. Li estas aminda. Li estas bonkora. Li estas ĝoja kaj feliĉa. Li ĉiam estas prava. Tio kolerigas min!"

"Mi ne komprenas. Ĉu ne estas agrable esti kun aminda, bonkora kaj ĝenerale prava junulo?"

"Estas plej malagrable. Oni sentas, kvazaŭ oni estus, ne kun viro, sed kun servisto. Kion ajn mi petas, li faras tuj. Li neniam kontraŭstaras. Li neniam decidas. Ĉiam estas mi, mi, mi. 'Kiel vi volas, mia kara, kiel vi volas' (ŝi diris tion per moka, knabineca voĉo). Tio igas min kolera. Ŝajnas, ke li ne havas propan personecon. Li ne vivas, li obeas."

La amikino ŝin rigardis per brilaj okuloj.

"Nu, al mi tio certe plaĉus," ŝi diris. Kaj enpense ŝi ĝojis pri la fakto, ke li nun iĝis libera.

"Eble vi..." ŝia kunulino komencis diri, kaj malestima esprimo bildiĝis sur ŝia vizaĝo. "Sed tian personecon mi ne elportas. Li estas tro mola. Viro, kiu estas mola, ne estas viro, ĉu? Se li ne kapablas kontraŭstari min, kiel li povus defendi min en la vivo? Viro devas esti forta, kaj forto estas io alia ol kapablo porti kaj levi pezajn objektojn. Forto estas kapablo kontraŭstari al premo. Mi ne povas diri, ke mi premis lin forte, sed neniam li faras ion alian ol akcepti mian vidpunkton."

En la kafejo, ili sidis ĉe sia kutima tablo. Ili ne rimarkis, ke Ivano, la viro, kiu servis la trinko-dezirantojn, staris kiel kutime malantaŭ ili kaj subaŭskultis. Ĉiusemajne la du amikinoj renkontiĝis tiuloke. Kaj ĉiusemajne ili interesis, kaj, ofte, amuzis lin. Ili ja ĉiam venis je horo, kiam li havis malmulton por fari. Ili estis trankvilaj en sia kutima kafeja angulo. Kaj li ĝojis, ke ili ĉiam tiel interese plenigas tiun por li malplenan duonhoron.

Samkafeje, samtable, samhore, ses monatojn poste.

"Mi aŭdis, ke vi disiĝis."

"Jes. Mi ne povis resti kun li. La vivo ne eblas kun tia ulo."

"Kial? Vi ĉiam diris, ke vi volas virojn tre virajn. Ĉu li ne estas tia?"

"Se vi nur scius! Ne estis eble igi lin agi laŭ miaj deziroj. Li volas ĉiam ordoni. Li volas esti la estro. Mi bezonas liberecon, mi bezonas kontentiĝon. Sed se io ne plaĉis al li, ĉu vi opinias, ke li venis al mi kun propono fari laŭ mia bontrovo? Tute ne. Li volis, ke mi faru laŭ lia deziro."

"Ĉu li neniam konsideris vin, viajn dezirojn, viajn gustojn?"

"Jes, jes, se tio taŭgis por li. Sed ne ĉiam. Se ni havis la saman ideon, ne estis problemo. Sed kiam mi deziris ion, kaj li ion alian, li ne akceptis aliĝi al mia deziro. Li trovis, ke li estas la estro en la paro, kaj ke kiam niaj voloj batalas, li devas superforti min."

"Almenaŭ tiu ne estas mola!"

"Li imagas, ke ordoni kaj estri, tio estas agi virece. Sed mi ŝatas viron, kiu havas konstantan konsideradon al la virino, kun kiu li estas. Tiu virisma sinteno estas plej malagrabla. Konstante ŝajnis al mi, ke mi troviĝas antaŭ muro. Muro senporda. Oni ne povas movi lin pli ol muron, oni povas fari nenion, nur sekvi. Li ĉiam antaŭiras, ĉiam proponas, ĉiam decidas, ĉiam organizas. Li igis min senti min infano."

Kiel kutime, Ivano troviĝis malantaŭ ŝi kaj aŭskultis kun intereso, sed nek ŝi nek ŝia amikino rimarkis lin.

"Li ĉiam postulas tion aŭ tion ĉi," ŝi daŭrigis. "Ĉu vi povus vivi kun postulema viro?"

"Tio dependus de lia personeco, de lia maniero postuli. Kelkfoje postulemo devigas onin pliboniĝi."

"Viaj pensoj estas strangaj, fojfoje," ŝi diris kun miro, kun kiu miksiĝis iom da malestimo. "Por mi, tio estas neakceptebla; fino; fina punkto. Jen vi nun scias la kaŭzon, pro kiu ni disiĝis. Ne estis eble daŭrigi."

Kiam ili revenis la postan semajnon okazis io stranga al Ivano. Kiel kutime, li troviĝis je sia loko, de kie li superrigardis la kafejon, atendante la mendojn. Sed ĉi-foje, la du junulinoj ne povis havi la kutiman tablon, ĉar iu jam sidis tie. Kaj anstataŭ vidi ilin de malantaŭe, kiel kutime, Ivano vidis ilin rekte antaŭ si. Neniam antaŭe li vere rimarkis, kiel bela ŝi estas.

Dum li rigardis ŝin, lia koro batis pli kaj pli rapide. Sentoj turniĝis en li, strangaj sentoj, kiajn li antaŭe neniam spertis. Li deziris esti kun ŝi. Li deziris teni ŝin en siaj brakoj, premi ŝin forte al si, tuŝi ŝin per amoplenaj manoj. Amplenaj, ĉu? Jes, li ekkomprenis, preskaŭ terure: li amas.

Kaj jen li ekridetis al si. Li aŭdis ŝin tiel ofte! Li sciis tre ĝuste, kian viron ŝi deziras. Li estos tia viro. Estos facile, konante tiel bone ŝiajn gustojn. Li skribis kelkajn vortojn sur papero, kiun li transdonis al ŝi. Tia agmaniero kaŭzos en ŝi miron, kiu certe tuŝos ŝian koron. Estis invito vespermanĝi kun li.

"Ivano ne plu laboras ĉi tie, ĉu?"

"Ne. Kiam mi forsendis lin, dirante, ke li ne estas viro taŭga por mi, li sciis, ke ne plu estus eble vidi min ĉi tie ĉiusemajne. Mi komprenigis al li, ke mi ne ŝanĝos mian kutimon kaftrinki ĉi-loke kun vi, nur pro tio, ke li kaj mi dum kelka tempo estis kune. Li do serĉis ion alian. Li nun laboras en la stacidoma trinkejo."

"Jen plia knabo, kiu ne sukcesis kontentigi vin!"

"Kiel Ivano povus? Kelkfoje li provis ludi la estron. Li alprenis ordonajn sintenojn, volis ĉion direkti. Li aspektis forta en tiaj okazoj, sed kun forteco malagrabla por mi, ĉar li sentigis al mi ian superecon. Sed tion li rimarkis, kaj tiam li iĝis mola kiel printempa floro en vespero somera. Li faris ĉion, kion mi volis, li montriĝis tiel ema plaĉi al mi, ke nenio plu restis el lia bela vira supereco. Tiu knabo estas tro ŝanĝiĝema. Mi bezonas iun, kiu konstante restas si mem. Mi neniam povus kutimi vivi kun tia ulo."

"Kaj jen vi retroviĝas sola, ĉu ne terure?"

"Terure jes. Mi ne elportas solecon. Tiom pli terure estas, ĉar ĉiuj miaj amikinoj havas knabon, kun kiu ili sentas sin bone. Kial tiu feliĉo neniam okazas al mi? Vere mi ne komprenas. Kial mi devas ĉiam retroviĝi sola, sola, sola, dum mi tiom bezonas iun?"

La alia nenion diris. Ŝi konis sian amikinon sufiĉe bone por scii, ke tiu ne estis preta akcepti la veron pri si.

'Ŝi ne akceptas la Teron', ŝi pensis, 'ŝi ne akceptas la vivon sur ĉi tiu nia Tero, en ĉi tiu nia mondo. Ŝi ne akceptas la regulojn de la vivo. Oni povas kontentiĝi nur, se oni deziras ion, kio estas ebla. Kaj ĉio, kio estas ebla, sur ĉi tiu Tero, estas mankohava.

Kiel ŝi povas tion ne vidi? Ĉu eble la vivo estis tro facila por ŝi? Aŭ tro malfacila? Sed ŝi neniam sentas sin bone, ĉiam dezirante, kion ŝi ne elportas, kaj ne elportante, kion ŝi deziras. Ĉu sian kontraŭdiron ŝi iutage vidos? Ĉu tio igos ŝin ŝanĝi sian sintenon?'

La rigardo, kiun ŝi direktis al sia samtablulino, estis plena je amikeco. Sed en la kunulinaj okuloj legiĝis responde nur malestimo, pliafoje.

Senvorte ŝi ekstaris, kaj iris for.

NOVAJ VORTOJ:

amuzi, bati, brako, defendi, gusto, kutimi, mendi, miksi, moki, mola, obei, objekto, ordoni, paro, postuli, prava, premi, proponi, regulo, somero, sporto, stacio

NOVAJ KUNMETOJ:

kontraŭ-diri, kontraŭ-stari, vid-punkto

13. LA RESANIGO[edit]

La urbeto estis belega sub la suno. Malproksime, la suproj de la alta montaro brilis, blankaj pro neĝo. Sed kie ni sidis, la verdaĵoj montriĝis plej printempaj, kaj la penso, ke tie supre povas esti malvarme, eĉ ne prezentiĝis al ni. Jes, de sur tiu altaĵo, kie ni sidis, ni havis larĝan vidon al la malnovaj domoj, al la mallarĝaj stratoj, al la tuta dormema urbeto, kaj tiun vidon mi ĝuis. Beleco ĉiam forte tuŝas mian koron.

La sono, kiun subite eligis mia kunulo, estis kvazaŭ dolora, kaj mi streĉe ekrigardis lin. Li estis mezjuna indiano, ne tre parolema, kiel multaj el tiuj indianoj en la Ameriko, kiun ni nomas latina, kvankam ĉi-lande la latineco ne estis tre videbla, se ĝi entute ekzistis. Inter la moviĝemaj, rapidvortaj, ridemaj italoj, kiujn mi konis - kaj al kiuj min pensigis, eble malprave, la vorto "latina" — kaj ĉi tiu malrapida, silenta, serioza popolo mi ne vidis multon komunan.

"Ĉu vi sentas vin bone?" mi demandis. "Ĉu io doloras al vi?"

Lia vizaĝo esprimis teruran doloron, doloron tiel fortan - mi pensis - ke li eĉ ne povis aŭdi miajn vortojn.

"La indianoj povas travivi terurajn dolorojn sen esprimi ion ajn," antaŭe diris al mi blanka loĝanto de la ĉefurbo. "Ili restas senmovaj, senesprimaj, eĉ kiam ili ege suferas." Eble. Mi ne rajtus tion priparoli, kun tiom malmulte da sperto ĉi-lande. Sed jam plurfoje mi rimarkis, ke inter tio, kion diras la homoj en la ĉefurbo, kaj la vera vivo vilaĝa ekzistas konsiderinda diferenco.

"Kio okazas al vi?" mi plu demandis. "Vi aspektas, kvazaŭ vi ege suferus."

Li rigardis min kun tia dolora esprimo, ke mi eksentis profundan kompaton al li. Sed kompato neniam helpas, ĝi eĉ ofte estas iom supereca sento, kaj mi bedaŭris tiun mian naturan reagon. Neniakoste mi akceptus, ke li sentu sin malsupera.

Liaj okuloj tenis la miajn en tiel prema rigardo, ili tiel forte petegis pri helpo, ke mi sentis egan malkomforton. Iu, tre profunde en li, vokis min kvazaŭ per forta kria voĉo, sed tiu voĉo estis silenta, kaj la voko esprimiĝis nur per la rekta rigardo de la nigraj okuloj, per la nehome dolora vizaĝo.

Mi prenis lian manon, tenis ĝin en mia, metante en miajn movetojn kiel eble plej multe da amikeco. Ŝajnis, ke la doloro iomete malpliiĝas.

"Ĉu vi povas diri ion nun? Ĉu vi povas klarigi?"

"Dankon," li nur diris komence. Sed lia stato pliboniĝis, ĉar rideto — mallarĝa, certe, sed tamen vera — subite formiĝis.

"Vi timas, ĉu ne?" li diris. "Vi volus helpi, kaj ne scias, kion fari. Vi sentas kompaton. Kaj via senhelpeco ĝenas vin."

Mi miris, kiel ĝuste li komprenis miajn sentojn.

"Vi tute pravas," mi respondis. "Mi volus helpi, sed ne scias kiel, kaj tio ĝenas min."

"Vi blankuloj ĉiam volas fari ion. Agi. Batali. Superi. Vi neniam lasas la aferojn fariĝi mem. Vi ne scias meti vin en la manojn de Dio. Kaj pro tio vi multege suferas."

Mi ne sciis, kion respondi, kaj restis silenta.

"Ne zorgu," li post momento diris. "Mi scias. Estas ĉiufoje simile. Jen nun ĝi malaperas."

"Kio?"

"La malbono."

"Kion vi volas diri?"

"Vi venis ĉi tien por studi la indianan arton sanigi, ĉu ne? Nu, vi ĉeestis sanigadon." Li profunde spiris plurfoje, tre malrapide, kaj plu diris:

"Jes, jes, mi venigis ĝin al mi, kaj nun mi ĝin eligas, iom post iom. Ni atendu ankoraŭ iomete, ĉar mi estas tro malforta por iri tien tuj."

Mi ne komprenis multon el liaj paroloj. "Iri kien?" mi demandis.

"Al Panĉo. Vi vidis lin, ĉu ne?"

Ho jes, mi vidis Panĉon. Homo plej kompatinda. Mi ne priskribos al vi lian malsanon, ĉar vi ne konas la fakajn vortojn, kaj estus tro malsimple. Mi nur diru, ke li havis tre gravan malsanon, malfacile kuraceblan, sed ege dolorigan. Rezulte de tiu malsano, li perdis la etan laboron, kiun li havis, kaj pro la manko de mono, lia familio danĝere ekiris la vojon, kiu iras de terura malriĉeco al eĉ pli terura neni-havo.

Ni restis duonhoron silentaj. Mi rigardis la montojn kun la blankaj suproj, tie fore, kaj mi trovis stranga la ekziston de videbla neĝo ĉe tiu varmo. Por mi, kiu venis el Centra Eŭropo, simila varmo ne povis kunekzisti kun neĝo. Mi ĝuis la purecon de la aero, la bluan ĉielon, la belecon de tiu urbeto, aŭ vilaĝego, kompatinde malriĉa, sed bela, dum mi konis tiom da riĉaj urboj, kiuj ege malbelis.

Estas malfacile priskribi, kion mi sentis. La vorto "alteco" tion eble elvokas. Mi sentis min en ia alteco. Ne ĉi-monda, ne ĉi-tera, kiel diri? Preĝa. La ĝua rigardo al belaĵoj, la plena silento, la kunsento kun la eksterordinara sperto de mia kunulo, la ideo, ke mi nenion komprenas, sed multon sentas pri li, ĉio ĉi estis iurilate kvazaŭ kontakto kun iu supernatura ekzistejo. Kaj ĉu ne tion oni nomas preĝo? Jen kiel eble pli bone mi povus traduki tiun travivaĵon: mi sentis, pli forte ol iam ajn antaŭe, la ĉeeston de bono ĉirkaŭ mi. Tiu indiano disradiis plej altan kaj profundan bonon, kaj ankaŭ la tuta ĉirkaŭaĵo iel diskantis pri boneco al mi.

Li ekstaris. "Mi estas sufiĉe forta nun, ni povas iri."

Kiam ni atingis la dometon de Panĉo, tiu staris ĉe-porde, atendante lin. Panĉo, kiu kuŝis dum pluraj semajnoj, nin akceptis kun ĝojplena vizaĝo.

"Mi estas ankoraŭ malforta," li klarigis, "sed ĝi estas for, mi sentas, ke ĝi estas for."

"Ne reiru labori tuj," la sanigisto diris. "Povus esti nur la penso: vi povus malveri al vi pro troaj espero kaj deziro. Ni atendu certiĝi. Mi revenos."

Post du tagoj, kiam ni revenis, estis klare, ke Panĉo resaniĝis. Li estis preta reiri labori.

"Jen, por vi," li diris al mia kunulo. Kaj li enmanigis al li ion. Estis poto, poto el tero, belega, kun eksterordinaraj koloroj. Videble ĝi estis la plej bela havaĵo, kiu restis al li.

La sanigisto ĝin redonis. "Ne," li diris. "La tagon, kiam mi akceptos pagon por mia sanigado, la povo forlasos min. La kapablo resanigi estas dono, kiun mi ricevis, kaj mi ne rajtas ricevi pagon por ĝi, sub iu ajn formo. Mia pago estas la feliĉo, kiun mi legas el viaj okuloj."

Ni foriris.

Survoje mi demandis lin, kvankam mi estis preskaŭ certa, ke li ne volos respondi:

"Kiel vi faras? Kio estas via metodo?"

"Mi ne rajtas diri. Sed eĉ se mi dirus, vi ne komprenus, vi ne kredus. Vi ja ne kredas je la ekzisto de tiuj fortoj, kiujn mi alvokas. Mi povas diri nur ĉi tion: kiam mi de malproksime resanigas iun, mi devas dum iu daŭro suferi tre forte la doloron de la malsanulo. Kiam la malsano forlasas lin, ĝi devas pasi tra mi. Tio estas terura horo, ĉar mi sentas en sufiĉe nelonga tempo la tuton de la sufero de la alia."

"Kaj vi neniam akceptas pagon, ĉu?"

"Mi ne povus. Mi perdus la povon."

"Eĉ ne donon de objekto?"

"Eĉ ne aĵojn."

"Vi estas bona homo," mi diris.

Kaj li respondis kun kortuŝa simpleco:

"Mi ne scias."

NOVAJ VORTOJ:

bedaŭri, blanka, blua, danĝero, diferenco, dolori, ĝeni, ĝui, indiano, italo, kazo, komforto, kompati, komuna, kuraci, latina, neĝo, nigra, poto, rezulti, serioza, stato, subita, suferi, voki

NOVAJ KUNMETOJ:

el-voki

14. LEONA SUKCESO[edit]

Ne malproksime de vilaĝo, sed ankaŭ ne proksime al ĝi, samloke vivis homo kaj besto. La homo estis virino, la besto leonino.

Videblis, ke la virino baldaŭ naskos infanon, kaj same ankaŭ la leonino havis en si idon, kiu certe naskiĝos post ne tre longe.

Fakte, ambaŭ inoj naskis samtempe, tiel ke la knabeto kaj la leonido komencis sian vivon unu apud la alia. Ĉiumatene la virino kaj la leonino foriris por serĉi manĝaĵon, kaj la infano restis kun la leonido. Ambaŭ ludis kune kaj bone amuziĝis. Ambaŭ lernis la multegajn aferojn, kiujn vivo instruas al tiuj, kiuj ĉiutage interrilatas kun naturo.

Tiel la ido de homo kaj la ido de leono kune kreskis. Ili diris unu al la alia, ke, kio ajn okazu, neniam ili disiĝos. La leonido sciis, ke ĝi estas la pli forta, kaj ĝi promesis al la hometo, ke ĝi defendos lin kontraŭ ĉiaj danĝeroj, kontraŭ ĉiaj malamikoj.

Sed venis terura tago. Foje, ja, la leonino ne sukcesis trovi beston, kiun ĝi povis mortigi por alporti al la ido, tiel ke ambaŭ povu sate manĝi ties viandon. La du malsatis, kaj malsato kaŭzas suferon. Ĉi-foje ĝi krome kaŭzis koleron: la leonino koleris pri sia malsukceso trovi viandon, kaj ankaŭ pro la timo perdi sian famon de bona viando-donanto por sia ido. La kolero perdigis al ĝi la kapon. La leonino saltis sur la virinon, kaj ŝin mortigis. Ĝi alportis la korpon al sia leonido, por ke tiu satiĝu manĝante el ĝi.

Sed la leonido siavice ekkoleris kaj malkonsentis manĝi. Ĝia amiko, al kiu ĝi sin ligis per por-tut-viva promeso, ploris kaj ploregis. Kaj tio igis la leonidon tiel malfeliĉa, ke ĝi decidis mortigi la propran patrinon. Jes, ĝis tio ĝin venigis la promeso resti por ĉiam korligita al sia amiko. Alsaltita de la ido, la leonino baldaŭ mortis.

Vi certe komprenos, ke la du amikoj ne plu povis vidi la lokon, kie okazis tiuj teruraĵoj, kvankam estis la loko, kie ili kune travivis sian infanecon kun multe da ludoj, ridoj kaj plezuro. Ili do decidis foriri.

Tiel okazis, ke la du junuloj, la homa kaj la leona, iutage alvenis ĉe alia vilaĝo, kaj nek proksime al ĝi, nek malproksime, ili konstruis sian loĝejon. Tie ili plu grandiĝis kune kaj iĝis pli kaj pli spertaj en la arto plej bone vivi en plena, senhoma naturo.

Foje la knabo, nun plenkreska, iris preni akvon ĉe fonto, kaj tie troviĝis, kiam alvenis knabino neimageble bela. Li salutis ŝin, kaj ŝi respondis per tre malforta voĉo, timeme mallevante la kapon.

Sed post momento ŝi relevis ĝin kaj ekrigardis lin rekte en la okulojn. Ankaŭ ŝi trovis lin ŝatinda. Lia natura aspekto, lia videbla forto kaj io tre bonkora, kio legiĝis el lia esprimo, ege plaĉis al ŝi. Ili ridetis unu al la alia. Ili ekridis. Ili kune parolis, pli longe ol ŝi devus laŭ la ordono de la patro. Sed ili ne disiĝis antaŭ ol decidi, ke ili revidos unu la alian.

Ekde tiu tago, ili regule renkontiĝis. La leono foje venis kun sia amiko kaj komprenis la amon, kiu disvolviĝis inter la du gejunuloj. Kaj ĉar li kapablis ĝuste juĝi la homojn, kaj ŝatis belecon, li plene konsentis kun la ideoj de sia amiko.

"Ĉu vi konsentus iĝi mia edzino?" la junulo foje kuraĝis demandi.

"Vi scias, ke mi trovas vin agrabla. Mi scias, ke vi amas min kaj ke vi estus bona edzo. Sed la afero certe ne eblas, ĉar vi ne estas riĉa. Kiel vi povus pagi mian patron?" ŝi diris, ege malĝoja.

"Mi ne estas riĉa je aĵoj, sed mi scias multegon pri la naturo, kaj ĉiuj bestoj amikas al mi. Ĉu tio ne estas riĉeco? Kaj se vi scius pri la kantoj en mia koro, la pensoj en mia kapo, la dancoj en mia tuta korpo, vi trovus tie riĉecon, kiun vi ne trovus eĉ... eĉ en... eĉ en... nu, kiun vi trovus nenie."

"Sed mia patro..."

"Ne temas pri via patro," li diris. "Temas pri vi kaj mi. Ĉu vi povus vivi kun mi en naturo, aŭ ĉu vi bezonas la komforton de vilaĝo?"

"Mi pretus vivi kun vi en naturo. Ĉia-okaze, vi ne loĝas malproksime de la vilaĝo kaj mi facile konigus miajn amikinojn al vi. Sed vi ne komprenas la problemon. Mi estas la filino de la vilaĝestro. Li ne ellasos min senpage."

Kaj ŝi subite ekploris.

"Mi trovos solvon al la problemo," li diris. "Mi promesas al vi. Vi vivos kun mi kaj estos feliĉa. Ne ploru, ne malĝoju. La vivo estos bela por ni. Mi trovos solvon en mia ena riĉo aŭ en la riĉo de miaj amikoj la bestoj."

Reveninte hejmen, li rakontis la aferon al la leono. Ambaŭ longe pripensis. Solvon ili efektive trovis.

Post kelkaj tagoj, la filino de la vilaĝestro promenis kune kun aliaj knabinoj el la vilaĝo. La leono paŝis malantaŭ ŝi, kaŝante sin malantaŭ la arboj aŭ aliaj kreskaĵoj, por ke ŝi ne vidu lin. Ĝi tion faris bone. Ŝi tute ne supozis, ke iu interesiĝas pri ŝi.

Kiam ili alvenis ĉe la rivero, tie, kie la virinoj, kun multaj gajaj interparoloj kaj ridoj, purigas la vestojn, ĝi decidis agi. Ek! ĝi saltis sur ŝin. La aliaj virinoj, kun krioj de teruro, diskuris for. La leono zorgis kaŭzi al la belulino neniun doloron, sed ĝi tenis ŝin tre forte, tiel forte, ke ŝi ne povis liberigi sin. Ŝi ege timis, ne komprenante, kio okazas. Tamen, mire, ŝi rimarkis, ke tiu leona teno tute ne dolorigas ŝin.

La virinoj iris raporti al la vilaĝestro, kio ĵus okazis. Li sendis la plej fortajn virojn al la rivera lavejo, sed neniu sukcesis superforti la leonon. Tiu eligis tiel terurajn sonojn, kaj montris sin ĉiurilate tiel timiga, ke ĝi senkuraĝigis eĉ la plej sentimajn el la vilaĝa viraro.

Ĉiuj viroj formis rondon por diskuti pri la afero, ne tro proksime al la leono, sed tamen en loko, kie tiu estis bone videbla.

Kaj jen alvenis nia amiko, aŭ pli ĝuste la amiko de la leono. Li salutis la vilaĝestron kaj diris:

"Se vi volas, mi povas liberigi vian filinon."

"Ĉu vere?" la ĉefo diris. Li ne sciis, kian sintenon alpreni. Unu-flanke, li malestimis tiun strangulon, kiu vivis sola ekster la vilaĝo. Sed aliflanke, tiu knabo, vivanta tiel proksime al naturo, eble pravis, kiam li parolis pri sia kapablo deleonigi lian filinon.

"Se vi tion povas fari, fara. Mi profunde dankos vin."

"Mi faros tion nur je unu kondiĉo," la junulo respondis. "Ke vi akceptu min kiel edzon de via filino."

"Kion? Vi volas edziĝi al mia filino, ĉu? Vi, ĉu vere?"

Tio estis tro. La vilaĝestro koleregis. Kiel tiu juna knabo, kiu venas de oni-ne-scias-kie, sen patro, sen patrino, vivanta kiel besto, senscia pri homaj kutimoj kaj pri la devo montri per sia sinteno malsuperecon al la ĉefo, kiel tia ulo kuraĝas peti fordonon al li de vilaĝestra filino, tio estis nekomprenebla, neimagebla, tio estis bato al la tuta socia vivo vilaĝa.

"Kion vi respondas? Ĉu jes? Ĉu ne?" la junulo diris.

"Unue iru lerni, ke oni ne parolas tiamaniere al vilaĝa ĉefo," vizaĝfrapis la respondo.

Multaj koleraj vortoj interbatiĝis en la kapo de la junulo, sed li silentigis ilin. Ne estus bone respondi en maniero, kiu igos la patron malamika al li.

"Se vi preferas, ke ŝin liberigu viaj militistoj, mi konsentas. Mi tute ne volis devigi vin uzi miajn servojn," li diris per afabla voĉo, sentima kaj senkolera. "Estis nur propono."

Kaj li foriris.

La vilaĝanoj provis fari ion, sed ili timis, ke se ili tro malkontentigas la leonon, ĉi-lasta mortigos la knabinon. Tia rezulto estus pli malbona ol ŝia nuna mallibereco.

La vilaĝestro longe enpensiĝis. Sed kiel ajn li tumis la problemon en sia kapo, ne troviĝis alia solvo ol voki la junulon. Almenaŭ tiu provu. Eble, se oni devigos lin fari ion, li montriĝos ne pli kuraĝa, ne pli kapabla ol la vilaĝanoj. Li sendis iun voki lin.

Kiam la junulo revenis, ĉiuj vilaĝanoj sekvis lin, ne tute proksimen, sed sufiĉe por vidi, kio okazos. Li paŝis rekte al la leono, venis tute proksimen al ĝi, rigardis ĝin en la okulojn. Kiam li metis la manon sur ĝian kapon, el la ĉeestantaro aŭdiĝis sono de estima ekmiro.

"Amiko leono," li diris per voĉo samtempe forta kaj tute trankvila, "bonvolu ellasi ŝin. La vilaĝestro diris, ke ŝi estos mia edzino."

La leono tiam, laŭ la antaŭa aranĝo kun sia amiko, ellasis ŝin. Kiam ŝi ekkuris en liajn brakojn, la tuta vilaĝo miris pliafoje. Ili pensis, ke ŝi unue iros al sia patro. Sed la senpeziĝo de la koroj estis tiel granda, ke ĉiuj forgesis pri la streĉiĝo inter la estro kaj la ekstervilaĝa junulo.

Longe oni dancis tiunokte. Ĝis kapo-perdo.

NOVAJ VORTOJ:

afabla, aranĝi, arbo, danci, diskuti, efektiva, fonto, gaja, ido, kapo, kondiĉo, korpo, lavi, leono, paŝi, promesi, rondo, salti, sata, socio, solvi, supozi, ties, vesto, viando, volvi

NOVAJ KUNMETOJ:

dis-volvi; perdi la kapon; plen-kreska

15. INSTRUISTO DUNGGŬO RENKONTAS LUPON[edit]

La okazaĵoj, kiujn mi rakontos al vi hodiaŭ disvolviĝis antaŭ multaj jarcentoj, en tempo, kiam la lando, kiun oni nun nomas Ĉinio, konsistis el pluraj ŝtatoj, kiuj militis inter si.

Ekster la muroj de la ĉefurbo de unu el tiuj — Pu-lando — staris fama lernejo, kies instruisto estis la ne malpli fama Dunggŭo. Junuloj, kiuj deziris fariĝi oficistoj, komercistoj, ŝtat-funkciuloj, venis el la tuta lando por lerni ĉe li.

Instruisto Dunggŭo estis ege bonkora homo, kaj lia instruado ne estis nur konkreta kaj praktika. Ĝi krome celis komprenigi al la lernantoj, kial valoras la penon agi bone kaj provi vivi kiel "vera homo", kiel oni tiutempe diris en Ĉinio.

Foje, instruisto Dunggŭo ekfaris longan vojaĝon. Li piede iris, unue en la kamparo, kaj tuj poste en la senhomejo. En tiu regiono, forlasinte la urbon, oni unue pasis tra vilaĝoj kaj kampoj, sed ne necesis iri tre longe antaŭ ol atingi landoparton, kie neniu homo vivis. S-ro Dunggŭo paŝis trankvile apud sia azeno, sur kiu troviĝis sako plena je libroj.

La tago estis bela, agrable malvarmeta, kaj s-ro Dunggŭo tre ĝuis tiun piedan vojaĝon. Kvankam en la senhomejo vivis lupoj kaj aliaj danĝeraj bestoj, li ne timis. Iel li opiniis, ke, ĉar li ŝatas ĉiujn bestojn kaj ĉiam malkonsentis mortigi eĉ plej malgrandan, la bestoj tion sentos kaj ne endanĝerigos lin.

Kaj jen subite alkuris lupo. Tuj estis klare, ke la lupo tute ne deziras ataki instruiston Dunggŭon. Kontraŭe. Ĝi montris sin malforta kaj petema. La vojaĝanto tuj sentis, ke tiu bezonas helpon, kaj li pretis helpi ĝin.

"Sinjoro, rapide, rapide, savu min," la lupo diris. "Mi sentas, ke vi estas bonkora homo. Nur vi povas helpi min ne perdi la vivon."

"Kio okazas? Kio estas tiu bruo?" demandis la instruisto. Oni aŭdis malproksiman bruon, malfortan, ne vere tre aŭdeblan, sed sufiĉan por iel elvoki danĝeron.

"Tio estas ĉevaloj. Oni postkuras min surĉevale."

"Oni, ĉu? Kiuj?"

"Soldatoj. Estas granda grupo da soldatoj. Ili aperas tre koleraj. Anstataŭ ataki la homajn malamikojn, ili volas mortigi nin lupojn. Sed vi estas tro parolema. En momento de danĝero, oni agu, ne parolu. Se vi bonvolos permesi, ke mi kaŝu min..."

"Tamen lasu min pripensi, kie mi povus kaŝi vin."

"Ni ne havas la tempon pripensi. Ĉu vi ne aŭdas la bruon de la ĉevaloj, kiel ili proksimiĝas? Rapidu. En la sakon mi iru. Sur via azeno ili ne serĉos min."

S-ro Dunggŭo forprenis el la sako la librojn, provis meti la lupon en ĝin, sed estis neeble, la besto estis tro granda.

"Ne eblas," li diris.

"Jes, eblos," la lupo rebatis, kaj ĝi streĉis antaŭen la kvar piedojn. "Ligu miajn piedojn per ŝnuro, tiel mi facile eniĝos."

Tion faris instruisto Dunggŭo. Li ligis la krurojn de la lupo, bone streĉis la ŝnuron, kaj metis la beston en la sakon. Poste, por pli bone kaŝi ĝin, li almetis sur ĝin kelkajn librojn.

Tiumomente alvenis surĉevale soldatoj.

"Ĉu vi ne vidis lupon?" la estro demandis.

"Ne."

"Mi ne komprenas. Ĝi venis ĉi tien."

"Rigardu, ĉu vi vidas tiun arbaron tie? Mi bone konas la lokon. Mi scias, ke en ĝi estas multaj etaj vojetoj. Ĝi verŝajne forkuris arbaren. Kio estus pli normala? Sed se jes, ne estos facile por vi, ĉar vi ne scios, kiun vojeton ĝi elektis. Ĝis ĉi tiu loko ĝi ne alvenis."

"Bone, dankon. Ni traserĉos la arbaron."

Kaj li ordonis al la soldataro sekvi lin tien.

Kiam la bruo de la ĉevaloj sciigis, ke ili estas sufiĉe malproksime, s-ro Dunggŭo eligis la lupon el la sako. La lupo rigardis ĉiudirekten, ĉu restas soldatoj aŭ aliaj homoj, certiĝis, ke estas neniu, kaj ekdiris kun aĉa rideto:

"Mi estas ege malsata. Mi dankas, ke vi savis min. Sed kiam oni savas iun, oni devas tiun savi ĝisfine, alie la savo nenion valoras. Permesu do, ke mi manĝu vin."

Kaj tion dirinte, ĝi eksaltis al s-ro Dunggŭo.

Feliĉe, ĉi-lasta sukcesis flanken salti kaj iris kaŝi sin mal-antaŭ la azeno. La lupo ree kaj ree provis salti sur la instruiston, sed ĉiufoje malsukcesis. Tamen, kompatinda Dunggŭo sentis, ke li pli kaj pli malfacile spiras. Li ankoraŭ ne estis maljuna, sed li ne pli estis juna viro, kaj tute ne kutimis sporti. La konstanta tro rapida movado pli kaj pli forprenis liajn fortojn, ĝis li sentis, ke ne plu longe li eltenos.

Li ege bedaŭris sian kompaton. Li koleris same al si kiel al la lupo. Sed bedaŭro neniam praktike helpas en danĝera situacio, kaj li komencis malesperi, kiam alvenis maljuna kamparano, trankvile paŝanta sur la vojo.

"Sinjoro maljunulo, sinjoro maljunulo!" li vokis. "Helpu min, savu min!"

"Kio okazas?" la maljunulo demandis.

"Tiu lupo, tiu malbona bestaĉo... Mi savis ĝin de la soldatoj, kiuj volis ĝin mortigi, kaj ĝi volas manĝi min."

"Nevere! Nevere! Kiel vi kuraĝas tion diri, vi malaminda malverulo!" la lupo kriis. "Li ligis miajn krurojn per ŝnuro, li metis min en sakon, li aldonis librojn sur min: klare, li volis min mortigi. Necesas liberigi la mondon je tia danĝera homaĉo. Tion mi volis fari manĝante lin."

"Aĉulo! Vi aĉa bestaĉo! Eĉ ne unu vorto via esprimas plej simplan veron. Mi..."

"Silentu," la maljunulo diris. "Mi estos la juĝisto. Mi kredas nek vin, nek vin," li diris plu, turnante sin jen al s-ro Dung-gŭo, jen al la lupo.

"Sed..." la lupo komencis.

"Silentu, mi diris!" La maljunulo ne lasis ĝin paroli. En lia voĉo estis tiom da personeca forto, ke la lupo ne provis daŭrigi.

Ĝi fakte elmontris timon.

"Mi kredas neniun el vi," la kamparano ripetis. "Kaj la kaŭzo de mia nekredo estas, ke ne eblus meti tian grandan lupon en tian malgrandan sakon."

"Ho jes, estas eble, tio okazis," la lupo diris, kolera, ke oni ne kredas ĝuste tiun parton de lia rakonto, kiu estas vera.

"Ne. Tion mi ne povas kredi. Mi bezonus vidi propraokule."

"Se vi volas..." la lupo diris. Kaj li ekkuŝis sur la tero, prezentis la krurojn al s-ro Dunggŭo, lasis tiun ligi ilin kaj ilin forte premi per la ŝnuro, kaj poste enigi ĝin en la sakon.

Tiam la maljuna kamparano sin turnis al la instruisto:

"Jen. Nun, ĝi ne plu povas fari malbonon al ni. Ni batu ĝin ĝis-morte."

Tion ili faris.

"Mi rekonis vin," la maljunulo klarigis. "Vi estas instruisto Dunggŭo, la homo plej bonkora al ĉiuj bestoj. Bonkori estas plaĉe al la koro, ĉu ne? Oni sentas sin granda kaj valora kaj pura. Kaj tio ofte estas bonega sinteno. Sed kredu min, bonkori al malbonulo, tio estas kuraĝigi lin malboni eĉ pli. Espereble la instruon vi memoros, instruisto!"

Kaj li paŝis for eĉ ne atendante dankon.

NOVAJ VORTOJ:

-aĉ-, aĉa, ataki, azeno, ĉevalo, Ĉinio, konkreta, konsisti, lupo, peni, praktiko, savi, soldato, ŝnuro

NOVAJ KUNMETOJ:

arb-aro, re-bati