Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde/Doktoro Jekyll estis tute senĝena

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La serĉado por Sinjoro Hyde Indekso : Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
de Robert Louis Stephenson
Tradukita de William Morrison kaj William W. Mann
Doktoro Jekyll estis tute senĝena
La afero pri la Carew-mortigo


Doktoro Jekyll estis tute senĝena

Post du semajnoj, laŭ bonega bonŝanco, la doktoro invitis al unu el siaj agrablaj vespermanĝoj kvin aŭ ses malnovajn intimulojn, ĉiuj inteligentaj estimindaj homoj, kaj ĉiuj kompetentuloj pri la bona vino; kaj S-ro Utterson tiel manovris, ke li restis post la foriro de la aliaj. Tio ne estis nova aranĝo, sed jam okazis dekojn da fojoj. Kie Utterson estis iel ŝatata, tie li estis tre multe ŝatata. Dommastroj amis reteni la sekan leĝiston, kiam la gajeguloj kaj la babilemuloj havis jam la piedon sur la sojlo por foriri; ili amis sidi dum iom da tempo kun lia netrudema kunesto, sin ekzercante por la soluleco, sobrigante siajn mentojn en lia riĉa silento, post la elspezado kaj streĉigado de l’ festeco. Al tiu ĉi regulo, D-ro Jekyll ne estis escepto; kaj dum li nun sidis ĉe la kontraŭa flanko de la fajro,—granda, belforma, glatvizaĝa, kvindekjara viro, kun eksteraĵo eble iom ruzeta, sed kun ĉia signo de kapableco kaj bonkoreco,—oni povis ekvidi per liaj rigardoj, ke li havas al S-ro Utterson sinceran kaj varman korinklinon.

—Mi deziris paroli kun vi, Jekyll, komencis tiu ĉi. Vi konas tiun vian testamenton …

Atenta observanto povus konstati, ke la temo estas malagrabla; sed la doktoro elportis ĝin gaje.

—Mia malfeliĉa Utterson, li diris, vi estas kompatinda pro tia kliento. Mi neniam vidis homon tiel afliktita, kiel vi estis pro mia testamento; escepte se estus tiu ĉirkaŭligita pedanto Lanyon, pri tio, kion li nomas miaj sciencaj herezoj. Ho, mi scias, ke li estas bonegulo,—vi ne bezonas fari nuban vizaĝon,—efektiva bonegulo, mi ĉiam intencas vidi lin pli ofte; sed li tamen, malgraŭ ĉio, ĉirkaŭligita pedanto ja estas; ignoranta, aroganta pedanto. Mi neniam pri iu estis pli dolore trompita, ol pri Lanyon.

—Vi scias, ke mi neniam aprobis ĝin, daŭrigis Utterson, senkompate malatentante la novan temon.

—Mian testamenton? Jes, certe, mi scias tion, diris la doktoro iomete akre, tion vi jam diris al mi.

—Nu, mi diras tion al vi denove, daŭrigis la leĝisto; mi lastatempe eksciis ion rilate al la juna Hyde.

La granda bela vizaĝo de D-ro Jekyll paliĝis ĝis la lipoj mem, kaj nigreco aperis ĉirkaŭ liaj okuloj.

—Mi ne volas aŭdi plu, li diris. Tiun temon, mi pensis, ni konsentis ne plu aludi.

—Tio, kion mi aŭdis, estis abomena, diris Utterson.

—Tio ne povas ŝanĝi la aferon. Vi ne komprenas mian pozicion, respondis la doktoro, kun ia nekonsekvenceco de maniero. Mi troviĝas en doloriga situacio, Utterson. Mia pozicio estas tre stranga, ja tre stranga. Estas unu el tiuj aferoj, kiujn la diskutado ne povas ripari.

—Jekyll, diris Utterson, vi min intime konas; mi estas homo konfidinda. Faru pri ĉi tio plenan malkaŝan konfeson, kaj mi neniel dubas, ke mi povos eltiri vin el via embaraso.

—Mia bona Utterson, diris la doktoro, estas treege bona viaparte, kaj mi ne trovas vortojn, per kiuj vin danki. Mi plene kredas vin; mi konfidus al vi plivole ol al ĉiu alia vivanta, ja, plivole ol al mi mem, se mi povus fari la elekton; sed vere ne estas tio, kion vi supozas, ne estas tiel malbone; kaj ĝuste por trankviligi vian bonan koron, mi diros al vi ĉi tion: Tuj kiam mi volos, mi povos min liberigi de S-ro Hyde. Pri tio mi donas al vi mian manon, kaj mi dankas vin ree kaj ree. Kaj mi aldonos nur unu malgrandan vorton, Utterson, kiun,—mi estas certa pri tio,—vi akceptos sen ofendiĝo: ke ĉi tio estas privata afero, kaj mi vin petas, lasu ĝin dormadi.

Utterson pripensadis dum kelkaj momentoj, rigardante en la fajron.

—Mi havas nenian dubon, ke vi estas tute prava, li diris fine, stariĝante.

—Nu, bone, sed ĉar ni tuŝis tiun ĉi aferon, kaj por la lasta fojo, kiel mi esperas, daŭrigis la doktoro, estas unu punkto, kiun mi dezirus al vi komprenigi. Mi havas vere grandan intereson al la malfeliĉa Hyde. Mi scias, ke vi vidis lin; li tion diris al mi; kaj mi timas, ke li kondutis malĝentile. Sed mi ja sincere havas grandan, grandegan intereson al tiu junulo; kaj se mi estus forprenita, Utterson, mi deziras, ke vi promesu al mi, toleri lin kaj havigi al li liajn rajtojn. Vi tion farus, mi pensas, se vi scius ĉion; kaj estus ŝarĝo forigita de mia animo, se vi promesus.

—Mi ne povas ŝajnigi, ke mi iam amos lin, diris la leĝisto.

—Tion mi ne postulas, petegis Jekyll, metante sian manon sur la brakon de la alia, mi postulas nur la justecon; mi petas nur, ke vi helpu lin pro amo al mi, kiam mi ĉi tie ne estos plu.

Utterson ekĝemis malgraŭvole.

—Nu, li diris, mi promesas.