Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde/La okazo pri la letero

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La afero pri la Carew-mortigo Indekso : Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
de Robert Louis Stephenson
Tradukita de William Morrison kaj William W. Mann
La okazo pri la letero
La rimarkinda okazo pri Doktoro Lanyon


La okazo pri la letero

Estis malfrue en la posttagmezo, kiam S-ro Utterson alvenis al la pordo de D-ro Jekyll, kie li estis tuj enlasita de Poole kaj kondukita malsupren preter la kuirejo kaj trans korton, kiu iam estis ĝardeno, ĝis la konstruaĵo, kiun oni nomis indiferente, la laboratorio aŭ dissekca ĉambro. La doktoro aĉetis la domon de la heredintoj de fama ĥirurgiisto; kaj ĉar liaj propraj gustoj estis pli ĥemiaj ol anatomiaj, li ŝanĝis la destinon de la konstruaĵo en la posta parto de la ĝardeno. Estis la unua fojo, kiam la leĝisto estis akceptita en tiu parto de la loĝejo de sia amiko; kaj li observis la malluman senfenestran konstruaĵon kun scivolo, kaj ĉirkaŭen rigardis kun malagrabla sento de strangeco, dum li transiris la operacian teatron, iam amase plenigitan de fervoraj studentoj, nun malplenan kaj silentan, kun la tabloj ŝarĝitaj de ĥemiaj aparatoj, la planko kovrita de kestoj kaj pakpajlo, kaj la lumo malklare falanta tra la nebula kupolo. Ĉe la transa flanko, ŝtuparo suprenkondukis al pordo kovrita de ruĝa bajeto[19], kaj tra tiu S-ro Utterson estis fine akceptita en la kabineton de la doktoro. Estis granda ĉambro, ĉirkaugarnita je vitraj ŝrankoj, meblita interalie per spegulego kaj skribtablo, kaj elrigardis sur la korton per tri polvokovritaj fenestroj kun feraj baroj. Fajro brulis sur la kameno, lampo ekbruligita staris sur la kamenbreto, ĉar eĉ en la domoj la nebulo komencis kuŝi dense, kaj tie, proksimege de la varmo, sidis Doktoro Jekyll, ŝajne morte malsana. Li ne stariĝis por akcepti sian vizitanton, sed etendis nekore la manon kaj bonvenigis lin per ŝanĝita voĉo.

—Kaj nun, diris S-ro Utterson, tuj post la eliro de Poole, vi aŭdis la novaĵon, ĉu ne ?

La doktoro tremetis.

—Oni kriis ĝin sur la placo, li diris. Mi aŭdis tion de mia manĝoĉambro.

—Unu vorton, diris la leĝisto. Carew estis mia kliento, sed tio vi ankaŭ estas; kaj mi volas scii, kion mi devas fari. Vi ja ne estis sufiĉe freneza, kaŝi ie tiun ĉi kanajlon?

—Utterson, mi ĵuras antaŭ Dio, ekkriis la doktoro, mi ĵuras antaŭ Dio, ke mi neniam revidos lin plu. Mi ligas min al vi per mia honoro, ke mi de nun ĉesigos ĉian rilaton kun li en tiu ĉi mondo. Ĉio finiĝis. Kaj, efektive, li ne bezonas ian helpon; vi ne konas lin kiel mi; li estas for el danĝero, tute for el danĝero. Atentu miajn vortojn, oni pri li ne aŭdos plu.

La leĝisto aŭskultis malgaje. Ne plaĉis al li la febra maniero de lia amiko.

—Vi ŝajnas tre certa pri li, li diris, kaj por vi mem mi esperas, ke vi estos prava. Se okazus proceso, via nomo eble aperus.

—Mi estas tute certa pri li, respondis Jekyll, por tio mi havas sciobazon, kiun mi povas konfidi al neniu. Sed estas unu afero, pri kiu vi povas min konsili. Mi ricevis—mi ricevis leteron, kaj min embarasas decidi, ĉu mi devus montri ĝin al la polico. Mi volus lasi la aferon en viaj manoj, Utterson; vi juĝus saĝe, mi estas certa, tiel grandan konfidon mi havas al vi.

—Vi timas, mi supozas, ke ĝi povus konduki al lia troviĝo, ĉu ne? demandis la leĝisto.

—Ne, diris la alia. Mi ne povas diri, ke min tuŝas, kio fariĝos Hyde, kun li mi ne rilatos plu. Mi pensis pri mia propra reputacio, kiun ĉi tiu malaminda afero iom kompromitis.

Utterson pripensadis iom. Lin mirigis la egoismo de lia amiko kaj, tamen, trankviligis lin.

—Nu, li diris fine, permesu, ke mi vidu la leteron.

La letero estis skribita laŭ stranga vertikala maniero, kaj subskribita «Edward Hyde»; kaj ĝi sciigis, sufiĉe mallonge, ke la bonfarinto de la skribinto, D-ro Jekyll, al kiu li estis de longe tiel malinde repaginta milon da favoroj, ne bezonas timi pri lia sendanĝereco, ĉar li havas rimedojn por forkuri, al kiuj li havas absolutan fidon. Sufiĉe plaĉis al la leĝisto ĉi tiu letero; ĝi donis pli bonan aspekton al la intimeco, ol li jam atendis, kaj li kulpigis sin pro kelkaj siaj antaŭaj suspektoj.

—Ĉu vi havas la koverton? li demandis.

—Mi bruligis ĝin, respondis Jekyll, antaŭ ol konscii kion mi faris; sed ĝi portis nenian stampon de l’ poŝto. Oni alportis ĝin private.

—Ĉu mi konservu ĉi tion kaj dormu sur ĝi?[20] demandis Utterson.

—Mi deziras, ke vi decidu por mi tute, estis la respondo. Mi perdis ĉian fidon al mi mem.

—Nu, mi pripensos, diris la leĝisto. Kaj nun unu vorton plu. Estis Hyde, ĉu ne, kiu diktis la kondiĉojn en via testamento pri tiu malapero?

La doktoron ŝajne kaptis eksveno. Li kunpremis la lipojn kaj jesis per kapsigno.

—Tion mi divenis, diris Utterson. Li intencis pereigi vin. Nur iom plu, kaj vin jam estus trafinta la morto.

—Min trafis io multe pli efika, respondis solene la doktoro. Min trafis averto—ho Dio! Utterson, kia averto!

Kaj li momente kovris la vizaĝon per la manoj.

Elirante, la leĝisto haltis kaj iom kunparoladis kun Poole.

—Oni hodiaŭ alportis leteron, li diris. Kian aspekton havis la portinto?

Sed Poole estis certega, ke nenio venis krom poŝte, kaj eĉ tiel nur cirkuleroj. Ĉi tiu novaĵo forsendis la vizitinton kun renovigitaj timoj. Evidente la letero alvenis per la laboratoria pordo. Eble ja ĝi estis skribita en la kabineto, kaj se tiel estas, ĝi devas esti juĝata alie kaj traktata kun tiom pli da singardemo. La ĵurnalvendistoj, dum li iris, sinraŭkige kriegis laŭlonge la trotuaroj:

—Speciala eldono! Terura mortigo de Parlamentano!

Tio estis la funebra parolado jam de unu amiko kaj kliento. Kaj li ne povis ne timi, ke la bonfamo de ankoraŭ alia amiko estos tirata malsupren en la turniĝado de l’ skandalo. La decido, kiun li devos fari estis almenaŭ iom delikata; kaj memfida kvankam li estis laŭ kutimo, li komencis dorloti deziron, havi ies konsilon.

Baldaŭ poste, li sidis ĉe unu flanko de sia propra kameno, kun S-ro Guest[21], sia ĉefkomizo, ĉe la alia, kaj meze inter ili, je delikate kalkulita distanco de la fajro, staris botelo da ia speciala malnova vino, kiu de longe kuŝadis nesunumata en la fundamentoj de lia domo. La nebulo ankoraŭ dormis pendfluge super la droninta urbo, kie la lampoj lumetis kiel karbunkoloj, kaj tra la obtuziganta kaŝanta amaso de tiuj falintaj nuboj la procesio de la vivo de l’ urbo ankoraŭ enruliĝadis tra la grandaj arterioj kun sonego kvazaŭ de potenca vento. Sed la ĉambro estis gaja en la lumo de l’ fajro. En la botelo la acidoj estis jam de longe solviĝintaj; kun la daŭrado de l’ tempo la imperia tinkturo dolĉiĝis tiel same, kiel la koloro en koloritaj fenestroj alprenas nuancojn pli riĉajn; kaj la ardeco de varmegaj aŭtunaj posttagmezoj sur montetflankaj vinberejoj estis preta liberiĝi kaj distri la nebulojn de Londono. Nesenteble la leĝisto fandiĝis. Al neniu li kaŝis malpli da sekretoj, ol al S-ro Guest. Li ja ne estis ĉiam certa, ke li kaŝis tiom, kiom li intencis. Guest ofte iris al la doktora domo pri aferoj. Li konis Poole, li povis apenaŭ ne rimarki la intimecon de S-ro Hyde en tiu domo; li povus fari konkludojn. Ĉu do ne estus konsilinde, ke li vidu leteron, kiu tiun misteron klarigas? Kaj antaŭ ĉio, ĉar Guest, estante fervora studanto kaj kritikanto de skribmanieroj, konsiderus la konfidon natura kaj kompleza? Guest plie estis konsilemulo; li apenaŭ legus tian strangan dokumenton, ne eldirante rimarkon, kaj laŭ tiu rimarko S-ro Utterson povos direkti sian estontan agadon.

—Estas malĝoja afero pri Sir Danvers, li diris.

—Ja efektive ĝi estas, sinjoro. Ĝi elvokis grandan publikan senton, respondis Guest.—Kompreneble la krimulo estis freneza.

—Mi multe dezirus aŭdi vian opinion pri tio, respondis Utterson. Mi havas ĉi tie dokumenton de li skribitan; estas tute inter ni, ĉar mi apenaŭ scias, kion fari pri ĝi: eĉ plej bonaspekte la afero estas malbela. Sed jen, tute laŭ via speciala intereso: aŭtografo de mortiginto.

La okuloj de Guest plibrilis, kaj li tuj komencis esplori ĝin pasie.

—Ne, sinjoro, li diris, ne freneza; sed estas stranga skribmaniero.

—Kaj laŭ ĉiuj diroj ankaŭ tre stranga skribinto, aldonis la leĝisto.

Ĝuste en tiu momento la servisto eniris kun letereto.

—Ĉu tiu estas de D-ro Jekyll, sinjoro? demandis la komizo. Mi pensis, ke mi rekonas la skribon. Ĉu estas io privata, S-ro Utterson?

—Nur invito al vespermanĝo. Kial? Ĉu vi deziras ĝin rigardi?

—Momenton. Mi dankas vin, sinjoro, kaj la komizo metis la du foliojn flankon ĉe flanko kaj zorge komparis ilian enhavon.

—Dankon, sinjoro, li fine diris, redonante ambaŭ, estas tre interesa aŭtografo.

Okazis longa paŭzo, dum kiu S-ro Utterson batalis kontraŭ si mem.

—Kial vi komparis ilin, Guest ? li subite demandis.

—Nu, sinjoro, respondis la komizo, estas iom rimarkinda simileco; la du skribmanieroj estas laŭ multaj punktoj identaj, nur malsimile klinitaj.

—Iom strange, diris Utterson.

—Ja estas, kiel vi diras, iom strange, respondis Guest.

—Bone estus, ne paroli pri tiu ĉi letero, vi komprenas, diris la mastro.

—Jes, sinjoro, diris la komizo, mi komprenas.

Sed S-ro Utterson, tuj kiam li estis sola tiun nokton, enŝlosis la leteron en sia forta kofro, kaj tie ĝi ripozadis de tiam antaŭen.

—Kio! li pensis, Harry Jekyll falsi por mortiginto!

Kaj lia sango malvarmiĝis en liaj vejnoj.

[19] Bajeto: Speco de maldelikata flaneleca tuko. A. baize; Fr. bayette; G. Boye; H. bayeta.

[20] T.e. pripensi pri ĝi.

[21] Elp. Gest.