Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros
- SED NE BALDAŬ DIROS
Tradukis el rusa lingvo
N. Kabanov.
En urbo Vladimir vivis unu juna komercisto Aksjonov. Li havis du magazenojn kaj domon.
Aksjonov havis blondajn krispajn harojn, estis bela kaj estis granda gajulo kaj kantulo. En juna aĝo Aksjonov multe drinkis kaj, kiam li estis ebria, estis tre malkvieta; sed de tiu tempo, kiam li edziĝis, li ĉesis drinki, kaj nur malofte ĝi okazis al li.
Unu fojon, somere, Aksjonov ekveturis Niĵnij’n Nòvgorod’on por foiro. Kiam li komencis adiaŭi kun la familio, la edzino diris al li:
— Ivàn Dmìtrieviĉ, ne ekveturu vi hodiaŭ, mi malbone sonĝis pri vi.
Aksjonov ekridis kaj diris:
— Vi ĉiam timas, ke mi diboĉos en la foiro?
La edzino diris:
— Mi ne scias mem, kion mi timas, sed mi sonĝis malbone: mi sonĝis, kvazaŭ vi venas el la urbo, demetis ĉapon, kaj mi vidas: via kapo estas tuta griza.
Aksjonov ekridis.
— Nu, ĝi signifas profiton. Jen mi bone komercos kaj alveturigos al vi karajn donacojn.
Kaj li adiaŭis kun la familio kaj forveturis.
Je duono de vojo li kunveturis kun konata komercisto kaj haltis kune kun li por pasigi nokton. Ili trinkis teon kaj kuŝiĝis dormi en apudaj ĉambroj. Aksjonov ne ŝatis longe dormi; li maldormiĝis meze de la nokto kaj, por ke estu pli malvarmete veturi, li maldormigis veturigiston kaj ordonis jungi ĉevalojn. Poste li ekiris al mastro, pagis al li kaj forveturis.
Deveturinte kvardek verstojn, li haltis por nutri ĉevalojn, iom dormis en vestiblo de halte [Necerta teksto: a] domo kaj je tempo de tagmanĝo eliris sur peronon, ordonis pretigi samovaron, elmetis gitaron kaj komencis ludi. Subite triĉevala veturilo kun sonorileto alveturas al la domo, kaj regna oficisto kun du soldatoj malsupreniĝas de la veturilo, aliras al Aksjonov kaj demandas: kiu? de kie? Aksjonov rakontas ĉion, kiel estas, kaj petas: bonvolu trinki teon kun mi! Tamen la oficisto ĉiam daŭrigas eldemandi: kie li pasigis pasintan nokton? Sola aŭ kun komercisto? Ĉu li vidis komerciston matene? Por kio li forveturis tiel frumatene? Aksjonov ekmiris, pro kio oni demandas lin pri ĉio, rakontis ĉion, kiel estis, kaj diras:
— Pro kio vi eldemandadas min tiel, mi estas nek ŝtelisto, nek rabisto. Mi veturas por mia afero, kaj malnecesas al vi demandi min.
Tiam la oficisto vokis la soldatojn kaj diris:
— Mi estas distrikta policestro kaj mi demandas vin pro tio, ke la komercisto, kun kiu vi pasigis antaŭan nokton, estas mortigita per tranĉilo. Montru vian havaĵon; he vi traserĉu lin.
Oni eniris domon, prenis valizon kaj sakon kaj komencis traserĉi. Subite la policestro elmetis el la sako tranĉilon kaj ekkriis:
— Kies tranĉilo ĝi estas?
Aksjonov ekrigardis, vidas — oni elmetis el lia sako la sangokovritan tranĉilon, kaj ektimis.
— Pro kio sango estas sur la tranĉilo?
Aksjonov volis respondi, sed povis elparoli nenian vorton.
— Mi… mi ne scias… mi… tranĉilo… mi… ne mia…
Tiam la policestro diris:
— Matene oni trovis sur la lito la komerciston mortigita per tranĉilo, kaj krom vi neniu estis, kiu povus fari ĉi tion. La domo estas fermita de interne, kaj en domo neniu estis krom vi. Jen ankaŭ oni trovis la sangokovritan tranĉilon en via sako, kaj laŭ via vizaĝo estas vidate. Diru, kiel vi mortigis lin kaj kiom da mono vi ŝtelis.
Aksjonov ĵuris, ke ne li faris ĉi tion, ke li ne vidis la komerciston post tio, kiam li trinkis teon kun li, ke li havas sian propran monon, ok mil rublojn, ke la tranĉilo ne estas lia. Sed lia voĉo interrompiĝadis, lia vizaĝo estis pala, kaj li tuta tremegis pro timo, kvazaŭ kulpa.
La policestro vokis soldatojn, ordonis ligi lin kaj konduki al la veturilo. Kiam oni sidigis lin en la veturilon kun ligitaj piedoj, Aksjonov faris krucan signon kaj ekploris. Oni prenis de Aksjonov liajn havaĵon kaj monon, forsendis lin malliberejon. Oni sendis urbon Vladimir’on sciiĝi, kia homo estis Aksjonov, kaj ĉiuj komercistoj kaj jurbanoj atestis, ke Aksjonov drinkis kaj diboĉis en juna aĝo, sed li estis bona homo. Tiam oni komencis lin juĝi. Oni juĝis lin pro tio, ke li mortigis la komerciston kaj ŝtelis dudek mil rublojn.
La edzino malĝojegis pri la edzo kaj ne sciis, kion opinii. Ŝiaj infanoj estis ankoraŭ malgrandaj, kaj unu estis suĉinfano. Ŝi prenis ĉiujn infanojn kun si kaj ekveturis tiun urbon, kie lia edzo estis en malliberejo. Komence oni ne allasis ŝin, sed poste ŝi elpetis estrojn, kaj oni alkondukis ŝin al la edzo. Kiam ŝi ekvidis lin en mallibereja vesto kaj en katenoj, kune kun rabistoj, ŝi ekfalis teren kaj longe ne povis rekonsciiĝi. Poste ŝi starigis infanojn ĉirkaŭ si, sidiĝis apud li kaj komencis rakonti al li pri hejmaj aferoj kaj demandi lin pri ĉio, kio okazis al li.
Li rakontis al ŝi ĉion. Ŝi diris:
— Kion fari nun?
Li diris:
— Necesas peti la caron. Ja senkulpulo ne povas perei!
La edzino diris, ke ŝi jam sendis petskribon al la caro, sed la petskribo ne atingis lin. Aksjonov diris nenion, nur klinis la kapon. tiam la edzino diris:
— Ne vane mi tiam sonĝis, kiel vi memoras, ke vi fariĝis griza. Jen vere vi jam griziĝis pro malĝojo. Vi ne devus ekveturi tiam!
Kaj ŝi komencis karesi liajn harojn kaj diris:
— Ivaĉjo, kara amiko, diru al via edzino tutan veron: ĉu vi faris ĉi tion?
Aksjonov diris: „vi ankaŭ opiniis tion ĉi pri mi“, — fermis la vizaĝon per la manoj kaj ekploris. Poste soldato venis kaj diris, ke la edzino kun la infanoj devas foriri. Kaj Aksjonov adiaŭis lastan fojon kun la familio.
Kiam la edzino foriris, Aksjonov komencis rememori, kion ili interparolis. Kiam li ekmemoris, ke lia edzino ankaŭ opiniis pri li kaj demandis lin, ĉu li mortigis la komerciston, li diris al si: „videble, krom Dio neniu povas scii veron kaj necesas nur lin peti kaj nur de li atendi favoron“. Kaj de tiu tempo Aksjonov ĉesis sendi petskribojn, ĉesis esperi kaj nur preĝis al Dio.
Oni aljuĝis puni Aksjonov’on per vipo kaj forsendi por punlaboroj. Tiel oni faris.
Oni vergis lin per vipo kaj poste, kiam vundoj, faritaj de vipo, resaniĝis, oni sendis lin kun aliaj punlaborantoj Siberion.
En siberio, en punlaborejo, Aksjonov vivis dudek ses jarojn. Liaj haroj sur la kapo fariĝis blankaj, kiel neĝo, kaj barbo elkreskis longa, mallarĝa kaj griza. Tuta lia gajeco malaperis. Li kurbiĝis, komencis iradi malrapide, parolis malmulte, neniam ridis kaj ofte preĝis al Dio.
En malliberejo Aksjonov instruiĝis kudri botojn kaj aĉetis je mono, enspezita per laboro, Evangelion kaj legis ĝin, kiam estis lume en la malliberejo; festojn li vizitis malliberejan preĝejon, legis librojn de Apostoloj kaj kantis en preĝeja ĥoro, — lia voĉo ĉiam ankoraŭ estis bona. Estraro amis Aksjonov’on pro lia modesteco, kaj malliberejaj kamaradoj estimis lin kaj nomis lin „aveto“ kaj „dia homo“. Kiam okaze necesadis peti estraron, — la kamaradoj ĉiam sendis Aksjonov’on peti la estraron, kaj kiam malpaciĝoj okazadis inter punlaborantoj, ili ĉiam venis al Aksjonov por juĝo.
El hejmo neniu skribis leterojn al Aksjonov, kaj li ne sciis, ĉu liaj edzino kaj infanoj estas vivaj aŭ ne.
Unu fojon oni alveturigis punlaborejon novajn punlaborantojn. Vespere ĉiuj malnovaj punlaborantoj kunvenis ĉirkaŭ novaj kaj komencis demandi ilin, kiu estas el kia urbo aŭ vilaĝo kaj kiu estas punita pro kiaj aferoj. Aksjonov ankaŭ alsidiĝis sur littabuloj al novaj punlaborantoj kaj klininte la kapon aŭskultis, kiu kion rakontis. Unu el novaj punlaborantoj estis altkreska sana maljunulo, sesdekjara, kun griza tondita barbo. Li rakontis, pro kio oni lin arestis. Li diris:
— Jen, fratuloj, mi estas tie ĉi tute pro nenio. Mi formalligis de veturilo ĉevalon de unu veturigisto. Oni ekkaptis min, — diras: mi ŝtelis. Kaj mi diris: mi volis nur ĝisveturi pli baldaŭ, — kaj mi lasis la ĉevalon. Kaj la veturigisto estis mia amiko. — Ne; oni diras, ke mi ŝtelis. Kaj mem ili ne scias, kion kaj kie mi ŝtelis. Okazadis aferoj, mi devus jam antaŭlonge esti ĉi tie, sed oni ne povis evidentigi kulpojn, kaj nun oni alpelis min ĉi tien tute ne laŭleĝe.
— He, vi mensogas, vi estadis en Siberio, sed ne polonge restadis…
— Kaj de kie vi estas? demandis unu el la punlaborantoj.
— Mi estas el urbo Vladimir, tiea burĝo. Kaj mi nomiĝas Makaro Simeònoviĉ.
Aksjonov levis la kapon kaj demandis:
— Ĉu vi aŭdis ion en urbo pri komercistoj Aksjonov’oj? Ĉu ili estas vivaj?
— Nu, certe, mi aŭdis! Ili estas riĉaj komercistoj, malgraŭ ke ilia patro estas en Siberio. Videble, li estas tia sama, kiel ni, pekuloj. Kaj pro kiaj aferoj vi mem, aveto, estas tie ĉi?
Aksjonov ne amis paroli pri sia malfeliĉo; li ekspiris kaj diris:
— Pro miaj pekoj mi estas en punlaborejo jam dudeksesan jaron.
Makaro Simeònoviĉ diris:
— Pro kiaj pekoj?
Aksjonov diris: „nu, sekve, mi meritis ĉi-tion“, kaj ne volis rakonti plu, sed aliaj malliberejaj kamaradoj rakontis al la nova punlaboranto, pro kio Aksjonov montriĝis en Siberio. Ili rakontis kiel iu mortigis komerciston en vojo kaj enŝovis tranĉilon en sakon de Aksjonov kaj kiel oni kondamnis lin senkulpe.
Kiam Makaro Simeònoviĉ ekaŭdis ĉi tion, li ekrigardis Aksjonov’on, ekfrapis sin per la manoj je la genuoj kaj diris:
— Nu, mirindaĵo! Jen la mirindaĵo! He kiel vi maljuniĝis, aveto!
Oni komencis demandi lin, pro kio li ekmiris kaj kie li vidis Aksjonov’on, sed Makaro Simeòmoviĉ ne respondis, nur diris:
— Mirinde estas, bravuloj, kie okazo alkondukis intervidiĝi!
Kaj pro tiuj ĉi vortoj venis en la kapon de Aksjonov, ke tiu ĉi homo eble scias pri tio, kiu mortigis la komerciston. Li diris:
— Ĉu vi, Simeònoviĉ, aŭdis antaŭe pri tiu ĉi afero aŭ ĉu vi vidis min antaŭe?
— Nu certe, mi aŭdis! Sed jam antaŭlonge la afero okazis; kion mi aŭdis, tion mi jam forgesis, diris Makaro Simeònoviĉ.
— Ĉu vi ankaŭ aŭdis, kiu mortigis la komerciston? demandis Aksjonov.
Makaro Simeònoviĉ ekridis kaj diris.
— Certe tiu mortigis, en kies sako la tranĉilo troviĝis. Se iu eĉ enŝovis la tranĉilon en vian sakon, li ne estis kaptita, sekve li ne estas kulpulo. Kaj kiamaniere oni povis enŝovi la tranĉilon en la sakon? Ja la sako estis sub via kapo? Certe vi sentus ĉi tion.
Apenaŭ Aksjonov aŭdis tiujn ĉi vortojn, li ekopiniis, ke tiu ĉi sama homo mortigis la komerciston. Li sin levis kaj deiris for. Tutan tiun ĉi nokton Aksjonov ne povis dormi; li ekenuis, kaj revoj ĉirkaŭprenis lin: jen reviĝas al li lia edzino — tia, kia ŝi estis, kiam li estis forveturanta laston fojon por foiro. Kvazaŭ li vidis ŝin, kiel vivan, vidis ŝian vizaĝon kaj okulojn, aŭdis kiel ŝi parolis al li kaj ridis. Poste reviĝis al li la infanoj — tiaj, kiaj ili estis tiam — malgrandetaj, unu en pelteto, alia — apud mamoj. Kaj li rememoris sin, kia li estis tiam — gaja, juna; li ekmemoris, kiel li sidis sur la perono de la halteja domo, kie oni arestis lin, kaj ludis je gitaro, kiel estis gaje al li tiam en la animo. Kaj li rememoris punlokon, kie oni vergis lin, kaj puniston kaj popolon ĉirkaŭe, kaj katenojn, kaj punlaborantojn kaj tutan sian dudeksesjaran malliberejan vivon, kaj rememoris sian maljunecon. Kaj tia enuo atakis lin, ke eĉ venis pensoj pri memmortigo.
— Kaj ĉio fariĝis de tiu malbonulo!… pensis Aksjonov.
Kaj tia kolerego ĉirkaŭprenis lin, ke li estis preta mem perei, nur por venĝi al li. Li preĝis tutan nokton, sed li ne povis trankviliĝi. Dum tago li ne aliris al Makaro Simeònoviĉ kaj ne rigardis lin.
Tiel pasis du semajnoj. Noktojn Aksjonov ne povis dormi, kaj tia malĝojo atakis lin, ke li ne sciis, kien rifuĝi.
Unu fojon, nokte li iradis en la malliberejo kaj ekvidis, ke tero ŝutiĝas el sub unu tabula lito. Li haltis por rigardi. Subite Makaro Simeònoviĉ elsaltis el-sub la lito kaj kun timigita vizaĝo ekrigardis Aksjonov’on. Aksjonov volis preterpasi por ne vidi lin; sed Makaro ekkaptis lin je mano kaj rakontis, kiel li subfosis trairon sub muroj, kiel li ĉiutage elportas teron en botaj tibiingoj kaj elŝutas sur strato, kiam oni kondukas ilin por laboroj. Li diris:
— Nur silentu, maljunulo; mi elkondukos ankaŭ vin. Sed se vi diros, oni vergos min, sed mi ne pardonos tion ĉi al vi — mi mortigos vin.
Kiam Aksjonov ekvidis sian malbonulon, li eltiris la manon kaj diris:
— Malnecesas al mi forkuri el la malliberejo; sed mortigi min estas jam malfrue por vi; vi jam antaŭlonge mortigis min. Kaj ĉu mi diros pri vi, ĉu ne — ĝi estos tial, kiel Dio instruos min.
Alian tagon, kiam oni elkondukis punlaborantojn por laboro, soldatoj rimarkis, ke Makaro Simeònoviĉ elŝutis teron; oni komencis traserĉi en la malliberejo kaj trovis truon. Estro alveturis malliberejon kaj komencis demandi ĉiujn, kiu elfosis truon. Ĉiuj neis. Tiuj, kiuj sciis, ne perfidis Makaron Simeònoviĉ’on, ĉar ili sciis, ke pro tia afero oni vergos lin ĝis duonmorto. Tiam la estro sin turnis al Aksjonov. Li sciis, ke Aksjonov estas justa homo, kaj diris:
— Maljunulo, vi estas verema, diru al mi antaŭ Dio, kiu faris ĉi tion?
Makaro Simeònoviĉ staris, kvazaŭ nenio grava okazis, rigardis la estron kaj ne ekrigardadis Aksjonov’on.
La manoj kaj la lipoj tremis ĉe Aksjonov, kaj li longe ne povis elparoli eĉ unu vorton. Li pensis: se mi diros nenion pri li, pro kio mi indulgos lin? ja li pereigis min. Li suferu pro mia turmentiĝo. Sed se mi denuncos, vere, oni vergos lin ĝis morto. Kaj se mi vane opinias pri li? Kaj ĉu estos al mi pli facile post tio?
La estro diris ankoraŭ unu fojon: „Nu, maljunulo, diru la veron, kiu subfosis?
Aksjonov ekrigardis Makaron Simeòmoviĉ’on kaj diris:
— Mi ne povas diri, via moŝto. Dio malpermesas al mi diri. Kaj mi ne diros. Kion ajn vi faru kun mi — estas via potenco.
Kiom ajn la estro penis, Aksjonov parolis nenion plu. Tiel oni ne eksciis, kiu subfosis.
Alian nokton, kiam Aksjonov kuŝiĝis sur sian tabulan liton kaj ekdormetis, li ekaŭdis, ke iu aliris kaj sidiĝis apud liaj piedoj. Li ekrigardis en mallumo kaj ekkonis Makaron. Aksjonov diris:
— Kion vi bezonas ankoraŭ de mi? Kion vi faras ĉi tie?
Makaro Simeònoviĉ silentis. Aksjonov iomete sin levis kaj diris:
— Kio necesas al vi? Foriru! Alie mi vokos soldaton.
Makaro Simeònoviĉ sin klinis tre proksime al Aksjonov kaj murmurete diris:
— Ivano Dmìtrieviĉ, pardonu min!
Aksjonov diris:
— Je kio mi pardonos vin?
— Mi mortigis la komerciston, mi enŝovis la tranĉilon en vian sakon. Mi volis mortigi ankaŭ vin, sed oni ekbruis en korto; mi kaŝis la tranĉilon en via sako kaj foriĝis tra fenestro.
Aksjonov silentis kaj ne sciis, kion diri. Makaro Simeònoviĉ malsupreniĝis de la lito, sin klinis ĝis tero kaj diris:
— Ivano Dmìtrieviĉ, pardonu min, pardonu pro Dio. Mi konfesos, ke mi mortigis la komerciston, oni pardonos vin. Vi revenos hejmen.
Aksjonov diris:
— Estas facile al vi paroli, sed kiel estas al mi suferi? Kien mi ekiros nun?… La edzino mortis, la infanoj forgesis min; ne estas, kien mi povus ekiri…
Makaro Simeònoviĉ ne levis sin de tero, batis sin per la kapo je tero kaj parolis:
— Ivano Dmìtrieviĉ, pardonu! Kiam oni vergis min per vipo, estis pli facile al mi, ol nun rigardi vin… Kaj vi kompatis min — ne diris pri mi. Pardonu min, pro Kristo! Pardonu min, malbenitan malbonulon! — Kaj li ekploregis.
Kiam Aksjonov ekaŭdis, ke Makaro Simeònoviĉ ploras, li mem ekploris kaj diris:
— Dio pardonos vin; eble mi estas cent fojojn pli malbona, ol vi!
Kaj li ĉesis enui pri hejmo kaj volis iri nenien el la malliberejo, nur pensis pri lasta horo.
Makaro Simeònoviĉ ne obeis Aksjonov’on kaj konfesis je sia kulpo. Kiam estis ricevita la permeso al Aksjonov reveni hejmen, — li jam mortis.