Desperanto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Desperanto
de Stanislav Schulhof
El la poemaro Per espero al despero (1911)


Dolĉe sonas via nomo,

ho Espero! nia bela vorto!

En la nokto plena je sopiro

vi, Espero, estas eliksiro,

sed nur eliksiro sen la forto.


Kontraŭ ĉio estas vi rimedo,

kiel kontraŭ superakvo muro,

sed vi estas sabla bariero,

ĉiam disfalanta en aero,

sed ni kredas je vi sen murmuro.


Tre agrabla vere estas sonĝo,

ankaŭ sonĝo pri la estonteco,

pri senĉesa homa harmonio,

unu amo, unu familio,

- sukeraĵo por la infaneco.


Ni atendas vane tempon belan,

kiam regos sole via nomo.

En eterna monda karuselo

vi Espero restos ĉiam stelo,

ĉiam malproksima por la homo.


Eĉ se iam jena tempo venos

post jarmiloj, kaj post miliardo,

tiam ree homon batos homo,

sed li batos lin en via nomo -

ankaŭ kun la stelo sur standardo.