Deziro (Eska)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Amikeco Indekso : [[Unuaj agordoj]]
de Eska
Deziro
Mi kantis

Deziro


For de l' homoj, kun sopiro
Mi jam fine volus resti;
Mia sola la deziro,
De la mondo nur foresti.

Mi jam fine volus resti;
For de ĉiutagaj devoj,
De la mondo nur foresti
Ĉiam vivi kun la revoj.

For de ĉiutagaj devoj
Mi forgesos la suferon;
Ĉiam vivi kun la revoj
Kaj retrovos mi esperon.

Mi forgesos la suferon,
Vivon teran mi reamos
Kaj retrovos mi esperon
Se plibela viv' ekflamos.

Vivon teran mi reamos
Se pereos malnobleco,
Se plibela viv' ekflamos,
Se revivos la frateco;

Se pereos malnobleco
En la mondo inter homoj,
Se revivos la frateco
Sen krepuskoj kaj fantomoj,

En la mondo inter homoj
Tiam vivi mi nur povos,
Sen krepuskoj kaj fantomoj
La feliĉon mi retrovos.

Tiam vivi mi nur povos,
Tiam vivo estos belo,
La feliĉon mi retrovos
Ĉar ĝi estas mia celo.

Tiam vivo estos belo
For de l' homoj, kun sopiro;
Ĉar ĝi estas mia celo,
Mia sola la deziro.