Dmitrij Bogatov nun en hejma aresto

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Informoj pri la teksto
Titolo: Dmitrij Bogatov nun en hejma aresto
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 26-a de julio 2017
Permesilo: CC BY 4.0
logo de Vikipedio Dmitrij Bogatov

La esperantista matematikisto Dmitrij Bogatov estis liberigita el arestejo pro sanproblemoj. Li nun restos arestita en sia hejmo en Moskvo ĝis la proceso, kaj lin plu minacas severa puno pro “alvokoj al terorismo”.

Dmitrij Bogatov estis arestita en Moskvo komence de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2-an de aprilo. La 25-jara Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI.

Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo “Ajrat Baŝirov” en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo “ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston”. Laŭ liaj advokatoj pri la alvoko kulpas ne li, sed alia persono, kiu uzis lian elirnodon de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto.

En aprilo la prokuroro argumentis, ke Bogatov devas resti en la arestejo ĝis la fino de la jura proceso, ĉar li havas bonajn komputadajn kapablojn kaj tial povas detrui pruvojn pri krimo, se li ne estos malliberigita. Aldone oni atentigis, ke Bogatov havas validan pasporton kaj vizon kaj planis veturi al Esperanto-aranĝo en Italio.

De tiam Bogatov restis en la arestejo, sed antaŭ kelkaj tagoj la ŝtata esplorkomitato proponis, ke li pro sanproblemoj estu kondiĉe liberigita el la arestejo kaj anstataŭe restu arestita en sia hejmo, sen rajto uzi interreton aŭ aliajn komunikilojn.

La 24-an de julio la propono estis prezentita al kortumo. Laŭ la reprezentanto de la esplorkomitato nun eblas liberigi Bogatov el la arestejo al hejma aresto, ĉar “jam estas konstatita la partopreno de Bogatov en la krimoj pri kiuj oni lin akuzas, ĉar ne estas atestantoj aŭ viktimoj, kiujn Bogatov povus influi, kaj lige kun liaj sanproblemoj.”

Laŭ la patrino de Dmitrij Bogatov, kun kiu parolis Meduza, li havas renproblemon, pro kiu li regule devas esti esplorata en malsanulejo.

Post mallonga proceso la juĝisto decidis, ke Dmitrij Bogatov restu en hejma aresto ĝis la 31-a de aŭgusto. Li ne rajtas forlasi sian loĝejon sen la permeso de la krimesploristo, nek uzi komunikilojn, inkluzive interreton.

Aŭdinte la decidon, la subtenantoj de Bogatov en la juĝejo aplaŭdis.

Duonhoron poste, Dmitrij Bogatov eliris el la konstruaĵo kaj brakumis siajn edzinon kaj patrinon antaŭ la kameraoj. Bogatov dankis ĉiujn pro la subteno, kaj ripetis, ke li ne opinias sin kulpa pri la asertata krimo.

– Laŭ la kondiĉoj de la aresto mi devas nun hejme aranĝi al mi ŝtonepokon, sen interreto kaj sen telefono, li diris.

Li aldonis, ke la liberan tempon li uzos studante lingvojn.