Dmitrij Bogatov en intervjuo de Libera Folio
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | Dmitrij Bogatov en intervjuo de Libera Folio |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 5-a de junio 2018 |
Permesilo: | ![]() |
La esperantisto Dmitrij Bogatov, kiu estis arestita en Moskvo en aprilo 2017, nun estis liberigita de ĉiuj akuzoj. Libroj en Esperanto ne estis permesitaj en la arestejo, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.
La matematikisto Dmitrij Bogatov estas sperta esperantisto kaj membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. Komence de aprilo 2017, tuj antaŭ ol li kun sia edzino Tatjana Fjodorova devis ekveturi al Internacia Junulara Festivalo en Italio, li estis arestita.
Li administris nodon de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto, kaj estis akuzata pri alvokoj al publika malordo, dissenditaj interalie tra tiu nodo.
Post tri kaj duona monatoj en arestejo, li estis ellasita al hejma aresto. En januaro 2018 li estis liberigita ankaŭ el la hejma aresto, kaj fine en majo li estis tute liberigita de ĉiuj akuzoj.
Libera Folio: Kiel kaj kiam vi unue eksciis, ke oni suspektas vin pro krimo?
– Kiam policistoj venis mian hejmon.
Kia estis via reago?
– Timo. Surprizo. Indigno.
Kiam kaj kiel oni arestis vin?
– La saman nokton. Ili venis ĉirkaŭ la 23-a horo; mi estis arestita matene, ĉirkaŭ la 4-a horo.
Kiaj estis viaj unuaj spertoj en la arestejo?
– Diablo, ĉu ili reale estas tiaj idiotoj? Diablo, mi volas dormi.
Kiaj estis la vivkondiĉoj en la arestejo, kiel vi interrilatis kun aliaj arestitoj?
– Mi havis relative bonajn kondiĉojn – en mia ĉambro estis duŝejo – kompare kun aliaj ĉambroj en malliberejo, sed tio malgraŭe aĉas – oni kuŝas aŭ sidas 23 el la 24 horoj de la tagnokto. Kaj la plej aĉaj estis la transportadoj al la juĝejo. Sed la aliaj arestitoj estis normalaj homoj. Kulturaj. Ne spektu televidon, ne kredu seriajn filmojn – en malliberejo malabundas krimuloj. Almenaŭ, en nia konstruaĵo.
Kiel vi povis komuniki kun la ekstera mondo dum vi estis en la arestejo?
– Per leteroj, pere de advokato, kaj dum du kvardekminutaj renkontiĝoj en monato kun la edzino kaj patrino. Tra vitro.
Vi diris, ke libroj en Esperanto ne estis permesitaj, ĉu vi scias, kial? Ĉu same estis malpermesitaj libroj en ĉiuj lingvoj krom la rusa?
– Nenio, krom libroj en la rusa, estis permesita. Alikaze oni ne povus kontroli, ke ne estas ekstremismo en la libroj.
Komputiloj kaj poŝtelefonoj kompreneble same estis malpermesitaj en la arestejo, kaj neniam antaŭe Dmitrij Bogatov verkis tiel longajn leterojn permane, li rakontas al Libera Folio. Same pere de paperaj leteroj li eksciis pri la granda internacia kampanjo por lia liberigo.
Ĉu vi supozas, ke tiu kampanjo iel influis la proceson?
– Sendube.
Ĉu ĝi estis grava por vi persone?
– Jes. Mi eksciis multegajn rakontojn pri aliaj aferoj, aliaj homoj, akuzitaj senbaze. La nura diferenco inter ni estis subteno kaj kampanjo. Mi havis ĝin, ili ne. Mi havis la esperon, ke tio gravas. Kaj tio gravis.
Antaŭ sia aresto Dmitrij Bogatov laboris kiel instruisto de matematiko en Moskva altlernejo, sed dum la longa proceso li ne povis labori kaj perdis sian postenon. Nun li serĉas alian laboron.
La aresto kaŭzis grandajn praktikajn kaj ekonomiajn problemojn, kaj la subteno de la familio estis tre grava por Dmitrij Bogatov.
– Ili estas la veraj herooj, li diras.
Kial kaj kiam vi ekokupiĝis pri Esperanto?
– Mi ne memoras, kiam mi eksciis pri Esperanto, sed mi tuj ekpensis, ke tio estas la ĝusta afero por fari. Kaj iun tagon vi mi vidis anoncon de prelego pri Esperanto en Moskvo. Mi vizitis ĝin, poste aliĝis al kurso.
Kiel okazis, ke vi starigis propran nodon de la sistemo Tor?
– Same. Tio estis la ĝusta afero por fari.
Via aresto siatempe malhelpis al vi partopreni en Internacia Junulara Festivalo en Italio. Ĉu vi nun planas partopreni iun esperantistan aranĝon en Rusio aŭ eksterlande?
– La vivo ne finiĝis. Mi venos. En iu tago.