Dek monatoj SR 1975

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

LA DEKDU M0NAT0J

(J. Chvosta, PODEBRADY, Ĉeĥos1ovakio) Vol. 26 n-rp 3(113) 30.6.1975.

Kiam la prahomo venis al bezono mezuri la tempon, do la nura sendiskuta mezurunuo nepre estis nur la tago. Nur nuntempe oni scias, ke la rotaciado de la Terglobo ne estas regula, ke la tago plilongigas, ekzistas eĉ diversaj tagoj lau diversaj vidpunktoj. Sed por la prahomo tio estis konvena mezurunuo, ĉar unu tago estis kiel alia, antaŭa aŭ sekvanta. Eĉ se varmo kaj lumo ludis certan rolon, tamen la monotoneco de tagoj nepre estis klara kaj ĉiu komprenis la tempon de ok tagoj, de dudek tagoj ks. Sed por mezuri pli longan tempon per uzado de la nova mezurunuo aperis malhelpoj, ĉar la sendiskuta mezurunuo, tago, ne formas entjeran nombron en aliaj fenomenoj, laŭ kiuj oni volis mezuri la pli longajn intervalojn de tempo. Nome tiuj fenomenoj estas ŝanĝoj de la luno kaj de la suno. Sed ili harmonias nek kun la entjera nombro ĉa tagoj nek reciproke kun si.

Pli fidindaj kaj pli precizaj estas la ŝanĝoj de la luno. Tial oni elkreis laŭ ili laŭlunan kalendaron, kies ĉefa unuo estis monato. En kelkaj lingvoj ekzistas eĉ sama vorto por monato, kiel tempunuo kaj por la luno. Kompreneble en tiu laŭluna kalendaro oni konstatis ankaŭ la ŝanĝojn de la suno, kiuj estas malpli fidindaj, malpli koneblaj. Tamen eĉ en tiu kazo estas ia precizeo kaj oni konstatis, ke tiu precizeco ne harmonias kun la lauluna kalendaro. Kaj estis necesaj korektoj, ekzemple oni enŝovis la tutan monaton. En aliaj landoj oni elkreis perfekte lausunan kalendaron ne atentante la ŝanĝojn de la luno. Kiel progreso aperis kombinita kalendaro, kiu respektas la ŝanĝojn de la luno kaj tiujn de la suno. Kaj tian kalendaron ni uzas ĝis nun. Sed ĝi estas heredaĵo de multaj aliaj diferencaj kalendaroj kaj ĝia historio havas multajn deviojn kaj returnojn.

En la nuntempa kalendaro estas la ĉefa unuo jaro, kiu estas dividita en dekdu monatojn. La monatoj. havas proksimume po kvar semajnojn kaj ĉiu semajno havas sep tagojn. Klare estas, ke la jaro devenas el la ŝanĝoj de la suno, kontraŭe la monato kaj semajno devenas el la ŝanĝoj de la luno. La nuntempa kalendaro ne estas perfekta, oni riproĉas al ĝi diferencan nombron da tagoj en monatoj, neredukteblecon de semajanoj al monatoj aŭ al jaro. La konsekvenco estas, ke ne nur en ĉiu monato estas alia tago lundo, alia mardo ktp., sed eĉ en jaroj ne estas la samaj tagoj. Tial ne estas ebla simpla aparato simila al horloĝo, kiu montrus tagojn, semajnojn kaj jarojn. Tion priservas la homo permane forŝirante foliojn de tagoj aŭ semajnoj kaj oni ĉiujare aĉetas novan kalendaron. Oni jam proponadis reformon de nia kalendaro, sed ĝis nun restas la nuntempa kalendaro.

+ + + + + .

La dekdu monatoj havas nomojn el la latina lingvo, kiuj do estas pli ol dumiljaraj, ĉar en la jaro 44 a.Kr. okazis la reformo de kalendaro kaj ekde tiu tempo validis tielnomata juliana kalendaro. Tiuj latinaj nomoj transiris preskaŭ en ĉiujn lingvojn, do ili estas ankaŭ en Esperanto. Nur kelkaj lingvoj rifuzis tiujn internaciajn nomojn kaj komencis uzi siajn nomojn. El la eŭropaj lingvoj tiel faris kelkaj slavaj lingvoj kaj la finna lingvo. Interese estas, ke en tiu ĉi kazo diferenciĝis eĉ tre proksimaj lingvoj. Ekzemple la ĉeha lingvo uzas siajn nomojn, sed la tre parenca slovaka lingvo uzas la latinajn. Simile la rusa lingvo uzas internaciajn kaj la ukrajina lingvo uzas la siajn. La propraj nomoj de monatoj devenas el naturaj fenomenoj, do ili esprimas ekzemple ion kiel: monato de glacio, monato de senfoliiĝado ktp. Cetere la etimologio de kelkaj nomoj estas mistera kaj oni klarigas ĝin diference.

Kompreneble la prononcado de tiuj internaciaj nomoj multe diferenciĝas. Nome neniu scias, kiel tiujn nomojn elparolis la eksaj Romianoj, la nuna prononcado devenas el la mezepoko kaj oni povus diri, ke plej fidinda kaj plej proksima ĝi estus en Esperanto. Do la dekdu monatoj havas en Esperanto siajn nomojn en preskaŭ tia formo, en kiu ili ekzistis en la mezepoka latina lingvo. La aliaj lingvoj iomete adaptis ilin, se ne en skriba formo, do nepre enlabuŝa. Kaj kiam la nomoj venadis pere de eŭropaj lingvoj al aliaj lingvoj, do ili estis ankoraŭ pli multe adaptitaj, ja kripligitaj. Certa ekzemplo estas la malaja lingvo kaj precipe la maoria lingvo de Nov-Zelando. Tiu ĉi maoria lingvo havas nur jenajn konsonantojns h k m n ng p r t w wh. Do oni povas imagi la kripligon de diversaj vortoj, kiuj enhavas aliajn konsonantojn. Jen la ekzemplo en kelkaj lingvoj, kies prononcado ne diferencas tro de la skriba formo:

Esperanto: Slovaka: Hispana: Ru sa Maoria:
lat .lit.:
Januaro Januar Enero Janvarj Har.uere
Februaro Február Febrero Fevralj Pepuere
Marto Marec Mar zo Mart Maehe
Aprilo Apríl Abril Aprelj Aperira
Majo máj Mayo Maj Mei
Junio Jún Junio Ijunj Hune
Julio Júl Julio Ijulj Hurae
Aŭgusto August Agosto Avgust Akuhata
Septembro September Setiembre Sentjabr Hepetema
Oktobro Október Octubre Oktjabr Oketopa
Novembro November Noviembre Nojabr Noema
Decembro December Diciembre Djekabr Tihema


Estas videble, ke la maoriaj nomoj ne estis prenitaj el la skriba formo de la angla vorto, sed el la buŝa. Tial estas: Hune - Tihema, ĉar ili aŭdis: ĝune - disambe, kion ili strebis anstataŭi per siaj ĉeesta^ konsonantoj, kaj ne vidis: June - December.

La dekdu monatoj nepre havas similecon kun numeraloj: sep, ok, naŭ dek. Sed la ordo ne koincidas. E1 tio sekvas, ke kiam la nomoj de monatoj ekestis, la jaro estis komenciĝanta la 1-an de marto. Nur poste oni transŝovis la komencon de la jaro al la 1-a de januaro. Aliaj nomoj de monatoj estas lau nomoj de romiaj dioj : Mars, Ianus, Februo, Maia; aprilo estas eble de vorto: aperire = malfermi, junio estas lau la estrino de dioj. Interesaj estas nomoj: julio, aŭgusto. Origine tie estis nomoj: quintilius, sextilius - do laŭ numeraloj. Sed por honorigi la unuan imperiestron: Gaius Julius Caesar - oni alinomis ĝin: Julius. Kaj kiam lia adoptiva filo Oktavianus Augustus iĝis imperiestro, do oni nomis laŭ li ankaŭ la monaton: Augustus. Kaj kompreneble la monato de aŭgusto ne povis havi malpli da tagoj ol la monato de julio. Tial ili ambaŭ havis la saman tagnombron kaj la mankantaj taaoj estis prenitaj de la lasta monato tiama. Do tial eĉ nun februaro havas nur 28 tagojn.

Cetere la datado nuntempa ne estis ĉe Romianoj, nur el la mezepoko devenas: die 23. Octobris - la 23-an de oktobro. La Romianoj havis en ĉiu monato tri gravajn datojn: Kalendae - ĉiam la unua, Nonae - la kvina aŭ sepa, Idus - la dektria aŭ dekkvina. En monatoj: marto, majo, julio kaj oktobro temis pri sepa kaj dekkvina, en aliaj pri kvina kaj dektria. Kaj oni kalkulis ĝis tiuj datoj, do la supra dato estis: A.D. X.Kalendas Novembras - nome: la deka tago antaŭ la unua de novembro. E1 la vorto: Kalendae - devenas la vorto: kalendaro. A.D. = ante diem — Esperante: tago antaŭ. Do la 5-a de majo estis: A.D.III NONAS MAIAS. Caesar estis mortigita IDIBUS MARTIIS.

Kiam la granda franca revolucio forigis ĉion kristanan, ĝi enkondukis ankaŭ la novan kalendaron. La komenco de la jaro estis la aŭtuna ekvinokso. Ĉiu monato havis 30 tagojn dividitajn en 3 dekadojn, kaj al la fino de la lasta monato estis aldonitaj kvin solenaj tagoj de la respubliko. La monatoj prenis nomojn laŭ la naturo kaj estis logikaj per siaj finaĵoj:

  • Reudemiaire, brumaire, frlmaire (vinrikolto, nebuloj, frostoj)
  • Nivose, Ventose, PluviSse (neĝo, vento, pluvo)
  • Germinal, Prairial, Floreal (ĝermado, herbejoj, floroj)
  • Messidor, Thermidor, Fruktidor (grenrikolto, varmegoj, fruktoj).

Oni forigis ankaŭ la kristanan jarindikon kaj kalkulis la jarojn de la respubliko. Tiun kalendaron nuligis la imperiestro Napoleon.


La juda liturgia kalendaro havas monatojn, kiuj estas komenciĝantaj ĉiam per la plenluno. La noraoj de monatoj estas: tiŝri, marĥeŝvan, kiŝlev, tebet, ŝbat, adar, nisan, sivan, ijar, thamud, ab, elul. Post kelkaj jaroj oni aldonas la dektrian monaton veadar. De judoj devenas la semajno, kiu estis nelogike enprenita al la juliana kalendaro per la kristanismo.

La juliana kalendaro, kiu enkondukis, ke ĉiu kvara jaro estas superjaro, ne harmoniigis precize la kalendaron al la jaro, kio ja estas tempo, dum kiu la Tero finas sian cirkulon ĉirkaŭ la Suno. Oni ekkonis, ke en la 1587. tiu diferenco jam fariĝis 10 tagoj. Tial ekde tiu tempo validas la gregoriana kalendaro, kiu ja neniel tuŝis la dekdu monatojn.


Ekzistas ankorau aliaj kalendaroj, ekzemple mahometana, el kiu oni konas eĉ en niaj landoj la monaton: ramadan; ekzistas ankaŭ hinda kalendaro, sed ili ĉiuj havas la similan laŭlunan bazon. Tute diferenca estas la kalendaro de amerikaj Majoj, kiu ne konas monatojn, sed intervalojn kun 20 tagoj, kiuj estas 18, kaj unu kvintagan intervalon. Tiuj 365 tagoj formas unuon, kiu nomiĝas haab (eble: jaro). La 18 "monatoj" nomiĝas: pop, uo, zlp, zoiz, tzec, xuZ, yaxkin, mol, chen, yax, zac.,ceh, mac, kankin, muan, pax, kayab, cumhu, - la kvintaga monato estas uayeb. La tagoj en la, "monato" estas numerataj de nulo ĝis naudek, sed ili povas ankaŭ havi siaj nomojn, kiel en semajno: imix,ik, akbal, kan, chicchan, cimi, manik, lamat, muluc, oc, chuen, eb, ben, ix, men, cib, caban, eznab, cauac, ahau.

Ĉar la nomoj estas dudek, do en ĉiu "Monato" de tiu kalendaro la samnumeraj tagoj havis la samajn nomojn. Do en unu jaro estis ĉiam: imix 0-a pop, imix 0~a uo, imix 0—a zip, ktp., sed ĉe ni estas ekzemple: lundo 1—a januaro, ĵahdo 1-a februaro, ĵaŭdo (aŭ vendredo) 1-a marto (se estas superjaro) ktp. Kompreneble en tia kalendaro, kiu ne konis supertagojn afi superjarojn povis okazi, ke 0-a pop (komenco de jaro, kiel en nia kalendaro 1-a januaro) iam estis dum printempo, iam dum somero, iam dum aŭtuno. Sendube la ŝanĝoj de la jarsezonoj ne estis tiel koneblaj kaj gravaj.

La dekdu monatoj, kiuj estas priskribitaj supre, ombrigis ĉiujn aliajn tempokalkuladojn, pri kiuj oni parolas tie ĉi. La dekdu nomoj, prenitaj ankau en Esperanto, transiris preskaŭ la tutan mondon kaj eĉ tie, kie oni ne uzas la internaciajn vortojn, oni komprenas ilin.