Dankon, amiko!

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Dankon, amiko!
de Claude Piron

Dankon, amiko!

1[redakti]

«Mia mono! Mia tuta mono malaperis!»

Juna Rikardo preskaŭ ploris ĉe tiu terura konstato. Li rondrigardis. En la dormejo, li estis sola. Videble, ne nur lia mono malaperis, sed ankaŭ Janĉjo. Timiga penso lin trafis: ĉu tiu prenis ĝin? Estis apenaŭ kredeble. Janĉjo, tiu plaĉa, helpema amiko...

Ne tuj li rimarkis la paperon, sur kiu lia nomo estis skribita. Kiam li ekvidis ĝin, lia koro ekbatis kun iom da espero: letero de Janĉjo, kiu, sendube, ĉion kontentige klarigos.

Ne longe vivis la espero. La skribaĵo rapide ĝin disbatis morta:

«Kara Rikardo,

«Normale mi devus forkuri kun via mono kaj veturbileto sen diri al vi ion ajn. Sed miaj amikaj sentoj tion malhelpas, kaj mi volas skribi adiaŭon al vi. Mi sentas devon instrui vin pri la vivo. Se je la aĝo de 21 jaroj vi ankoraŭ ne komprenis la riskojn, al kiuj vi vin elmetas, iu devas vin lernigi. Ni hazarde renkontiĝis nur antaŭ tri tagoj. Vi sciis nenion pri mi. Tamen vian tutan vivon vi rakontis kaj... montris al mi vian tutan monon.

«Sciu, ke ne sufiĉas aspekti fidinde por esti fidinda. Oni ne fidu nekonaton, kaj oni ne konas homon post nur tri tagoj. Dum mi skribas ĉi tion, vi dormas pace, eĉ kun rideto sur via kara, honesta vizaĝo. Sed la okazo estas tro bela. Mi iras for. Dankon pro la mono. Ankaŭ la bileto utilos, dankon. Espereble vi memoros mian instruon. Adiaŭ!»

Iu alia verŝajne kolerus. Sed ne Rikardo. Li nur ploris. Ne gravis, ke oni rigardas lin viro, ĉar li estas 21-jara, kaj ke, laŭdire, viro devas povi elporti malfacilaĵojn sen plori. Rikardo ne sentis sin hejme en sia 21-jareco. Li sentis sin tiel eta! Feliĉe, ke troviĝis neniu en la dormejo de la junulgastejo. Se ĉeestus aliuloj, li ne allasus sin plori. Sed sola li estis, kaj povis esti si mem.

«La aĉulo!» li fine diris mallaŭte, sed en tiu esprirno estis pli da kompato al si ol da kolero al Janĉjo. Li estis kiel homo, kiu ricevis baton sur la kapon kaj dum kelka tempo ne plu povas pensi. La ideo turni sin al la polico venis al li nur malrapide.

2[redakti]

«Vi do eĉ ne konas lian familian nomon?»

«Ne. Mi nur scias, ke li nomiĝas Janĉjo.»

«Nigra hararo iom longa, brunaj okuloj. Kompreneble. Se vi scius, kiom da tiaj estas...! Alta, vi diris. Kiom?»

Precizeco neniam troviĝis inter la ĉefaj ecoj, per kiuj eblas priskribi la rikardan personecon. Li hezitis. Por kontentigi la policanon, li diris ion ajn:

«185 centimetrojn.»

«Kaj kiom li pezas, viaopinie? Vi diris, ke li estas maldika.»

«Jes, li estas tre maldika, sed mi havas neniun ideon pri la pezo. Kiel mi povus scii?»

La malafabla rigardo policana ne estis facile elportebla. Refoje la knabo diris ion ajn:

«Eble 70 kilogramojn.»

«Nu, bone. Estas plej dubinde, ke ni trovos lin, sed... kiu scias?» la policano diris. Kaj kvazaŭ tio ne estus per si mem jam sufiĉe senesperiga, li aldonis: «Ĉiaokaze, kun la baldaŭa renkontiĝo de ŝtatestroj en nia urbo, ni povos fari nenion antaŭ kelkaj tagoj.»

Al Rikardo la situacio tute ne plaĉis. Li venis por ricevi helpon, kaj oni rilatis al li preskaŭ malafable. Dum li bezonis kompaton, tiu policano estis kvazaŭ senkora. La knabo sentis sin iu speciala, sed por lia vid-al-vid-ulo li estis nur unu inter miloj da similuloj. La ŝtatestra renkontiĝo ne helpis. Pro ĝi ĉiuj nervoj estis streĉitaj en la polico.

«Kion mi nun faru?» li demandis. «Mi ne havas monon por reveturi hejmen, aŭ eĉ por telefoni.»

«Nu, knabeto, ne estas mia problemo. Mi ne scias. Iru al via konsulejo, eble.»

3[redakti]

Eble kelkaj konsulejoj helpas al la junuloj, kiujn trafis bato de la sorto, sed ne tiulanda.

«Ne estas nia tasko solvi la problemojn de malsaĝaj samland-anoj,» la konsula funkciulo seke respondis al la klarigoj de Rikardo. «Nia lando ne estas tiel riĉa, ke ĝi disdonu monon al ĉiuj petantoj. Se ni tion konsentus, la informo baldaŭ disvastiĝus, kaj la sekvo estus, ke oftiĝus malzorgemo. «Kial atenti pri niaj aferoj,» la vojaĝantoj pensus, «se ni ion perdos, la konsulejo repagos al ni». Ne, ne. Tio ne estus allasebla.»

Rikardo sentis sin pli kaj pli senespera. Kia senelireja situacio! Li naskiĝis en sufiĉe riĉa familio, sed tio nun neniom helpas. Eĉ se li povus telefoni hejmen... Tion li povus, fakte, eĉ sen mono, dank'al tiu aranĝo, ke la alvokito pagas... Sed tio ne utilus: liaj gepatroj nun vojaĝas ie en la mondo, kaj li tute ne scius, kiel malkovri ilian nunan troviĝejon.

Li komencis malsati. En normalaj kondiĉoj, li facile povus malhavi manĝon multhore. Juna sana korpo povas elporti multajn mankojn. Sed la simpla penso, ke li povas havigi al si nek manĝon nek liton, igis lian deziron manĝi speciale viva kaj dolora.

Ne povante elteni plu, li decidis peti helpon de la preterpasantoj. Li prezentadis al ili malfermitan manon kaj kvazaŭ plorpete provadis tuŝi ilian koron, klarigante per malmultaj vortoj sian bedaŭrindan situacion. Sed neniu prenis lin serioze. Eble li aperis tro sana, tro bonfarta. Aŭ li ne sciis, kiamaniere uzi sian voĉon por veki la kompaton, kiu tradukiĝus per dono. Kia ajn la kialo, li ne sukcesis.

«La sola solvo estas ŝteli», li ekpensis. Estis somero. La vetero plej belis. Paŝante sen preciza celo, li alvenis al vasta vendejo ekstera, kie kamparanoj unu apud la alia proponis dezirvekajn manĝaĵojn al malrapide irantaj promenantoj. Ŝtelo de unu frukto tie, de alia tie ĉi, montriĝis pli facila ol li komence imagis.

Rikardo estis ĝenerale plej honesta, kaj normale, ĉe tia neakceptinda faraĉo, voĉo leviĝus el la korfundo por aŭtoritate esprimi sian malkontenton al li. Sed ĉi-foje ĝi silentis. La malsincereco de Janĉjo, la malvarmeco de la policano, la konsuleja nehelpemo kaj la ŝtonaj koroj de l'surstrataj petitoj kvazaŭ pravigis ŝtelon.

Tiuj unuaj sukcesoj kuraĝigis lin plu iri samvoje: se li kaptos sufiĉe da mono, li povos reveturi al la malproksima, ege dezirata hejmlando. La stacidoma monŝanĝejo por tio montriĝos perfekta. Tien multaj gejunuloj el ĉiuj landoj alvenas lacege, iom dormante, kaj ne atentas siajn havaĵojn.

Pensite, farite. Post nelonge, Rikardo staris en la homplena stacidomo, apud la monŝanĝejo, kie longa aro da junaj homoj bonorde atendis unu malantaŭ la alia.

Rikardo atente observis. Kiam prezentiĝis bonega okazo — knabino metis sian videble plenan monujon en plej taŭgan lokon, kaj ĉesis atenti ĝin por turni la vizaĝon al siaj kunuloj brue ridantaj — li etendis la brakon por ĝin kapti kaj... ...kaptis lin ĉe la ŝultro peza, forta mano, aŭtoritata.

4[redakti]

«Ne prenu ĝin!» diris voĉo.

Malrapide, Rikardo turnis la kapon al la parolinto. Estis alta junulo, forta, larĝaŝultra. Rikardo, kiu ne dubis, ke li vidos policiston, nekredeme rigardis tiun grandan knabon, kies okuloj ridetis al li.

«Kial vi faris tion?» li demandis.

La grandulo levis la ŝultrojn.

«Mi observis vin dum kelka tempo. Laŭ via maniero rigardi, laŭ via vizaĝo, estis klare, kion vi celas. Sed mi dubas, ĉu vi vere sukcesus. Mi decidis protekti vin kontraŭ vi mem. Nu, venu kun mi. Ni iru trinki kafon en malpli brua loko, kie vi povos klarigi al mi, kial vi, videble neniam ŝtelinta, havis la strangan ideon same videble ekmalhonesti.»

Ili eliris el la stacidomo kaj post kelkminuta promenado trovis trankvilan trinkejon, en kiu ili eksidis.

Rakontante la tutan aferon, Rikardo nur malfacile povis superi sian emon plori, tiel kompatinda li sentis sin. Sekvis longa silento, dum kiu la grandulo zorge pripensis.

«Nu, mi ne estas sufiĉe riĉa por pagi al vi reveturan bileton,» li fine diris. «Sed mi povas portempe havigi al vi dormĉambron. Mi loĝas ĉe maljuna sinjorino, kiu forestas dum la tuta somero. Ŝi do ne kontraŭstaros, se mi lasos vin uzi la etan ĉambron, kiun ŝi dum la lernejjaro luas al studento. Mi fidas, ke vi tenos ĝin pura.»

«Vi savas min! Kiel mi povos esprimi mian dankon?»

«Tion ni vidos poste. Nun necesas, ke vi manĝu, ĉar vi diris, ke vi ege malsatas. Sed ni ankoraŭ ne prezentis nin reciproke. Mi nomiĝas Milan. Kio estas via nomo?»

5[redakti]

«Ej, bonkora hundo! Kion vi faras en ĉi tiu urboparto je tia frua horo? Vi aspektas zorgplena!»

«Sandro! Kia plezuro vin renkonti! Jes, mi havas zorgojn kaj ne scias, kiel elturni min el malfacila situacio...»

« ...en kiun refoje metis vin via tro bona koro, ĉu ne?»

Milan silente kapjesis.

«Prave la amikoj kromnomas vin bonkora hundo. Kiam do vi komprenos, ke ne estas via respondeco savi la tutan homaron? Lasu la homojn solvi mem siajn problemojn...»

«Aŭskultu, ĉi-foje, vere ne eblis. Jen pri kio temas.» Kaj li rakontis pri Rikardo.

«Nu, diru al li, ke nun sufiĉas,» Sandro proponis post la detala raporto. «Diru, ke tri tagoj viakoste estas la plejo, kiun vi povas akcepti. Vi loĝigis lin, vi manĝigis lin, vi estas nur studento kaj ne el riĉa familio, kiel li. Kion li faras en la vivo?»

«Ankaŭ li estas studento. Pri filozofio.»

«Kompreneble! Tiuj filozofoj havas kapon plenan je plej strangaj pensoj, sed agi praktike ili tute ne scipovas.»

«Vi pravas, almenaŭ pri tiu Rikardo. Li ne agas por solvi siajn problemojn. Li nur sidas tie, preskaŭ ploranta, kvazaŭ solvo venos el la ĉielo, se li nur montros sin sufiĉe kompatinda.»

«Vi ne faras al li bonan servon prizorgante lin. Sendu lin for. Li lernu vivi!»

«Mi devas diri, ke mi iom koleras kontraŭ mi mem. Li atendas, ke mi decidu, kion manĝi, kion fari. Li konstante sekvas min, kien ajn mi iras. Tio komencas pezi. Ĉi-matene, mi sukcesis seniĝi je li, nur ĉar estis tre frue kaj li ankoraŭ dormis, kiam mi eliris el la loĝejo.»

«Vi estas stranga. Vi ĵus diris, ke vi koleras kontraŭ vi mem. Ŝajnas al mi, ke vi devus koleri kontraŭ li. Kriaĉu al li, ke sufiĉas nun, ke li trouzas vian bonkorecon, ke vi ne plu elportas lin!»

«Tion mi ne povus. Eble estas strange, sed mi ne koleras kontraŭ li. Mi kompatas lin. Li estas tiel sendefenda en la vivo...»

«Jen vi refoje lasas vian kompatemon direkti vin kaj konduki vin al malsaĝaj decidoj!»

«Sed, se mi forĵetos lin, li... li... nu, mi ne scias, kion li faros, sed povus esti io tre danĝera. Eble la afero finiĝos per sinmortigo.»

«Nu, se tiel, estos lia decido, ne via. Vi ne respondecas pri ĝi. Vi faris vian devon, eĉ pli. Se li ne kapablas vivi sola, kial li vojaĝis al malproksima lando? Kial li ne atentis sian monon? Vi jam helpis lin pli ol necesis. Sendu lin for!»

«Kiel malvarmkora vi estas! Ne. Neniam mi povus.»

«Se tiel, akceptu lin tutkore. Fakte, nun, vi ne akceptas lin, vi trovas lin neelporteble ĝena. Sed samtempe vi lin ne malakceptas. Vi havas rilate al li du sin-kontraŭdirajn sintenojn. Tial vi suferas.»

«Vi pravas, sed viaj diroj, eĉ se plej ĝustaj, tute ne helpas min. Mi ne povas min ŝanĝi. Mi ne povus diri al li, ke mi rifuzas plu havi lin ĉe mi. Aliflanke mi amegas mian liberecon, kaj la konstanta ĉeesto de tiu ploremulo kondukas miajn nervojn al... al... kiel diri?... al koler-eksplodo.»

«Ĝuste tion mi diris al vi: koleru, kaj li forkuros!»

«Sed tiam mi ege malfeliĉos. Mi ne kuraĝos rigardi mian vizaĝon spegule. Mi diros al mi: vi estas aĉulo, kiu devis helpi malfeliĉulon, kaj, prefere ol fari vian devon, vi irigis lin for.»

«Kompatinda! Vi preskaŭ igas min kompati vin! Sed mi ne estas bonkora hundo kaj lasos vin solvi mem vian problemon. Saluton, Milan, mi esperas, ke vi tamen trovos vojon al saĝeco.»

6[redakti]

Kiam Rikardo konstatis, ke li estas sola en la loĝejo, lin kaptis sento de timo. Lia unua penso estis tute stulta — «Li foriris! Ĉu ankaŭ li ŝtelis mian monon?» — sed ĝi ne povis daŭri longe: kion oni ne havas, tion neniu povas preni.

Sonis la porda sonorileto. Rikardo hezitis. Ĉu li kapablos respondi al tio, kion la persono demandos? Oni sonorigis duafoje. Ne tre memcerta, li tamen iris malfermi.

Staris antaŭ li junulino kun vizaĝo ridetanta.

«Oni diris al mi, ke ĉambro haveblas ĉi tie. Kontraŭ pago, kompreneble,» ŝi muzik-voĉis.

Rikardo ruĝiĝis. Li ne komprenis, kial. Eble, ĉar ŝi estis bela.

«Nu, nu...» li komencis, sed li vere ne sciis, kion respondi.

Ŝi antaŭeniris tri paŝojn, tiel enirante, kun apenaŭ aŭdebla «Permesu».

«Belan loĝejon vi havas!» Ŝi rondrigardis. «Ĉambro ĉi tie perfekte taŭgus por mi.»

Ŝi turnis la rigardon al Rikardo.

«Ĉu kostas multe?»

La junulo iom retrovis la kapablon paroli.

«Verdire, mi ne scias. Mi...»

«Ĉu vi loĝas ĉi tie senpage?» ŝi interrompis. «Tio estus eĉ pli bela!»

Ŝi ekridis, kaj la knabo opiniis, ke neniam li aŭdis ridon tiel belsonan. Lia koro batis rapidege. Li malfermis la buŝon, sed neniu sono elvenis. Ŝi rigardis lin plu. Li sentis sin ĝenata, kaj plena je nekonataj sentoj, samtempe timigaj kaj plaĉaj. Teruro kaj ĝojo lin okupis kune. Lia vizaĝo transiĝis de ruĝo al palo, de palo al ruĝo, kaj dum ĝi elmontris esprimon de pleja maltrankvilo, ĝi iel tamen sukcesis lumiĝi per ia rideto.

«Nu, nu, kio okazas al vi? Ĉu estas io ne en ordo?»

Ŝia voĉo ĉi-foje estis patrina. Rikardo sentis fortan deziron, ke ŝi kisu lin, ke ŝi tenu lin en siaj brakoj.

«Kompatindulo!» ŝi diris, kaj tiu vorto sonis feliĉige al liaj oreloj.

«Ŝi kompatas min, ŝi havas bonan koron!» li pensis, «eble eĉ si komencas ami min?»

Verdire, io simila al komenco de amo legiĝis en ŝiaj okuloj, kiam, enirante la kuirejon, ŝi eĉ pli patrinece proponis:

«Venu sidi ĉe la tablo. Mi preparos kafon. Kaj vi rakontos al mi.»

Ŝi rapide trovis mem, kie estas la kafo, la tasoj, la sukero. Eĉ kuketojn ŝi el ie prenis kaj metis sur la tablon. La junulo rigardis ŝin, mire kaj admire. Ĉiu ŝia movo disradiis plej altan kapablecon problemsolvi. Ŝi estis viva ekzemplo de agado praktika, trafa, laŭcela. Krome, la tutan tempon ŝi ridetis tiun mirindan, kortuŝan rideton, neforgeseble.

Kaj ŝia kafo! Kiel ŝi sukcesis fari ion tiel diecan? Ŝi ja uzis la samajn aferojn, kiel Milan. Jes ja, li trovis la kafon de Milan plaĉa, sed nur ĝis ĉi-momente, nur dum li ankoraŭ ne havis okazon provi tiun ĉi...

«Nu, finu vian kuketon, trinku iom pli da kafo, kaj rakontu al mi, ĉu konsentite?» ŝi diris, kvazaŭ al infano.

Kvarafoje Rikardo raportis la fi-agadon de Janĉjo. Li ankoraŭ ne alvenis al la momento, kiam li troviĝis ĉe la stacidoma monŝanĝejo, kiam la loĝeja pordo malfermiĝis.

«Nu, kio okazas ĉi tie? Kiu vi estas?» Milan elparolis, kaj aŭdiĝis, ke liaj nervoj ankoraŭ ne retrovis plenan trankvilecon.

La knabino respondis per sia muzika rido.

«Mi nomiĝas Katarina», ŝi klarigis. «Oni diris al mi, ke la sinjorino, kiu loĝas ĉi tie, luas ĉambrojn al studentoj dum la lernejjaro, kaj ankaŭ somere al vojaĝantoj, kaj mi venis informiĝi.»

«Ne estas ĉambro libera nun...» komencis Milan, kaj tuj li sin demandis, ĉu li parolas saĝe. Ju pli li rigardis Katarinan, des pli ŝi aperis bela. Estus stulte lasi Rikardon ĉi tie kaj rifuzi loĝejon al tiu rimarkinda belulino, des pli, ĉar ŝi evidente havas personecon eman al ĝojo, dum kun filozofo Rikardo la ridoj ne tro oftis. Sed ŝi reparolis, antaŭ ol li havis la tempon bonorde aranĝi siajn pensojn:

«Pri la ĉambro ni reparolos poste, se vi permesos. Mi nun ŝatus aŭskulti ĝisfine la aventurojn de nia Rikardeto.»

Rikardo kaj Milan estis ĉiurilate plej malsamaj. Sed en tiu momento iliaj sentoj eksimilis. Ambaŭ ekvidis en la alia iun danĝeran ulon, kapablan forŝteli al si amon, kiu, plej evidente, ne al tiu estis destinita.

Ĉe Rikardo, tiu sento kondukis al nenio praktika, sed en Milan iĝis klare, ke li devas seniĝi je sia kunloĝanto. Por tio necesas sendi lin...

«...Labori,» ekdiris Katarina, nekonscia, ke ŝi ĝuste vortigas la ideon, al kiu Milan estis alvenanta.

«Labori vi devas. Tio estas la plej simpla solvo. Kion vi kapablas fari?»

Rikardo restis momenton kun buŝo malfermita, kvazaŭ nekomprene, antaŭ ol li sukcesis respondi:

«Nenion.»

«Nu, tio simpligas la problemon. Vi do povas fari ion ajn!» ŝi diris ridante.

«Ĉu vi neniam perlaboris monon?» Milan demandis. «Eĉ dum la ferioj?»

«Ne. Miaj gepatroj estas sufiĉe riĉaj, kaj mi kapablas fari nenion.»

Katarina intervenis:

«Nu, Milan, vi certe jam laboris, ĉu ne? Diru al m, kiu estis la plej bone pagata okupo, kiun vi havis?»

«Mi estis gardisto.»

«Gardisto? Kia?»

«Nu, ekzistas ĉi-lande firmao, nomata Sekuriks, kiu uzas gardistojn; ili rondiradas en la urbo por kontroli ĉiaspecajn aferojn ĉe diversaj laborlokoj, ĉefe magazenoj. La gardisto ricevas uniformon, kiu iom similas polican. Li devas kontroli, ĉu la pordoj estas ŝlositaj, kaj raporti, se io aspektas nenormala. Li krome devas enskribi sian pason je tiu, tiu kaj aliaj lokoj per speciala en-mure lokita aparato, kiu mem notas la daton kaj horon. Tiel eblas scii, ke la gardisto pasis je la ĝusta horo kaj vere estis tie, kie li devis. Tio uzigas ĉefe por kontrolo kontraŭ fajro.»

Milan replenigis sian tason per kafo.

«Laboro kiel Sekuriks-gardisto havas multajn bonajn flankojn,» li daŭrigis. « Ĝi estas bone pagata, ĉar la uloj en tiu firmao neniam trovas tiom da homoj, kiom ili bezonas; mi ne scias, kial; eble ĉar multaj imagas, ke estas danĝere. Antaŭ kvar tagoj ili telefonis al mi por demandi, ĉu mi akceptus relabori por ili. Eble tio rilatas al la kunveno de la ŝtatestroj. Estu kiel ajn, mi respondis nee. Nun mi ferias, kaj miaj nervoj bezonas tempon senlaboran. Do, Rikardo, verŝajne vi ricevos la laboron, se vi iros prezenti vin, ĉefe se mi aldonos prezent-leteron dirantan, ke mi konas vin, kaj ke vi estas tute fidinda. Vi vidos, tiu laboro enhavas neniun problemon. Dank'al la uniformo la homoj lasas vin trankvila. Ili ĝenerale opinias, ke vi estas policano.»

7[redakti]

«Sed mi estas alilandano kaj ne havas laborpermeson,» kriis Rikardo, forte tenanta sin je la lasta motivo, kiu pravigus lian rifuzon labori.

«Tio ne estas problemo,» trankvile respondis la ĉiam praktika Katarina, kaj ŝi malfermis sian sakon.

«Jen,» ŝi diris, eltirante ofic-aspektajn paperojn. «Ni bezonas nur vian foton. La ceteron mi mem aranĝos. Certe troviĝas skribmaŝino ĉi tie, ĉu ne?»

«Sed... Kiel eblas?» Rikardo miris.

«Nu, ankaŭ mi estas eksterlandanino. Jam pasintjare mi venis ĉi tien somere, kaj mi demandis en la koncerna oficejo, ĉu eblas portempe labori. Mi ricevis trimonatan laborpermeson. Dum mi estis tie, la funkciulon oni vokis aliloken. Mi utiligis lian du-minutan foreston por al-mi-igi kelkajn el tiuj dokumentoj. Ili ĉiam povas utili, ĉu ne? Kiu scias, kiam similaĵoj povas helpi? Kapti tiajn okazojn, kiam la sorto ilin prezentas, jen mia principo. Fakte, mi pravis. Ĉi-jare, la ŝtato decidis ne plu havigi portempan laborpermeson al eksterlandaj studentoj, pro la enlanda senlaboreco.»

«Sed la stampo kaj la...»

«Lasu min fari. Mi konas la necesajn metodojn. Stampon mi facile transigos de unu dokumento al alia per rimedo mia, ege simpla, kiu mirigos vin, kiam vi vidos min fari. Estos facile; ĉio, kion mi bezonas jam troviĝas en ĉi tiu kuirejo. Mi tion konstatis traserĉante por pretigi la kafon. Kaj la subskribojn mi refaros perfekte. Mi estas fakulino pri malveraj dokumentoj. Ĉu vi havas foton?»

«Ne.»

«Do, iru tuj.»

«Sed se vi diras, ke oni decidis ne havigi laborpermeson al eksterlandaj junuloj, via dokumento, eĉ se perfekta, valoros nenion!»

«Vi ne bone atentis min! Mi parolis nur pri studentoj. Vi ne estos studento. Vi estos juna eksterlandano, kiu vivas ĉi-lande jam de jaroj kun siaj gepatroj, kaj volas ŝanĝi la laboron, ĉar li ek de la infanaĝo deziras fariĝi gardisto. La fakto, ke vi perfekte parolas la lingvon, helpos ilin kredi ĉion ĉi. Rapide sciigu al mi viajn naskiĝ-daton kaj lokon, kaj... nu, ni vidu, kiujn informojn ili volas. Post tio, vi tuj iru fotigi vin.»

8[redakti]

Estis la unua nokte. En sia gardista uniformo, Rikardo sentis sin stranga, kvazaŭ li teatrus, kaj kvazaŭ, pro nekomprenebla kialo, li akceptis rolon, kiu tute ne taŭgas al li.

Verdire, kiam li decidis proponi sin al Sekuriks — ĉar li ne plu eltenis la kunan insiston de Milan kaj Katarina — li estis certa, ke tiu firmao malakceptos lin. Lia tro juna aĝo, lia timema aspekto, lia videbla manko de praktikaj kapabloj ebligos tuj konstati — li opiniis — ke li ne taŭgas por tia alt-respondeca okupo.

Sed tiel ne estis. La oficisto apenaŭ rigardis lin. Sekuriks bezonis gardistojn, gardisto prezentiĝis, homo juna, sana, sufiĉe alta, normale forta, kion pli vi dezirus? Krome, letero de eksgardisto, kiu ĉiam laboris plej kontentige, varme priskribis la bonajn ecojn de ĉi tiu novulo. Ni proponas tian pagon, vi faros tion kaj tion ĉi, ĉu vi povas komenci jam ĉi-nokte? Nu bone, perfekte, mankis al ni unu gardisto kaj necesus devigi aliajn longigi siajn laborhorojn, kion ili ne ŝatas, nek ni, cetere, ĉar ni tiam devas pagi pli... La afero estis rapide aranĝita. Antaŭ ol li havis la tempon konsciiĝi, kio okazas, Rikardo retrovis sin kun uniformo kaj precizaj indikaĵoj pri tio, kion li faru ĉi-nokte.

Fakte, la laboro ne estis vere malplaĉa. Malŝlosi pordojn, reŝlosi ilin, promeni sur stratoj senhomaj sub la amika rigardo de patrineca luno, reeniri domon, signi sian pason ĉe la tiucela surmura aparato, nenio el ĉio ĉi estis terura. Eble Katarina kaj Milan pravis. Eble tiu laboro estis la plej bona maniero pagi al si reveturon hejmen, aŭ eĉ — kiu scias? — pluan ferian restadon en alia ankoraŭ nekonata lando, kien Katarina akceptus sekvi lin. Rikardo komends konsideri la vivon kun pli trankvila filozofio.

Li rigardis la paperon, kiu enhavis la sinsekvon de liaj taskoj. «Nun al Plinov.» li legis. Plinov estis ĉiovendejo, grandega milfaka magazeno, kie eblas aĉeti ion ajn. Rikardo devis pasi laŭ difinita vojiro sur ĉiu etaĝo kaj en diversaj lokoj marki sian ĉeeston per la horskriba aparato.

Estis precizigite al li, ke la kontrolon li devas fari en mallumo, kun nur poŝlampo, por tuj povi vidi fajron komenciĝantan. Estis strange trapasi tiujn vastajn etaĝojn nokte, en mallumo, sen renkonti iun ajn, dum tage homoj ĉi tie multegas.

Alvenante sur la kvinan etaĝon, la junulo aŭdis bruon, kiu ne aperis tute normala. Li mallumigis sian poŝlampon kaj staris senmova, provante kompreni, pri kio temas. Jes, li ne misaŭdis, ne estis ludo de lia imago, sed reala bruo, kaj super la loko, el kie la sono venis, videblis malforta lumo: tie iu uzis poŝlampon.

Rikardo sentis sian koron bati kun nekutima forto. Plej silente li proksimiĝis, singarde, malrapide, por ne riski konigi sian venon per fuŝa ektuŝo al io nevidebla. Li vidis la ombron de homo, kiu faris lon en plej kaŝa, ŝtela maniero. Li ektimis.

Same senbrue, kiel li venis, li paŝis reen kaj iris al la suba etaĝo, kie li povis neĝenate telefoni. Li ja sciis, ke Milan kaj Katarina troviĝas en proksima restoracio-dancejo. Por kuraĝigi lin, antaŭ lia timplena foriro al la nokta laboro, ili diris al li, ke ili estos tie, meze de la urboparto, kiun li devas prizorgi, kaj tie restos malfrue post noktomezo.

«Milan? Dank'al Dio vi ankoraŭ ĉeestas!»

«Kio okazas? Vi sonas, kvazaŭ vi ĵus ekvidis la diablon.»

«Aŭskultu, Milan, vi devas helpi min. Mi timas. Mi estas en Plinov. Kiam mi alvenis al la kvina etaĝo, mi aŭdis nenormalan bruon. Poste, mi proksimiĝis kaj vidis... Mi vidis nur ombron, sed ne povas esti dubo. Estas homo tie, kiu kaŝe faras ion. Eble li ŝtelas, eble... Kiel mi povus scii? Helpu min, Milan, kion mi faru?»

«Arestu lin. Certe, se li laboras en senhoma magazeno ĉe tia lumo, li faras ion, kion li ne rajtas fari. Se li estus tie rajte, Sekuriks antaŭinformus vin. Iru lin aresti!»

«Aresti! Mi, aresti homon! Kiel oni faras? Mi neniam kapablus.»

«Rikardo, ne infanu, vi estas viro aŭ kio? Estas plej simple. Paŝu, unue senbrue, ĝis plej proksime al li, kaj poste rapide antaŭen kun la lumo de via poŝlampo al li direktita tiamaniere, ke ĝi igu lin senvida. Tiam vi diru per aŭtoritata voĉo: Kion vi faras ĉi tie? Mi arestas vin.»

«Sed se li havas armilon, eble li mortigos min!»

«Ĉu Sekuriks ne donis al vi precizigojn, kiel agi en tia okazo?»

«Jes, sed tiu ulo parolis tiel rapide kaj vortigis al mi tiom da detaloj pri tiom da aferoj samtempe, ke mi ne kapablas memori. Fakte, mi ne vere aŭskultis. Min timigis la fakto, ke, kontraŭ mia atendo, ili akceptas min.»

«Ĉu vi mem ne havas armilon?»

«Jes, ili donis al mi. Sed mi ne scias, kiel uzi ĝin, kaj, se mi bone memoras, mi praktike ne rajtas ĝin utiligi. Eble eĉ estas nenio en ĝi, mi ne rigardis. Tiuj aferoj timigas min.»

«Nu, elprenu vian armilon. Tenu ĝin dekstramane. Alproksimiĝu kiel mi diris. Kaj kiam vi estos tute proksime, direktu la poŝlampan lumon al liaj okuloj dirante: mi estas armita, vi ne povas elsavi vin, miaj kunuloj vin observas...»

«Kunuloj! Ĉu vi akceptas veni min helpi?»

«Ne, ne, tio ne estas necesa. Diru tion nur por timigi lin. Li ne povas scii, ĉu vi diras la veron aŭ ne, sed eĉ se li iom dubos, li ne riskos sian vivon pro ebla mis-ideo. Kuraĝon, Rikardo, mi estas certa, ke vian devon vi bonege faros.»

«Klik» aŭdigis la telefona aparato: Milan ne lasis al Rikardo la tempon respondi.

Reirante supren, la juna gardisto esperis, ke la kaŝ-aganto estos for. Fakte, tiu estis foriranta: poŝlampo ete lumigis vojon, kiun ombro sekvis singarde. Li celis la lokon, kie staris Rikardo, por malsupreniri laŭ tiu sama ŝtuparo, kiun la knabo ĵus uzis. Malvarma pro timo, la knabo kapablis fari neniun movon. Li nur staris tie, kun buŝo malfermita, koro batanta, kaj pensoj disflugantaj en nearanĝebla malordo.

Tamen finfine unu ideo sukcesis eltiri sin klara super la pensa senordo: «Mi devas lumigi la poŝlampon kaj direkti ĝin al liaj okuloj.»

Ve! Antaŭ ol Rikardo faris la necesan moveton, lin trafis la lumo de la alia poŝlampulo, kiu tuj diris per voĉo plena je danĝera aŭtoritato:

«Kiu vi estas? Kion vi faras ĉi tie?»

Nur tiam Rikardo lumigis sian lampon. La alia surhavis la saman uniformon kiel li! Sekuriks-ulo!

«Mi arestas vin!» tiu diris. Li estis iom malpli alta ol Rikardo kaj korpe ne pli forta, sed li havis tian naturan aŭtoritaton, ke nia amiko tute certe ne povus superforti lin. La ideo lin albati, aŭ simple diri ion, eĉ ne trapasis la kapon rikardan.

«Levu la manojn!» la alia diris. Kaj dum Rikardo, kiel fileto faranta, kion la patro diris, eĉ ne pridubante ties pravecon, altigis sian man-paron, la ulo rapidmove prenis la armilon de la knabo.

«Malsupren!» Li plu diris, signante per la armilo, ke ĉia rifuzo havus danĝerajn sekvojn.

Ŝafide, Rikardo lasis la uniformulon konduki lin al la subtera parto de la konstruaĵo.

«Nun mi vokos la policon,» la ulo diris kun stranga, supereca rideto. «Ilin interesos ekscii, kion vi, kiel malvera gardisto, planis fari ĉi tie.»

La ulo eliris kaj ŝlosis la pordon. Sola, la knabo sentis fortan emon plori, sed apenaŭ malsekiĝis liaj okuloj. Ial, neniu ploro venis.

9[redakti]

Dum Rikardo tiel bele rolis kiel arestanto, dis-opinioj ne tre amike esprimiĝis en la tuj apuda dancejo.

«Restu ĉi tie, se vi volas, sed mi ne lasos lin sola kontraŭ ŝtelisto eble danĝera,» Katarina diris decidplene.

Milan ne tuj respondis. Li ne ĝuste komprenis kial, sed tiu ideo ne plaĉis al li. Fine, li eligis kelkajn vortojn, kiujn li kvazaŭ prenis el la buŝo de Sandro, la amiko matene renkontita:

«Se ni konstante kuros helpi lin ĉe la plej simpla problemo, li neniam fariĝos vera viro, li restos plorema infaneto, eĉ se li estas korpe pli forta ol multaj, perfekte kapabla sin defendi.»

Sed Katarina nur levis la ŝultrojn.

«Mi iras,» ŝi diris. «Faru laŭ via plaĉo.»

Milan nur povis iri kun ŝi.

«Estas la tuj apuda konstruaĵo,» ŝi pluparolis. «Ne povus esti pli proksime.»

Post kelkaj momentoj ili laŭiris la muron de Plinov.

«Help!» sonis voĉo de ie sube, kaj aŭdiĝis bruo, kvazaŭ iu batus ion.

«Estas Rikardo!» Katarina diris. «Kiel ni povas...?»

«Venu,» Milan respondis ekkurante, «mi memoras, kiun pordon uzas la Sekuriks-gardistoj. Ankaŭ mi iam sekuriksis ĉi tie. Certe ĝi estos malŝlosita. Jen, ni alvenas.»

Sed iom antaŭ ol li ektuŝis la pordon, ĉi-lasta malfermiĝis mem, Milan mire konstatis, ke elpaŝas ulo vestita per Sekuriks-uniformo, kaj ke tiu ulo havas vizaĝon, kiun, fote, la polico vaste diskonigis: teroristo, kiu respondecas pri la morto de pluraj dekoj da homoj pro eksplodo, kiun li okazigis tagmeze, antaŭ kelkaj semajnoj, en loko plena je preterpasantoj.

Li provis kapti lin, sed la alia sendis al li baton tiel fortan, ke Milan falis sur la trotuaron. La junulo tamen ne perdis tempon. Kelkaj momentetoj sufiĉis, por ke li restarigu sin kaj ekkuru post la teroristo.

10[redakti]

Katarina, dume, pasis en la ĉiovendejon. Ŝi sukcesis fari lumon kaj direktis sin laŭ la sonoj al la malsupra loko, kie Rikardo estis enŝlosita. Feliĉe, la ŝlosilo estis en la pordo. Tiun ŝi do facile malfermis.

«Katarina!»

Li ĵetis sin al ŝi, ektenis ŝin en siaj brakoj. Ĝis kiso li ne kuraĝis iri, kvankam li forte emis.

«Rakontu! Kio okazis?»

Ambaŭ informis la alian pri la ĵusaj okazaĵoj.

«Sed li estas Sekuriks-gardisto!»

«Tute ne! Vera gardisto tiel ne agus. Kiam li faligis Milan, estis klare, ke li volas plej rapide forkuri. Honestulo ne farus simile. Li sukcesis havigi al si uniformon, ĝuste ĉar li antaŭvidis la riskon renkonti iun kiel vin. Li sciis, ke tio estigos hezitmomenton, kiun li povos sukcese uzi. Sed ni ne perdu tempon. Tiu ulo estas danĝera. Ŝajnas al mi, ke mi jam vidis lian vizaĝon. Ial ĝi elvokas ion mortigan. Kie li estis? Kion li faris? Ni iru tuj kontroli.»

Rikardo bone memoris la lokon, kie troviĝis la ombro, kiam li malkovris la ulon. Ili tien iris.

«Rigardu, tio... tiu afero, kiun li fiksis sub la montrotablo tie ĉi. .. Ĉu tio ne estas... Mi memoras, kial lia vizaĝo ŝajnis konata! Estas unu el tiuj teroristoj, kiujn la polico serĉas. Fotoj de li aperis ĉie en la lando. Ĉu vi ne vidis? En la stacidomo ili estas sur ĉiu muro, kun indiko, ke se iu povas doni al la polico informon, kondukantan al trovo, li ricevos mi-ne-memoras-kiom da mono. Ni tuj telefonu al la polico.»

«Katarina, mi petegas vin, tion ne faru!»

La sono de la rikarda voĉo mirigis la knabinon, tiel timplena ĝi estis.

«Sed... ni ne povas lasi ĉi tion... kial ne telefoni?»

«Mia laborpermeso! Ĝi estas malvera! Se la polico esploros, pridemandos min, ĝi certe kontrolos kaj...»

«Ili tion ne rimarkos, aŭ ne konsideros.»

«Mi timas. Mi prezentis min al la polico, kiam Janĉjo ŝtelis mian monon kaj mian veturbileton.

Ili do jam scias pri mi.»

«Tio estas tute alia afero. Ili ne...»

«Je la nomo de Dio, mi petegas vin, Katarina, lasu min ekster tiu afero.»

«Nu, mi provos ne enmiksi vin, sed ni havas respondecon antaŭ la multaj personoj, kiujn tiu aĵo povas mortigi. Ĉiaokaze, vi devas tuj informi la centran oficejon de Sekuriks. Vi ne povas ŝajnigi, ke okazis nenio.»

Rikardo tremis tutkorpe. Li kapablis diri nur:

«Terure, terure!»

Kaj post momenteto:

«Ĉu mi devos diri la veron? Ke mi ne defendis min? Ke mi lin lasis enŝlosi min ie subtere? Mi tuj perdos mian laboron!»

«Nu, la veron ni povas aranĝi. Ni povas diri, ke vi provis kapti lin, sed ke li sukcesis sin kaŝi en la magazeno, kaj poste forkuri, sed ke, vidante la lokon, kie li kaŝfaris ion, vi iris kontroli kaj trovis ĉi tiun aĵon.»

«Vi pravas. Mi estas morte tima, sed mi komprenas, ke nenion alian mi povas fari. Mi iros telefoni. Ĉu vi bonvolas veni kun mi? Via apudstaro estas ege necesa.»

11[redakti]

Milan apenaŭ komencis postkuri la teroriston, jam oni atakis lin de malantaŭe. La postkurato ja ne laboris sola. Du kunuloj atendis lin ekstere. Ilia tasko estis kontroli la diversajn pordojn de la ĉiovendejo, por la okazo, se iu el ties gravuloj venus kaj per ŝlosilo enirus tra unu el ili.

Ĉar la magazeno estis grandega kaj havis enirejojn ĉe kvar stratoj, ili devis konstante rondpaŝi ĝin. Ili konis la horojn de la Sekuriksvojiro kaj laŭ ilia plano la ĉefo devis eniri la konstruaĵon post paso de la gardisto. Ili kompreneble ne povis scii, ke ĉi-nokte la gardisto estas komencanto, homo ne tre praktika, kiu ne povis ne malfrui en sia rondirado. Kiam Rikardo eniris, ambaŭ kunuloj troviĝis ĉe la alia flanko de la granda magazeno, tiel ke ili ne povis vidi lin, sed ili trankvilpaŝe alvenis al la flanko, kie ilia ĉefo eniris, ĝustatempe por mire konstati, ke tiu kure foriras kaj ke iu eksekvas lin.

Ilia interveno estis rapida kaj trafa. Post kelkaj momentoj, Milan kuŝis sur la trotuaro, senkonscia kaj kun videblaj batmarkoj.

12[redakti]

«Mi havas ideon,» Katarina diris. «Eble ĝi ebligos al vi rilati pli malfrue kun la polico. Aŭ eble eĉ tute ne.» Ĉi-lastan parton ŝi ne kredis, sed, laŭ ŝia opinio, ne gravis malveri, se tio povis remeti iom da trankvilo en la koron de la tremanta knabo.

«Ideon, ĉu? Kiun?!»

«Vi iru daŭrigi vian gardistan kontrol-iron. Mi telefonos al Sekuriks, ke vi eliris por postkuri teroriston, sed vi komprenis, ke vi ne havas ŝancon lin trafi. Tiam vi vidis min, kiun vi konas kaj fidas, kaj petis min telefoni al Sekuriks kaj al la polico, restante ĉi tie por montri, kie troviĝas tiu suspektinda afero. Dume vi daŭrigas vian noktan gardo-iron, pri kiu vi nun kontraŭvole malfruis. Tiel ili rilatos nur kun mi, kaj plej alte estimos vin: post tia aventuro, via unua penso ja estis nur via respondeco de Sekuriks-gardisto.»

«Daŭrigi, mi, nun, post ĉio ĉi, ĉu? Sed mi apenaŭ kapablas pensi!»

«Des pli bone! Ne pensu. Nur reprenu vian paperon kun la indiko de la sinsekvaj taskoj, iru al la domo, kie vi devas iri post Plinov, kaj daŭrigu plu.»

«Almenaŭ tiel mi ne devos mem telefoni al Sekuriks aŭ al la polico! Dankon, Katarina, ŝajnas al mi, ke via ideo estas bona. Ĉu vi tiel ĉiam pravas?»

«Eble ne tute ĉiam, sed ofte, kara, plej ofte.»

Dum Rikardo paŝis for, senpezigita pro la eblo ne telefoni mem al tiuj timigaj oficejoj, la vorto «kara» plaĉe resonis en liaj oreloj.

13[redakti]

Sola en la vastega magazeno, Katarina decidis ne telefoni tuj. Tiuj teroristoj tute certe volas, ke la eksplodo okazu iam dumtage, kiam estos multegaj homoj en la proksimaĵo. Tion ili faris jam dufoje, tion ili certe ree faras. Sekve, ne estas urĝe informi la policon aŭ la Sekuriksan centran oficejon. Ju pli malfrue ili ekscios pri la afero, des pli longe ili lasos Rikardon trankvila. Kaj la komforton de tiu aminda ŝafido oni plej serioze atentu.

Samtempe, disaj sentoj interbatiĝis en la koro de Rikardo, dum li paŝis de konstruaĵo al konstruaĵo laŭ la papero, sur kiu priskribiĝis la sinsekvo de liaj noktaj taskoj. «Espereble ŝi atendas antaŭ ol voki la policon», li pensis, timante la momenton troviĝi vid-al-vide de policano, kiun eble interesos lia laborpermeso. Sed la kontraŭa penso lin okupis same: «Nun, tiu aminda kuraĝulino troviĝas tute sola en tiu danĝera loko, kie eksplodo riskas okazi de minuto al minuto. Espereble ŝi vokos la policon tuj, por ke ili rapide liberigu ŝin de tiu plej timinda danĝero.»

Ankaŭ sur alia kampo la knabo havis sentojn reciproke kontraŭdirajn. «Kial mi faras ĉi tiun rondiradon? Kial mi ne malaperas tuj? Mi povus reiri hejmen petveture. Tiel la polico ne 27 scius pri mia nevera laborpermeso. Kompreneble mi ne ricevus la monon de Sekuriks, sed kiom valoras mono, se oni ekscios, ke ĝi estis ricevita per nehonesta rimedo? Jes, sed petveturi estas riska afero. Oni povas atendi dum horoj, kaj neniu aŭto haltas. Kaj cetere mi malŝatas peti, mi neniam petveturis, mi ne estas tia homo, kiu sukcesas en similaj aferoj. Kaj krome la pago de Sekuriks estas grava. Valoras atendi ĝin. Ne, ne. Mi ne foriru. Mi faru mian laboron plej zorgeme. Cetere, se mi malaperus, mi perdus Katarinan.»

La penso pri Katarina redonis al li kuraĝon. La laborpermesa problemo iĝis eta, eta. Kaj eĉ se la polico malkovros lian fi-agon, eĉ se oni enŝlosos lin en malliberejo, Katarina venos viziti lin, alporti al li oranĝojn...

Kaj post tiu penso, kiu igis lin rideti, teruro ree kaptis lin. Sed kion fari? Kiam oni sentas sin senpova, oni turnas sin al Dio. «Dio, Dio mia,» li mallaŭtis, «mi petegas vin, faru, ke Katarina tuj voku la policon, ke tiu eksplodaĵo ne ekfunkciu, dum ŝi troviĝas tie sendefende.»

Tiel plu iris Rikardo, kaptata jen de timo, jen de espero, jen ree time tremanta, jen repensanta pri sia amo... Dancis la sentoj en li dancon plej ofte ne plaĉan. Kaj li paŝis plu kaj plu sub la luno.

14[redakti]

Sur la stratoj senhomaj je tiu nokta horo, taksio, revenanta de malproksima veturado, subite haltis. Sur la trotuaro ja kuŝis juna viro, ŝajne malbonfarta. La ŝoforo elaŭtiĝis, iris al la kuŝanta homo.

«Batita! Videble tiu estis atakita kaj batita! Li estas senkonscia, sed li vivas.»

La ŝoforo rondrigardis, esperante vidi iun, kiu povus helpi. Malplaĉis al li lasi la junulon sola surtrotuare, dum li iras telefoni al la polico. Sed la strato estis plu senhoma.

Feliĉe, telefono troviĝis ne tre malproksime. Post nelonge, la polico estis informita. Plu pasis kelkaj minutoj kaj jen polica aŭto, kun turniĝanta lumo sur ĝi, rapidege alvenis al la loko, kie la taksiŝoforo atendis.

Milan estis eliĝanta el sia nekonscia stato. Li sukcesis sidigi sin.

«Nenio serioza,» diris unu el la du ĵus alvenintaj policistoj, post rapida kontrolo. «Nenio ŝajnas rompita. Ili trafis vin nur supraĵe.»

«Supraĵe, ĉu vere?» Milan respondis. «La doloro, kiun mi sentas, ne ŝajnas al mi supraĵa. Ŝajnas, kvazaŭ mia kapo baldaŭ eksplodos.»

«Ĉu vi sentas vin kapabla rakonti, kio okazis?»

«Nu, mi provis haltigi tiun teroriston, li ĵetis min teren, mi tamen tuj restariĝis, kuris post li, sed tiam aliaj atakis min de malantaŭe, mi ne vidis ilin, eĉ ne scias, kiom da ili estis. Tre rapide ili havigis al mi baton, ege dolorigan — eĉ se laŭ kelkaj nur supraĵan — kiu faligis min senkonscien.»

«Teroristo, ĉu? Kiu?»

«Nu, mi ne scias la nomon, sed lia foto troviĝas ĉie en la urbo, en la tuta lando, fakte. Polico serĉas lin.»

«Ĉu vi estas certa? Kie vi provis haltigi lin?»

«Mi eble ne estus certa, se mi nur vidus lin pasi kure, kiam li eliris el la magazeno, sed post la batoj, kiujn mi ricevis, ne plu estas dubo. Se aliaj fiuloj havus similan vizaĝon, estus vere plej mirige.»

«Li eliris el magazeno, vi diris. El kiu?»

«Plinov. Mi estis tie kun knabino. Kiam ni alvenis ĉe pordo, li eliris, preskaŭ kure. Mi tuj rekonis lin. Mi provis lin haltigi, sed ne sukcesis, kaj...»

«Kun knabino? Kie estas nun tiu knabino?»

«Mi ne scias. Si eble eniris la ĉiovendejon. Ni iris helpi Sekuriks-gardiston, kiu, ŝajne, estis enŝlosita tie.»

«Enŝlosita? Sekuriks-gardisto? Kion vi rakontas?»

La dua policisto tre mallaŭte komunikis sian opinion en orelon de la unua:

«La bato, kiu lin trafis, verŝajne malbonigis lian kapon...»

«Nu,» reparolis la unua, «ĉu vi kapablas stari? Jes? Bone! Ni iru al Plinov por vidi, ĉu eblas igi la aferon pli klara, kaj eble eĉ ankaŭ trovi vian kunulinon. Venu kun ni.»

15[redakti]

Feliĉa troviĝi sola en tiu vastega magazeno, Katarina promenis en ĝi, observante, interesiĝante pri tio kaj tio ĉi, fojfoje eĉ dancante en la pasejoj, kiuj tage ĉiam plenplenis je moviĝantoj, sed kiuj aspektis nekredeble larĝaj ĉi-nokte pro la senhomeco.

Sed jen ŝi aŭdis, kvazaŭ pluraj homoj envenus.

«Milan! Mi forgesis pri Milan!» ŝi ekpensis. «Certe li kaptis tiun teroriston kaj ĉion rakontis al la polico. Ili do venas por vidi la eksplodaĵon. Kaj mi eĉ ne telefonis al Sekuriks! Tio aperos suspekta. Mi devas telefoni tuj.»

Feliĉe, ŝi rapide trovis telefonon, kaj post kelkaj provoj sukcesis ricevi komunikiĝon kun la ekstero.

«Sekuriks,» diris dormema voĉo, post kiam la longa sonorado finfine ĉesis.

«Mi estas en Plinov,» Katarina diris, «mi telefonas nome de via gardisto. Li trafis teroriston, kiun la polico serĉas, kaj...» Ŝi rakontis la tutan aferon, kun la ŝanĝoj, kiujn ŝi trovis metindaj.

«Bone, mi tuj informos la policon. Restu tie. Vi certe tuj ricevos ties viziton,» la sekuriks-ulo finis.

Laŭ la bruoj, Katarina komprenis, ke oni serĉas ŝin. Ŝi decidis plej diskrete reiri al la loko, kie la eksplodaĵo troviĝis, kaj tie malkaŝi sin. Ŝi nun estis sur la sepa etaĝo, kaj la homoj, kiuj envenis la ĉiovendejon, aŭdeble traserĉis etaĝon post etaĝo, komencante de malsupre. Ŝi rapide ŝtuparis ĝis la kvina, kie la teroristo faris sian kaŝan laboron, kaj tie bonvenigis la policanojn, sekvatajn de Milan, kies vizaĝo montris batsignojn.

«Kion vi faras ĉi tie, nokte, en ŝlosita magazeno?» suspekteme demandis unu el la policanoj.

«Mi atendas vin.»

«Kiel vi povas atendi nin? Ni eĉ ne estis informitaj pri via ĉeesto!»

Precize je tiu momento ekvivis la portebla radio-aparato, elsenda kaj riceva, kiun la alia policano surhavis. La interparolo ne estis tre aŭdebla por la aliaj ĉeestantoj, sed tuj li klarigis:

«Oni petas nin veni al la kvina etaĝo de Plinov. Tie atendas nin knabino, kiu havas ion gravan por diri.»

«Strange, ke nur nun ni iĝis informitaj,» diris la alia.

«Ho, vi scias,» Katarina respondis ridete, «tiu Sekuriks-ulo ŝajnis tiel dormema, li diris, ke li sciigos al la polico, sed mi min demandis, ĉu estas saĝe fidi lin. Tamen li tiom ripetis «estas nia tasko kontakti la policon, ne faru al vi zorgojn», ke mi ne kuraĝis mem voki vian oficejon.»

«Ha! Sekuriks! Kompreneble!» la policanoj pli malpli samtempe diris. «Tiuj kredas sin pli fortaj ol la vera polico kaj ĉiam volas solvi la problemojn mem, eĉ kiam ili ne kapablas... Sed diru do al ni, kial vi telefonis al Sekuriks kaj kion vi faras ĉi tie.»

Refoje, la raporto de Katarina ne plene prezentis la veron, sed ĝi estis kredebla, kaj ĝusta pri la detaloj, kiuj riskus enhavi gravegajn sekvojn. Kiam ŝi montris la aĵon, kiun la teroristo fiksis sub montrotablo, la policaj vizaĝoj alprenis plej seriozan esprimon. Tuj la policestro estis informita, kaj post neimageble mallonga daŭreto alvenis fakulo pri eksplodaĵoj kaj suspektindaj objektoj.

16[redakti]

«Ĉi tiu estos facila,» diris al si Rikardo, enirante ne tre grandan magazenon, porsemajne fermitan «pro subita forpaso de la estro», laŭ skribaĵo fiksita sur la pordo.

Sed apenaŭ li estas en ĝi, jam lin ekkaptas nova timo. Ŝajnas, ke io bruas, kaj tiuj bruoj strange similas tiujn, kiujn li mem faris, kiam li estis enŝlosita. Ne ekzistas tiom da malsamaj manieroj alvoki helpon!

Ŝranko. Muroŝranko, fakte. Jes, el ĝi la batbruoj venas. Ŝlosilo troviĝas en la ŝrankopordo. Kun koro batanta, Rikardo malŝlosas, malfermas kaj vidas viron, kies korpo ne povas moviĝi pro tre serioze farita ligado: la manoj estas fiksitaj unu al la alia ĉe la dorso, kaj ankaŭ la malsupran parton de la kruroj oni ligis. Tuko sur la buŝo malebligas parolon, kaj, mirige, mankas al la viro pantalono.

La aero, kiu trafas la nazon de la knabo, tiel aĉe malpuras, ke lia unua movo estas forturni sin. Nur per tre malfacila kunpreno de la tutaj troveblaj kuraĝo kaj volforto li sukcesas reveni al la viro kaj liberigi lin.

Kiam tiu ekparolas, lia voĉo plenas je kolero:

«Pli ol dudek kvar horojn! Ĉu vi povas imagi? Pli ol dudek kvar horojn mi restis en tiu lokaĉo. Sen manĝi, sen trinki, sen povi iri necesejen. Fi! Mi fermu la pordon. Pri la purigo ni aranĝos poste. Iru al la fenestreto tien, bonvolu, kaj envenigu iom da pura aero. Elteni tian malpurecon mi ne plu povas. Kaj nun trinki,» li aldonas, kaj li iras preni por si grandan glason da biero.

Rikardo estis tiel trafita de la neatendita trovo, ke li nur rigardegas plu, senvorte, kun la malfermita buŝo, kiun li kutime elmontras, kiam timo aŭ nekompreno forprenas de li ĉian kapablon funkcii.

«Ki... ki... kio o... okazis al vi?» li fine sukcesas elparoli.

«La teroristo atakis min. Tiu, kies foto malbeligas ĉiun straton de ĉi tiu urbaĉo. Mi apenaŭ vidis lin, sed tamen sufiĉe por lin rekoni. Sed tuj mi estis senkonsciigita. Mi vekiĝis ligite kaj enŝlosite, sen pantalono.»

«Tion mi komprenas eĉ malpli ol la ceteron. Kial diable igi vin senpantalona?»

«Uniformon li volis. Li prenis ankaŭ la jakon. Li ial bezonis mian uniformon de Sekuriks-gardisto.»

«Ĉu ankaŭ vi estas Sekuriks-ano? Nekredeble!»

«Kion vi trovas nekredebla? Mi ne estas malpli taŭga por tiu belaĉa funkcio ol vi, knabeto! Aŭ ĉu vi trovas min fi-garda, ĉar mi lasis ilin superforti min?»

«Ne, ne, mi...» komencis Rikardo, time, ĉar tiu viro estis alta, larĝa kaj dika fortegulo, kiun kolero igis eĉ pli danĝera. Sed li ne havis la tempon fini, jam la alia interrompe parolis:

«Ne kredu min pli fuŝa ol vin. Via nuna sinteno ne vidigas vin alte kapabla gardisto. Vi staras tie kiel ulo, kies pensilo ĉesis funkcii.»

«Mi trovas en vi nenion malbonan. Kaj mi ne dubas, ke mi estas ĉiurilate malpli kapabla ol vi. Ne. Vi min miskomprenis. Kiam mi uzis la vorton nekredebla, mi simple volis diri, ke mi ne facile komprenas, kial nia firmao lasis vin en tiu ŝranko sen zorgi pri vi dum pli ol dudek kvar horoj.»

«Videblas, ke vi estas novulo. Min tio ne mirigas. Sekuriks estas en tre malfacila situado. Mankas viroj, kiuj akceptas fari tiun laboron. Domŝtelistoj, fajrofarantoj kaj teroristoj pli kaj pli multas, kaj fariĝas pli kaj pli sentimaj...»

«Sed,» Rikardo interrompis, «se vi ne faris vian tutan rondiradon, la centra oficejo tion eksciis jam frumatene. Ili sciis, kiun vojiron vi devis sekvi. Kial ili ne serĉis vin?»

«Ili ne havas sufiĉe da homoj por fari la tutan laboron, kaj serĉi min ne alportas al ili monon, do estas por ili malpli grava tasko ol kontentigi la protekto-petantojn. Eble ili opiniis, ke mi ien forveturis kun mono ŝtelita dum mia rondirado. Kiu scias?»

«Tamen, se ili ne havas sufiĉan personaron por serĉi malaperintan gardiston, ili povas transdoni la aferon al la polico!»

«Polico! Knabo, sciu, ke mi siatempe anis al la polico. Mi konas tiun mondon. Kiam ili eksciis, ke mi ekspolicano malaperis, miaj ekskunuloj tute certe reagis per ĝojega ridado. Kiam ili scios, ke mi estis ligita en ŝranko dum dudek kvar horoj, senpantalone, ilia ridego altiĝos ĝis neniam trafitaj suproj, ĝis ili preskaŭ mortos pro rido. Tian humuron ili havas.»

«Tamen...»

«Cetere, ankaŭ al la polico mankas homoj. Ili ne sukcesas plenumi ĉiujn gravajn taskojn. kiujn ili devus. Kaj vi scias pri tiu renkontiĝo de ŝtatestroj, kiu okazos morgaŭ. Pro ĝi la polico petis la helpon de Sekuriks, ĉar ĝi ne havas — multe mankas ĝis tio — tiom da homoj, kiom ĝi bezonus, kiuj kapablas plenumi gardfunkciojn en tia riskoplena situacio. La polico komencos serĉi min, post kiam la ŝtatestroj reflugis sialanden. Ĝi ne povas ĉion fari, do ĝi komencas per la tasko, kiun ĝi opinias plej grava. Por mi, mi gravas pli ol ŝtatestro, sed mi dubas, ĉu multaj samopinias kun mi.»

«Kaj Sekuriks pensis, ke, se vi ne malaperis ien kun mono aŭ kun bela riĉa virino, mi certe trovos vin, ĉar mi faras la saman rondiradon.»

«Prave. Vi komencas kompreni, kiel ilia kapo funkcias. Ili pensis, ke, kio ajn okazis al mi, mi verŝajne povos elteni unu tagnokton. Tamen ni ne estu tro aĉ-opiniaj pri ili. Kion ili povas fari, sen pli da gardistoj, se la polico ne povas helpi tuj?»

«Nu, jes, finfine, la nekredeblaĵo fariĝas pli kredebla. Sed ne pro tio pli plaĉa. Mi dekomence ne estis tre ema akcepti tiun ĉi laboron, kaj mi ne povas diri, ke la ĉi-noktaj okazaĵoj grandigas mian amon al ĝi. Tamen, kion mi faru nun? Mi treege malfruas en mia vojiro.»

«Rapidu for, kaj finu ĝin. Mi tuj raportos mem pri mi, kaj pri la fakto, ke vi min liberigis. Diru al mi, knabo: kiel vi nomiĝas?»

17[redakti]

En la terorista loĝejo, tri viroj ĵetis al si reciproke vortaĉojn.

«Sufiĉas!» aŭtoritatis la Unua. «Mi plu surhavos la uniformon.»

«Vi jam devus esti for de longe,» la Dua malkontentis. «Mi ne komprenas viajn strangajn ideojn. Normale vestita, en veturilo, vi jam estus ekster ĉia danĝero, ke polico kaptus vin...»

«Kun gardista uniformo, vi estos tuj rekonebla,» aldonis la Tria, same aĉ-voĉe.

«Ĝuste ne. Uniformulon sur biciklo ĉiuj vidas, sed memoras neniu. Nu, mi estas la ĉefo, kaj sufiĉas kun tiu ĉi diskuto.

Montriĝas, ke vi ne povas kompreni, sed tio nenion ŝanĝas. Mi ne akceptas pluan diskutadon.»

«Uniformo! Ili ne povas kompreni», li plu pensis, dum streĉa silento ekpezis en la ĉambro. Li ĉiam havis fortan amon al uniformoj. Jam kiam li estis nur dekjara, kaj lia dudekjara frato revenis hejmen soldate vestita, li sentis egan admiron, kiun ne vere ĝenis la fakto, ke tiu frato konstante parolis pri li plej malestime. Kaj kiam tiu fariĝis policisto, kiel bela li aspektis en sia uniformo! Li plu alparolis la frateton de alte, kvazaŭ ĉi-lasta estis io fuŝita de la naturo, kaj tio kolerigis la knabon, sed en la koleron kiom da admiro enmiksiĝis! Kaj kun la admiro venis dezirego foje montri al la frato sian valoron. La pliaĝulo trovadis plezuron en la arto, kiun li pli kaj pli perfektigis, ridindigi la frateton, sed tio nur fortigis en la knabo la volon sekvi la vojon de la frato, por iutage povi diri: «Rigardu. Mi ne estas neniulo. Ankaŭ mi havas uniformon. Kaj oni trovas min pli bona ol vin.»

Sed pro iu fuŝo, kiun kapdoktoro priskribis malhoneste, la pli juna frato ne restis longe soldato. La polico malakceptis lin, ĉar li estis iom tro malalta. En la ekzameno por fariĝi fervoja kontrolisto li malsukcesis. La dogana servo rifuzis lin nejuste, ricevinte raporton pri lia sinteno dum la tempo soldata. Kaj tiam lian fraton policiston mortigis iu aĉulo... Nun, kiam li havas belan uniformon, kaj plenumas konstante grandfarojn, kiuj igas la mondon paroli pri li, kaj lin senti sin grava, oni ne forprenu de li la plezuron trabicikli la regionon uniforme!

Estas mirinde, kiom oni povas esprimi senparole. Dum la Unua perdiĝis en siaj memoroj kaj konsideroj pri uniformoj, la Dua kaj Tria rigardis sin reciproke kaj interŝanĝis per la okuloj, fojfoje helpataj de diskreta manmovo, ideojn plej interesajn.

Kiam la ĉefo videble eliĝis el sia dolĉa-maldolĉa baniĝo en silenta pensado, la Dua ekparolis:

«Mi pripensadis, dum vi restis longe senparola, kaj finfine mi ŝanĝis mian opinion. Aperas nun al mi, ke vi pravas. Sur biciklo, kun gardista uniformo, vi estos malpli rimarkebla.»

«Jes,» aldonis la Tria, «ankaŭ mi nun samopinias. Krome, la fakto, ke ne tuj vi forkuris, helpos. Eĉ polico serĉanta vin ne zorgos pri gardisto malrapide biciklanta tiel malfrue post la okazaĵoj. Nun, kiam via vizaĝo estas tute senhara, vi ne plu similas viajn fotojn. Kaj ĉar neniu povas suspekti, ke vi havas uniformon...»

«Vi estas certaj, ke vi mortigis tiun ulon, kiu provis min haltigi ĉe la eliro el Plinov?»

«Jes, tute certaj. Ne havu zorgojn pri tiu.»

«Bone. Nu, ĉio nun estas en ordo. Mi tuj forbiciklos. Vi konas viajn devojn pri la sekvo. Agu precize laŭ ili. Mi fidas vin. Ĝis!»

Li ne estis for de tre longe, kiam la Dua ektelefonis:

«Polico, ĉu? Mi vidis la teroriston, kies foto troviĝas ĉie en la lando. Li surhavas gardistan uniformon kaj trankvile biciklas. Direkte al la maro, ŝajnas al mi. Antaŭ kelkaj minutoj li pasis preter la Centra Teatro. Atentu, li ne plu havas eĉ unu haron sur sia vizaĝo, sed eĉ tiel li estas plene rekonebla.»

«Bone,» diris la Tria. «Nun ni rapide transiru al la kaŝejo, kiun li ne konas. Finfine ni estos senigitaj de tiu ulo, kiu fariĝis pli kaj pli danĝera kun siaj uniform-insisto kaj nekapablo konsideri la realon.»

Dume, en la policejo, la juna viro, kiu ĵus refermis la telefonon, deklaris sin senkomprena:

«Imagu! Se lia informo estas ĝusta, li rajtas ricevi multegon da mono, kaj li eĉ ne diris sian nomon, aŭ de kie li telefonas. Homoj fariĝas strangaj, kiam ili rilatas kun la polico.»

18[redakti]

Rikardo turnis sin. Iu kuris post li, kaj li forte sentis la neceson esti plej singarda. Sed li tuj malstreĉiĝis. Estis la fortulo, kiun li liberigis el la ŝranko.

«Tie ĉi vi jam estas! Diable! Vi rapidas!» tiu diris.

«Vi rapidas ne malpli,» Rikardo rebatis. «Kio okazas? Kial vi ne iris dormi tuj?»

«Se vi scius, kiom mi tion deziras! Sed ili ne lasis min. Post kiam vi foriris, mi kompreneble tuj telefonis al Sekuriks. Ili opiniis, ke vi ankoraŭ ĉeestas, kaj volis urĝe paroli kun vi. Mi diris, ke mi tuj iros transdoni ilian komunikon, kio ajn ĝi estu, sed ke mi unue devas raporti, kio okazis al mi. Estas grave, ke ili sciu, al kiaj danĝeroj ni elmetas nin. Tio donos al ili pli sanajn ideojn pri la monvaloro de nia laboro.»

«Kaj kio estas tiu informo, kiun vi devas transdoni al mi tiel urĝe?»

«Mi ne scias, al kio ĝi rilatas. Estas simple, ke tuj post via rondirado vi iru al la ĉefpolicejo, kie oni atendas vin.»

La junulo ektremis. Malplaĉaj pensoj pri lia laborpermeso envenis lin neforĵeteble.

19[redakti]

Fakte, la etoso en la ĉefpolicejo estis tute alia, ol li atendis. Troviĝis tie multaj homoj. Ĉiu gazeto ŝajne havis tie raportiston kaj fotiston. Se konsideri la voĉojn kaj la aspekton de la vizaĝoj, ĉiuj ĉeestantoj jam trinkis pli — kaj ne akvon — ol oni normale imagus ebla en tia loko.

«Berto! Alportu plian botelon!» iu kriis, dum apudulo lia diris, direktante al Rikardo okulojn iom mis-celajn: «Je via sano, knabo, je via sano!»

Iu sentis sin devigita prezenti al Rikardo la ĉefrolulojn:

«S-ro Ipsil´on, ĉefĉefo de Sekuriks. S-ro Ikso, estrestro de la polico. Sinjoro Zo, ĉefestro de Plinov, la konata magazenego.»

Nur tiam Rikardo rimarkis, ke ankaŭ Katarina kaj Milan ĉeestas. Li aliris ilin.

«Kio okazas? Ĉu ili perdis la kapon?»

«Tute ne. Ili feliĉas, kaj esprimas sian feliĉon en iom nedigna maniero, sed ne pro tio malpli valora. Atentu. Iu ŝajnas deziri alparoli la ĉeestantaron.»

Ruĝvizaĝulo staris, kun glaso en la mano, kaj per malprecizaj mansignoj provis estigi iom da silento.

«Iom da atento, mi petas, geamikoj,» li diris, kaj malrapide la bruo etiĝis.

«Mi trinkas je la sano de tri gejunuloj, dank'al kiuj ni sukcesis kapti la plej danĝeran ulon el bando de teroristoj, kiujn ni longe serĉadis. Tiu bando, kiel vi scias, respondecas pri la morto de multaj homoj, kiuj faris nenion malbonan, sed nur malbonŝance troviĝis surloke, kiam eksplodo destinita teruri la popolon neatendeble okazis en strato multhoma.»

«Vivu, vivu!» iu kriis.

«Kiel vi ankaŭ scias, mono estis proponita por tiuj, kies precizaj informoj ebligos al la polico kapti unu el tiuj mortigistoj. Nu, nome de la ŝtato, kaj en mia funkcio de polica parolperanto, mi havas la grandegan plezuron transdoni al niaj tri kuraĝuloj ĉekon, kiu signas la dankemon de nia tuta loĝantaro pri ilia grandfaro. Dank'al ili ni kaptis la aĉulon, kaj certe ni baldaŭ kaptos la aliajn en la bando. Krome, dank'al tiuj gejunuloj ni sukcesis malebligi, ke okazu terura eksplodo en Plinov, kun neimageblaj, sed certe suferplenaj sekvoj por la personoj, kiuj troviĝos ĉi-posttagmeze je la kvara en tiu ĉiovendejo. Kaj, kompreneble, por iliaj familioj. Alproksimiĝu, geamikoj, ĉu vi deziras unu ĉekon por la tri, aŭ tri samvalorajn ĉekojn?»

«Al mi...» komencis Rikardo.

«... tute ne gravas,» diris Katarina.

«Nu, nu,» dubemis Milan.

«Dankon, geamikoj,» la policano elparolis pli mallaŭte, «sed pardonu, ne estas sufiĉe da loko por skribi tri nomojn, kaj tio eble estigus malfacilaĵojn ĉe la banko. Mi do faros tri ĉekojn.» Lia voĉo relaŭtiĝis por diri: «Mi gratulas vin. Ni ĉiuj trinku je ilia sano.»

La glasoj malpleniĝis, dum manoj batis manojn por brue esprimi ĉies ĝojon kaj estimon al la tri gejunuloj.

Alta maldikulo ekstaris.

«Mi estras Plinov,» li diris. «Kaj mi volas montri mian dankemon al la Sekuriks-gardisto, kies kuraĝo ebligis, ke ne okazu la terura mortigado preparita por ĉi tiu posttagmezo. Venu ĉi tien, junulo. Jen ĉeko por vi.»

«Sed...,» komencis Rikardo, al kiu ĉies okuloj estis turnitaj, dum li pensis pri sia ne speciale kuraĝa restado en la enŝlositejo.

Feliĉe, Katarina tuj vidis, kion li pensas. «Iru kaj prenu, ni partigos poste,» ŝi diris apenaŭ aŭdeble en lian orelon. Rikardo, ĉiam obeema, iris kaj prenis.

Kaj jen ekparolis la direktoro de Sekuriks:

«Mi estas ĝoja kaj feliĉa, ke vi estas ano de la granda Sekuriks-familio,» li solene elparolis. «Dank'al vi oni ĉie en la lando parolos plej estime pri nia firmao. Ankaŭ mi forte deziras signi per plej realeca dono la dankemon de Sekuriks al unu el ĝiaj multaj kuraĝuloj. Venu morgaŭ al mia oficejo, knabo, kaj vi ricevos ion, kion vi neniam forgesos. Dume, mi proponas, ke ni ĉiuj trinku pli je via sano.»

Pliafoje, trinkobruoj sonis tra la ĉambro.

«Nu, gesinjoroj,» la policestro alparolis la ĉeestantaron, «ŝajnas al mi, ke ni multe laboris. Estas nun ege malfrue, kaj mi ne dubas, ke vi ĉiuj konsentos, se mi proponos, ke ni iru dormi. Gratulon al niaj savintoj, dankon al vi sinjoroj gravuloj, kaj bonan nokton al ĉiuj, kiom da nokto restas.»

Ĉiuj brue disiĝis.

20[redakti]

«Kion li donis al vi?» Katarina demandis sci-soife. «Aŭ pli ĝuste, kiom?»

«Neniom,» Rikardo respondis. «Li estis plej realisma. Li diris: mi ne povis aspekti nedonema antaŭ la aliaj, sed nia firmao ne estas sufiĉe riĉa por grandsinjori al vi kiel la ŝtato aŭ Plinov; mi preparis por vi paperon, kiu povos helpi al vi en la vivo.»

«Paperon! Nur paperon! Kio estas sur ĝi?»

«Estas skribite, ke mi estis speciale altvalora kunlaboranto de Sekuriks, ke en la kadro de miaj funkcioj mi antaŭsavis la vivon de multegaj personoj dank'al miaj kuraĝo kaj rapida penskapablo, kaj tiel plu kaj tiel plu. Kiel studanto pri filozofio, tio ege helpos min. Estas granda helpo por kompreni, kiel malproksime la vort-esprimoj kuŝas rilate al la vero. Imagu! Li eĉ parolas tiuletere pri mia celtrafa, praktika aliro al la problemoj kaj pri mia sentima sinteno ĉe danĝero!»

«Nu, ne gravas. La mono, kiun vi ricevis, pagos vian reveturon hejmen, kaj restos al vi ankoraŭ multo. Kiel al mi kaj al Milan, cetere. Kia nekredebla bonŝanco!»

«La monon, kiun mi ricevis de Plinov, ni devas tripartigi. Estus nejuste, ke nur mi ricevu ĝin, pro tio, ke mi estis la gardisto, dum Milan kaj vi montriĝis multe pli kuraĝaj...»

«Bele! Vi estas plej aminda. Dankon, Rikardo kara. Diru, kion vi volas fari nun? Ĉu vi tuj reiros hejmen?»

«Mi ne scias, mi ankoraŭ ne decidis. Mi ankoraŭ ne kapablas akcepti la realecon de tio, kion mi travivis. Konsciiĝi, ke mi nun estas riĉeta, dum antaŭhieraŭ mi havis precize nenion, ne estas facile.»

«Nu, mi ĉiam havas praktikan kapon. Kion vi opinias pri la ideo, ke ni kune faru longan vojaĝon tra Eŭropo kaj Ameriko? Aŭ ĉu vi preferas agi saĝe kaj ne tuŝi tiun monon, krom por la vojaĝo vialanden, kaj teni ĝin en iu sendanĝera loko kiel banko por la okazo, se oni ree priŝtelus vin?»

«Ne, ne. Tia seriozulo mi ne estas. Mi multe preferas la vojaĝon kun vi. Sed ĉu... ĉu... ĉu Milan kunveturos?»

Ŝi ekridis.

«Ankaŭ vi reagas kiel bonkora hundo! Vi scias, ĉu ne?, ke tiel oni kromnomas amikon Milan. Vi tute ne deziras, ke li venu, sed vi sentas vin devigita lin inviti, ĉar li ricevis kelkajn batojn sur la kapon, dum vi trankvile sidis en sendanĝera loko funde de konstruaĵo. Ne. Milan estas bona knabo, kaj saĝa. Li provis kredigi al mi, ke mi estas la virino en lia vivo, sed mi komprenigis al li, kiom li mispensas. Mi amas vin, kaj volas esti kun vi. Al Milan mi sentas ŝaton, estimon, amikecon, sed tio estas io tute alia. La fakto, ke li ne volis iri helpi vin, dum vi troviĝis sola kun tiu terura ulo en Plinov, montras, ke li ne povus esti taŭga viro por mi. Tion mi klarigis, kaj li estas sufiĉe saĝa por konsenti, ke estas pli bone forgesi min tuj, antaŭ ol esti forte korligita, ol post multaj kunaj travivaĵoj. Li estas plej bona knabo, sed ne tiajn mi povas vere ami, dum vi... vi bezonas praktikan kunulinon, decideman, kapablan ĉion fari sukcese, unuvorte, vi bezonas min.»

«Kaj vi bezonas min, ĉu ne? Milan estas multe tro memstara por vi. Vi bezonas doni, helpi, servi... kaj ankaŭ direkti. Jes, jes. Mi komprenas nun. Vi estas bonkora hundino.»

«Rikardo!»

Sed Rikardo nur ridetis. Ame.

POSTPAROLO[redakti]

Kara Rikardo!

Eble vi rekonas mian skribon, kaj miras ricevi leteron de mi. Nu, mi skribas por montri, ke mi konscias, ke mia instruo vere agis instrue.

Mi legis pri vi, kaj eĉ vidis vian foton en gazeto. Vi iĝis tutmonde konata. Sendube la fakto, ke mankis al vi scioj pri la arto gardi sin, igis vin akcepti la rolon de gardisto.

Mi ĝojas pri via belega komenco en tiu okupo. Savi la landon el terorismo en sia unua labortago, tio estas vere rimarkinda grandfaro. Konante vin, kaj alportinte mian malgrandan helpon al tiu sukceso, mi ne povis resti silenta. Mi devis skribi al vi por esprimi mian kunsenton, kaj ankaŭ mian grandan ĝojon, ke vi ne nur nenion perdis pro mi, sed eĉ multon pli ricevis. Vi estas ege pli riĉa nun, ol kiam vi ekkonis min, ĉu ne? Gratulon! Kaj espereble vi sentas iom da dankemo al mi.

Se vi foje pasos en la proksimeco de ĉi tiu mia loĝloko, bonvolu viziti min. Mi ne diras, ke mi redonos al vi tion, kion mi prenis. Tio ne estus justa, ĉar ĉiu serioza instruo, kiu kondukas al reala sukceso, valoras pagon, kaj ĉi-okaze vi pagis malmulte rilate al tio, kion vi ricevis. Sed mi plezurus revidi vin, kaj aŭdi de vi la rakonton de viaj tiunoktaj aventuroj.

Eble mia espero revidi vin estas nerealisma. Se jes, mi tion bedaŭros. Eble eĉ, nun kiam vi havas miajn familian nomon kaj adreson, vi tuj iros porti ĉi tiun leteron al la polico, al kiu vi certe raportis pri la ŝtelo. Mi prenas tiun riskon sur min, ĉar mi sentas al vi fortan amikiĝemon.

Mi esperas, ke vi fartas bone, kaj deziras al vi ĉion bonan,

via, Janĉjo